* A Distributed Proofreaders Canada eBook *

This eBook is made available at no cost and with very few restrictions. These restrictions apply only if (1) you make a change in the eBook (other than alteration for different display devices), or (2) you are making commercial use of the eBook. If either of these conditions applies, please check with a https://www.fadedpage.com administrator before proceeding. Thousands more FREE eBooks are available at https://www.fadedpage.com.

This work is in the Canadian public domain, but may be under copyright in some countries. If you live outside Canada, check your country's copyright laws. If the book is under copyright in your country, do not download or redistribute this file.

Title: La longa vojo

Date of first publication: 1935

Author: Richard Meye (1909-1945)

Date first posted: May 4, 2020

Date last updated: May 4, 2020

Faded Page eBook #20200515

This eBook was produced by: Andrew Sly





RICHARD MEYE

LA LONGA VOJO

ROMANO

1935

HEROLDO DE ESPERANTO * KÖLN

Ĉu vi konas la longan vojon?

Ĉirkaŭ la mondon ĝi kondukas: sen komenco, sen fino.

Kie ĝi komenciĝas, tie ankoraŭ neniu estis; kaj neniu jam vidis la lokon, kie ĝi finiĝas.

Ĉu vi volas sciiĝi pri la longa vojo? Sidiĝu en ŝoseofosaĵon! Atendu, ĝis kiam pretervenos vagabondo! Vagabondo kun difektitaj ŝuoj, kun trua pantalono.

Lin demandu pri la longa vojo; demandu, kio ĝi estas!

Li respondos: „Vi sidas en ĝia fosaĵo; sed vi ne konas ĝin, ĉar vi ne estas vagabondo. Vi konas ĝin per alia nomo: la ŝoseo!“

Tiel la vagabondoj nomas la ŝoseon: la ŝoseo estas la longa vojo.

La longa vojo. Tie, kie ĝi finiĝas, ĝi komenciĝas denove.

Peniga estas la longa vojo, peniga kaj sen espero.

Sed belega ĝi estas. Strangajn belojn ĝi havas. Ilin oni ne povas vidi; la strangajn belojn oni povas nur travivi.

Io nepriskribebla regadas sur la longa vojo. Io, kion oni nur povas senti. Senti per la koro.

Sed ne ĉiuj tion povas. Nur vagabondo ĝin kapablas.

Ne vagabondo laŭ la aspekto. Oni devas esti vagabondo laŭ la koro. Sed tia oni ne povas fariĝi; tia oni devas esti.

Vagabondoj sur la longa vojo; sur la strato sen fino. La longa strato vin logas, vi ne povas ĝin eviti. Ĝi vin kaptas kaj tenadas.

La longa senfina vojo eterna.

I.

„Damne! Ĉu tiu vojaĉo neniam finiĝos? Jam kvin horojn ni marŝadas, sed dometon eĉ ne vidis.“

Kaj, post paŭzeto:

„Malsato min mordas, la gorĝo brulas, kaj la kurilaĉoj rifuzas la servon. Finon!“

La voĉo silentiĝis; ĝia posedanto sidiĝis en fosaĵon kaj ĝeme etendis la krurojn. —

„Se vi opinias,“ daŭrigis la voĉo, „ke mi antaŭ du horoj leviĝos, vi eraras.“

„Tion mi ja ne atendos,“ respondis la kunulo, sekvis la ekzemplon de la unua kaj sidiĝis apud lin.

Post tio ambaŭ silentiĝis. — —

Ili estis sufiĉe malsimilaj unu al la alia.

La unua: granda bonkreska junulo. Bukla hararo kovras la kapon, kaj brave aspektas la sunbruniĝinta vizaĝo.

La alia: ankaŭ li — juna viro, kvankam pli aĝa ol la unua, sed malaltkreska. Malforta li aspektas, kaj lace-malgaje rigardas la okuloj en la mondon.

Jen ili sidas: forto apud malforto, belo apud malbelo.

Stranga kontrasto! Tute malsamaj homoj.

Iel tamen ili similas: la ŝuoj de la malfortulo estas same difektitaj kiel tiuj de la alia; la grandulo surhavas pantalonon, en kiu estas ne malpli multaj truoj ol en tiu de la alia.

Jes, tiel ili similas, la du vagabondoj.

Mikaelo estas la nomo de la buklulo: forton kaj sanon personigas tiu homo; forton kaj sanon elspiras lia korpo.

Petro nomiĝas la alia: kiel la mizero mem aspektas tiu vaganto.

Samaj vagabondoj ili estas kiel tiuj, kiuj tramigras la mondon; samaj vagabondoj kiel la miloj, kiuj trapaŝas la longan vojon.

Sed iom ili estas malsamaj kompare kun la aliaj: ĉar ilin ligas stranga amikeco.

Tri jarojn ili jam marŝadas duope; tri jarojn ili jam estas kune, kaj ne pensebla estus unu sen la alia.

Tute simple ili interkonatiĝis: Mikaelo sidis en ŝoseofosaĵo, kiam Petro pretervenis. Ĝuste kiel vagabondoj ili salutis unu la alian, parolis pri „de kie kaj kien“; kaj, silente interkonsentinte, ili duope daŭrigis la vojon. Ankaŭ la sekvintan tagon ili restis kune.

La tagoj fariĝis semajnoj, semajnoj cedis al monatoj, — kaj jam pasis tri jaroj, kaj ankoraŭ ili estas kune.

Neniam ili parolis pri „kial aŭ pro kio“. Tute malgrave.

Io nevidebla ilin ligas kaj tenas unu ĉe la alia.

Stranga amikeco sur la longa vojo.

Kiel ili ofte faris, ankaŭ nun ili sidas en ŝoseofosaĵo kaj ripozas. — —

„Petro!“ diras Mikaelo. „Rigardu la sunon! Preskaŭ tagmeze, kaj ni ankoraŭ ne matenmanĝis. Mia stomako grumblas kiel maljuna virinaĉo. Mi ne estas malsat-artisto, nek intencas fariĝi tia!“

„Manĝegu herbon!“ respondis Petro stoike.

„Tio estus la ĝusta por vi ŝafo, sed mia stomako postulas ion pli delikatan. Se mi nur scius, kiam tiu aĉa vojo finiĝos!“

„Tion nur Dio scias!“ mokis Petro kaj ekmaĉis je herbotigo. „Estis stulte, ke ni uzis tiun vojon; ĝi estas malofte uzata flankvojo. Malgraŭ tio estas granda hazardo, ke ni dumvoje ne vidis unu domon.“

„Vi pravas!“ konsentis Mikaelo. „Ĉi tie estas bela regiono; sed, kiel vagabondo, mi preferas alian; morgaŭ ni ŝanĝos la direkton kaj — —“

Subite li silentiĝis: — „Petro, ĉu vi ne aŭdas?“

„Jes!“ respondis Petro. „Ie tintas sonorilo!“

„Jes, vi kamelo!“ ekkriis Mikaelo, leviĝante. „Kaj kie estas sonorilo — ?“

„Tie estas preĝejo!“ daŭrigis Petro.

„Tutcerte! Kaj ĉirkaŭ preĝejo plej ofte estas vilaĝo! Sed kie estas vilaĝo — ?“

„Tie oni ricevas ion manĝeblan!“ eĥis Petro.

„Tre bone, vi ruzulo! Imagu: ion manĝeblan! — Ĉu ni kuru?“

„Do, ek!“

Flanke-ĉe-flanke, ili kuris trans la vojon, atingis kurbiĝon, — kaj ravate rigardis en valon.

Tie, malsupre, kuŝis bela vilaĝo. La sonorilo vokis la kamparanojn: „Venu! estas tempo por manĝi!“

Sed la vagabondoj komprenis: „Venu, gastoj! Ankaŭ por vi estas kuirite!“ —

Post mallonga tempo ili atingis la unuajn domojn de la vilaĝo. La kampuloj, kiuj revenis de sur la kampoj, jam estis enirantaj la domojn, en kiuj staris preta la manĝaĵo.

Mikaelo kaj Petro estis spertaj vagabondoj; unu iris al la maldekstra flanko, la alia al la dekstra.

Petro tuj sukcesis: afabla virino petis lin, eniri kaj partopreni la manĝadon.

Sed Mikaelo devis preterpaŝi, ĉar oni fermis la pordon antaŭ lia nazo. „Pardonon!“ li diris cinike. „La vilaĝo estas sufiĉe granda; en alia domo oni kuiris pli bone.“

Sed en la dua domo li konatiĝis kun mordema hundo, kiu sen ligilo kuris trans la korton. Mikaelo estis tre rapida; sed preskaŭ la hundaĉo estus kaptinta lin.

„Bonega regiono!“ li murmuris, irante al la tria domo.

Tie oni estis sufiĉe gastema. Servistino diris al li: „Atendu, mi alportos iom.“

Li sidigis sin sur la ŝtuparon kaj vidis en tiu momento Petron preteriranta je la alia flanko, por viziti alian domon.

Mikaelo gestis al li, kiam li ĉirkaŭiris la angulon. Nun venis la servistino kaj alportis teleron plenan de manĝaĵo. Ĝoje li dankis, kaj kun bona apetito li manĝis la terpomojn kun legomo. Daŭris ne longe kaj la telero estis malplena.

Jam li intencis formeti la teleron, kiam la servistino aperis denove. „Ĉu vi deziras ankoraŭ pli?“ ŝi demandis.

„Se estas eble“, li diris, „mi volonte akceptos.“

Baldaŭ li posedis denove la saman kvanton, kaj nun li prenis tempon por manĝi. — —

Subite Mikaelo aŭdis kurpaŝojn: ĉirkaŭ la angulon alrapidis Petro, gestante kaj kriante: „Mikaelo! Atentu, venas ĝendarmo!“

Mikaelo rapide pripensis, kion fari. Sed jam estis tro malfrue: ĉe la angulo staris ĝendarmo. Tuj li ekvidis la vagabondon kaj alproksimiĝis al li.

Momente, Mikaelo intencis forkuri; sed tuj li ekkonis, ke estus vane. La sola rifuĝejo estus la domo, kaj li ne sciis, kio lin atendus tie. Do, li faris la plej prudentan: li restis, kie li estis. —

Venis la ĝendarmo, afable ridetante: „Nu, mia kara,“ li diris, „kion vi faras ĉi tie?“

„Jes,“ respondis Mikaelo kaj manĝis plu, „hodiaŭ la vetero estas eksterordinare bela.“

„Mi ne demandis pri la vetero,“ diris la ĝendarmo, iom pli laŭte.

„Certe, vi pravas!“ respondis Mikaelo tre serioze. „Povas esti, ke morgaŭ pluvos.“

Nun ridis la ĝendarmo terure: „Vi estas damninda fripono! Kion mi faru pri vi? Estus domaĝe aresti vin, ĉu ne?“

„Jes, sinjoro!“ rediris Mikaelo, kiu subite komprenis.

„Sed mi fakte ne scias, kiel agi,“ daŭrigis la ĝendarmo.

„Mi estus kontenta, kara ĝendarmo, se vi farus nenion,“ flustris Mikaelo. „Turnu vin, kaj mi faros la ĝustan!“

„Hm, hm,“ tusetis la ĝendarmo, „mi ja povus viziti la familion en ĉi tiu domo.“

„Tio estus tre afabla de vi,“ ĝojis Mikaelo, prenis sian ĉapon kaj jam intencis foriri, kiam la okuloj de l’ policisto subite vastiĝis.

Mikaelo turnis sin kaj tuj paliĝis: antaŭ li staris ĉefĝendarmo.

La unua ĝendarmo salutis kaj raportis: „Ĵus mi kaptis almozpetulon.“

„Tre bone!“ kartavis la superulo. „Mi jam vidis, kaj pensis, ke li volas forkuri. Tial mi venis por helpi.“

Mikaelo rigardis la staturon de l’ oficisto, kaj subite lia vizaĝo ruĝiĝis pro furiozo. Impertinente li ridis.

„Ĝuste vin oni bezonas por helpi,“ li diris.

„Silentu!“ kriis la ĝendarmo. „Tuj mi arestos vin!“

„Jes,“ ridaĉis la vagabondo, „mi atendas tion; mi scias, kion vi faros. Ĉu vi ankaŭ scias, kion mi farus, se vi ne surhavus la uniformon?“

La policisto reiris unu paŝon, paliĝante kiel blanka muro.

„Ĝendarmo!“ li ekkriis. „Arestu tiun viron! Sed estu singarda, li ŝajnas esti danĝera fripono!“

Mikaelo ne plu rigardis lin; li iris antaŭen, sekvate de la ĝendarmo. Sur la strato li turnis sin al la policisto: „Kien?“

„Al la ĝendarmejo. Ĝi estas en alia vilaĝo. Ni bezonas duonan horon, por atingi ĝin.“

Silente ili marŝis el la vilaĝo sur la ŝoseon.

„Jen, prenu!“ diris la ĝendarmo, prezentante al Mikaelo cigaredon.

„Dankon!“ diris tiu. „Vi ŝajnas havi bonan koron.“

„Mi tre bedaŭras,“ flustris la policisto, „sed vi povas imagi, ke mi devis aresti vin, kiam venis la superulo.“

„Jes, mi povas imagi,“ respondis Mikaelo. „Sed unu demando: Kio okazus, se mi forkurus?“

La policisto hezitis respondi. Mallaŭte li diris: „Mi havas la ordonon tuj pafi, se iu arestito forkuros, — aŭ mi perdos mian oficon. Kaj, se vi forkurus, mi — mi perdus — mian oficon.“

Mikaelo fumis silente. Post longa paŭzo li diris: „Sinjoro ĝendarmo, mi aŭdas paŝon malantaŭ ni. Ĉu vi permesas, ke mi parolu kun mia amiko?“

La oficisto tuj ekhaltis surprizite. — Fakte! Jen alvenis Petro.

La ĝendarmo miris: „Kiel vi povis scii, ke tio estis via amiko, ĉar vi ne rigardis malantaŭ vin?“

Mikaelo ridetis: „Se vi estus aŭdinta tri jarojn tiun paŝon, ankaŭ vi ĝin konus.“

Petro venis pli proksimen.

Mikaelo rigardis lin. „Petro!“ li diris. „Mi estas arestita!“

„Mi vidas,“ respondis tiu. „Morgaŭ aŭ postmorgaŭ oni transportos vin al la urba arestejo. Tio ne gravas! Mi atendos, ĝis kiam vi revenos.“

La ĝendarmo permesis, ke Petro iom akompanu la amikon.

Dumvoje ili parolis preskaŭ nenion.

Kiam estis videblaj la turoj de la vilaĝa preĝejo, la policisto diris al Petro: „Estos bone, se vi nun reiros; ĉar oni povus vidi nin.“

La amikoj adiaŭis ridetante. Mikaelo iris antaŭen, kaj eĉ ne unufoje li rigardis malantaŭ sin.

Restis Petro kaj sidiĝis en fosaĵon. Longan tempon li sidis, meditante. Jam vesperiĝis, kiam li leviĝis, kaj tio estis la unua fojo de tri jaroj, ke li sola serĉis noktrestejon. — —

Stranga fakto, sed vera: Mikaelo jam longe estis vagabondo, sed la unuan fojon oni nun kaptis lin dum almozpetado. Konsiderante tion, la juĝisto punis lin je nur dutaga aresto.

Nur du tagoj! Sed homoj, kiuj tiom alkutimiĝis al la naturo, kiom Mikaelo, sentas tiun mallongan areston, kvazaŭ estus du semajnoj.

Sed ankaŭ tiuj tagoj pasis.

La granda pordego de l’ arestejo malfermiĝis, kaj sur la strato staris la ree liberigita vagabondo.

Li pensis nenion. Ne, ke li travivis du tagojn en malhela ĉelo; ne, ke li estas en fremda kaj eĉ granda urbo. Li nur sciis, ke — laŭ lia opinio — oni faris al li ion maljustan.

Palega li estis, kaj furiozo blindigis lin. Je la alia flanko li vidis vendejon. Preskaŭ li kuregis tien kaj eniris ĝin. La vendiston li petis pri almozo, kaj ricevis grandan pecon da kolbaso.

Kun la kolbaso en la mano li kuris sur la straton, starigis sin antaŭ la arestejo, gestis per la kolbasopeco kaj kriis:

„Jen, vidu: ĵus mi venis el la arestejo, kaj jam denove mi almozpetis. Jen, vidu: mi estas vagabondo, mi ĝenas la homojn!“

Scivole alkuris la homoj, atendante kio okazos.

Mikaelo aspektis rabia. „Jen, vidu!“ li daŭrigis. „Mi venis el la arestejo; oni kaptis min, ĉar mi malsatis. Aŭdu: oni estas punota, kiam grumblas la stomako, kiam oni malsatas.“

„Venu policistoj! ĝendarmoj! mi volas esti arestita!“

Je la alia stratflanko staris Petro, kiu estis atendinta la amikon. Senmove li staris tie kaj aŭdis la temperament-eksplodon de sia amiko. Plue kriadis Mikaelo: „Kial oni ne arestas min? Mi estas danĝera homo! Hodiaŭ mi almozpetis, morgaŭ mi ŝtelos, kaj baldaŭ mi mortigos.“

La homoj sur la strato terure ridis, kaj Mikaelo kondutis kiel frenezulo.

En tiu momento venis policisto malrapide sur la strato. Mikaelo rapidis al li: „Jen, vidu!“ li ekkriis, montrante la kolbasopecon. „Tion mi ĵus almozpetis! Arestu min, estas ja via ofico!“

La policisto afable ridetis: „Mi scias, sed tio ne gravas; iru hejmen, kaj tie manĝu vian kolbason! Mi havas ion alian por fari!“

Nun aliris Petro, kaptis Mikaelon ĉe la brako kaj forkondukis lin.

Kiam Mikaelo vidis la amikon, li tuj silentiĝis kaj kuniris. Ili trapasis kelkajn stratojn kaj eniris parkon. Tie ili sidiĝis sur benkon.

Mikaelo subite ekploris kiel infano: „Petro, kion mi faris?!“

„Nenion!“ respondis la amiko tre kviete. „La samon, kion ankaŭ mi jam estus farinta, se mi havus vian temperamenton.“

II.

La noktrestejo „Al la Hejmlando“ jam delonge estis ferminta la pordojn, kiam la du amikoj eniris ĝin. La pordisto kontrolis iliajn legitimilojn, kaj la vagantoj enskribis siajn nomojn. Baninte sin, ili iris al la restadejo, kie troviĝis jam multaj aliaj vagabondoj.

Ĉirkaŭ longaj tabloj sidis la senhejmuloj, meditante super ŝaktabulo, sin distrante per kartludo aŭ legante librojn. En angulo eksterlandano rakontis pri sia hejmlando.

La du amikoj eksidis inter la aliaj kaj rigardis la ĉeestantojn.

Petro ekbruligis cigaredon.

„Petro,“ diris Mikaelo, „ĉu vi konas iun?“

„Jes!“ respondis la demandito. „La plimulton mi konas. Ankaŭ iliajn sortojn mi konas. Rigardu la malgrandulon, tie en la angulo: Mi certe scias, ke iam li estis kuracisto. Mi taksas lin kvindekjara. Mi scias, ke iam li faris grandan eraron: li kulpas la vivon de juna homo. Pro tio li preskaŭ freneziĝis. En sia malespero li komencis drinkegi. Daŭris nelonge, kaj li fariĝis malbonfama. Ŝtupon post ŝtupo li malsupreniĝis, kaj hodiaŭ li estas vagabondo kiel ni. — Rigardu lian najbaron: li estis kantisto! Iam li malsaniĝis, lia voĉo malboniĝis, kaj ankaŭ li hodiaŭ estas vagulo.“

En tiu momento novulo eniris la ejon.

Petro tuŝis Mikaelon: „Ĉu vi vidas? Ambaŭ liaj kruroj estas lamaj, sed per ili jam kvin jarojn li trenadas sin sur la longa vojo. Li estas sperta vagabondo. Jam tre longe li vagadas. Antaŭ kelkaj jaroj li akcidentis: aŭtomobilo transveturis lin. Liaj kruroj lamiĝis, sed spite al ĉio li restis vagulo. Mi jam konis lin, kiam li ankoraŭ estis sana.“

La lamulo alpaŝis Petron, salutis lin kaj diris: „Kiel vi fartas? Antaŭ du jaroj mi vidis vin lastfoje.“

„Mi scias,“ respondis Petro, „sed mi pensis, ke vi estas hejme.“

La lamulo ridetis: „Vi ja scias: volonte mi estas hejme, sed kiam fariĝas printempo, kiam la suno brilas kaj mi aŭdas la unuan birdoĉirpon, tiam sopiras mia koro. Tiam mi devas migradi, malgraŭ ke mi estas kriplulo. Kiam volas la koro, la kruroj devas silenti.“

„Sed pardonu, hodiaŭ mi migradis tro longe, mi tuj volas iri por dormi.“ Prenante siajn bastonojn, li forlametis.

„Jen vi aŭdis!“ diris Petro al Mikaelo. „La koro postulas, kaj la korpo devas obei.“

En la angulo subite iu komencis kanti. Estis la maljunulo, pri kiu Petro diris, ke iam li estis kantisto.

Li kantis arion el opero. Oni povis aŭdi, ke la voĉo iam estis bonega; sed malsano kaj drinkado pereigis ĝian forton kaj belsonecon.

„Petro,“ diris Mikaelo, „jam ofte mi demandis vin pri via profesio, kaj ĉiam vi diris, ke vi estas simpla laboristo. Mi ne povas kredi tion, ĉar via parolmaniero estas tiu de klera homo.“

„Mi pensas,“ respondis Petro, „ke tio tute ne gravas, ĉu klera aŭ ne, mi havas la saman malsaton kiel vi!“

„Vi estas prava. Oni ne ricevas ion pli bonan, kiam oni almozpetas. Klerecon oni ne povas vidi.“

Sonorilo ektintis, sciigante, ke estas tempo por dormi.

Ĉiuj leviĝis kaj iris al la dormejo.

En la granda dormĉambrego estis preskaŭ cent litoj.

Unu post la alia la senhejmuloj enlitiĝis. Kelkaj ankoraŭ rakontis flustrante, ĉar estis malpermesite fari bruon. Sed la babilado ne daŭris longe, ĉar multaj migradis hodiaŭ sufiĉe multe kaj estis tre lacaj.

Baldaŭ trasonis ronkado la ejon, sciigante, ke ĉiuj ekdormis. — —

Ekstere estis malluma nokto. La naturo dormis, kaj kiam dormas la naturo, ankaŭ la vagabondo sekvas ĝian ekzemplon.

Multaj sortoj troviĝis kune en la granda ejo. Sortoj, pri kiuj oni ne povas paroli, ĉar oni ne mem travivis ilin.

La nokto estas kompatema; per mantelo de mallumo ĝi kovras ĉion: suferon kaj mizeron en la mondo.

Nur la steloj brilas, kaj la luno ŝtelrigardas en la ejon. Sed ĝi ne miras, ĝi konas tion — la afabla luno. Jes, ĝi konas tion jam delonge kaj ridetas mallaŭte por si. — —

Estis proksimume je la tria matene, kiam subite brusonis ŝlosilo en seruro: la pordo al la dormejo malfermiĝis, kaj iu faris lumon.

Eksonis voĉo: „Leviĝu ĉiuj! Ĉeestas la polico!“

La dormantoj vekiĝis, kelkaj blasfemis terure, sed vole nevole ili devis vesti sin. Ĉiu ricevis la ordonon iri al la restadejo kaj tie atendi tion, kio okazos.

„Petro, ĉu vi scias, kio estas?“

„Tute ne,“ respondis tiu.

La dormintoj iris al la restadejo kaj atendis. Ĉeestis du policistoj.

Iu ĉefpolicisto starigis sin antaŭ la vico de la viroj kaj diris: „Ĉiu devas pruvi, kie li estis la pasintan nokton. Alie mi arestos lin!“

Li komencis ĉe la unua kaj demandis. La vagabondo precize informis lin. Ankaŭ la sekvintoj povis respondi ĉion. Kiam la policisto staris antaŭ Petro, li ridetis: „Ne, vin mi ne serĉas, tiel malgranda li ne estis.“

Nun li vidis Mikaelon: „Kie vi estis la pasintan nokton?“

„Kial do —?“ diris tiu.

„Mi ne demandis pri kial, sed kie!“

Mikaelo elpoŝigis slipon kaj transdonis ĝin al la policisto. Estis la liberiga legitimilo de la arestejo.

La oficisto legis. „Ĉu tiu estas via nomo? Montru viajn legitimilojn!“

„La pordisto ilin havas!“

La pordisto alportis la legitimilojn de ĉiuj ĉeestantoj, kaj baldaŭ evidentiĝis, ke la paperoj de Mikaelo estas en ordo. „Dankon!“ diris la policisto kaj turnis sin al alia.

En tiu momento okazis io neatendita:

Grandulo inter la vagabondoj kuregis al la pordo kaj provis malfermi ĝin; ĝi estis ŝlosita. Li rapidis al la fenestro.

Unu de la policistoj baris la vojon; sed la grandulo bategis lin, ke li falis teren.

La viro saltis kontraŭ la fenestron; ĝi disrompiĝis, kaj tra la aperturo malaperis la homo sur la korton.

Ĉiuj rapidis al la fenestroj: Sur la korto kuŝis la malfeliĉulo. Li provis leviĝi, sed vane. Tuj li renversiĝis, kaj ĉe la krepuskiĝo oni vidis la ruĝan sangon sur lia korpo.

La policistoj kuris en la korton. Sed ili ne povis helpi al li.

„Ĉu iu el vi estas flegisto?“ demandis la ĉefpolicisto.

„Se vi permesas!“ eksonis voĉo de malgranda maljunulo. „Mi komprenas iom pri flegado.“ Li malsupreniris kaj esploris la saltinton.

Post mallonga tempo li diris: „Li tuj devas esti transportata al malsanulejo. Li ne mortos, sed li fariĝos kriplulo.“

„Ĉu vi estas tiel sperta, ke vi scias tion?“ demandis la policisto.

La maljunulo faris grimacon: „Jes, sinjoro, mi scias tion precize, ĉar mi estis kuracisto!“

Daŭris ne longe, kaj la malsanveturilo alvenis. Kelkajn minutojn poste la vagabondo kuŝis en ĝi kaj estis transportata al la urba malsanulejo. Daŭris ankaŭ nelonge, kaj la senhejmuloj sciis ĉion, kio okazis. Dum la pasinta nokto, la akcidentinta vagabondo atakis viron, kiu iris tra arbaro, kaj forprenis de li la tutan monon. Nun li kuŝas en malsanulejo, tre verŝajne li fariĝos kriplulo. Li devas atendi gravan punon post sia resaniĝo, kaj la plua vivo estos por li sen ĝojo kaj valoro.

La estro de la noktrestejo esceptokaze permesis, ke la migrantoj atendu en la restadejo ĝis la mateno.

Je la sepa matene okazis io nova.

Venis la estro kaj ridis: „Mi havas ion bonan: Kiu el vi estas ĝardenisto?“ Tri viroj anoncis sin. Inter ili Mikaelo.

La estro rigardis ilin. Li demandis Mikaelon: „Ĉu vi estas sperta laboristo?“ — „Jes!“ respondis tiu.

„Ĉu vi volas preni tiun adreson? La posedanto de granda bieno serĉas ĝardeniston. Ĉu vi volas iri tien?“

„Mi volonte irus tien,“ respondis Mikaelo, „sed mi ne povas.“

„Kial vi ne povas?“

„Mi ne povas forlasi mian amikon, ĉar alie li estus tute sola!“

La estro, kiel ankaŭ la aliaj, ridegis.

„Kie estas via amiko?“

„Mi estas malgrava persono!“ diris Petro, venante antaŭen. „Mikaelo, estu prudenta; se vi povas havi okupon, estas pli bone ol vagi sur la ŝoseo!“

La estro pripensis iom. „Mi havas proponon: Iru al la bienposedanto kaj demandu, ĉu li ne havas okupon ankaŭ por via amiko!“

„Tiukaze mi volonte konsentas,“ diris Mikaelo.

La mateno estis jam sufiĉe varma, kiam la du amikoj marŝis tra la urbo. Post duona horo ili atingis la antaŭurbon, en kiu laŭdire estis la bieno. Grandega ĝi estis kaj bonega ĝi aspektis. — —

La pordisto aperis, kaj aŭdinte la deziron de Mikaelo, li petis lin eniri.

„Petro! Atendu ekstere! Se mi ne ricevos okupon por ni ambaŭ, mi certe rezignos.“

Post kelkaj minutoj, servisto petis Mikaelon sekvi lin al la posedanto. Mikaelo eniris la ĉambron kaj atendis ĉe la pordo.

„Venu ĉi tien!“ eksonis kvieta voĉo.

Mikaelo obeis.

„Vi estas ĝardenisto?“ daŭrigis la kvieta voĉo.

„Jes, mi estas sperta ĝardenisto!“

„Kiam vi laboris lastfoje?“

„Antaŭ tri aŭ kvar jaroj, mi ne plu scias precize.“

La posedanto, kiu sidis antaŭ skribotablo, rigardis lin ridetante.

„Ĉu vi volas havi okupon kiel ĝardenisto?“

„Mi ankoraŭ ne scias,“ respondis Mikaelo.

„Vi ankoraŭ ne scias? Kial ne?“

„Kara sinjoro: Ekstere antaŭ la pordo atendas mia amiko. Tri jarojn ni estas kune. Li estas malfortulo. Mi ne volas forlasi lin. Ĝis nun ni vivis kiel fratoj. Se mi restos ĉi tie, li devos plu migradi tute sola!“

La sinjoro ridis: „Supozeble vi atendas, ke mi okupu ankaŭ vian amikon?“

„Vi divenis, sinjoro. Ĉu ne estus eble, fari tion?“

„Voku vian amikon; mi volas vidi, kio estas farebla!“

Mikaelo rapidis el la ĉambro, malsuprenkuris la ŝtuparojn, trakuris la ĝardenon ĝis la strato.

„Petro!“ li vokis. „Venu! La sinjoro volas vidi vin.“

La amiko alvenis hezite: „Mi kredas, ke li volas vidi min; sed post tio mi certe devos reiri, ĉar mia staturo ne taŭgas por la peza laboro.“

Post nelonge la vagabondoj kune staris antaŭ la posedanto. Li tre atente rigardis la mizeran staturon de Petro.

„Kiun profesion vi havas?“ li demandis.

„Mi estas simpla laboristo, mi lernis nenion!“ respondis Petro. Sed li ne povis eviti, ke ĉe tio li ruĝiĝis.

„Nenia kaŭzo por ruĝiĝi!“ diris la sinjoro. „Mi ŝatas ankaŭ simplajn laboristojn.“

„Pardonon!“ diris Petro. „Mi ne pensis pri tio. Mi pensis ion alian: Rigardu min, mi estas tre malforta; mi ne povas fari penigan laboron.“

Post longa silento, la sinjoro turnis sin al Petro:

„Ĉu vi scias ion pri libroj?“

„Mi kredas, ke jes. Iam mi mem posedis multajn librojn.“

„Bone! Vi povos helpi en mia biblioteko. Ĉu vi volas?“

„Volonte!“ ĝojis Petro, kaj ankaŭ la okuloj de Mikaelo briletis pro ĝojo.

„Nu bone!“ finis la sinjoro. „Jen estas mono. Aĉetu novajn vestaĵojn! En la kuirejo vi povas manĝi antaŭe, kaj morgaŭ komenciĝos la laboro.“ Li sidiĝis en seĝegon kaj signis al la du amikoj, ke ili foriru.

La vagabondoj preskaŭ ne sciis, kio okazis. Kiel ebriuloj ili foriris.

„Petro!“ eligis Mikaelo. „Ni vidis veran homon. Dio faru, ke tio ne finiĝu.“

„Jes, mia amiko!“ konsentis Petro, preskaŭ singultante. „Li estas homo. Kaj ni nun ankaŭ havas la ŝancon fariĝi homoj; sed mi timas, ĉar ekstere estas somero kaj la suno brilas. Sur la longa vojo ĉirpas la birdoj, kaj fojno kaj pajlo odoras. Mi estas kontenta; sed ĉu kontentos la koro —?“

„Mi ne komprenas vin.“ diris Mikaelo. „Vi parolas enigme.“

„Mi esperas, ke vi neniam komprenos min!“ flustris la amiko.

Ili iris al la strato, kaj — ho miro! — ĝi aspektis tute alie ol antaŭe.

III.

La unuaj radioj de la leviĝanta suno tuŝis la teron, kiam Mikaelo vekiĝis. Momente li tre miris, ke li kuŝas en lito surhavante ĉemizon. Vagabondoj, kuŝante en lito, neniam surhavas ĉemizojn. En neniu noktrestejo por vagabondoj oni enlitiĝas kun ĉemizo. Sed baldaŭ Mikaelo ekmemoris, ke li ne plu estas vagabondo.

„Nun komenciĝos alia vivo,“ li diris. „Nun mia vivo valoras ion.“ Li saltis el la lito kaj iris al la fenestro. Malsupre etendiĝis la parko: la altkreskaj arboj, la bonodoraj floroj, — ĉiuj kreskaĵoj estis verdiĝintaj, — kaj li ĝojegis, ke tio estos lia regno.

Subite iu laŭte oscedis. Sin turnante, Mikaelo vidis Petron, kiu ĵus vekiĝis. „Bonan matenon, Petro! Kiel vi dormis?“

„Bonege, sed —“, li rigardis sin, „mi devas alkutimiĝi al ĉemizo en la lito.“

Mikaelo ridetis: „Ĉi tiun nokton mi sonĝis, ke mi fariĝis riĉulo kun granda posedaĵo, kaj vi — mondfama eminentulo.“

„Ĉu vi scias,“ respondis Petro, „ke plej ofte plenumiĝos tio, kion oni sonĝas dum la unua nokto en fremda lito?“

„Ĉesigu la ŝercojn! Preskaŭ ĉiunokte ni ja dormis en fremdaj litoj!“

„Tiujn lignaĵojn vi kuraĝas nomi litoj?“

Jam pli kaj pli heliĝis, kaj la amikoj vestis sin.

„Mi volas iomete rigardi la parkon,“ diris Mikaelo. „Ĉu vi partoprenos?“

„Volonte!“

Ili iris en la parkon; jam estis tute hele, kaj la birdoj jam estis komencintaj sian matenkanton. Sur la herbaĵoj briletis miloj da roseroj, kaj varma venteto susuris. La naturo estis vekiĝinta. Estas somero, kaj ĝi ĝojigas ĉiujn estaĵojn. Blua ĉielo, tute sen nuboj. Brilanta suno. Bela, belega naturo. Forgesita estas la longa vojo. Forgesitaj la kamaradoj, la lacaj migrantoj, la mizeraj vagantoj. Logas laboro; laboro kaj kontento. La koro ne plu sopiras; la animo silentas.

La parko estis vere granda. Rave rigardis Mikaelo la diversajn kreskaĵojn kaj ofte li haltis.

„Petro!“ li ĝojis. „Ĉi tie estos bone labori. Mi jam antaŭĝojas pri mia okupo.“ — —

Subite ili aŭdis bojadon de hundo; samtempe eksonis la voĉo de junulino, kiu revokis la beston.

Alsaltis la hundo, kaj juna fraŭlino sekvis.

Embarasite ekhaltis la du amikoj, kiam la fraŭlino demandis: „Ĉu vi estas la novuloj?“

„Jes!“ ili respondis kvazaŭ el unu buŝo.

„Bonan matenon!“ daŭrigis la junulino. „Mi estas la filino de la domo. La kuiristino sendas min. La matenmanĝo estas preta. Venu!“

La amikoj sekvis la forkurantan fraŭlinon, kaj Petro skuis la kapon: „Same kiel en fabelo, aŭ en sonĝo; mi nur timas vekiĝi.“

La kuiristino ridetis, kiam ili eniris la kuirejon: „Vi ja tre frue jam vekiĝis hodiaŭ matene. Sed nun vi devas matenmanĝi!“

Kun bona apetito ili manĝis, kaj Mikaelo diris: „Jam tre longe ne plu okazis, ke oni invitis min al matenmanĝo nepetite.“

Poste eniris viro la kuirejon: „Mi estas la ĉefĝardenisto; se vi estas preta, vi povas akompani min.“ Mikaelo kuniris.

Restis Petro.

„Vi certe jam longan tempon migradis, ĉu ne?“ lin demandis la servistino, kiu estis en la kuirejo.

„Ĉu vi scias, ke ni estas vagabondoj?“

„Jes! Hieraŭ nia sinjora moŝto rakontis tion al ni; sed li postulis, ke ni geservistoj traktu vin bone.“

Petro miris: „Ĉu la sinjora moŝto estas tiel bonkora?“

„Tutcerte; kaj ne malpli la fraŭlina moŝto!“

„Kaj la sinjorino?“

„Ŝi ne plu vivas; antaŭ du jaroj ŝi mortis. —“

Eniris servisto kaj anoncis: „La sinjora moŝto atendas la sinjoron!“

Petro leviĝis kaj sekvis la serviston.

„Bonan matenon!“ salutis la posedanto. „Ĉu vi estas preta?“

„Jes!“ diris Petro.

„Mi intencas ordigi la librojn de mia biblioteko. Bonvolu kuniri!“

Ili eniris la bibliotekon, kaj Petro miregis. Tiel granda li ne estis taksinta la nombron de la libroj.

„Jen, vidu!“ diris la sinjoro. „Notu ĉiujn librojn en la kartotekon kaj ordigu ilin sur la bretaro! Sed pripensu ĉion konscience — vi havas sufiĉe da tempo. Tiu laboro daŭros monatojn.“

Petro deprenis hazarde iun libron kaj enrigardis.

„Ĉu vi konas tiun verkiston?“ demandis la sinjoro.

„Jes! Jack London. La granda mondvaganto. Ĝi estas la tradukaĵo de lia romano »Aventuruloj de la Fervojo«.“

„Ĉu vi jam legis tiun libron?“

„Jes! Mi jam legis ĉiujn liajn verkojn. Kiam mi unuafoje suriris la ŝoseon, mi juĝis lin kiel modelon. Sed li vivis en alia lando, inter aliaj homoj, kaj ankaŭ la cirkonstancoj ĉi tie estas tute malsamaj.“

„Mi certe ne kredas, ke vi estas simpla laboristo,“ diris la maljunulo, „ĉu?“

„Pardonu, sinjoro, tiun ĉi demandon mi jam ofte aŭdis, sed mi ne ŝatas respondi ĝin.“

La sinjoro ridetis: „Mi tute ne volas scii vian sekreton. Ni silentu pri tio. Jen vi povas komenci la laboron. Mi devas foriri.“

„Momenton!“ interrompis lin Petro. „Ĉu mi restos ĉi tie tute sola?“

„Certe, kial ne?“

Petro ruĝiĝis: „Ĉu vi ne timas, ke mi povos ion ŝteli?“

La posedanto severe rigardis lin: „Ne, tion mi ne timas. Mi kredas, ke mi sufiĉe bone konas la homojn!“ Li turnis sin kaj forlasis la ĉambron.

„Ankaŭ mi iam kredis, ke mi konas la homojn,“ flustris Petro kaj komencis la laboron. Ĝi treege ĝojigis lin, kaj fervore li ordigis kaj notis.

Mikaelon li revidis ĉe la tagmanĝo. Sed ili ne parolis multe. Ĉiu pensis nur pri sia laboro.

Posttagmeze la filino de la posedanto venis al Petro en la bibliotekon. „Mi nomiĝas Heleno,“ ŝi prezentis sin, „kaj vi?“

„Oni nomas min Petro,“ li respondis. „La alian nomon mi preskaŭ forgesis.“

„Se vi permesas,“ ŝi diris, „mi volas nomi vin tiel. Mikaelo jam konsentis, ke mi nomu lin per lia antaŭnomo.“

„Tiukaze, ankaŭ mi konsentas,“ li ridetis, kaj premis ŝian manon.

Ŝi babiladis plu: „Mikaelo estas via amiko?“

„Jes, mia sola amiko!“

„Li estas fortega homo, ĉu ne?“

„Pri tio mi garantias,“ li diris, kaj pensis pri epizodo, kiam Mikaelo estis kaptinta ĝendarmon kaj ĵetinta lin en ŝoseofosaĵon. Tiam ili devis forkuregi, por ke oni ne arestu ilin. Sed neniam plu ili aŭdis ion pri tiu afero.

Heleno sidiĝis en seĝegon: „Mia patro rakontis al mi pri vi. Li diris, ke vi estas klera homo. Mi volonte scius, kial vi fariĝis vagabondo.“

„Se vi volas, ke mi plu parolu kun vi, ne demandu pri tio, mi petas. Jam multaj volis ekscii tion, sed al neniu mi ĝin diris. Ĉu vi estas kontenta?“ Petro ĉagreniĝis: ĉiam la sama demando!

„Ne riproĉu!“ diris la fraŭlino, „mi demandis ne pro scivolemo. Mi nur interesiĝis pri tio. Sed foje vi povus rakonti iom pri via migrado!“

„Tion mi faros,“ respondis Petro.

„Ĉu hodiaŭ vespere, en la kuirejo?“

„Kial en la kuirejo?“

„Vespere mi kutime sidas en la kuirejo kaj aŭskultas, kiam la geservistoj rakontas fabelojn. Tie estas pli agrable ol ĉi tie en la granda salono.“

„Se vi nepre volas, ke mi rakontu en la kuirejo, mi faros.“

„Tre afable; mi antaŭdankas.“

Ŝi leviĝis: „Ĝis revido hodiaŭ vespere!“

Ŝi eliris el la ĉambro, kaj Petro ridetante sidiĝis ĉe la tablo kaj enskribis la titolojn de kelkaj libroj. Sed liaj pensoj estis aliloke. Ie en fremda urbo. Inter aliaj homoj, — homoj, kiuj tute ne similas al vagabondoj.

Horo post horo forpasis, kaj jam estis vespere, kiam la sinjoro revenis. „Mi opinias, ke vi sufiĉe laboris. Finu por hodiaŭ!“

Vespere la geservistoj sidas en la kuirejo ĉirkaŭ la longa tablo kaj parolas pri tio aŭ tio. Hodiaŭ ili ne multe parolis, ĉar ĉiu atendis la rakontojn de Mikaelo kaj Petro.

Mikaelo jam estis parolinta pri kelkaj parte malgajaj kaj parte gajaj travivaĵoj dum sia vagado, sed li ne estis bona rakontanto.

Heleno, la filino de l’ bienposedanto, eniris kaj sidiĝis inter la aliaj.

„Petro, vi povas pli bone paroli ol mi,“ diris Mikaelo. „Rakontu vi iom pri niaj migradoj! Eble pri tio, kiam ni laboris en cirko, aŭ kiam ni du tagojn neniom manĝis.“

Petro sidis tie kiel sonĝanto. „Mi volas paroli pri io alia,“ li diris. „Mi rakontos fabelon. Tute simplan fabelon. Mi ja ne scias, ĉu vi komprenos min; tamen mi rakontos.“

Li ekbruligis cigaredon, kaj parolis preskaŭ flustre:

„Iam printempiĝis. Floroj komencis flori; revenintaj birdoj ekkonstruis novajn nestojn; la arboj jam burĝonis, kaj la tuta naturo printempvekiĝis. Tiam junulo prenis sian migradbastonon kaj ekmigris en la mondon. Li intencis serĉi kaj trovi la feliĉon. Li estis bonkora kaj plena de espero. Tre gaja li estis. Lia paŝo estis forta kaj potenca. La ŝarĝo de lia dorsosako estis por li malpeza. Li eĉ ne sentis ĝin. Paŝon post paŝo li rapidis. Li ne demandis: »Kie estas la feliĉo?« Li sciis: ie ĝi certe estas, mi jam trovos ĝin. Li migradis unu semajnon, kaj ne estis trovinta la feliĉon. »Ne gravas,« li diris. »La suno ja brilas ankoraŭ belege.« Per brilantaj okuloj li rigardis la naturon kaj ĝojis pri la vivo. »Kiom bela estas la vivo!« li diris. »Kiel bele odoras la floroj, kaj ili odoras nur por mi!« Li migradis kaj migradis, tagon post tago, semajnon post semajno, monaton post monato, kaj eĉ jaron post jaro li migradis. Tempo forpasis rapide. Kaj iam denove fariĝis printempo. Denove la floroj ekfloris, la birdoj denove konstruis nestojn kaj la arboj refoje verdiĝis, kiam malriĉa maljunulo revenis hejmen. Li ne havis migradbastonon. Li ne bezonis ĝin. Ĝi estus tro malgrava. Li revenis el la mondo. Li intencis serĉi pacon. Pacon kaj kontenton. Li estis kormalsana kaj plena de malespero. Treege malgaja li estis. Lia paŝo estis laca kaj malforta. Lia dorsosako estis malplena; tamen lia dorso kurbiĝis. Paŝon post paŝo li ŝteliris. Li ne demandis: »Kie estas la feliĉo?« Li sciis: Ĝi estas nenie. »Neniam mi trovos ĝin!« Per malgajaj okuloj, tre lacaj, li ne plu rigardis la okazaĵojn en la mondo, en la naturo. Li plendis pri la vivo. Li diris: »Kiel mizera estas la vivo, la malbenita vivo! Kial do la floroj ekfloras? Kial tiu vivo estas tiel malbenita?« — Lin demandis la homoj: »Kiu vi estas?« — Li respondis: »Mi estas neniu. Sed iam mi estis junulo, junulo esperplena, kun gajaj okuloj, kun vasta koro, plena de ĝojo. Nun rigardu min: Tion faris la longa vojo! La belega damnita longa vojo!« — Junaj migrantoj preterpaŝis lin per potencaj paŝoj fortaj. Iliaj dorsosakoj estis plenaj, kaj en la mano ili havis migradbastonon. Li ridaĉis kaj kriadis: »Atentu la longan vojon! Atentu, por ke vi atingu ĝian limon!« — Kaj li ridaĉis kiel frenezulo, kaj ŝteliris pluen. — —“

Petro silentiĝis. — Jam noktiĝis; sur la ĉielo aperis la afabla luno. Ĝi ridetis, kvazaŭ ĝi estus dironta: „Mi konas tion, mi ne miras. Mi scias, ho jes, mi scias. Nenia novaĵo!“

Petro leviĝis, foriris.

Ekstere ĉirkaŭflugis lampiroj, kaj la dolĉa odoro de l’ floroj kaj ankaŭ la mistera nokto vekis ĉiujn sentojn.

Steloj briladis, kaj nemezureble malproksima aspektis la nokta ĉielo. Sed la scianta luno afable ridetis, ridetis — — —.

IV.

Ne ĉiutage dum somero estas suna vetero. La sekvintan tagon pluvis, pluvegis, kaj tute kaŝita estis la suno. La ĝusta vetero por fariĝi melankolia. En la biblioteko staris Petro ĉe la fenestro kaj rigardis en la parkon. Je la ĉielo ĉirkaŭflugis la nuboj, jen grizaj, jen nigraj. Pluvopeza estis la foliaro de l’ arboj, kaj pluvopeze la floroj klinis sin teren. Melankolia pluvovetero. La naturo ploras. La homoj, la koroj sekvas ĝian ekzemplon, kaj ankaŭ ili anime ploras. — —

Petro staris mediteme, rigardante antaŭen, en sencelan malproksimon. Malantaŭ li malfermiĝis la pordo.

Petro sin turnis: antaŭ li staris la dommastro.

La posedanto rigardis lin: „Pri kio vi pensas?“

„Mi pensas, ke ne estus bone, migradi dum tiu veteraĉo.“

„Certe ne; sed ankaŭ tiu vetero havas sian belecon.“

„Jes; sed oni devus migradi sen zorgoj. Oni devus esti sata. Kaj devus havi precizan celon. Dum tiu vetero migradi al nekonataj celoj, estas tro malbone.“

La mastro sidiĝis en apogseĝego: „Mi devas ion paroli kun vi. Bonvolu sidiĝi!“ La vagabondo prenis seĝon.

La bienposedanto ekbruligis cigaron: „Hodiaŭ mi trovis malnovan gazeton. Jen vidu!“ Li transdonis la ĵurnalon al Petro. — Tiu rigardis ĝin kaj paliĝis. Sur la gazeto li estis vidinta sian propran portreton.

„Ĉu ankoraŭ iu alia vidis ĝin?“ li demandis hezite.

„Ne, neniu scias pri tio. Estas ankoraŭ sekreto.“

„Strange estas, ke vi ĝis nun konservis la gazeton.“

„Tute ne,“ ridis la sinjoro. „Kiam mi vidis vin antaŭhieraŭ kaj aŭdis vin paroli, mi tuj memoris, ke iam mi vidis vin en aliaj cirkonstancoj. Mi iom pripensis, kaj subite mi trovis la solvon. Ĉar mi jam sciis, kiu vi estas, mi havigis al mi la gazeton de la redakcio. Malgraŭ ke la numero estis aperinta antaŭ kelkaj jaroj, mi sukcesis ricevi ekzempleron.“

„Kion vi nun volas fari?“ demandis Petro.

„Tio dependas de vi!“

Petro ridis cinike. „Mi kredas, ke estus plej bone, ne plu ŝanĝi mian vivon. Mi volas daŭrigi mian mem elektitan vojon.“

„Mi ne farus tion,“ respondis la mastro. „Bonvolu resti mia gasto, ĝis kiam vi scios la ĝustan solvon! Estus sensence, daŭrigi tiun vagabondan vivon.“

„Tute ne, mi volas resti tiu, kiu mi nun estas. Ĉio estas vana. Komprenu min! La iamaj cirkonstancoj de mia vivo faris min vagabondo kontraŭ mia volo. Kelkajn jarojn mi migradis, sen celo, sen atendo al ia miraklo, kaj subite mi ekkonis, ke mi estas vagabondo el koro. Mia tuta animo ordonis, ke mi restu migranto. Povas esti, ke mi eraras kaj ke ĉion mi nur imagas. Sed ĉu miaj ŝuoj estis difektitaj, ĉu la pantalono estis trua, mi tiom alkutimiĝis al tiu vivo, ke mi fakte estis feliĉa kaj tute ne sopiris reveni en la pasintan vivon. Kial do ŝanĝi la nunan? Mi estas kontenta kaj ne deziras vivi alie.“

„Mi ne povas scii vian senton,“ diris la maljunulo, „sed mi ankaŭ ne povas tute kompreni vian parolon. Se vi deziras resti la nuna homo, bone, mi mem plej bone povas juĝi vian agadon. Sed mi intencas ion montri al vi. Bonvolu kuniri!“

Ambaŭ supreniris ŝtuparon; la mastro malfermis pordon, kaj ili eniris ĉambron. Petro ekhaltis sur la planko kiel fiksita najlo. Antaŭ li, en la mezo de la ĉambro, staris belega fortepiano.

La vagabondo forviŝis la ŝviton de sur sia frunto. „Kial vi faris tion?“ li diris. Kaj malrapide li alproksimiĝis al la muzikilo.

La mastro respondis severe: „Mi volas konvinki vin, ke vi eraras. Jen rigardu kaj agu laŭvole!“

Li eliris el la ĉambro kaj fermis la pordon.

Petro sidiĝis al la fortepiano. Liaj okuloj briletis febre. Liaj lipoj sekiĝis kaj la manoj tremis. Kiel ebriulo li aspektis, ravate li rigardis la klavojn kaj malkuraĝis tuŝi ilin.

Longtempe li sidis tiel, kaj fine li fariĝis tute trankvila. —

Ekstere la pluvo tamburis kontraŭ la fenestroj kaj faris melankolian muzikon. Estis monotona muziko; ĉiam la sama melodio.

Interne en la ĉambro subite eksonis kortuŝaj akordoj, miksis sin kun la muziko de la tamburetantaj pluveroj, kaj estiĝis stranga melodio.

La vento en la foliaro susuris takte, kaj la nuboj sur la firmamento mire ekhaltis. Strangaj melodioj aŭdebliĝis. Strangaj sonoj kortuŝaj. Iama majstro ludis. Kie restis la vagabondo, kiu antaŭ kelkaj tagoj ankoraŭ migradis sur la ŝoseo? Lia koro, lia animo trovis alian okupon. Iama majstro ludis.

Horo post horo forpasis. La muzikisto tion ne rimarkis. Batalis la vagabondo kontraŭ la artisto, kaj la artisto venkis. Pli potenca estis la muziko ol la longa vojo.

Kiu konas la homan animon? Kelkaj minutoj estigas alian homon, kelkaj minutoj ŝanĝas tutan vivon. Iam antaŭ jaroj batalis la artisto kontraŭ la vaganto, kaj la vaganto venkis. Hodiaŭ la artisto venĝis, kaj la vagabondo foriĝis venkite.

Tia estas la vivo. Malkonstanta, ĉiam ŝanĝiĝanta. — —

Jam vesperiĝis, kiam la sonoj silentiĝis.

Petro sidis, kvazaŭ vekiĝinte. Ekstarante, li vidis la mastron, kiu senbrue estis enirinta. Li alpaŝis lin, premis lian manon kaj diris: „Vi estis prava: mi eraris, ĉar mi ne sciis alie. Vi konvinkis min. La lastajn jarojn mi dormadis. Estis bela sonĝo. Sed nun mi retrovis la vojon en la veron. Mi ne scias, kiom danki vin.“

„Ĉu vi pripensis vian estontecon? Ĉu vi volas denove fariĝi la iama artisto, kiu estis eminentulo en la mondo? Kiu estis fame konata kiel pianvirtuozo?“

Petro ridetis: „Estas tro malfrue por tio. Multajn jarojn mi ne ekzercadis muzikon. Tio estas la fino de mia artista vivo!“

„Vi ŝercas!“

„Tute ne, mi ankoraŭ povas esti bona muzikanto; sed la vivo kiel virtuozo estas finita. La longa tempo malestigis la faman artiston. Tamen, mi scias, ke mi volas provi denove fariĝi bona ludanto.“

„Tio ĝojigas min,“ diris la sinjoro, „kaj traktu mian domon kvazaŭ ĝi estus la via! Estu mia gasto, kiel longe vi volas!“

„Mi dankas vin,“ diris Petro, „mi volas pripensi, kion mi faros.“

Parolante ili eliris el la ĉambro.

La mastro invitis Petron en la salonon, kaj ĉe botelo da vino Petro rakontis la sorton de sia vivo.

Nur la posedanto kaj lia filino ĉeestis kaj aŭskultis kun atento kaj emocio la rakonton de Petro, kial li estis fuginta el sia iama medio de arto kaj riĉeco.

Mallaŭte parolis la vagabondo:

„Iam mi estis fame konata pianvirtuozo. Ĉie, kie mi muzikis, la homoj aklamis min kaj mi estis feliĉa kaj kontenta pri tio. Mi ne havis zorgojn aŭ plendojn. Mi ne konis strangajn sopirojn, ĝis kiam venis subita okazo, kiu mian tutan vivon aliigis. Foje mi donis grandan koncerton en iu ĉefurbo. Kiel kutime, mi havis grandan sukceson. Mi estis feliĉa kaj ne pensis pri tio, ke ekzistas ankaŭ mizero kaj sufero.

En la tago post la koncerto mi promenis tra la urbo kaj preteriris reklam-afiŝon, sur kiu estis anoncita mia koncerto. Antaŭ la afiŝo staris du knabinoj interparolantaj. Mi aŭdis mian nomon. Evidente ili parolis pri mi. Intence mi restis staranta kaj aŭskultis. Unu el la junulinoj diris ridante: »Jes, mi aŭdis lin. Li ludas bonege; sed se oni rigardas lian vizaĝon, oni nepre devas ridi. Malbonege li aspektas, abomene! Kaj la staturo — vere ridinda!«

La junulinoj foriris, kaj mi ŝteliris hejmen. Tie mi rigardis en spegulon kaj devis konvinkiĝi, ke la knabinoj pravas. Ĝis tiam mi neniam atentis la malbelecon de mia korpo. Mia tuta fiero disrompiĝis, kaj mi ekkonis, ke la tuta mondo konsistas el hipokrito kaj trompo. Tamen mi decidis, ne perdi la kuraĝon, sed montri al la homoj, ke ankaŭ malbelulo havas la rajton, valori kiel bonaspekta homo.

La sekvintan tagon estis la daŭrigo de mia koncerto, kaj nun mi intencis montri al la publiko, ke mi estas vera artisto, malgraŭ mia malbeleco. Sed la parolo de la knabino ne eliris el mia cerbo. La tutan tagon mi pensadis pri ĝi kaj faris la grandan eraron trinki iom tro multe.

Kiam vesperiĝis, mi estis vere ebria. Plenplena estis la granda salono, kiam mi suriris la podion kaj sidiĝis al la fortepiano. Aŭdante la aplaŭdon, kiam mi aperis, mi nur povis ridi, ĉar mi sciis: la homoj estimas la artiston, sed pri la homo ili ridas. Mi komencis pianludi, kaj tombosilento regis en la ĉambro. Mi ne plu scias, kial mi subite ekhavis la frenezan ideon, provi la juĝon de la publiko, se mi ne estus la fama virtuozo. Tiu penso ne forlasis min dum mia ludo, kaj la efiko de la trinkita alkoholo faris ĉion ceteran por tute konfuzi min. Mi ne plu scias ĉion, kio okazis: mi nur memoras, ke subite mi ludis ion, kio ne estis anoncita sur la programo. Mi ludis fantazian muzikaĵon, kiu aŭdiĝis terure, kaj la publiko maltrankviliĝis. Nun mi fariĝis tute freneza. Mi eligis kriojn kaj ridis terure. Mi ludis kaj ridaĉis, ke ĉiu devis pensi: ĉe la fortepiano sidas frenezulo. Kaj hodiaŭ mi pensas, ke tiam mi efektive estis freneza. Mi ne ĉesis ludi, ĝis kiam oni prenis min kaj forportis. Mi kriadis, ridis kaj eldiris frenezajn vortojn.

La postan tagon mi estis en la nervomalsanulejo. Sed la nervoatako ne estis tre grava. Post mallonga tempo mi resaniĝis, laŭ la konstato de la kuracistoj. Sed la kuracistoj eraris. Certe, laŭŝajne mi estis sana, sed mia animo malsanis. Mi intencis, neniam plu pianludi.

Mi estis sufiĉe riĉa, por vivadi plu sen zorgoj. Sed miaj nervoj postulis alian vivon. Do, mi faris tion, kion jam multaj faris. Mi drinkis, drinkadis. Pasis eĉ ne unu tago, kiam mi ne estis ebria. Mia korpo malfortiĝis, mi malŝparis mian posedaĵon, kaj iom post iom mi fariĝis tute malriĉa. La fino estas ne malfacile divenebla. Mi devis almozpeti, por vivadi plue.

La sekvoj estis tute simplaj. Mi fariĝis vagabondo, senhejmulo. Sed tiam mi konstatis ion strangan — kion mia pasinta vivo ne kapablis, tion plenumis la longa vojo: mi resaniĝis. Miaj nervoj trankviliĝis, kaj hodiaŭ mi estas tute sana homo. Mi ne plu deziras ion neplenumeblan. Mi nur deziras pacon. Cetere mi estas tute kontenta. Multaj homoj malsukcesis sur la longa vojo. Ĉe mi okazis kontraŭe. Mi fariĝis vere kontenta homo. Mi trovis dum mia vagado amikecon, kiun mi antaŭe neniam konis. Simplaj homoj, kun simplaj karakteroj, montris al mi, ke povas esti kamaradeco inter homoj, kiuj cetere estas samvaloraj. Iam mi timis pri vagabonda vivo; hodiaŭ mi tre ŝatas ĝin. Verdire, mi ne emas reiri en la pasintan vivon. Kio min atendas sur la ŝoseo, tion mi scias; kion la alia vivo proponas, tion mi ankoraŭ devas atendi.“

Petro silentis. La dommastro meditis. Kaj lia filino rigardis tra la fenestro.

Petro subite ekridis: „Estas strange: Mi kredas, ke vi kompatas min, ĉu ne? Sed vi eraras. La plej ĝusta estus envii min. Mi havas ĉion, kion mi deziras. Mi vere ne postulas ion plian.“

Li leviĝis kaj paŝis tra la ĉambro: „Iam mi havis multajn vanajn dezirojn. Mi deziris kaj deziris, sed nenio plenumiĝis. Dum la paso de la tempo mi ekkonis, ke la homo povas havi aliajn taskojn ol nur deziri ion vanan. Ĉu ne sufiĉas, ke mi kontente vivas? Eble nun mia vagabonda vivo finiĝis. Povas esti, ke mi reiros en la civilan vivon. Mi ankoraŭ ne scias, mi devas pripensi longe.“ — Li iris al la fenestro.

La pluvo ĉesis. Nur la vento ankoraŭ iom blovis kaj skuetis la arbojn. Kelkaj steloj fariĝis videblaj, — estis jam sufiĉe malfrue.

En tiu ĉi nokto Mikaelo vane atendis sian amikon. Li ne sciis la kialon. Sed la luno ĝin sciis: forgesita estis la vagabonda vivo: la artisto estis venkinta. Ĉu por longe?

V.

Stranga estaĵo estas la homo. Tre rapide pasas la tempo; sed pli rapide ŝanĝiĝas la pensoj de l’ homoj. Vivante en mizero, ili pensas pri venonta feliĉo, kaj se la feliĉo fakte ĉeestas, tuj ĉiuj zorgoj estas forgesitaj. Apenaŭ unu penso tuŝas la travivitan mizeron. —

Iam du vagabondoj migradis laŭ la ŝoseo; difektitaj estis la ŝuoj, truhavaj la pantalonoj, kaj plenigitaj de vanaj deziroj estis iliaj koroj.

Nun la koroj trovis iom da kontento, kaj jam ĉio aspektis alie. La vagabondoj vestis sin per alia vestaĵo, la uzitan ili forĵetis, kaj kun ĝi ĉian turmenton, plendon kaj mizeron. — —

Mikaelo tre miris, kiam li aŭdis pri la sorto de sia iama kunulo. Li estis simpla homo. La tutan sencon li certe ne komprenis; sed per la sentoj de vera homo li eksciis, ke Petro, kvankam li estis lia amiko, apartenis al alia medio ol li. Sed li ne pensis tro multe pri tio; lia laboro okupis lin sufiĉe. Li estis kontenta pri sia nuna vivo.

Petro devis konstati, ke nevidebla limo disigis la iaman amikecon. Li tre bedaŭris tion; sed li ankaŭ sciis, ke estus vane aliigi ĝin. Kvankam li provis restarigi la iaman amikecon, nenio helpis. Per la instinkto de natura homo honesta Mikaelo ĉion malebligis. Sur la ŝoseo la homoj estas egalvaloraj; sed la civila vivado starigas limon. — —

Tago post tago forpasis. Ĉiutage la sama suno, ĉiunokte la sama luno. La astroj ne tiel rapide ŝanĝiĝas kiel la sortoj de l’ homoj.

La iamaj vagabondoj nun preskaŭ jam tutan jaron estis en la bieno. Mikaelo kiel ĝardenisto, Petro kiel gasto.

De kelka tempo, Mikaelo iom malgaje faris sian laboron. Tre deprimita li estis. Ĉu kaŭzis tion la amiko, kiun li nur malofte vidis, aŭ io alia, neekkonebla? La ĝustan kialon nur li mem sciis.

Iumatene, kiam li estis laboranta en la parko, li vidis Petron, kiu alpaŝis lin:

„Bonan matenon, Mikaelo!“

„Bonan matenon!“ respondis tiu.

Post longa silento, Petro alparolis la amikon: „Aŭdu, Mikaelo, ĉu vi estas malsana?“

„Kial vi opinias tion?“

„Mi nur pensis, ĉar mi jam ofte rigardis vin. Vi fariĝis tute alia homo!“

Mikaelo ridis cinike: „Vi eraras, mi estas tute sana. Mi certe ne scias, kial vi demandas ion tian.“

„Mikaelo!“ diris Petro. „Kial vi ne volas fidi al mi? Iam, kiam ni estis kune sur la ŝoseo, ni estis kiel fratoj. Unu diris al la alia ĉion, kio lin turmentis. Ĉu ni ne estu plu la iamaj amikoj? Kial vi ne volas komuniki al mi vian suferon?“

„Mi ne havas suferon aŭ plendojn, mi estas tute en ordo.“

Petro ĵus intencis diri ion, kiam li aŭdis bojadon. Jen alvenis Heleno, la filino de la posedanto, kun sia hundo.

„Bonan matenon!“ ŝi gaje salutis. „Petro, mi jam serĉis vin. Ĉu vi forgesis, ke vi promesis al mi, fari boatveturon?“

„Tute ne!“ respondis Petro. „Mi nur iom malfruiĝis. Do, ni iru!“ Ambaŭ foriris al la parklageto, kie estis ligitaj kelkaj boatoj.

„Kial tiel silentema?“ demandis la knabino Petron, kiu malrapide padelis.

„Pardonon!“ respondis li. „Mi nur pensis pri io.“ Petro pensis pri sia amiko Mikaelo, kiel malgaja li aspektis, kaj ke li ne volis komuniki al la amiko sian ĉagrenon. Petro ne plu emis scii ĝin. Antaŭe, kiam Heleno venis en la parkon, Petro hazarde estis rigardinta la vizaĝon de la amiko, kaj tuj li ekkonis la kialon de la sufero.

Mikaelo amas la knabinon! La iama vagabondo enamiĝis al filino de riĉulo! Povus esti, ke la riĉeco ne estus barilo; sed Mikaelo kompare kun la knabino estis tre malklera homo. Tute simpla homo li estis. Certe, dum sia vagado, li fariĝis iel spertulo, kaj tiun sperton li ja tre bone povus uzi sur la ŝoseo, sed tute ne en salonoj de riĉuloj. Estas vane esperi ion por li. Heleno kaj Mikaelo tute ne konvenus unu al la alia.

Petro ridis kaŝe: Mikaelo, kara amiko, mi komprenas vin! Vi suferas la samon kiel mi. Ankaŭ min kaptis la stranga sento. Sed kia sensencaĵo, ankaŭ mi esperus vane. Ankaŭ inter ni estus tro granda diferenco.

Jen — Mikaelo, homo juna, forta kaj bela! Sed li apartenas al vere tro simpla medio. Tie — Petro, jam malpli juna, malforta kaj malbela! Kaj li estas instruita kaj klera. Al li mankas la beleco, juneco, al la alia mankas la klereco. Kiel stranga estas la vivo! Kiaj strangaj estaĵoj estas la homoj!

Petro rigardis mediteme en la akvon. Li pensis pri la longa vojo. Sur la ŝoseo oni ne konis tiajn sentojn. Oni nur pensis pri manĝaĵo, pri bona restadejo kaj pri similaj aferoj. Se iam okazis io eksterordinara, oni ne multe cerbumis pri tio. Kial do? Kion la naturo faras, estas ĉiam ĝusta. Jes, ankaŭ sur la longa vojo oni travivis suferojn; sed kiel rapide ili estis forgesitaj! Hodiaŭ suno, morgaŭ pluvo; sed ĉiam oni pensis: Post pluvo denove sekvas sunbrilo. Per tio oni forigis ĉiun turmenton. Petro subite laŭte ekridis. —

„Kio estas?“ demandis Heleno.

Petro ridetis: „Nenio grava! Mi ĵus nur pensis pri io stranga.“

Dum la tuta boatveturado ambaŭ parolis preskaŭ nenion. Heleno, kiu aliokaze estis tre babilema, rimarkis, ke Petro ne atentis la diritan, kaj tial ŝi silentis. Petro pensis al pasintaj tempoj, al tempoj neforgeseblaj por li.

Estis preskaŭ tagmeze, kiam ili revenis. Heleno iris al la domo, kaj Petro restis en la parko. Li serĉis la amikon. Jen li venis.

Petro lin rigardis, rigardis la fortan altkreskan homon: la homon, kun kiu li estis tiel longan tempon sur la longa vojo.

Mikaelo volis preteriri la amikon, sed Petro retenis lin.

„Mikaelo!“ li preskaŭ kriis. „Ĉu vi freneziĝis? Ĉu mi kulpas vian suferon?“

Mikaelo rigardis lin moke. „Vi kaj mi estas tute diversaj homoj. Sur la ŝoseo ĉiuj povas esti amikoj, sed ĉi tie ne estas la ŝoseo. Alia vivo, alia homo. Lasu min! Mi scias, kion mi volas. La mondo estas sufiĉe granda. Ĉie oni povas trovi lokon, kie oni povas esti kontenta.“

Mikaelo daŭrigis sian vojon, sed Petro lin sekvis. „Aŭskultu!“ li diris. „Mi scias, kio estas al vi. Vi amas la knabinon, ĉu ne vere?“

Mikaelo haltis. Lia vizaĝo ruĝiĝis, kaj raŭke li diris: „Jes, jes; sed tio ja estas mia afero, kaj ne la via!“ Li ridaĉis laŭte: „Se mi estus tiel sperta, tiel saĝa kiel vi, kaj se mi estus nobla sinjoro, mi certe sukcesus. Sed mi ja estas nur simpla malklera laboristo. Ĉio, kion mi scipovas, estas labori. Sed paroli kiel oratoro mi ne povas. Mi ne scias multon diri. Mi ne scipovas flati. Kion mi diras, estas la simpla vero. Tial mi ne sukcesas. Sed vi! Vi estas preskaŭ oratoro; vi ne estas timema por diri vian opinion.“

Petro vole nevole devis ridi: „Do, pli simple dirite, vi estas ĵaluza je mi, ĉu ne? — Kara amiko, vi tre eraras, eble mi estas ĵaluza je vi!“

Mikaelo rigardis lin miregante: „Ĉu vi eble volas mensogi al mi, ke ankaŭ vi vane esperas?“

„Jes, ĝuste tion mi volis diri al vi. Vi devas kredi tion, ĉar vi ja povas rememori, ke pri tiaj aferoj mi ne mensogas.“

Mikaelo ridis kiel frenezulo: „Mi ĉiam pensis, ke mi ne sukcesis, ĉar vi estas mia konkuranto. Sed tamen, mi estas ja nur malriĉa homo. Kaj ĉiu espero estas vana.“

Silente la amikoj foriris.

La tago pasis same kiel la aliaj. Iam la du amikoj ofte estis vespere en la kuirejo kaj rakontis al la scivolemaj aŭskultantoj kelkajn travivaĵojn el sia vagabonda vivo; sed tio jam delonge ne okazis plu. La iamaj vaguloj ne plu estis novuloj, oni jam ne speciale interesiĝis pri ili. Kaj ili mem jam alkutimiĝis al sia nova vivo, kaj nun apartenis tute al la domo. —

La sekvintan tagon frumatene, Petro estis en la biblioteko, studante interesan libron, kiam la dommastro venis al li. „Ĉu vi scias,“ li diris, „ke morgaŭ estos pasinta unu jaro, de kiam vi kaj via amiko venis ĉi tien?“

„Jes,“ respondis Petro, „mi jam pensis pri tio, kaj verdire mi miras, ke mi tiel rapide forgesis mian vivon pasintan.“

„Ĉu hodiaŭ vi vidis Mikaelon?“ demandis la mastro.

„Ne, mi ankoraŭ ne estis en la parko,“ respondis Petro.

„Nu, mi ne kredas, ke vi ankoraŭ revidos lin,“ rimarkigis la mastro mallaŭte.

Petro estis surprizita. „Kial ne?“ li demandis. „Ĉu io okazis?“

„Jes, mi maldungis lin.“

Petro turniĝis rapidege. „Vi maldungis lin? Kial vi faris tion?“

„Li petis min pri tio,“ flustris la posedanto, „li volis esti tuj maldungita.“

„Li volis esti tuj maldungita!“ ripetis Petro. — Subite li ekkriis: „Kial vi ne diris tion al mi? Kial vi permesis, ke li foriru?“

„Mi ne sciis kion fari! Li petegis min tiom, ke mi nepre devis plenumi lian deziron. Li ankaŭ petis min, ke mi ne diru al vi ion, ĝis kiam li forestos.“

„Kiam li foriris? Diru, kiam?!“

„Antaŭ duona horo!“

Petro ne plu diris ion; li rapidis el la ĉambro, malsuprenkuris la ŝtuparojn, rapidis el la parko sur la straton, rigardis dekstren kaj maldekstren.

„Mikaelo!“ li vokis. „Mikaelo!“ Li kuregis laŭ la vojo, ĉiam pluen, esperante atingi la amikon. —

Estis jam posttagmezo, kiam Petro revenis. Li ŝteliris al sia ĉambro, kaj en ĉi tiu tago li ne plu forlasis ĝin.

Li ne estis trovinta la amikon, malgraŭ ke li estis serĉinta lin en la tuta urbo. Mikaelo forestis. Li foriris sen adiaŭo, sen lasta manpremo de la amiko. Ĉion povis Petro kompreni, sed ne tion! Sen adiaŭo, sen lasta vorto, sen informo al la amiko li foriris!

VI.

Se oni longe tramigras la ŝoseon kiel ĝusta vagabondo, se oni tagon post tago rigardas la okazadon en la naturo, kaj mem estas devigata, alkutimiĝi al la natura vivo, tiam vole nevole oni fariĝas sentimentala homo. Tute kompreneble! Se oni havas sufiĉe da tempo por mediti, se oni povas konstante observi ĉiujn okazaĵojn en la naturo, oni ja nepre devas fariĝi sentimentala. Tiun sentimentalecon oni nur malfacile povas forigi. Malgraŭ ĉiu klopodo, ĉiam restas en la animo iu fajrero, iu restaĵo de sentimentaleco.

Ankaŭ Petro rimarkis tion. Li ja sentis ĝin eĉ pli bone, ĉar li estis artisto. Artistoj, kaj ĉefe muzikartistoj, jam laŭ sia natura sento ĉiam estas iom melankoliaj kaj sentimentalaj.

Jam longan tempon Mikaelo forestis; sed Petro ne povis forgesi lin. La kunaj travivaĵoj estis tro bone fiksitaj en lia koro.

Petro klopodis ree fariĝi la iama muzikvirtuozo, sed baldaŭ li rimarkis, ke tio estas vana. La longtempa vivado kiel vagabondo detruis ĉion. Ankaŭ la koro ne plu volis kunlabori. Io nevidebla malhelpis ĉion. Cetere Petro eĉ ne multe emis fariĝi la iama artisto. Li estis sufiĉe prudenta, ne deziri ion vanan. Preskaŭ la tutan tagon li estadis en la parko; li boatveturadis aŭ legis. —

Iutage — Mikaelo jam pli ol du jarojn estis for — Petro promenis tra la parko. Estis printempo. La floroj komencis flori, la arboj verdiĝis, kaj ĉio sentis la vekiĝantan naturon.

Tute hazarde Petro venis al la parkpordo, kiu kondukis al la strato. Ĉe la pordo staris servisto kaj parolis kun iu. Petro ne povis ekkoni la fremdulon. Li ankaŭ ne interesiĝis pri li, kaj jam volis daŭrigi sian vojon, kiam li subite ekhaltis. Lia vizaĝo paliĝis, kiam li ekkonis la fremdulon, kiu nun post la servisto iris al la kuirejo.

La manieron, kiel la fremdulo moviĝis, oni ne povis nomi iri: li lametis per helpo de du bastonoj. Paŝeton post paŝeto li moviĝis antaŭen. Tre malrapide, sed konstante kaj obstine li antaŭenvenis. Petro rigardis lin, kvazaŭ li vidus vizion. Kelkajn jarojn antaŭe, kiam foje li estis en restadejo kun Mikaelo, li tie vidis tiun kriplulon. Ankaŭ pli frue li jam estis vidinta lin, sed ĝuste tiam en la noktrestejo li rakontis al Mikaelo la sorton de tiu malfeliĉulo, kiu spite de siaj lamaj kruroj, spite de sia kripla korpo, migradis tra la mondo kaj sentis sin feliĉa ĉe tio. Li ankoraŭ tre bone rememoris pri la vortoj de la vagabondo: „Kiam la suno brilas, kiam fariĝas printempo, kaj mi aŭdas la unuan birdoĉirpon, tiam sopiras mia koro. Tiam mi devas migradi, malgraŭ ke mi estas kriplulo. Kiam volas la koro, la kruroj devas silenti.“

Petro staris tie kiel sonĝanto. En la menso li vidis sin sur la ŝoseo. Ĉe sia flanko — Mikaelon, la neĉeestantan Mikaelon. Li vidis la noktrestejojn, la aliajn senhejmulojn. Li aŭdis la rakontojn de la migrantoj. Rakontojn pri suno, printempo, pri la ridanta mondo. Li vidis ankaŭ la zorgoplenajn vizaĝojn de iuj vagabondoj, kiuj kontraŭvole tramigris la longan vojon. Li aŭdis la ordonojn de ĝendarmoj, postulantaj la legitimilojn. Li aŭdis la paŝojn de sia amiko Mikaelo, kiu ŝercante kaj kantante iris ĉe lia flanko.

Miloj da travivaĵoj preterpasis la menson de Petro, kaj li forgesis, kie li estis. Liaj piedoj moviĝis kontraŭvole, kaj, ne sciante kion li faris, li ekmarŝis. La saman konatan paŝon kiel sur la ŝoseo. Ĉiam la saman paŝon, ne rapidantan, ne hezitantan, — nur pluen, nur pluen. Senvole Petro iris sur la strato. Li imagis esti ree vagabondo. Tiel li marŝis. Paŝon post paŝo. Li jam imagis tiel forte, ke li, kiam li vidis preterirantan policiston, tuj iom sin klinis kaj ĉirkaŭiris lin. Sed en tiu momento li ankaŭ jam vekiĝis. Malrapide li iris returne, kaj tre laca estis nun lia paŝo. Antaŭ la parkpordo li renkontis la almozpetintan kriplulon, kiu lin salutis kiel fremdulon. Petro ridetis: Li ne ekkonis min. Tre kompreneble, li konas nur vagabondojn; civiluloj estas por li nur homoj ekzistantaj por doni almozon. —

La dommastro sidis en sia laborĉambro, kiam Petro venis al li.

„Mi petas pardonon,“ diris Petro, „sed mi havas grandan peton.“

„Vi scias,“ respondis la mastro, „ke vi en mia domo povas fari, kion vi volas. Do, kion vi deziras?“

„Mi volas foriri.“

„Ĉu vi ne ŝercas?“ konsternite ekkriis la posedanto. „Kial vi volas foriri? Ĉu io ne plaĉas al vi?“

Petro ridetis: „Ho, jes! Ĉio, kion mi havis en via domo, estas tre bona. Sed vi devas kompreni min. Jam pli ol du jarojn Mikaelo forestas. Mi ĉiam pensis, ke iam li revenos, aŭ almenaŭ skribos. Sed mi ne aŭdis ion de li. Do, mi pensas, ke estas tempo serĉi lin.“

La mastro skuis la kapon: „Ĉu vere vi pensas, ke vi trovos lin?“

„Mi kredas, ke certe. Mi volas kaj devas trovi lin.“

„Kaj se vi trovos lin, ĉu vi revenos?“ diris la posedanto.

„Tion mi ne scias,“ respondis Petro, „eble ni revenos; eble ne.“

„Vi devas fari, kion vi opinias ĝusta. Sed mi petas vin, ke vi, se eble, revenu! Memkompreneble vi povas havi sufiĉe da mono por trovi vian amikon.“

Petro ridetis ruĝiĝante: „Vi eraras. Mi ne bezonas monon por trovi mian amikon. Tiamaniere mi certe ne trovos lin.“

La mastro miris: „Ĉu vi eble intencas ree fariĝi vagabondo?“

„Kial ne? Mi sentas, ke tiamaniere mi trovos Mikaelon.“

La posedanto skuis dube la kapon: „Tion mi ne povas kompreni. Vi ja ne scias, ĉu Mikaelo ankoraŭ estas vaganta. Eble li trovis ie okupadon kaj ne plu emas migradi.“

„Povas esti!“ respondis Petro. „Tamen mi provos trovi lin. Mi sentas, ke li estas ie sur la ŝoseo kaj pensas al mi.“

„Mi ne povas teni vin!“ opiniis la mastro. „Agu, kiel vi volas! Sed kiam vi volas foriri?“

„Tuj.“

„Ĉu vi ne volas atendi ankoraŭ kelkajn tagojn?“

„Ne, tute ne! Mi preferas tuj foriri.“

Post nelonga tempo, Petro forlasis la domon. Mallonga estis la adiaŭo. Malgraŭ ĉiuj proponoj, li restis je sia decido foriri.

Per fortaj paŝoj li migris sur la straton, kaj li sentis sin kiel liberigita birdo. Li ne bezonis longan tempon, ĝis kiam li vidis antaŭ si la kriplulon. Li salutis lin per vagabonda saluto, kaj la kripla vagabondo tre ĝojis vidi lin.

„Ha, Petro! Kiel longe mi ne vidis vin? Kiel bone vi aspektas! Kie vi restis la pasintajn jarojn?“

„Mi trovis laboron,“ respondis Petro, „sed hodiaŭ oni maldungis min. Nun mi devas ree migradi.“

„Jes!“ diris la kriplulo. „Oni estas devigita marŝi. Estas ja ree printempo, kaj oni devas ree vagadi.“

„Ĉu vi rememoras pri mia iama kunulo?“ demandis Petro.

„Vi opinias la grandulon?“

„Jes, tiun mi celas, ĉu vi eble vidis lin?“

„Jes, mi vidis lin antaŭ longa tempo; eble antaŭ unu jaro.“

„Ĉu vi ne scias, kie li nun povas esti?“

„Ne, tion mi ne povas diri. Se mi ĝuste memoras, li tiam diris, ke li intencas iri eksterlanden. Sed ĉu tion li faris, mi ne scias. Ĉu vi serĉas lin?“

„Jes, mi serĉas lin. Sed antaŭe mi volonte scius, kie li povas esti.“

„Tre domaĝe, ke mi ne scias tion. Sed mi kredas, ke vi pli bone irus sola, mi nur malrapide povas veni antaŭen, kaj tiamaniere vi neniam atingos lin.“

„Vi estas prava, mi volas rapidi, por ke mi venu for el ĉi tiu regiono, ĉar mi tre precize scias, ke en tiu ĉi ĉirkaŭaĵo li certe ne troviĝas. Do ĝis revido! Jen prenu tion!“

Petro donis al la mirigita vagabondo ion kaj forrapidis. La kriplulo vidis sur sia mano kelkajn monbiletojn, — tiom grandan sumon, ke dum kelkaj semajnoj li ne bezonos almozpeti.

Petro komencis kiel ĝusta vagabondo, la tutan ŝparitan monon li fordonis. Vera vagabondo ne bezonas multe da mono. Li bezonas nur tiom, kiom por la momento necesas havi. — —

Petro marŝis kiel ripoztaga migranto. Kiel junulo, kiu iam kaj iam faras dimanĉmigradon. Kelkfoje li eĉ kantis dumvoje. Kilometrojn post kilometroj li tramigris, kaj kiam li malsatis, li tuj sen pripenso iris en la plej proksiman dometon kaj petis iom por manĝi. Li mem miris, kiel facile li ankoraŭ scipovas almozpeti. Fakte li ne forgesis, kiamaniere oni plej bone povas ricevi ion. Preskaŭ tri jarojn li ne plu vagabondis, sed li forgesis neniom el la vagabondaj spertoj.

Vespere li estis en arbaro; tie li serĉis trankvilan lokon por tranokti. Li dormis tiel bone kiel en mola lito, kaj matene li vekiĝis per la unuaj sunradioj. En proksima rivereto li lavis sin, kaj sekigis sin per poŝtuko. Neniun pakaĵon li kunportis. Kial do? Tio ja nur ĝenus, kaj estus superflua balasto.

En la unuan domon, kiun li dumvoje vidis, li eniris kaj petis almozon. Sed ĝiaj loĝantoj ne emis subteni vagabondojn. Oni liberigis la hundon, kaj Petro devis rapidi, por ke la mordema besto ne kaptu lin. Li faris grimacon, kiam li estis savita: „Tre kutima okazo,“ li diris; „ĝuste tio pruvas al mi, ke mi estas vera vagabondo.“ Do li faris, kion ĝusta vagabondo ĉiam faras: li iris en la sekvantan domon. Kun dikega buterpano li forlasis ĝin. Li sidiĝis en ŝoseofosaĵon kaj maĉis kun granda apetito.

Jen preterveturis malplena ŝarĝaŭtomobilo, sur kiu sidis la kripla vagabondo, kiun li hieraŭ estis renkontinta. Petro leviĝis kaj kure sekvis la aŭtomobilon: per salteto li surigis sin. Li miris, kiel bone li povas kuri, malgraŭ ke tiel longe li ne faris tion.

„Bonan matenon!“ li diris al la vagabondo. „Kien la veturado?“

La kriplulo grimacis: „Ien, al nekonata celo! Ĉiam pluen, ĉiam pluen!“

„Bone!“ diris Petro. „Mi konsentas, mi partoprenas.“

„Petro!“ diris la lamulo. „La monon, kiun vi hieraŭ donis al mi, mi ne plu havas!“

„Ĉu vi fordrinkis ĝin?“

„Ne, tute ne: mi sendis ĝin hejmen, al malriĉa parenco.“

„Bone farite!“ laŭdis Petro. „Sed kial vi ne volis havi ĝin?“

La vagabondo ridis: „Por kio mi bezonus tiom da mono! Mi ne bezonas ĝin. Daŭros ne longe, kaj mi certe mortos. Ĉu mi havas monon aŭ ne, tamen mi devas almozpeti. Tio estas stranga kutimo de mi. Se mi vidas domon, mi opinias, ke mi devas eniri ĝin kaj almozpeti. Tion mi ne povas eviti. Jam tro longe mi estas vagabondo kaj alkutimiĝis tiel al tiu vivo, ke mi ne povas vivi sen almozpetado kaj ŝoseo.“

„Vi pravas!“ diris Petro. „Tri jarojn mi ne almozpetis; sed mi tuj rememoris, kiamaniere oni ĝin faras.“

Vilaĝon post vilaĝo traveturis la aŭtomobilo, kaj subite ĝi haltis je vojokurbiĝo. La ŝoforo deiris kaj diris: „Nun vi devas eliĝi! Mi veturos vojon, kiun vi certe ne celas.“

Petro helpis al la kriplulo de sur la aŭtomobilo, kaj la veturilo ekveturis. „Nun ni denove adiaŭas,“ diris Petro. „Ni certe ja denove renkontos nin iam.“ Li ekmarŝis per longaj paŝoj, kaj la lamulo malrapide sekvis en la sama direkto. —

Kiam Petro vespere eniris la noktrestejon de urbeto, li unue rigardis la libron, en kiu la vagabondoj tranoktontaj devas enskribi siajn nomojn. Sed li ne trovis la nomon de Mikaelo.

La sekvintan tagon li klopodis atingi la proksiman noktrestejon, kaj ĉiutage li migradis tiel, ke vespere li ĉiam atingis la sekvantan restadejon.

Jam li estis du semajnojn dumvoje kaj ankoraŭ ne estis trovinta la nomon de la amiko. Li jam pensis, ke Mikaelo estis migrinta en alia direkto, kiam iuvespere en la granda libro de vilaĝa noktrestejo li vidis la serĉatan nomon. Li treege ĝojis, vidante ĝin. Nun li sciis, ke li estas sur la ĝusta vojo. La nomo estis enskribita antaŭ du jaroj kaj tri monatoj. Estis tamen malfacila tasko, tiamaniere trovi la amikon; sed Petro ne atentis la tempon, kiun li supozeble bezonos por trovi la serĉaton. Sur la longa vojo ne gravas la tempo, kaj li ankaŭ havis la esperon, ke Mikaelo iam reiros la saman vojon. Ĉie, kie Petro renkontis vagabondon, li demandis pri la amiko. Iam kaj iam li ricevis informojn; sed ili estis tiel malgravaj kaj nesufiĉaj, ke ili ne helpis al li. Sed ĉiam helpis al li la fremdul-libroj en la noktrestejoj. Dumtempe li vane serĉis la nomon. Povis okazi, ke kelkajn tagojn li ne trovis ion pri sia amiko. Sed li pacience serĉadis, ĝis kiam li denove vidis la skribitan nomon. Tiamaniere li povis sperti la tutan migradon de la amiko.

Iutage li trovis en iu libro la nomon de Mikaelo kaj apude la rimarkon: Hodiaŭ dungita por la cirko »Gefratoj Blak«.

La sekvintan tagon li iris al la policejo kaj demandis pri la cirko. Li ricevis la adreson, kie la cirko poste estis ludinta.

Nun li devis migradi al tiu loko, por sciiĝi la sekvintan restadejon de la cirko. Sennombrajn lokojn li devis viziti por trovi la sinsekvintajn restadejojn de la cirko. Li ofte dumvoje saltis sur aŭtomobilojn aŭ, se li estis sufiĉe almozpetinta, li uzis la vagonaron.

Iutage oni informis lin, ke la serĉata cirko estis elmigrinta al eksterlando. Li preskaŭ malesperis. Sed lia decido estis trovi la amikon, kaj tiu decido estis tiom fiksita en lia cerbo, ke li ne ŝanceliĝis.

De restoracio al restoracio li iris, kaj ĉie, kie estis eble, li pianludis. Semajnojn post semajnoj li plu migradis, la tutan monon li ŝparis, kaj post longa tempo li havis tiom, ke li povis veturi al la eksterlando. Petro sciis, ke li povus tien ankaŭ piediri — tio ne estus io malfacila por vagabondo; sed li ankaŭ sciis, ke por tio li bezonus tre multe da tempo. Krom tio li ne sciis la fremdan lingvon, kaj estus malfacila tasko, sen mono trovi la amikon. Kiel eble plej rapide li parte piediris kaj grandparte veturis. Tiamaniere forpasis la tempo, kaj pli ol unu jaron Petro jam estis survoje, kiam li metis siajn piedojn sur la fremdan landon, en kiu laŭdire estas la cirko, kie laboris Mikaelo. La tuta entrepreno de Petro estis iom kuraĝa, sed li havis nur unu penson: „Mi devas trovi la amikon.“

VII.

La lasta letero, kiun la bienposedanto de Petro ricevis, enhavis la sciigon, ke Mikaelo kun cirko estis veturinta eksterlanden. De post tiam, Petro ne plu estis skribinta, kaj la posedanto de l’ bieno ne sciis ion pri la posta sorto de l’ vagabondo. Kredante, ke Petro ĉesigis la serĉadon, li pensis ion fari. Li dungis oficiston de privata informejo, por ke li serĉu la restadejon de Mikaelo. Daŭris longan tempon, ĝis kiam li ricevis la adreson de la vagabondo en eksterlando. Mikaelo estis ne malmulte surprizita, kiam iutage li ricevis leteron de sia iama ĉefo, en kiu estis legeble, ke Petro lin serĉas jam de longa tempo. Tio estis sufiĉa kaŭzo por Mikaelo por tuj maldungigi sin. Ankoraŭ la saman tagon li vojaĝis al la hejmlando, opiniante, ke Petro estas serĉanta lin tie. Sekve estiĝis la stranga fakto, ke Petro serĉis la amikon en eksterlando, kaj Mikaelo faris la samon en la hejmlando. Se la bienposedanto estus sciinta tion, li certe estus aginta alie. Sed li pensis, ke li faris la plej ĝustan. — —

Post tre longa tempo, kaj venkinte multajn malhelpaĵojn, Petro venis fine en la proksimecon de la cirko. En fremda urbo, fremda lando, inter fremdaj homoj, li iutage vidis reklamafiŝojn de la cirko. Jam li pensis esti venkinta ĉion, kiam je sia malespero li ricevis en la cirko la informon, ke Mikaelo ne plu laboras en ĝi. Neniu sciis, kien Mikaelo estis irinta.

Nun Petro estis je la celo de sia migrado, kaj tamen sen sukceso. Nun li perdis la lastan emon, rapidi por trovi la amikon. Nun li havis sufiĉe da tempo. Nun la migrado ne urĝis. Laca vagabondo sen celo vagadis tra la lando; laca vagabondo, kiel multaj aliaj, trapaŝis la longan vojon. — —

Alie agis Mikaelo. Li ja ne supozis, ke Petro estas en eksterlando. Li nur pensis: Petro retrovis la vojon al la ŝoseo; nun vi devas serĉi lin por migradi kun li kiel iam. Sed tempo post tempo forpasis, kaj la amikoj ne trovis unu la alian.

Mikaelo iam kaj iam informis la bienposedanton pri sia restadejo, kaj tiu per helpo de informoficistoj faris ĉion eblan por trovi Petron. Sed ĉio estis vana. Petro estis ne trovebla. Iom post iom ankaŭ Mikaelo laciĝis kaj ĉesigis la serĉadon. Li ankaŭ ne plu skribis al sia iama ĉefo. Li vagadis tra la lando kiel iam, lasante al la hazardo, ĉu iam li retrovos la amikon. Petro esperis la samon. Sed neniu sukcesis. Neniu sciis ion pri la alia. La malkompatema sorto ludis per ili. Ĝi ludis per homoj, per du malriĉaj vagabondoj. —

Estas vintro! Meze de januaro. Miriadoj da neĝeroj falas de la ĉielo kaj kovras la teron per blanka tuko. La vento hurlas, kaj regas tranĉa frosto. Sur la pordon de noktrestejo frapas vagabondo kaj petas eniron. La pordisto malfermas la pordon kaj tuj fermas ĝin malantaŭ la migrulo.

En la granda restadĉambro ne estis multaj homoj, kiam Mikaelo ĝin eniris. Interne estis agrable; ĉi tie oni ne sentis la eksteran malvarmon.

Mikaelo vidis eĉ ne unu konatan vizaĝon. Ĉiuj estis nekonataj vagabondoj, sed preskaŭ ĉiuj estis spertaj migruloj. Dum vintro oni ne vidas multajn vagantojn en la noktrestejoj. Nur tre spertaj vagabondoj kuraĝas migradi dum vintro. Ili serĉas laŭeble iun restejon en urbo aŭ vilaĝo; sed migradi dum vintro estas ne tiel facile kiel dum somero. Certe, kiu ne trovas okupon, tiu ja estas devigita, ankaŭ dum la malvarma sezono migradi sur la ŝoseo.

Mikaelo ne la unuan vintron estis sur la longa vojo; jam multajn jarojn li devis pasigi la vintron sur la ŝoseo. Li stariĝis je la fenestro kaj rigardis eksteren. La vento ludis per la neĝeroj, kaj eĉ interne oni povis aŭdi ĝian hurladon.

Subite la pordo malfermiĝis: Eniris du vagabondoj, enportante homon. Malantaŭ ili venis la noktresteja estro kaj la pordisto. La vagabondoj kuŝigis la homon sur benkon, kaj Mikaelo aŭdis, kiel la estro diris: „Ni devas sendi al kuracisto; mi volas telefoni.“

Scivole la ĉeestantoj alvenis pli proksimen, por rigardi la alportiton. Ankaŭ Mikaelo aliris, kaj li iom ektremis, kiam li ekkonis la homon sur la benko. Li vidis vagabondon, kiun li jam ofte estis renkontinta sur la ŝoseo. Estis kriplulo, kiu kuŝis tie sur la benko, kaj en la manoj li konstante tenis siajn lambastonojn. Sanga ŝaŭmo elfluis el la buŝo de la malfeliĉulo, kaj la tuta vizaĝo aspektis mortpala. La vagabondoj rakontis, ke ili trovis la kriplulon en ŝoseofosaĵo, kie li kuŝis senmove.

Mikaelo genuis antaŭ la malsanulo sur la plankon, kaj kiam la lamulo malfermis la okulojn, li tuj ekkonis Mikaelon.

Li ridetis malgaje: „Nu, amiko? Ankoraŭ sur la ŝoseo? Jam tre longe mi ne vidis vin. Kiel vi fartas? Kie estas via amiko?“

Mikaelo ne kapablis ion diri; li nur skuis la kapon.

„Kial tiel malgaja?“ daŭrigis la kriplulo. „Vi ja estas ankoraŭ juna; sed mi — mi estas venkita. Nun la longa vojo finiĝis por mi. Nun mi komencas alian vojaĝon. Sed mi ne plendas pri tio. La venonta vojo ne povas esti tiel longa kiel la pasinta. Daŭris tre longe, ĝis kiam mi atingis la finon. Tamen mi atingis ĝin. Ni ĉiuj atingos ĝin. La vagabondoj mensogas, kiam ili parolas pri longa vojo senfina. Mi neniam volis kredi tion kaj ĉiam serĉis la finon. Nun mi estas fiera, ke mi estis prava. La longa vojo havas finon. Mi trovis ĝin.“

Lacege la kriplulo klinis la kapon kaj fermis la okulojn. Silente la vagabondoj forlasis la mortanton kaj stariĝis en angulo.

Ĵus alvenis la estro kun la kuracisto, kiun li estis vokinta el la proksima vilaĝo. Post mallonga esploro la kuracisto skuis la kapon: „Estas vane; li estas jam mortonta. La koro preskaŭ ne plu batas, la tuta korpo estas tro malforta, kaj la aĉa vetero faris la ceteron por detrui tiun korpon.“

Subite la vagabondo denove malfermis la okulojn: „Ĉu ne volas fariĝi printempo?“ li diris; „kial ne brilas la suno? Tio estas malbona vetero por migradi. Mi intencas fari longan vojaĝon. Tial devas brili la suno, tial devas esti printempo. Sen suno mi ne povas migradi. La birdoj devas kanti, kaj vilaĝaj sonoriloj devas eksoni.“

Ekstere hurlas la vento, kiam la maljuna migranto faras la lastan spiron. Liaj lastaj vortoj estas: „Salutu la printempon, mia surtera vojaĝo estas finita!“

La malsanulveturilo forportis la mortinton, kaj la aliaj vagabondoj iris en la dormĉambron. La sola paroladotemo tie estis la morto de la kriplulo. Sed Mikaelo ne partoprenis la interparoladon; li kuŝis sur la matraco kaj ploris pri la finvojaĝinta kamarado. Li ne estis iu amiko de li; sed Mikaelo bone konis lian sorton, li sciis la sopiron de tiu vagabondo el koro, kiu malgraŭ siaj lamaj kruroj migradis, migradis ĉiam plu la damnitan vojon, — kiu tiom ĝojis pri printempo kaj suno. Kaj nun li mortis, nevidinte la novan printempon kaj la novan brilsunon.

Mikaelo pensis pri sia amiko Petro. Kie li povas esti? Eble ankaŭ li jam pereis ie sen suno kaj sen printempo. Eble ankaŭ li kuŝas ie en fosaĵo, ne kapabla migri plu.

En tiu ĉi nokto Mikaelo ne plu emis vivi. Li pensis tro multe pri la senvalora ekzistado. Estis bone, ke fine li ekdormis kaj forgesis ĉion. Frenezaj sonĝoj maltrankviligis lian dormon; kelkfoje li vekiĝis kaj vokis: „Petro! Petro!“ Lia najbaro insultis lin pro tio, kiel nur vagabondo scipovas insulti, kaj la aliaj dormantoj kelkfoje kriadis pri silento.

Ekstere la vento pli kaj pli laŭtiĝis, kaj pli kaj pli multe neĝis. Estis terura nokto. Ĉiuj fantomoj de l’ aero faris bruegadon, kaj ili akompanis la mortintan vagabondon ĉe lia veturado al la ĉielo.

Certe, la mortinta vagabondo venos al la ĉielo! La longa vojo sur tero estis tro peniga por li. Dio ne toleros, ke la malfeliĉulo devos ankoraŭ plu migradi. Dio jam rezervis ripozejon por li, kie li povos ripozi eterne. Kie estos ĉiama suno kaj ĉiama printempo kaj birdoĉirpado. Kie ĉiu vojo havas finon. — —

En la sekvinta tago neĝo kaj vento ne ĉesis. Ili furiozis eĉ pli forte ol la pasintan tagon. Tial la estro de la noktrestejo permesis al la vagabondoj, ke ili restu dum la tago en la restadejo. Cetere nur kelkaj vaguloj troviĝis en la noktrestejo, kaj ĉiuj restis tie, escepte de Mikaelo. Li fakte ne emis resti en tiu ejo, kie la pasintan tagon estis mortinta la malfeliĉa kriplulo. Li nepre devis foriri. —

Paŝon post paŝo li batalis kontraŭ la vento kaj neĝo. Nur tre malrapide li venis antaŭen; sed tiu ĉi vetero estis la ĝusta por lia nuna animstato. Li mokis pri la vento, kiu hurlis ĉirkaŭ li, kaj kiel frenezulo li ridaĉis, ke li spite al la klopodoj de la vento, malhelpi lian antaŭenmarŝon, ĝin venkis.

Sur la ŝoseo ne estis videbla eĉ unu homo; tute sola estis Mikaelo sur la vojo. Por montri al la homoj sian potencon, la ĉielo subite malfermis ĉiujn aperturojn, kaj la neĝo falis tiel amase kaj tiel dense, ke ne estis eble vidi ion, escepte de la neĝeroj en la aero kaj la blanka kovrilo sur la tero.

Mikaelo stariĝis sub arbon, tute kovrita de neĝeroj kaj glacio. Tie li staris en la hurlanta vento, kaj li sentis subite fortan nostalgion. Li sopiris al restadejo trankvila, sen zorgoj kaj plendoj, kaj li sentis grandan deziregon refoje restadi en la bieno, kie li longan tempon estis kontenta kaj feliĉa, ĝis kiam li subite estis aŭdinta la vokon de la longa vojo. Hodiaŭ li bedaŭris, ke tiam li estis foririnta sen adiaŭo de la amiko. Sed li faris tion ja nur, por ke la amiko ne kuniru. Li ja tute konis la animon de la amiko. Li do sciis bone, ke Petro estus tuj kunirinta, se li estus dirinta al li sian intencon. Tial li silentis, ĉar li ne volis, ke ankaŭ Petro forlasu la lokon de paco, bonvolo kaj feliĉo.

Sed nun Petro tamen ne restis tie, — li vagadas ie tra la mondo, aŭ eble ankaŭ li jam finis sian teran vojaĝon.

El proksime aŭdiĝis preĝejosonorilo. Mikaelo sentis malsaton. Li daŭrigis sian lukton kontraŭ la vento, kaj post nelonge li atingis la vilaĝon.

La unua domo, kiun li vidis, estis restoracio. Mikaelo eniris ĝin kaj petis manĝaĵon. La mastro estis afabla viro. Li donis al la migranto bonan manĝaĵon, kaj kiam li aŭdis, ke Mikaelo ne havas precizan celon, li faris al li proponon.

„Hodiaŭ,“ li diris, „okazos ĉi tie granda festo; tial mi bezonas helpantojn. Se vi estas libera, mi ŝatus, se vi helpus al mi en la restoracio.“

Mikaelo ĝoje konsentis; ĉar dum tia vetero migradi ne estis bone.

Unue li helpis al la servistoj aranĝi la festsalonon, kaj li estis kontenta, ke li povis iom labori, por forgesi la strangajn pensojn, kiuj maltrankviligis lian cerbon. Vespere li oficis kiel kelnero, kaj havis sufiĉe da okupo por ne plu memori pri la lastpasintaj okazaĵoj.

VIII.

Malproksime de Mikaelo, en alia lando, inter aliaj homoj, ankaŭ okupita en restoracio, sed alimaniere, agis alia vagabondo. La domo, en kiu li tiam estis, verdire ne meritis la nomon restoracio. Tiu esprimo estis tro flata por ĝi. Do, la ĝusta nomo estas »figastejo«. Ĝi troviĝis ĉe malpura strateto en iu havenurbo.

En tiu havengastejo, inter homoj de multdiversaj nacioj, inter friponoj, maristoj, publikulinoj kaj similaj ekzistaĵoj, sidis ĉe malĝuste agordita fortepiano Petro, la amiko de Mikaelo. Post longa peniga vagado, li iutage estis atinginta tiun figastejon. Jam kelkajn monatojn li laboris tie kiel muzikisto. La iama pianvirtuozo preskaŭ ne plu estis ekkonebla. Jam antaŭe li estis malbela homo; sed nun li aspektis abomene. Difektita estis lia vestaĵo, nerazita la vizaĝo, kaj eĉ la hararo estis nefrizita. Tie li sidis: en la buŝo brulantan cigaredon, kaj per tremantaj fingroj li ludadis.

Laŭ la sonoj de l’ aĉa fortepiano, la vizitantoj de la havengastejo dancis, dum ke Petro ludis la plej modernajn stratkantojn kaj per raŭka voĉo kantaĉis iliajn refrenojn. Li ne pensis pri sia laboro, ĉar plej ofte li estis ebria. Li muzikis ne por gajni monon; li nur kontente ĝojis, kiam li ricevis iom por trinki.

Post longa ĉirkaŭvagado, li estis malsupreniĝinta ŝtupon post ŝtupo. Nenie li trovis la eblecon perlabori. Ne scipovante la fremdan lingvon, li ne sukcesis almozpeti sufiĉe. La nura ebleco estis muziki en restoracio. Sed trovi tian, kiu bezonis muzikiston, estis malfacile. La solan okupon li trovis en tiu havengastejo, en kiu li momente estis okupita.

Petro estis bone konata en la havengastejo. Preskaŭ ĉiuj vizitantoj havis afablajn vortojn por li, kaj ankaŭ la mastro estis kontenta havi tian muzikiston, kiu tiel bone pianludis kaj ne postulis multe da mono. Hodiaŭ la gastejo estis tute plena de homoj diversnaciaj. La ĉefaj vizitantoj estis maristoj, kiuj post longa vojaĝado havis nur unu zorgon: kiel eble plej rapide elspezi la perlaboritan monon.

Petro dum la vespero ricevis tiel multe por trinki, ke jam post nelonge li estis tute ebria. Sed en tiu stato li scipovis tiel bone ludi, ke multaj eĉ forgesis danci kaj ĉirkaŭis la muzikiston por rigardi liajn manipulojn.

La havengastejo estis ankaŭ la celo de multaj vojaĝantoj, kiuj serĉis aventurojn kaj vidindaĵojn en ĉi tiu urbo. Tiel ofte okazis, ke multaj fremdulkaravanoj vizitis tiun ejon; kelkfoje eĉ riĉuloj estis gastoj ĉi tie por „studi“ la amuzejon.

Petro ĵus ekbruligis novan cigaredon, kiam iu frapis liajn ŝultrojn. Estis la kelnero, kiu diris: „Petro, jen en angulo sidas fremdulo, kiu volas paroli vin.“

Per ŝanceliĝantaj paŝoj Petro iris al la fremda sinjoro. Ĉi tiu estis tuj ekkonebla kiel riĉulo. Li estis bone vestita, kaj sur la fingroj li portis kelkajn belegajn ringojn briliantumitajn.

La fremdulo salutis Petron kaj montris sur seĝon apud li. Petro sidiĝis kaj treege miris, kiam la fremdulo alparolis lin en lia gepatra lingvo.

„Mi demandis la mastron,“ ridetis la sinjoro. „Li sciigis min pri via deveno. Mi petis vin, veni ĉi tien, ĉar mi havas por vi proponon!“

Petro iomete sobriĝis; sed lia menso momente ne estis kapabla, klare pensi.

„Mi aŭdis vian pianludadon,“ daŭrigis la fremdulo, „kaj mi devas konstati, ke vi estas vera virtuozo en via fako.“

„Tion mi scias,“ ridaĉis Petro. „Jam multaj konstatis la samon, kaj jam al multaj mi diris, ke tio estas mia afero kaj ne tiu de alia.“

La fremdulo ridetis: „Vi eraras, se vi pensas, ke mi eble volas ekscii vian sorton. Tute ne! Mi ne scivolas pri tio. Mi ankaŭ ne volas diri al vi, ke via ludado estas tro bona por tiu gastejo. Mi nur pensas, ke vi povus perlabori pli multe, se vi pianludus aliloke.“

„Tre bone!“ diris Petro. „Sed trovi okupon alie mi jam ofte provis vane. Cetere mi ne bezonas alian okupon. Ĉi tie mi havas ĉion, kion mi bezonas; mi eĉ ne deziras alian okupon.“

„Kompreneble vi povas agi laŭvole,“ respondis la gasto. „Sed, ĉar vi plaĉas al mi, kaj ĉar mi havas bonan ideon, ion fari por vi, tial mi pensis, ke vi certe ne malprofitus, se vi akceptus mian proponon.“

Petro ridis skeptike: „Mi aŭdis jam multajn proponojn de aliaj, sed ĝis nun neniun, kiu kontentigus min. Diru do la vian!“

„Mi intencas la jenon: Ekstere en la haveno kuŝas mia jakto. Morgaŭ mi forvojaĝas al ankoraŭ ne konata celo. Mi invitis multajn konatojn, kiuj kunveturos. Ni faros grandan plezurvojaĝon, kaj mi kompreneble devas zorgi, ke sur la ŝipo troviĝu kelkaj nekutimaj kaj eksterordinaraj amuzaĵoj. Miaj gastoj ŝatas tion, kaj tial mi serĉas novajn surprizaĵojn. Nun mi intencas, sur la ŝipo instali ejon, kiu tute similas al ĉi tiu havengastejo. Vi povas imagi, ke por tio mi ankaŭ bezonas ĝuste aspektantajn kunhelpantojn, kiuj konsistigos kompletan havengastejon. Do, se vi konsentos, mi dungos vin kiel pianludanton; sur la ŝipo vi devos aktori precize tiel, kiel vi laboras ĉi tie, kun la sola diferenco, ke vi profitos pli multe, kaj ke samtempe vi povos partopreni belan mondvojaĝon.“

Petro tute sobriĝis. Tio estis verdire akceptinda propono, tion li tuj devis konstati! Li tial ankaŭ ne longe meditis, sed rapide konsentis.

Sed Petro ne sola estis dungita de la fremdulo: ankaŭ dancistino el la gastejo kaj same kantistino kuniros sur la jakton. Kelkaj maristoj momente neokupitaj kun siaj amikinoj aŭ amatinoj kompletigis la rondon.

La mastro de la gastejo ne volonte konsentis, ke Petro forlasu la drinkejon, ĉar la pianisto estis jam konata kaj granda allogaĵo por lia gastejo. Sed kelkaj monbiletoj de la fremdulo konsentigis lin. —

La sekvintan tagon Petro suriris la ŝipon, kiu kuŝis en la haveno. Li estis akompanata de la aliaj dungitoj. La ŝipo estis granda, luksa jakto, kaj tuj oni povis ekkoni, ke ĝi apartenas al milionulo. —

Petro ne bezonis kunporti kofron; lia sola posedaĵo estis tio, kion li surhavis. Li aspektis precize tiel, kiel dum pasinta tago. Sed ĉu li aspektis bele aŭ ne, tio tute ne gravis al li. Li ja ne estis plu la vagabondo, kiu spite al ĉiuj malhelpaĵoj tamen estis ne sen idealoj. Nuntempe lia sola zorgo estis resti vivanta. Li ankaŭ ne plu sentis sin vaganto, tio estus tro ridinda; li estis kontenta, se li havis sufiĉe por vivi, kaj iom por drinki. Forgesitaj estis la idealoj, — la stranga fiero, kiun ĉiu vagabondo havas. Forgesita estis ankaŭ la iama amiko. La lasta fajrero de espero jam foriĝis. Li apartenis tute al tiuj, kiuj averiis en sia ekzistado. Nun li estis unu el la diletantoj de l’ vivo. Li estis surpaŝinta alian vojon, ankaŭ longan vojon sen fino. Vojon, kiu certe kondukos al sencela abismo. Al abismo, en kiu vivas la ĝusta mizero, la malespero, la teruro. Li surpaŝis vojon, kiun oni nur tre malofte povas forlasi. Sed li ne plendis pri tio; li estis kontenta pri sia nuna sorto. —

Kelkajn horojn poste la ŝipo moviĝis kaj ekveturis. La ŝipestro direktis ĝin al celo nekonata por la pasaĝeroj. Sur la ŝipo estis multaj homoj: geamikoj de la ŝipposedanto. Ĉiuj estis sufiĉe riĉaj kaj disponis pri multe da tempo, por partopreni la mondvojaĝon. La ŝipposedanto estis zorginta pri multaj variaĵoj: unu amuzaĵo sekvis al alia, kaj la dungitoj el la havengastejo sufiĉe longe ĝuis libertempon, antaŭ ol ili devis ekfunkcii laŭ siaj taskoj.

Iuvespere oni sciigis al ili, ke nun okazu la aranĝaĵo sub titolo: »Festo en havendrinkejo«.

Kiam Petro eniris la salonon, kiun oni instalis kiel havengastejon, li momente estis tre surprizita. Li vidis la saman gastejon, kiun li estis forlasinta antaŭ kelka tempo. Oni tute precize kopiis ĝin, kaj eĉ ne unu seĝo aŭ tablo mankis. Malantaŭ la bufedo staris mastro; kelkaj maristoj, inter ili ankaŭ negroj, kaj kelkaj inoj sidis ĉirkaŭ tabloj, kaj dancistino jam estis preta por prezenti ion.

Petro prenis grandan glason da brando, eltrinkis ĝin, ekbruligis cigaredon kaj sidiĝis al la fortepiano. Ĉe la unuaj sonoj de l’ muzikilo li miregis. Sur tia bonega instrumento li jam delonge ne estas ludinta! Ĝi estis vera majstropiano kaj tial ja la ĝusta muzikilo por Petro! Li ĝojis tiom pri ĝi, ke li nur atentis sian ludadon kaj forgesis la tutan ĉirkaŭaĵon. Li ludis kiel vera majstro, kaj ne pensis, ke li devas ludi dancmuzikon. Kiam li post longa tempo finis, li aŭdis eĉ ne brueton; sed subite estiĝis granda bruo de manaplaŭdo. Surprizite li rigardis ĉirkaŭen kaj vidis multajn homojn: sinjorinojn en belaj roboj, kaj sinjorojn, frake vestitajn, kiuj staris ĉirkaŭ la fortepiano kaj estis aŭskultintaj lian ludon. Li estis tute embarasita kaj momente li ne sciis, kiel konduti plue, kiam la ŝipposedanto subite frapis liajn ŝultrojn:

„Sinjoro, mi ne dungis vin, por ke vi ĉi tie montru vian virtuozecon. Vi ne estas ĉi tie sur scenejo, vi nur estas en havengastejo kaj sekve ne bezonas montri al ni, ke vi estas virtuozo. Do vi estas nun informita!“

Petro ridaĉis kiel frenezulo: „Sufiĉas! Mi faros laŭ via deziro. Estu trankvila!“

Li returnis sin al la fortepiano, kaj nun li aŭdigis la plej modernajn dancaĵojn. —

Petro ludis kaj trinkis sen fino, kaj iom post iom li estis denove en la ebria stato. Sed se jam antaŭe li bonege muzikis, li nun ludis kiel eble neniam en pli frua tempo. Tute egale, kion li prezentis, ĉiam oni povis ekkoni la majstron. Li estis vere granda allogaĵo sur la ŝipo, kaj la amuziĝema vojaĝantaro estis pli ol kontenta.

Tre longe daŭris tiu festaĵo kaj kiam jam ĉiuj estis enirintaj en la kajutojn, Petro ankoraŭ ludis plue, ĝis kiam la ŝipposedanto diris: „Nun estas sufiĉe! Vi tre bone solvis vian taskon. Morgaŭ vi povos daŭrigi!“

De post tiu tago, ĉiuvespere, la imitita havengastejo estis plenplena de gastoj. Ĉiuj volis aŭdi la muzikartiston, kiu tiel bonege ludis, ke oni sen enuo povis aŭskulti lin sen fino. —

Tago post tago forpasis. Petro ne vidis ion de la vojaĝo. Vespere li ludis kaj drinkadis, ke li tute ebria eniris sian dormejon, kaj tie li la tutan tagon dormis, ĝis kiam li denove devis amuzi la aliajn. — —

La ŝipo, kiu dum la vintromonatoj estis veturinta suden, nun ŝanĝis la direkton, ĉar jam komenciĝis printempo, kaj la ŝipposedanto ja intencis aranĝi mondvojaĝon.

Iutage la ŝipo enveturis havenon, kie la jaktoposedanto atendis kelkajn konatojn, kiuj volis surŝipiĝi kaj partopreni la venontan veturadon.

Petro staris sur la ferdeko kaj rigardis la ŝipmanovradon en la haveno. Estis jam mallume; sur la ŝipo estis ekbruligitaj multaj lampionoj, kaj la muzikistaro sur la ŝipo ludis ravan muzikaĵon. Petro subite sentis ion strangan: Li ne sciis, kion li sentis, sed io nedirebla subite kaptis lin. Li demandis preterirantan mariston: „Pardonu! Ĉu vi eble scias, kiel nomiĝas la lando, en kiu ni nun estas?“

„Certe!“ respondis tiu kaj diris la nomon. Petro fingrotuŝis sian frunton, kiam li aŭdis tiun nomon. Subite li ŝvitis. Li sekvis la mariston, prenis lian brakon kaj demandis: „Kaj la nomo de tiu ĉi urbo!?“ Iom malpacience respondis la maristo la demandon kaj foriris.

Petro preskaŭ svenis. Nun li komprenis sian antaŭan strangan senton. La ŝipo estas en lia patrujo, en tre konata urbo!

Petro turniĝis kaj rapidis al la kajuto de la jaktoposedanto. Ne frapinte, li eniris kaj kriadis al la posedanto: „Sinjoro, mi devas elŝipiĝi! Ni estas en mia patrujo, en mia hejmlando!“

La posedanto rigardis lin malestime: „Tio ne interesas min. Mi dungis vin por la ŝipo, ne por la bordo. Sekve, vi devas resti sur la ŝipo, ĝis kiam mi maldungos vin.“

„Kial do!?“ kriis Petro. „Mi ne estas tiel grava persono, ke vi ne povus anstataŭigi min. Mi petas vin: Lasu min for! Mi estas en mia patrujo kaj mi nepre devas albordiĝi, alie mi freneziĝos.“

La posedanto ridis: „Vi ja estas jam freneza! Aŭ ĉu vi kredas, ke mi povus tiel rapide trovi alian homon, kiu tiel bone povas pianludi kaj kiu lasas trakti sin kiel alienulon?“

Petro serioziĝis: „Do vi dungis min ne pro mia ludado, sed nur por montri al aliaj, kiel la sorto ludis per malfeliĉulo!“

„Vi divenis. Mi nur dungis vin por fari ŝercon per iama muzikmajstro. Kaj la publiko tre amuzis sin. Ili povis vidi la tutan tagon ebrian artiston. Tio estas nur malofte okazo, kaj ni ĉiuj tre bone amuziĝis.“

Petro turniĝis kaj iris al la pordo. Li diris nenion.

„Kien?“ kriis la ŝipmastro.

Petro rigardis lin grincigante la dentojn: „Tien, kie oni ne estas traktata kiel alienulo!“

„Sed ne al la bordo!“ ordonis la sinjoro.

„Tutcerte!“ respondis Petro, „kaj vi ne povos malhelpi tion.“

„Mi ordonas al vi resti!“

„Ridinde!“ kriis Petro. „Mi tute certe albordiĝos.“

La ŝipposedanto alrapidis kaj baris la pordon: „Damnita ebriulo!“ li kriis. „Mi estas la mastro sur ĉi tiu ŝipo, kaj vi damnita hundo devas resti ĉi tie, se mi ordonas.“

Petro ruĝiĝis pro furiozo: „Vi estas pli freneza ol mi. Min frenezigis la sorto, vin frenezigis la amuzadoj! Foriru de la pordo! Eĉ via tuta riĉeco ne povas malhelpi mian intencon iri al mia hejmlando!“

La mastro de la ŝipo rigardis la mizerulon antaŭ si: „Ne mia riĉeco,“ li diris, „sed mia pugno.“ Kaj per la pugnigita mano li batis Petron en la vizaĝon.

Petro falis teren, kaj por momento li perdis la konscion. La sinjoro fermis la pordon kaj supreniris sur la ferdekon, kie ĉiuj jam estis amasiĝintaj, kiuj intencis albordiĝi. La posedanto stariĝis sur la ferdeko kaj estis krionta kelkajn ordonojn, kiam li aŭdis malantaŭ si paŝon. Sin turninte li ekvidis Petron.

„Sinjoro!“ diris Petro preskaŭ flustrante: „Mi demandas vin lastfoje, ĉu vi permesas, ke mi albordiĝu?!“

„Damnita fripono!“ kriis la mastro kaj piedfrapis Petron kontraŭ la kruroj. „Ĉu vi ne volas obei miajn ordonojn?“

Petro blindiĝis pro furiozo, kiam la aliaj terure ridis pro la piedfrapo. Ĵus preteriris maristo kun fera stango: Petro ŝiris ĝin surprize el liaj manoj kaj batis ĝin forte sur la kapon de la ŝipmastro. Laŭtaj kriadoj eksonis, kiam la trafito plankenfalis sangante.

Post tio ankaŭ Petro ne plu sciis, kio okazas. Li ne rimarkis, ke du maristoj lin kaptis kaj portis en la ŝiparestejon. Tie li sidis tute apatie kaj fakte ne pripensis, kion li estas farinta.

Sur la ferdeko regis granda ekscito. Kelkaj sinjorinoj estis svenintaj, kiam ili vidis la sangantan ŝipmastron.

Post nelonge, la havenpolico alvenis kaj ordonis, ke neniu rajtas forlasi la ŝipon. La ŝipkuracisto, kiu esploris la ŝipposedanton, devis baldaŭ konstati, ke lia helpo estas vana: la estro jam mortis.

Sur la ferdeko la polico zorgis pri ordo, kaj malsupre en la ŝiparestejo vekiĝis Petro. Li piedfrapis kaj pugne tamburis kontraŭ la pordo: „Malfermu! Mi volas hejmen. Malfermu! Kial la pordo estas ŝlosita? Estu kompataj! Mi ja estas en mia patrujo. Helpu min! Malfermu!“ — —

IX.

En la vasta bela mondo ekzistas diversaj specoj de vaguloj: Jen la senhejmuloj, kiuj estas devigataj migradi ien por nur esti vivkapablaj; jen la vagabondoj, kiuj estas migrantoj laŭ postuloj de l’ koro. Multaj, kiuj migradas por studadi landojn kaj homojn, kaj multaj, kiuj vagadas tra la mondo el iu alia kialo. Sed la plej veraj vaguloj en la tuta mondo estas la ciganoj. Ili estas strangaj estaĵoj. Ili migradas pluen kaj pluen sen celo difinita. Ili estas kondamnitaj je migrado, malbenitaj je eterna vojaĝado sen paŭzo. Migradante sur la ŝoseo, ekvidante longan vicon da veturiloj, kiuj estas tirataj de ĉevaloj, kaj rimarkante brunvizaĝajn homojn kun nigra hararo, oni vole nevole ekhavas la emon kunmigradi kun ili. Kaj vere la ciganoj estas admirindaj homoj! Ili migradas sen zorgoj, sen plendoj, kaj ĉiam ili estas ĝojaj kaj kontentaj. La kialon oni ne povas ekkoni. Eble Dio mem ŝirmas ilin kontraŭ ĉiuj malhelpaĵoj kaj forigas ĉiujn turmentaĵojn, kiuj volas bari iliajn vojojn. —

Sur la ŝoseo antaŭenmoviĝis granda karavano da veturiloj, tirataj de belaj malgrandaj ĉevaloj. El la kamentubetoj de l’ veturiloj supreniĝis fumo, kaj multaj infanoj duonnudaj sekvis la karavanon. El la fenestretoj de l’ unuopaj veturiloj eliĝis strangaj odoroj: la ciganinoj preparis tagmanĝon. Sur la veturigista seĝo de unu el la veturiloj sidis granda bela homo. Mikaelo preskaŭ ne plu estis ekkonebla. Ankaŭ lia vizaĝo estis sunbruniĝinta, kaj la bukla hararo kiel ankaŭ lia cetera aspekto preskaŭ ne diferencis de tiu de vera cigano. Li estis jam sufiĉe longan tempon ĉe la cigana karavano kaj, ĉar ĝusta, sperta vagabondo ne multe malsimilas al ciganoj, li rapide alkutimiĝis al tiu vivado. Estas ne malfacile vojaĝi kun ciganoj, se oni sentas same kun ili. Ciganoj estas tre gastemaj, kaj se oni partoprenas ĉiujn iliajn travivaĵojn, oni estas tutkore bonvena. Sed la ciganaj travivaĵoj ne ĉiam estas simplaj: oni devas pensi kiel vera cigano por esti kapabla partopreni ĉion.

En tiu cigana rondo Mikaelo estis precize pritraktata kiel denaska cigano. Cetere li estis sufiĉe sperta por konduti laŭ cigana maniero. Fremduloj certe ne povus ekkoni, ke Mikaelo ne estis vera cigano; ĉar, vojaĝante kun ili, li ankaŭ volis esti traktata kiel iu el ili. La ciganoj verdire ĝojis, ke Mikaelo estis ĉe ili, ĉar li estis la sola inter ili ĉiuj, kiu scipovis legi kaj skribi.

La tuta karavano estis gvidata de ciganestro. Li estis pramaljuna patriarko, kun jam blanka hararo. Lia dorso estis kurbiĝinta, kaj nur malrapide li povis iri. Neniu sciis lian aĝon, eĉ li mem ne sciis ĝin; sed tio cetere ja estis treege malgrava. Neniu interesiĝis pri tio, kaj li mem ne plu povis rememori pri sia juneco. Sed malgraŭ ke li estis tiel maljuna kaj malforta, malgraŭ ke li estis preskaŭ mortanta, inter la rondo de l’ ciganoj li estis kiel dio. Ĉiuj agis laŭ lia ordono, kaj eĉ fortaj sanaj junuloj faris precize laŭ lia volo. Neniu kuraĝis malobei. Ankaŭ Mikaelo, kiu komence ne povis kompreni tion, baldaŭ rimarkis, ke ankaŭ li, se li volas esti samvalora cigano, devas plenumi ĉiujn dezirojn de la maljunulo.

La karavano atingis grandan herbejon, kaj la estro ordonis halti. La ciganoj cirkle starigis la veturilojn tiel, ke en la mezo restis granda libera loko. Mikaelo saltis de la veturilo kaj malfermis ĝian pordeton. Li prenis la ciganestron, kiu estis en la veturilo, kaj portis lin sur la brakoj kiel infanon en la mezon de la cirklo. Tie jam kelkaj ciganinoj estis ekbruligintaj lignofajron. Unu el la ciganinoj alportis grandan kaldronon kaj fiksis ĝin je tri trabetoj super la fajro. La kaldrono estis destinita por tiuj ciganoj, kiuj ne havis inon, kiu kuiris por ili. Ankaŭ la ciganestro jam de longa tempo ne plu havis kunulinon. Venis ankoraŭ kelkaj aliaj junuloj kaj maljunuloj, kiuj atendis manĝaĵon. Kelkaj junuloj estis foririntaj por eble — egale kiamaniere —, ricevi ion manĝeblan. Juna ciganino pretigis la manĝaĵon en la kaldrono, kaj la aliaj kantis kaj ŝercis.

Jen revenis la foririntoj. Unu el ili havis kokinon en la mano, kiun li laŭdire estis trovinta en ŝoseofosaĵo. Alia havis la poŝojn plenaj de pomoj, — ankaŭ li asertis, ke li trovis ilin. Kaj la tria havis ion strangan en la manoj, kaj ĉiuj ĝojis vidante tion. Estis erinaco, kiun la cigano kaptis dumvoje. Certe la ciganoj havas strangan guston, sed ĝenerale ja la gustoj diferencas. La manĝo estis preta, kaj ĉiuj kune manĝis el la sola poto. El la veturiloj oni aŭdis ridadon kaj bruon, eĉ dum la manĝo la cigano ĝojas.

Mikaelo sidis mediteme tie. Estis stranga fakto, ke li kun la karavano atingis ĝuste ĉi tiun regionon. Tre proksime de la cigana bivakejo situis la urbo, en kiu troviĝis la bieno, kie li kun Petro iam laboris.

Mikaelo treege deziris scii ion pri la sorto de sia iama amiko. Sed li jam provis tiel multe kaj tamen ne eksciis ion pri li, ke li delonge ĉesigis la serĉadon. Sed nun li devis pensi al la bieno: Ĉu eble la posedanto ion scias?

Post la manĝo Mikaelo leviĝis: „Mi nepre devas iri ien! Sed en ĉi tiu vestaĵo mi ne povas fari tion. Ĉu eble iu el vi povas pruntedoni al mi pli bonan?“

Komence la ciganoj iom miris, ke Mikaelo intencas iri ien, kie li devas havi bonan vestaĵon, sed ili ne longe cerbumis pri tio. Kelkaj leviĝis kaj revenis kun pecoj de vestaĵo. Unu havis pantalonon, kiu — kvankam ĝi ne plu estis nova — tamen aspektis pli bone ol tiu, kiun portis Mikaelo. Alia alportis ŝuojn, kiuj ankoraŭ estis iom bonaj, kaj ankaŭ la aliaj helpis, ke Mikaelo post mallonga tempo ne plu aspektis kiel cigano. Li eĉ lavis sin kaj frizis sian hararon. Tiam li foriris, kaj post duona horo li atingis la urbon. Li ankoraŭ bone rememoris pri la regiono. Baldaŭ li trovis la bienon.

Kun batanta koro li sonorigis. Jen venis la servisto kaj malfermis la parkpordon. Li preskaŭ kriis pro ĝojo, kiam li ekkonis la iaman ĝardeniston. Mikaelo preskaŭ ploris, kiam li vidis la vizaĝon de la maljuna servisto.

Li demandis, ĉu la mastro estas vizitebla, kaj la servisto diris: „Mi kredas, ke jes. Hodiaŭ li ricevis leteron, kaj tuj post tio li ordonis, ke oni paku liajn valizojn, ĉar li devas forvojaĝi. Jam post duona horo li iros al la stacidomo. Mi tuj sciigos lin, ke vi estas ĉi tie!“

Kiam li revenis, li diris: „La sinjora moŝto tuj volas vidi vin! Sekvu!“

Mikaelo iom tremis, kiam li vidis la seriozan vizaĝon de la bienposedanto. „Pardonu!“ li balbutis, „sed mi nur venis ĉi tien, ĉar mi volis demandi vin, ĉu vi eble scias ion pri Petro.“

La mastro rigardis lin serioze: „Ĉu vi post via foriro de ĉi tie ne plu vidis vian amikon?“

„Ne, mi serĉis lin ĉie, sed mi ne sukcesis trovi lin. Ĉar nun hazarde mi venis en ĉi tiun regionon, mi pensis, ke Petro eble sciigis vin iam pri sia restadejo. Mi volonte scius, kie li estas.“

La mastro ĝemis: „Sidiĝu, mi devas ion rakonti al vi!“

Mikaelo sidiĝis, tre mirante, ke la sinjoro estas tiel serioza.

„Mi scias, kie estas Petro, sed mi ne povas kompreni ĉion. Hodiaŭ mi ricevis leteron de juĝisto, kun la informo, ke oni arestis vian amikon.“

Mikaelo interrompis lin ridetante: „Ĉu oni kaptis lin dum almozpetado? Sed tio ja estas tute malgrava!“

„Vi eraras! Li estas kaptita, ĉar li mortigis homon!“

Mikaelo salte leviĝis: „Vi ŝercas, kara sinjoro! Tio estas ja granda sensencaĵo!“

„Mi scias,“ diris la sinjoro; „ankaŭ mi ne povas kompreni tion. Sed jen legu!“

Mikaelo prenis la leteron kaj legis. En la letero oni petis la bienposedanton veni al juĝejo, ĉar oni arestis Petron. Ĉar la kaptito ne havas parencon, kaj ĉar neniu konas lin, tial Petro donis al la juĝisto la adreson de la sinjoro, ĉe kiu li servis longan tempon. Oni letere nun petis la mastron veni al la juĝejo kaj informi la juĝiston pri la persono de Petro.

Mikaelo apogis la pezan kapon. „Kion nun fari?“ li diris lace.

„Mi ne scias. Sed mi nepre nun volas veturi tien, eble ĉio estas granda eraro. Mi kompreneble volas kiel eble plej multe helpi al li.“

„Ĉu vi pensas, ke oni povas helpi al li?“

„Mi ja ne scias. Mi ankoraŭ ne estas informita. Sed nun mi devas foriri. Ĉu vi volas kunveturi? Eble ankaŭ vi povos helpi al li!“

„Tre volonte mi kunveturus, sed en tia stato mi ja ne povas akompani vin!“

„La tempo urĝas,“ diris la dommastro. „Jen prenu la monon, aĉetu kion vi bezonas kaj sekvu per la sekvonta vagonaro!“

Mikaelo intencis kontraŭparoli, sed li estis interrompata per abruptaj vortoj: „Ne kontraŭu! Pripensu, ke temas pri via amiko! Ĝis revido! Venu kaj helpu!“ Li premis la manon de Mikaelo kaj foriris.

Mikaelo sekvis tre malrapide kaj lace. Ĉe tiaj okazoj li ĉiam malsukcesis, ĉar li ne sciis kiamaniere agi. Li iris en la kuirejon, kaj tie li plorante rakontis tion, kio okazis. La geservistoj ekhavis tre malgajajn vizaĝojn, aŭdinte tion, kaj ili faris tiom da proponoj, ke la kapo de Mikaelo terure grumblis. Li cerbumis kaj cerbumis, kaj subite li havis ideon, tre strangan, sed konforman al lia temperamento. Li leviĝis, adiaŭis rapide kaj forlasis la kuirejon. Li rapidis tra la parko sur la straton kaj ne finis la kuradon, ĝis kiam li atingis la ciganan bivakejon. Tie li haltis, stariĝis en la mezo de la cirklo kaj laŭte kriis:

„Atentu, amikoj! Aŭskultu! Vi devas helpi min! Oni arestis amikon de mi. La polico arestis lin. Sed mi scias, ke li estas senkulpa. La damnita polico arestis senkulpulon. Ni devas liberigi lin! Kiu volas helpi fari tion?“

La ciganoj sidis tie kiel statuoj. Neniu komencis leviĝi; ili nur rigardis la malfeliĉan vagabondon.

Mikaelo ne sciis, kion fari, kiam li subite aŭdis mallaŭtan voĉon. La ciganestro parolis: „Se kamarado petas helpon, oni ne rajtas forlasi lin. Estu pretaj!“

Tiuj vortoj efikis kiel komando; la ciganoj salte leviĝis, alrapidis al Mikaelo.

Nun ekkonis Mikaelo la potencon de la estro. Ĉiuj jam antaŭe estis pretaj por helpo; sed ili nur agas, post kiam la estro ordonas.

Mikaelo rakontis, ke oni malliberigis lian amikon, kaj ke li intencas liberigi lin, per helpo de la aliaj. La temperamenta vagabondo ne atentis la malhelpaĵojn, kiujn ili povus trovi; li nur pensis, ke estos facila entrepreno liberigi la kaptiton, per helpo de la granda amaso de l’ ciganoj. Li diris al ili, ke li intencas tuj forvojaĝi al la urbo, en kies malliberejo troviĝas Petro, kaj ke la ciganoj sekvu al li, kiel eble plej rapide, kaj ke ili kune perforte enpenetru en la ejon. Li pensis, ke tio estos facila afero, kaj la facilanimaj vaguloj tuj konsentis la proponon. Do Mikaelo adiaŭis, kaj foriris al la stacidomo por atingi la plej proksiman vagonaron.

La ciganoj, kiuj komence intencis resti ĉi tie kelkajn tagojn, tuj pretigis ĉion por la forveturado. Ili estis kutimintaj al tiaj tujaj ekvojaĝoj, kaj jam baldaŭ la karavano da veturiloj denove moviĝis antaŭen sur la ŝoseo.

Mikaelo estis dirinta al ili, ke ili, se ili rapidus, povus atingi la celitan urbon post proksimume tri tagoj. Sed la estro diris: „Ni devas atingi ĝin jam post du tagoj.“ Kaj se la estro ordonis, ili ĉiuj sciis, ke tio ankaŭ estos ebla. La ĉevaloj fortege ektiris, kvazaŭ ili scius, ke atingi la celon plejeble baldaŭ dependas nur de ili. La ciganoj estas simplaj homoj kaj ne pensas multe; sed se la tasko estas agi kontraŭ la polico, ili ĉiam estas pretaj.

Kiam Mikaelo atingis la urbon, estis jam malfrua vespero; tamen li tuj provis, ĉu estas eble paroli kun la amiko. Sed baldaŭ li devis konstati, ke tio estas pli malfacila ol li imagis. Post multaj vanaj provoj li fine decidis atendi la venontan tagon. Nun li unue serĉis la hotelon, en kiu restadis la bienposedanto. Li bezonis ne longe serĉi, ĉar la urbo estis ne tre granda, kaj baldaŭ li trovis la ĝustan hotelon.

Ankaŭ la bienposedanto atendis la venontan tagon, ĉar ankaŭ li ne sukcesis jam en la sama tago paroli kun la juĝisto. Sed li montris al Mikaelo gazeton, en kiu estis presita la tuta okazintaĵo sur la ŝipo.

Mikaelo ne komprenis la tutan enhavon, ĉar li nur legis kaj legis, ke Petro fakte mortigis homon. Oni ne povis dubi pri tio, ĉar Petro mem estis konfesinta sian faron. Sed la gazeto ankaŭ sciigis, ke Petro ne volis diri la veran kialon de sia faro. Jes, li estis dirinta al la juĝisto, ke li volis forlasi la ŝipon kaj, ĉar la ŝipposedanto intencis malhelpi tion, li disputis kun la mortinto, kaj dum tio okazis la ago. La gazeto sciigis moke pri la konfeso de Petro, kaj menciis, ke tio ne povas esti la vero, ĉar pro tio oni ne mortbatas alian homon.

Laŭ la raporto en la gazeto, Mikaelo povis ekkoni, ke la tuta afero ne estas malgrava por Petro. Li ankaŭ ne sciis alian helpon ol tiun perforte liberigi la amikon. Sed li ne menciis eĉ unu vorton pri sia intenco, ĉar li precize sciis, ke la bienposedanto certe provus malhelpi tion.

La iama ĉefo de Petro tre bedaŭris ties agon, ĉar li bone konis kaj ankaŭ tre ŝatis lin. Sed li tute ne volis kompreni, ke la trankvila kaj serioza muzikisto estis kapabla fari ion tian. Li sciis, ke Petro laŭeble evitis ĉian disputon, kaj ke li ankaŭ estis sufiĉe prudenta, neniam komenci disputon.

Mikaelo tranoktis laŭ la deziro de sia iama ĉefo en la sama hotelo. La sinjoro intencis la venontan tagon tuj iri al la juĝisto, por kiel eble plej efike, per sia eldiro, helpi al la malfeliĉa Petro.

X.

La postan tagon, dum kiam Mikaelo malpacience kaj streĉite atendis en la hotelĉambro, la bienposedanto estis ĉe la juĝisto. La juĝisto estis petinta lin al si, ĉar li volonte scius ion pri la restado de la arestito en la bieno. Estus grave por la proceso, scii ion pri la pasinta vivo de la akuzito. La juĝisto estis honesta kaj inteligenta homo, kiu laŭeble provis, juste juĝi la krimon de Petro. La bienposedanto restis proksimume du horojn ĉe la juĝisto kaj klarigis al li la karakteron de Petro tiel bone, ke la juĝisto estis sufiĉe informita. Sed ankaŭ li ankoraŭ ne povis diri ion specialan, ĉar oni devis atendi la juĝprocedon.

Reveninte al la hotelo, la bienposedanto rakontis al Mikaelo pri la vizito, kaj nun ankaŭ Mikaelo sciis ion precizan pri la faro de Petro. Laŭ tio, la afero de Petro estis tute ne bona, ĉar li, kiel nekonata kaj drinkema vagabondo, certe ne havis la simpation de la juĝistaro.

La tutan tagon Mikaelo denove provis ebligi viziton al sia amiko; sed ĉio estis vana. Li ne sukcesis ricevi vizito-rajtigilon. Ĉie oni diris al li, ke li devas atendi la juĝprocedon. Li preskaŭ malesperis: tiel longe li estis serĉinta la amikon, kaj nun, finfine trovinte lin, li tamen ne sukcesis atingi lin. Se li ne estus veninta en la regionon, kie li la lastan fojon estis kune kun la amiko, li ja ne scius ion pri Petro. Sed nun, sciante lin tiel proksime, li tamen ne povis vidi lin.

Li rakontis al sia iama ĉefo pri sia sorto post sia foriro, sed la ciganojn li ne menciis. Ofte li demandis la sinjoron, ĉu li ne havas ideon, kiel oni povus helpi al Petro. Sed tiu ĉiam ripetis: „Ni devas atendi!“

Mikaelo estis rigardinta la arestejon, el kiu li estis intencinta perforte liberigi la amikon; sed post kiam li ĝin vidis, li tuj konvinkiĝis, ke liberigo estas tute neebla. Sed li sciis, ke antaŭ la juĝtraktado oni devos transporti la kaptiton al la juĝejo, kaj li pripensis, kiel estus eble, liberigi la amikon dum la transporto. Li ekkonis, ke tio estus la sola ebleco. Li ja ne sciis fari ion alian; sed li intencis helpi al la amiko, kaj tiel li restis je sia decido. Li ankoraŭ volis atendi la alvenon de la ciganoj, kiuj ja promesis helpi al li. —

Se oni sur la ŝoseo vidas grandan amason da ciganoj, oni plej ofte ne atentas tion, pensante, ke tio estas en ordo. La ciganoj ja apartenas al la ŝoseo. Sed se oni vidas nur kelkajn ciganojn en iu urbo, oni jam demandas sin, kion ili faras tie. La urbo, en kies arestejo estis Petro, nek estis granda nek tre konata. Ĝi enhavis ne multe da loĝantoj, kaj tial oni tuj surprizite konstatis, ke iutage estis videblaj tre multaj ciganoj; tiel multaj kiom oni ankoraŭ neniam vidis en tiu ĉi urbo. Se oni iris tra la urbo, preskaŭ je ĉiu paŝo oni renkontis la brunvizaĝulojn.

La ciganoj estis realigintaj la promeson, veni al Mikaelo por helpi al li. Ekstere antaŭ la urbo, sur granda herbejo, ili bivakis. Ĝendarmoj, kiuj ekvidis ilin, estis raportintaj tion al la ĉefĝendarmo; sed tiu opiniis, ke la afero ne gravas, ĉar ofte okazas, ke ciganoj bivakas antaŭ la urbo. Sed ĉar ankaŭ lin surprizis kaj interesis la eksterordinare granda karavano, li ordonis al la ĝendarmoj, iom atenti la vagulojn.

Mikaelo estis ekster la urbo en la cigana bivakejo. Li rakontis al la kunuloj la okazintaĵon kaj klarigis al ili sian ideon, liberigi la amikon. Malgraŭ ke la ciganoj sciis, ke tio estos danĝera entrepreno, ili tamen konsentis helpi al li. Unu el la ciganoj, kiu iom agis kiel spiono, sciiĝis, ke je la venonta tago matene, je kiu estos la juĝtraktado, la akuzito estos transportata el la arestejo al la juĝejo. Mikaelo klarigis nun, kiamaniere ili liberigu la arestiton. La ciganoj tuj komprenis, kaj post mallonga tempo ĉiu estis informita pri sia tasko.

Dum la interkonsilado pri la morgaŭa entrepreno venis ĝendarmo en la bivakejon, kiu postulis paroli kun la gvidanto de la karavano. Oni kondukis lin al la veturilo, en kiu loĝis la ciganestro. Ĉar tiaj okazaĵoj estis kutimaj aferoj, la ciganoj ne speciale atentis tion kaj ankaŭ ne estis scivolemaj ekscii ion pri la kialo de la vizito.

Post mallonga tempo, la ĝendarmo forlasis la bivakejon, kaj la ciganestro kunvokis la ciganojn. Jen ili aŭdis ion neatenditan: la ĝendarmo estis ordoninta al la estro, ke la tuta karavano, laŭ ordono de la ĝendarmestro, devas forlasi la ĉirkaŭaĵon de la urbo. Malgraŭ ke la ĉefĝendarmo ne sciis ion pri la intenco de la ciganoj, li tamen pensis, ke estas pli bone forigi ilin.

Mikaelo furioziĝis; sed tio ne helpis: la ciganestro havis la skribitan ordonon tuj foriri, kaj agi kontraŭ ĝi estus frenezaĵo, ĉar alikaze la ĝendarmoj venus kaj perforte forpelus ilin. La ciganestro ordonis do, veturi al la najbara urbo, kaj dumvoje pripensis kion fari. Ankaŭ Mikaelo pripensis rapide, kaj trovis bonan ideon, kiamaniere oni tamen povus realigi la intencon.

La karavano malrapide ekvojaĝis, kaj Mikaelo iris de veturilo al veturilo kaj sciigis sian ideon. Se iu estus vidinta la antaŭenmoviĝon de la ciganoj, li certe ne estus trovinta ion eksterordinaran. Kaj ankaŭ ne estis rimarkeble, ke tiam kaj tiam ciganoj forlasis la veturilojn kaj malaperis en arbaro. Kilometron post kilometro la karavano antaŭeniĝis, kaj la karavananoj pli kaj pli malmultiĝis. Fine restis nur tiuj, kiuj estis nepre necesaj. Kiel lasta, ankaŭ Mikaelo forlasis la karavanon kaj, kiel la antaŭaj, ankaŭ li malaperis en la vasta arbaro. —

Dum kiam Mikaelo ĉion preparis por liberigi la amikon, la bienposedanto refoje estis ĉe la juĝisto, kiu denove estis vokinta lin. La juĝisto ne longe malkaŝis, kion li volis ekscii: li tuj demandis la sinjoron, kial li tiel bone konas la viron, kiu loĝis ĉe li en la sama hotelo kaj kiu tiel ofte estis vidita kun ciganoj en la urbo kaj ankaŭ jam en la cigana bivakejo. La bienposedanto certe ne intencis silenti pri tio kaj laŭvere li rakontis la tutan situacion, kaj kiel li konis Mikaelon, kaj tiu la ciganojn. La juĝisto plu demandis, ĉu li ne scias, kion la ciganoj intencas, ĉar kelkaj el ili jam kelkfoje estis vidataj antaŭ la arestejo. Tiun demandon la sinjoro kompreneble ne povis respondi, kaj kion li nun pensis, pri tio li silentis. Sed kion la bienposedanto pensis, tion saman ankaŭ pensis la juĝisto. Kiam la sinjoro estis for, li tuj informis la ĝendarmestron pri la rezulto de la interparolo, kaj li ankaŭ sciigis, ke laŭŝajne la ciganoj laŭ la ordono de iama amiko de l’ akuzito intencas liberigi la kaptiton. Sed kiamaniere, li ne konjektas. Sed kion la juĝisto ne konjektis, tion pensis la ĉefĝendarmo, kaj li faris ĉion eblan por malhelpi ĉian entreprenon liberigi la kaptiton.


Noktiĝis. Tra la arbaro, kiu ĉirkaŭas grandan parton de la urbo, ŝteliras neekkoneblaj homfiguroj. En granda senarba placo en la arbaro sidas jam kelkaj ciganoj ĉirkaŭ lignofajro. Ili silentas kaj nur rigardas en la ĉirkaŭaĵon, kie tiam kaj tiam aperas aliaj ciganoj. La rondo ĉirkaŭ la fajro pli kaj pli grandiĝas kaj ili estas komplete kunvenintaj nur, kiam Mikaelo ĉeestas kiel lasta. La tuta bildo aspektas kiel konspiro, kaj verdire ĝi ja estas io tia. La celo ja estas liberigi kaptiton.

Ĉe la nokta fajro, sub la brilantaj steloj, Mikaelo malkaŝis sian tutan planon. Pro tio, ke oni starigis kelkajn observantojn por atenti, ĉu iu venas, li povis paroli sufiĉe laŭte:

„Karaj amikoj! Vi ĉiuj scias, ke morgaŭ oni transportos la kaptiton al la juĝejo. Mi certe kredas, ke oni transportos lin per aŭtomobilo. Nia tasko estos tute simpla. Ni atendos, ĝis kiam alvenos la aŭtomobilo kun la kaptito. Kelkaj el ni baros la vojon, kaj kiam la ŝoforo devos haltigi la veturilon, du aŭ tri grimpos sur la aŭtomobilon kaj forigos la ŝoforon. Tiam mi tuj sidiĝos sur la ŝoforseĝon kaj direktos la aŭtomobilon ekster la urbon. Kelkaj aliaj devas esti sur la ŝoseo, por ke ili baru la vojon, kiam oni persekutos nin. Kiam mi estos atinginta la arbaron, ni tuj malfermos la veturilon kaj kaŝos la liberigiton en la arbaro. Mi veturigos la aŭtomobilon pluen en alia direkto, kaj la persekutantoj certe opinios, ke la kaptito ankoraŭ estas en la veturilo. Se ili finfine min kaptos, vi ja ne plu povos helpi al mi, sed vi devas promesi, ke vi tiam zorgos pri mia amiko.“

Mikaelo sciis, ke la tuta entrepreno nur povos sukcesi, se li havos sufiĉe da bonŝanco; tamen li neniel volis cedi de sia intenco. Alie li ankaŭ sciis, ke la ciganoj nepre helpos kaj, malgraŭ ĉiuj malhelpaĵoj, ĉiumaniere subtenos lin. —

La grava tago, en kiu estis la juĝtraktado kontraŭ la akuzita Petro, komenciĝis. Kiel atendite, la loĝantaro de la urbo streĉite kaj scivoleme atendis la proceson. Tiel okazis, ke jam en la frua mateno la loko antaŭ la juĝejo estis plena de homoj, kiuj atendis, ĝis kiam ili povos eniri la ejon por partopreni la interesan juĝtraktadon. Preskaŭ ĉiuj interesiĝantoj estis antaŭ la juĝejo, kaj tial la loko antaŭ la arestejo estis tute malplena de homoj.

Kaŝite en pordoj, domkoridoroj kaj similaj kaŝejoj atendis la ciganoj. Mikaelo estis kaŝita en dompordo tute en la proksimeco de la pordego de l’ arestejo kaj atendis. Subite la pordo malfermiĝis, kaj granda fermita aŭtomobilo veturis sur la straton. La ŝoforo turnis la veturilon kaj intencis veturi pli rapide, kiam subite kelkaj ciganoj kuris sur la straton. Neniu povis ekkoni, kiamaniere ili venis sur la straton; unu el ili falis, kvazaŭ hazarde, precize antaŭ la aŭtomobilo, kaj la aliaj alrapidis tiel, ke ili ĉiuj estis antaŭ la veturilo. La ŝoforo, vole nevole, devis tuj haltigi la aŭtomobilon por eviti akcidenton. Li malfermis la pordon de la ŝofora apartamento, kaj la ĝendarmo, kiu sidis apud li, deiris kaj venis antaŭen.

Nun okazis io neatendita. La falinta cigano salte leviĝis kaj forkuris. Sed jam, kiel eble plej rapide, la aliaj ciganoj saltis sur la ŝoforan sidlokon, kaj perforte ili eligis la ŝoforon, kiu estis tiel surprizita, ke li ne sciis, kion fari. Ankaŭ la ĝendarmo estis tiel konsternita, ke li restis staranta kiel statuo. Li ne havis tempon por ion pripensi, kiam unu el la ciganoj tiris lin je liaj kruroj, ke li falis teren, precize apud la ŝoforo, kiu ankaŭ estis faligita.

Neniu vidis la homon, kiu nun salte surgrimpis la aŭtomobilon, kaj kiam la du falintoj povis ekkoni kio okazis, la aŭtomobilo jam rapidege forveturis. La tuta afero funkciis tiel precize kaj tiel eksterordinare rapide, ke, eĉ se iu estus vidinta ĉion, neniu estus kapabla malhelpi ĝin.

Kiam la ĝendarmo finfine komprenis la okazintaĵon, la aŭtomobilo, kiel ankaŭ ĉiuj ciganoj, jam estis for.

Nun komprenis la ĝendarmo. Li rapidis al la pordego de l’ arestejo kaj interne raportis la okazaĵon. Pasis iom da tempo, ĝis kiam dua aŭtomobilo estis preta por persekuti la fugintojn.

Kiam la ĉefĝendarmo estis informita pri ĉio, li ne povis kaŝi sekretan rideton. Li tute ne estis konsternita, nek furioziĝis; li nur ordonis persekuti kaj, se eble, atingi la bandon, kiu faris tian majstroverkon. Se la persekutantoj estus sciintaj la konon de la ĉefĝendarmo, ili certe ne klopodus tiel fervore atingi la fugintojn. Sed la ĉefĝendarmo gratulis sin mem pri sia ideo. —

Sur la ŝoseo rapidegis la aŭtomobilo, direktata de Mikaelo. La kunhelpintaj ciganoj dumvoje estis forlasintaj la veturilon kaj rapidintaj al aliaj ciganoj, kiuj jam atendis sur la ŝoseo. Ili ĵetis najlojn kaj vitraĵojn sur la vojon tiel, ke neniu aŭtomobilo povus veturi sur la ŝoseo sen difektiĝo. El la arbaro ili alportis arbotrunkojn kaj metis ilin sur la ŝoseon tiel, ke la tuta vojo estis barita. Post tio ili kuris pluen, kaj je alia loko ili faris same.

Mikaelo veturis kiel frenezulo kaj provis atingi arbaran vojon. Je iu vojkurbiĝo staris kelkaj aliaj ciganoj kaj montris al vojo, kiu kondukis en la arbaron. Kiam li pensis, ke li estas sufiĉe profunde en la arbaro, li haltigis la veturilon, salte forlasis la ŝoforan lokon kaj rapidis al la posta pordo. Ĝi estis ŝlosita; sed jam alvenis la lastaj el la ciganoj kun fera stango, kaj rapide la pordo estis malfermita. Kun ekkrio Mikaelo saltis en la aŭtomobilon — sed li paliĝis, kiam li rigardis en la internon: la veturilo estis tute malplena, neniu estis en ĝi. Mikaelo rigardis ĉirkaŭen kiel frenezulo. Li preskaŭ svenis. Tute vanaj do estis la klopodo kaj la danĝera entrepreno! Neniu el la ciganoj sciis diveni la enigmon. Mikaelo ekploris pro furiozo: „Ni kaptis la malĝustan veturilon!“ li kriadis. „Ĉio estis vana!“ Li sidiĝis sur arbotrunkon kaj forviŝis la ŝviton de sur la frunto.

„Rapidu al via bivakejo!“ li diris al la ĉirkaŭe starantaj ciganoj. „Ni malsukcesis. Neniu nun povas plu helpi al mi. Foriru, por ke la ĝendarmoj ne kaptu vin! Mi reiros al la urbo; mi volas vidi, ĉu mi ne povos helpi mian amikon ĉe la juĝtraktado. Mi dankas vin pro via helpo. Adiaŭ, eble ni neniam revidos nin!“

La ciganoj silente foriris, kaj Mikaelo restis sola. Longe li sidis cerbumante, kaj kiam li ekstaris por foriri, li ŝanceliĝis kiel ebriulo. La aŭtomobilo restis en la arbaro, kaj la ĝendarmoj certe bezonos longan tempon por trovi ĝin. —

Pro tio, ke la entrepreno de Mikaelo tiel fiaskis, li intencis iri al la juĝejo por eble helpi al la amiko kiel atestanto. Dum la tuta vojo tra la densa arbaro li cerbumadis, kiel povis esti, ke la aŭtomobilo estis malplena kaj kial Petro ne estis en ĝi.

Sed je la sama tempo alia aŭtomobilo forlasis la urban arestejon, observate de kelkaj ĝendarmoj; sed neniu ĝenis ĝian veturadon al la juĝejo.

La ĉefĝendarmo montris sin tre prudenta, kiam li estis ordoninta, ke la unua aŭtomobilo estu malplena. Li ja sciis, ke la arestito estis iama vagabondo. Kaj, ĉar oni informis lin, ke multaj ciganoj ofte estis observintaj la arestejon, li pensis, ke ili eble intencas liberigi la kaptiton dum la transporto al la juĝejo. Do, li ordonis unue veturigi malplenan aŭtomobilon, kaj nur post ĝi la veturilon, en kiu estos la kaptito. Ke li estis prava kaj ke li ĝuste divenis, tion pruvis la faktoj. Dum kiam Mikaelo iris tra la arbaro al la urbo, kaj kiam sur la ŝoseo staris ĝendarm-aŭtomobilo kun difektitaj pneŭmatikoj, la akuzita Petro jam estis en la juĝejo.

XI.

La plej scivolema estaĵo estas la homo. Kiam oni parolas pri la sorto de alia homo, la scivolemuloj opinias, ke ili nepre devas aŭskulti tion.

La salono en la juĝejo, en kiu okazis la traktado kontraŭ la akuzita vagabondo, estis tiel plenigita kiel neniam antaŭe. Sur sia loko sidis la akuzito, pala kaj iom konsternita. Liaj manoj nervoze tremis, kaj li sentis sin malsana. Post kiam la juĝisto laŭtlegis la akuzaĵon, li deziris aŭdi la diversajn atestantojn. La ĉeestintoj sur la ŝipo, sur kiu Petro mortigis la ŝipposedanton, unu post la alia rakontis la okazintaĵon.

La juĝisto demandis Petron pri la motivo de lia ago, kaj per mallaŭta voĉo, komence balbutante kaj nur iom post iom pli flue, raportis la akuzito.

„Mi estis pianludanto en havengastejo, kiam iutage la ŝipposedanto min dungis kiel muzikiston sur sia jakto. Ĉar li promesis al mi grandan salajron, mi tuj konsentis, kaj eĉ tiom pli volonte, ĉar samtempe prezentiĝis al mi la okazo partopreni mondvojaĝadon. Mi do venis al tiu ŝipo, kaj ĉiuvespere mi plenumis mian taskon kiel pianisto. Ĉio estis en ordo, kaj tio daŭris sufiĉe longan tempon. Sed iutage la ŝipo albordiĝis, kaj kiam mi demandis iun ŝipiston, ĉe kiu lando ni estas, mi aŭdis — la nomon de mia patrujo. Plu demandinte pri la urbo, mi ektremis kaj sentis teruran nostalgion; ĉar estis ne malproksime de ĉi tie, kie mi pasigis unu el la plej belaj tempoj de mia vivo. Tian sentimenton nur povas taksi, kiu estis tiel longe en fremda lando kiel mi. Mi iris en la kajuton de la ŝipposedanto kaj petis lin maldungi min, ĉar mi volis elŝipiĝi. Sed la sinjoro mokridis pri mi kaj ne volis maldungi min; ĉar, laŭ lia diro, li ne plu povus trovi tiel grandan allogaĵon kiel min. Li ofendis min grave, sed ankoraŭ mi restis trankvila. Mi denove petis, petegis; sed li restis je sia decido, kaj nur plu mokis pri mi. Kiam mi nun diris al li, ke mi eĉ sen lia konsento albordiĝos, li pugne batis min tiel, ke mi svenis kaj falis teren.

Kiam mi vekiĝis, mi estis sola en la kajuto. Nun mi terure ektimis, ke la ŝipo povos ekveturi, kaj ke mi devos resti sur ĝi. Mi rapidis sur la ferdekon al la ŝipposedanto kaj denove petegis lin. Sed kiel respondon mi ricevis piedfrapon, ke mi falis sur la plankon. Mi nun tiom timis, ke oni retenos min sur la ŝipo kaj devigos min denove forveturi al fremda lando, ke mi ne povis respondeci pri mia sekvinta agado. Mi preskaŭ blindiĝis pro furiozo kaj timo, kaj kiam en tiu momento maristo kun fera stango preteriris, mi kaptis la stangon kaj batis la sinjoron; sed mi ne intencis mortigi lin. Certe ne! Tion mi ne intencis, mi volis nur malbari la vojon, por povi veni al la bordo.“

Lace Petro mallevis la kapon post tiu parolado. Inter la aŭskultantoj troviĝis kelkaj inoj, kiuj sekrete plorsingultis. Ĝenerale la simpatio de l’ aŭskultantoj estis sur la flanko de Petro. Sed kvankam la juĝisto nun iom pli bone ekkonis la motivon por la ago de Petro, li ne volis iom antaŭjuĝi.

Ke la eldiro de Petro estis vera, pri tio neniu povis dubi laŭ la eldiroj de la unuaj atestantoj.

Kiel sekvontan atestanton la juĝisto petis la bienposedanton. Tiu parolis pri la restado de Petro en lia bieno; ke unue li dungis lin kiel bibliotekiston kaj poste lin tenis kiel gaston, por doni al li la eblecon denove studadi kaj ekzercadi la muzikon. Li ankaŭ rakontis pri la sorto de la iama virtuozo. Kiel li fariĝis vagabondo, kaj poste, ke li forlasis la bienon por serĉi sian malaperintan amikon. La bienposedanto estis bonega atestanto por la akuzito, kaj Petro dankeme rigardis lin.

Dum la parolado de l’ bienposedanto subite ĉe la enirejo de la ĉambro estiĝis brueto. La juĝejo-servisto venis informante, ke sin anoncis nova atestanto por fari gravan eldiron.

La juĝistaro interkonsiliĝis pri la nova atestanto kaj decidis venigi lin.

La nova atestanto estis Mikaelo. Petro salte leviĝis ekvidante la tiel longe serĉitan amikon.

Mikaelo intencis rapidi al li; sed la ĉeestanta ĝendarmo malhelpis tion. Kiam la juĝisto demandis Mikaelon, ĉu li scias ion pri la ago de Petro, li devis nei; sed li diris, ke neniu tiel bone povas koni la karakteron de l’ arestito kaj ke li nepre volis sciigi la juĝistaron pri ĝi, por ke oni vidu, ke Petro nur hazarde povas esti farinta la malfeliĉan agon.

La juĝisto esceptokaze permesis, ke Mikaelo parolu, kaj li rakontis.

Mikaelo neniam estis bona parolanto, sed nun io nevidebla instigis lin, kaj stranga parolemo lin kaptis. Kion li rakontis, estis tute simpla kaj certe ne apartenis al tiu traktado; sed neniu interrompis lin.

Kaj Mikaelo rakontis. Homoj, kiuj neniam estis sur la ŝoseo, subite sentis sin inter vagabondoj. Mense ili travivis longan penigan vagabondan ekzistadon. Ili vidis la florantan naturon, aŭdis la kanton de l’ birdoj, la murmuron de arbarriveretoj, sentis la someran venteton; la noktan ĉielon ili admiris, la brilantajn stelojn, la afablan lunon. Maljunuloj retrovis sin al sia juneco, kiam ili mem estis migrantaj de urboj al urboj, aŭ eĉ de landoj al landoj, kaj multaj sciiĝis tiel bone pri vagabonda vivado, kvazaŭ ili mem apartenus al tiu speco de homoj. La aŭskultantoj ne plu estis en juĝejo; ili estis sur la longa vojo, inter vagabondoj, ciganoj, inter homoj liberaj, inter homoj strange fieraj.

Mikaelo ne forgesis ion; ĉion li rakontis: kiel la amiko serĉadis lin en la tuta patrujo, kaj poste eĉ en eksterlando. Kvazaŭ oratoro li parolis, kaj preskaŭ neniu estis en la juĝejo, kies okuloj restis tute sekaj.

Mikaelo finis. Liaj lastaj vortoj estis: „Estu kompataj! Li estas bona homo!“

Post tio li forlasis la juĝejon lace kaj aspektante kiel maljunulo. En la koridoro li sidiĝis sur benkon kaj ne kapablis pensi ion.

Kiel longe li estis sidinta, tion li ne sciis. Kvazaŭ sonĝanto li vidis la homojn, kiuj forlasis la juĝejon, kaj li nur vekiĝis, kiam iu frapis liajn ŝultrojn. Li rigardis en la vizaĝon de la bienposedanto, kiu staris antaŭ li.

La sinjoro rigardis lin malgaje: „Kvinjaran punon li ricevis!“

Li prenis la konsternitan Mikaelon kaj kondukis lin eksteren.

„Kvin jarojn!“ flustris Mikaelo. „Kvin jarojn! Kial do? Kial?“ —

Ili iris al la hotelo. Sur la strato amasiĝis la homoj kaj priparolis la okazintaĵon. Kaj kompateme ili rigardis la preterirantan Mikaelon.

Kiam li kun Mikaelo estis atinginta la hotelon, la sinjoro demandis: „Kion vi nun intencas fari? Ĉu vi volas veni kun mi? Mi povas redoni al vi vian iaman okupon!“

Mikaelo skuis la kapon: „Mi tre dankas vin. Sed imagu! Ĉu estas nun eble al mi, veni al la loko, kie mi estis tiel feliĉa kun Petro? Vi devas kompreni min. Ĉio memorigus min pri la amiko. Vi devas kompreni, ke tion mi ne povas!“

La bienposedanto ridetis malgaje: „Jes! mi tre bone komprenas. Sed pripensu: rapide pasas la tempo, kaj ankaŭ la kvin jaroj baldaŭ estos forgesitaj. Post tio, la amiko ja denove estos ĉe vi. Vi ankoraŭ ja estas juna. Kial vi volas plendi pri tio, kion vi ne povas ŝanĝi? Venu kun mi! Ni volas fari ĉion por eble pli frue liberigi la bedaŭrindulon!“

„Vi eraras!“ respondis Mikaelo. „Kvin jaroj estas tro multe por li. Tion li ne transvivos. Mi neniam revidos lin.“

La sinjoro silentis. Li sentis la saman kiel Mikaelo. Kvinjara mallibereco por homo, kiu nepre devas vivadi en la naturo, estas vere tro multe.

Mikaelo subite leviĝis: „Mi ankoraŭ devas fari viziton. Mi ne scias, ĉu mi revenos. Do ne atendu min!“ Li etendis al la sinjoro la manon:

„Eble ĝis revido! Eble adiaŭ!“

„Mi esperas: ĝis revido!“ diris la sinjoro. „Vi ja konas mian adreson. Kaj ĉiam vi estos bonvena!“

Mikaelo iris sur la straton, al la loĝejo de la juĝisto. Jam kelkfoje li estis ĉe li, kiam li estis petinta rajtigilon por viziti la amikon. Iom balbutante li demandis, kiel estas eble, ke Petro ricevis tiel altan punon. Sed la juĝisto klarigis al li, ke Petro povas esti kontenta, ke — kompare al lia faro — lia puno estas tiel malrigora. Se li ne estus havinta tiajn bonajn atestantojn, kiuj tiel bone informis la juĝistaron pri la malfeliĉa sorto de la akuzito, li certe estus ricevinta pli altan punon.

Mikaelo momente silentis. Subite li diris: „Mi petas arestigi ankaŭ min, sinjoro juĝisto!“

„Kial do?“ respondis la juĝisto, afable ridetante.

Mikaelo leviĝis: „Hodiaŭ matene oni provis liberigi la arestiton. Oni forprenis aŭtomobilon kaj kondukis ĝin en la arbaron. Estas mi, kiu faris tion. Mi intencis liberigi mian amikon. Sed la ĝendarmoj estis pli ruzaj ol mi. La kaptito verŝajne estis en alia aŭtomobilo. Nun vi havas sufiĉan kaŭzon por arestigi min.“

La juĝisto vole nevole devis ridi.

„Kara amiko,“ li diris. „Tio, kion vi ĵus rakontis, estas jam konata al mi, kaj ankaŭ al la ĉefĝendarmo. Ni ankaŭ scias, ke vi faris tion kun helpo de viaj ciganaj amikoj. Vi eble pensas, ke la polico konsistas nur el malkompatemaj sinjoroj. Nun vi povas konvinkiĝi, ke tio ne estas vera. La ĝendarmestro supozis, ke vi planas ion por liberigi vian amikon. Tial li ekhavis la ideon pri la du veturiloj. Li ankaŭ intencis persekuti kaj aresti vin. Sed kiam li kaj mi estis aŭdintaj vian rakonton pri vi kaj via amiko, ni decidis forgesi la faritaĵon. Do vi povas esti trankvila, ni ne arestos vin. Sed, se eble, ne parolu pri tio! Pensu, ke nenio okazis! Al la ciganoj vi ja povas konsili, ke ili prefere forlasu la ĉitiean regionon.“

Mikaelo estis tute surprizita, aŭdi tion; sed interne li ĝojis, ke ĉio finiĝis tiel bone. Tamen, se li estus sukcesinta liberigi la amikon, li ne estus timinta la punon. —

En la vespero li atingis la bivakejon de la ciganoj kaj informis ilin pri la deklaro de la juĝisto. Kaj ankaŭ la ciganoj, kiuj antaŭe iom timis, nun estis tute trankviligitaj, ke ilin ne atendas puno.

Mikaelo adiaŭis de la iamaj kunuloj, kiuj tre bedaŭris, ke li intencas forlasi ilin; sed li volis esti sola.

Estis preskaŭ nokto, kiam Mikaelo forlasis la bivakejon. Sur la ĉielo briletis la steloj, kaj la luno lumigis lian vojon. Li marŝis antaŭen: paŝon post paŝo. Sen celo, sen direkto. Nur antaŭen, ĉiam antaŭen sur la longa vojo.

Liaj paŝoj eĥis en la arbaro. Kvazaŭ du migrantoj migrus sur la ŝoseo. Kvazaŭ Petro migrus apud li.

Ĉiam pluen li migradis. Preterpaŝis vilaĝon post vilaĝo, unu kilometron post alia. Sen halto, sen ripozo. Li ne laciĝis, ne malsatis, ne soifis. Li pensis nenion. Nur la eĥo konstante admonis: „Mankas unu! mankas unu! Kie estas la kunulo?“

Jam komenciĝis nova tago; li ankoraŭ estis migranta. Ĉiam antaŭen, ĉiam pluen.

Subite li ekhaltis. Vilaĝa sonorilo eksonis. Kvin batojn li nombris. „Kvin batoj!“ li flustris, daŭrigante sian vojon. „Kvin batoj — kvin jaroj! Kvin batoj — kvin jaroj!“ — —

XII.

Kiu volas nombri la stelojn sur la ĉielo? Kiu havas la intencon nombri ĉiujn tagojn pasintajn? Tute malgrave, neinterese. Unu tago sekvas alian. Ne ĉiuj tagoj estas samaj: unu alportas zorgojn kaj plendojn; alia donacas al ni ĝojon kaj ridon. Ĉiu tago havas ion alian. Kiel la tagoj, tiel ŝanĝiĝas ankaŭ la homoj. Nenio estas daŭra, konstanta. Sed ĉiam la samon vidigas al ni la longa vojo. Antaŭ jarcentoj jam la homoj trapaŝis ĝin. Nuntempe estas same. Kaj same restados en estonteco. Tiel longe, kiel la longa vojo ekzistos, tiel longe ankaŭ vagabondoj paŝos sur ĝi. La longa vojo estos ĉiama, kaj la vagabondoj eterne vivados. Kiu volas aserti, ke ne plu ekzistas romantiko? La blua floro de l’ romantiko ankoraŭ ne velkis. Neniam ĝi velkos, dum kiam ankoraŭ homoj ekzistos, kiuj kreskigos ĝin. Kaj tiaj homoj ĉiam ekzistados. Ĉu eraro? Tute ne! En ĉies koro ankoraŭ bruletas fajrero stranga: la sopiro al romantikaj aventuroj. La fajrero ĉiam subbruletas, ĝis kiam ekestos vento, aŭ eĉ ventego, kaj tiam subite ekflagros granda flamo, kaj tiun flamon neniu povos estingi. Neniu! Provu, kaj vi konvinkiĝos. Jen sentas la homoj sopiron al libera romantika vivado, sed ofte ili malkuraĝas realigi ĝin. Vivu, vagabondo! Vivu! Vi portas standardon nevideblan. Via blazono estas unu el la plej sanktaj de l’ mondo. Vivu, vagabondo! Vivu la blua floro de l’ romantiko!

Nokte, kiam briletas la steloj sur nigra ĉielo, kiam sekrete flustras la vento en la arbaro, kiam la lampiroj milope ludadas en la aero, tiam eksonas misteraj voĉoj. Ĉiuj fantomoj de l’ aero kaj de l’ tero vekiĝas, viviĝas. Sur la montojn grimpas la sorĉistinoj, ĉiuj bonaj kaj malbonaj spiritoj aperas, en la arbaro dancas la feinoj, kaj ĉiuj koboldoj rigardas la prezentaĵon. Dolĉegaj kantoj eksonas, kaj la foliaro de l’ arbaro susuras laŭtakte. Ĉu vi ne povas aŭdi? Aŭskultu nur ĝuste, vi certe aŭdos!

Tiajn noktojn preferas la vagabondoj. Enmeze de la arbaro ili ekbruligas lignofajron, ekkuŝas aŭ ekkaŭras ĉirkaŭ ĝi, kaj nun ili komencas rakonti. La tuta mondo aperas antaŭ viaj okuloj! Kiu neniam sentas la belecon de l’ vivo, kiu neniam malsaniĝis pro sopiro, kiu neniam fariĝis homo ĝusta, kiu neniam sciis ion pri vagabondoj kaj ilia vivado, tiu nepre iam devas travivi tion. Se li dum tio ne fariĝos alia homo kun aliaj sentoj, li ankaŭ neniam rajtas nomi sin homo. —

Dum iu el tiaj noktoj, soleca migranto tramigris vastan arbaron. Ĉifonita estis lia vestaĵo, nerazita la vizaĝo, senĉapela la kapo. Kion plue diri? Li estis vagabondo. Ĝustaj vagabondoj ĉiam tiel aspektas. La migranto iris laŭlonge de rivereto, kiam li subite ekhaltis. Li aŭdis murmurantajn voĉojn.

Post kelkaj paŝoj antaŭen, li staris antaŭ malgranda lignofajro, kiu estis ĉirkaŭita de tri homoj. Tuj li ekkonis la personojn: ili estis vagabondoj kiel li. Li salutis ilin per saluto konata nur al vagabondoj, kaj kora bonveno akceptis lin. Li sidiĝis sur arbotrunkon apud la fajro kaj ekbruligis cigaredon.

Nun li aŭdis la kutiman demandon: „De kie?“

„De tie!“ respondis Mikaelo, la ĵus alveninto, kaj gestis per la mano en netaksebla direkto. „Tian lignofajron, ekbruligitan de vagabondoj, mi delonge ne vidis.“

„Vi pravas,“ respondis unu el la ĉeestantoj. „La ĝustaj vagabondoj preskaŭ ŝajnas esti formortintaj. La lastan lignofajron mi ekbruligis antaŭ unu jaro. Sed tiam ni estis nur duope. Estas iom strange, ke hodiaŭ ni renkontiĝis jam kvarope.“

Apud Mikaelo kuŝis vagabondo sur la tero kaj rigardis la noktan ĉielon. Preskaŭ flustre li diris: „Mi pensas, ke post kvar aŭ kvin semajnoj mi estos hejme. Mia fratino petis min reveni. Tri jarojn mi nun estas dumvoje.“

„Kial tiel longe? Ĉu vi ne volis reiri pli frue?“

„Mi certe volis. Sed mi foriris, ĉar mi havis disputon kun mia patro. Antaŭ jaroj mi estis iom tro facilanima kaj faris multajn maltaŭgaĵojn. Mia patro forpelis min el la domo, kaj mi formigris en la mondon. Hieraŭ atingis min letero de mia fratino. Ŝi skribas, ke la patro min pardonas, kaj mi pensas, ke nun estas tempo por reveni.“

Nun aŭdebliĝis voĉo de maljunulo, kies vizaĝo estis lumigita de la fajro: „Iam ankaŭ mia patro disputis kun mi. Sed mi ne estis facilanima; mia patro ordonis, ke mi fariĝu metiisto, kaj mi deziris fariĝi artisto. Do, kiel ofte okazis ĉe aliaj: mi formigris. Sed neniu fratino petis min reveni, neniu patrino deziris revidi la filon, kaj ankaŭ neniu patro emis pardoni. La patro mortis, mi ne sciis pri tio; la patrino mortis, kaj mi ne vidis ŝin plu; kaj nun mi paŝas jam la tridekan jaron sur la longa vojo, kaj ankoraŭ neniam de post mia foriro mi estis hejme.“

„Ĉu vi do tamen ne fariĝis artisto?“ mokis la tria.

„Ho jes! Artisto en almozpetado. Kaj migrad-artisto!“

„Ĉu vi konas tiun ĉi regionon?“ demandis Mikaelo la maljunulon.

„Sufiĉe bone mi konas ĝin. Ĝi estas tre bona por almozpetuloj, sed iom danĝera. Multajn ĝendarmojn oni povas renkonti, ĉar tute en la proksimeco troviĝas la ĝendarmejo.“

„Mi memoras,“ rediris Mikaelo, „ke mi antaŭ pluraj jaroj tie estis arestita. Tiam mi ricevis nur dutagan areston. Sed en la paso de la jaroj tio ne restis mia sola puno.“

La maljunulo ridis: „Tio estas ja la plej malgrava, kio min povas atendi. Dum mia longa vojaĝo mi tiel ofte estis arestita, ke mi, se mi intencus noti la tagojn, certe bezonus dikan libron.“

La vagabondo, kiu estis kuŝanta sur la tero, leviĝis:

„Foje mi vojaĝis kun granda karavano de ciganoj. Estis en eksterlando. Iunokte subite multaj ĝendarmoj ĉeestis en la bivakejo. Unu el la ciganoj estis aginta kontraŭ la leĝo. Li perforte enpenetris en kokostalon kaj ŝtelis el ĝi grandan nombron da kokinoj. Sed la ĝendarmoj ne estis kontentaj aresti la unue-renkontiton; ĉiuj viroj devis kuniri al la ĝendarmejo. Ankaŭ mi. Estis ridinda karavano, kiu en tiu nokto tramigris la ŝoseon — proksimume cent ciganoj, observate de sep aŭ ok ĝendarmoj, iris al la ĝendarmejo. La ejo estis tro malgranda por ĉiuj kune. Nun la ĉefĝendarmo volis scii, kiu estis la ŝtelinto. Sed neniu sciis, aŭ volis scii. La estro minacis terure, sed nenio helpis. Neniu volis esti la farinto. Do, kion fari? La unua ebleco estis: aresti ĉiujn; sed, kiel jam dirite, la ejo estis tro malgranda, ĉiujn oni ne povis aresti. La ciganestro asertis, ke neniu el lia karavano povas esti la farinto, kaj la ĝendarmoj fakte ne povis pruvi, ke iu el la ciganoj faris la krimon. La ĝendarmestro, tremante pro furiozo, vole nevole devis liberigi ĉiujn. Kun la ordono, tuj forlasi la regionon, la ciganoj reiris al la bivakejo. Je la alia tago, ili forestis, kaj en la sama nokto oni denove perforte enpenetris kokostalon. Sed la ĝendarmoj la ciganojn ne revidis.“

La vagabondoj ridetis.

La maljunulo ekbruligis pipon:

„Similajn aferojn mi jam kelkfoje travivis. Sed antaŭ longa tempo mi spertis ion, pri kio eĉ raportis la gazetoj. Estis dum vintro. Vespere, kiam regis terura malvarmo, mi atingis grandan vilaĝon. La noktrestejo jam estis fermita, kaj kiam mi iris al la ĝendarmejo por peti noktrestadon, la ĝendarmo unue insultis terure; sed, kiel sciate, ili ja nepre devas doni noktrestadon al la vagantoj. Fine la ĝendarmo skribis slipon, kun kiu mi devis iri al vilaĝa gastejo. Kiam mi venis tien, jam kvar vagabondoj, kiuj ĵus antaŭ mi estis venintaj, troviĝis tie. Sur la slipo estis skribite, ke la mastro de la gastejo donu al mi manĝaĵon. Sed la mastro rifuzis tion, ĉar estis tro malfrue, kaj al li ne estas eble, nun pretigi manĝaĵon. La antaŭe alvenintaj vagabondoj estis ricevintaj la saman informon. Ĉu ni postulis aŭ ne, ni ne havis sukceson. Ni iom priparolis tiun aferon kaj decidis, ne reiri al la ĝendarmejo, ĉar tio ja ankaŭ ne helpus.

Ni devis tranokti en stalo, en kiu tamen ne estis brutaro. Mia stomako grumblis, kaj la aliaj certigis min, ke ankaŭ ili de post la pasinta mateno neniom manĝis. Subite iu el la vagabondoj diris, ke li nepre volas iom havigi por manĝi. Li volis eliri el la stalo, sed la pordo estis ŝlosita. Antaŭ la fenestro estis krado. Ni iom provis ĝian fortikecon kaj konvinkiĝis, ke estus tre facile forigi ĝin. Ni do forprenis la kradon, kaj la vojo al la gasteja korto estis libera. La vagabondo malaperis en la mallumon, kaj ni ceteraj atendis streĉite kaj senpacience, kio okazos. Post sufiĉe da tempo subite aperis lia kapo en la aperturo de la fenestro. Li petis, ke iu kuniru por helpi. Ĉar mi staris tuj ĉe la fenestro, mi sekvis lin. Tra la korto ni ŝteliris al la domo. Mia antaŭulo grimpis tra malvasta fenestreto, kaj mi atendis iom timeme. Subite li mallaŭte vokis min, tra la fenestreto li transdonis al mi ion neekkoneblan, malmolan. Kelkfoje mi devis akcepti ion, kaj ambaŭ ni estis sufiĉe ŝarĝitaj, kiam ni revenis.

En la stalo ni unue refiksis la fenestron kaj la kradon tiel, ke estis neekkoneble, ke ĝi estis malfermita. Nun ni iom rigardis nian akiraĵon, kaj ekbrilo de alumeto montris al ni unu kompletan ŝinkon kaj kelkajn kolbasojn. Vi scias, ke malsata vagabondo povas stomakumi grandegan porcion, kaj — ĉu vi kredas aŭ ne — ni sukcesis formanĝegi la tutan viandaĵon. Sed mi devas ankaŭ konfesi, ke post tio ni ne plu povis movi unu membron. Sed tiom pli bone kaj kontente ni dormis.

Estis jam hela tago, kiam ni vekiĝis kaŭze de ŝlosilbruo en la seruro. Eniris la mastro akompanate de ĝendarmo. La ĝendarmo tuj demandis nin, kie estas la ŝtelitaj kolbasoj; sed li ne estis sufiĉe sperta por pritrakti vagabondojn. Alie li certe demandus alimaniere. Vi povas imagi, kiun respondon li ricevis. La mastro preskaŭ ploris, kiam la ĝendarmo estis traserĉinta nin kun negativa rezulto. Li ja ne imagis, ke ni ĉion formanĝis. La mastro terure blasfemis kaj asertis, ke nur ni povas esti la ŝtelintoj; sed kiam la ĝendarmo esploris ankaŭ la kradon antaŭ la fenestro, kaj la pordon, kaj ne vidis ian difekton je ili, li diris: »Estas neeble, ke ili estas la farintoj. Ili ja ne povis eliri tra kradita fenestro kaj ŝlosita pordo.« Forirante, li ankoraŭ aldonis: »Estu trankvila, mi certe trovos la ŝtelintojn!« Ni devis klopodi por ne laŭte ridi.

Sed la plej grandan impertinentaĵon ni faris, kiam ni en la gastejo nun postulis la vespermanĝon de la pasinta vespero. La mastro aspektis kiel frenezulo. Sed nenio helpis, — ni nur foriris, post kiam ni ricevis ĝin.“ —

La aliaj vagabondoj ridadis, aŭdinte la rakonton de la maljunulo.

„Estas strange,“ menciis iu alia, „kiel impertinentaj kelkfoje la vagabondoj povas esti. Iam mi estis en belega montara regiono. La tutan tagon mi estis migrinta de vilaĝo al vilaĝo, kaj estis tute neeble ion ricevi de la vilaĝanoj por manĝi. Ĉie mi trovis ŝlositajn pordojn, aŭ, se mi sukcesis paroli kun la domposedantoj, ili diris, ke tiel multe da vagabondoj jam estas venintaj antaŭ mi, ke ili ne plu povas doni ion. Mi preskaŭ malesperis. Mi malsatis terure, kaj ĉiam vane mi petis. Kiam mi atingis alian vilaĝon, mi vidis antaŭ ĝia komenciĝo aron da homoj. Ankaŭ ili estis vagabondoj. Kiam mi demandis ilin pri la kaŭzo de ilia amasiĝo, ili rediris, ĉu ankaŭ mi vane petis iom por manĝi. Mi jesis la demandon, kaj ili petis min resti tie kaj atendi, kio okazos. Do, mi sidiĝis en ŝoseofosaĵon kaj atendis. Ni estis en regiono, kiu estis multnombre vizitata de vagabondoj. Post iom da tempo, dum kiu ĉiam pli multaj vagabondoj estis kunvenintaj, ni estis proksimume tridekope.

Unu leviĝis kaj ekkriis: »Atentu, karaj amikoj! Ni estas en regiono, kiu antaŭe ĉiam estis tre bona por migruloj. Nun ni ĉiuj devas konfesi, ke estas vane ion almozpeti. Tio estas por multaj, kiuj jam ofte estis ĉi tie, granda surprizo. Sed hazarde mi scias la kialon. En la granda vilaĝo antaŭ ni estas la administrejo de la ĉi-tiea regiono. Antaŭ kelkaj semajnoj oni elektis novan distriktestron. La unua, kion la estro ordonis, estis la jena: Li malpermesis al ĉiuj loĝantoj de la distrikto, subteni la vagabondojn per almozoj. Tial vi konstatis, ke neniu povis ricevi ion. La estro de tiu administrejo promesis al la distriktanoj, forigi ĉiujn vagabondojn el tiu regiono.« La parolanto gestis per la manoj. »Ĉu ili volas esti kontentaj pri tio? Ĉu ni sen batalo konsentas?« Kvazaŭ je komando, ĉiuj vagabondoj ekkriis: »Ne! Ne!« — »Ĉu ni sen batalo konsentu?« — »Ne! Tute ne!« — »Do, ni ekmarŝu al la administrejo kaj postulu manĝaĵon!«

La vagabondoj stariĝis vice kaj ekmarŝis al la vilaĝo. Unu el ili prenis longan branĉon, kiu kuŝis en la fosaĵo, demetis sian truan ĉemizon kaj fiksis ĝin al la pinto de la branĉo. Kun tiu imitita flago li starigis sin al la pinto de la karavano, kaj, kantante konatan vagabondo-kanton, la karavano eniris la vilaĝon. Antaŭ la administrejo ni ekhaltis, kaj cirkle ni starigis nin antaŭ la ejo. La loĝantaro venis el la domoj kaj rigardis nin scivole. Laŭŝajne la estro jam estis informita pri nia alveno, ĉar kiam ni apenaŭ estis antaŭ la domo, li jam elvenis akompanate de ĝendarmo. — »Kio okazis?« li demandis severe. »Kion vi ĉiuj volas?« — Nia memelektita parolanto paŝis antaŭ la estron kaj la ĝendarmon kaj diris tre trankvile kaj tamen minace: »Sinjoro! Tie vi vidas kelkajn malsatajn vagabondojn. Ili ankoraŭ ne estas tre multaj; sed mi garantias, ke ili certe estos pli ol cent, se ni atendos ĝis la vespero. Ni volas nur unu aferon: manĝaĵon, nenion ceteran. Se ni ne ricevos iom, mi ne volas garantii, ke ili restos tiel trankvilaj.«

La estro paliĝis: »Mi donas al vi ŝancon: malaperu kiel eble plej rapide, alie miaj ĝendarmoj forpelos vin!« — Nia parolanto restis tie, kie li estis, kiam li iom pli laŭte rediris: »Mi donas al vi unu ŝancon: havigu al ni kiel eble plej rapide manĝaĵon, alie ĉi tie estiĝos la infero. Ne pli longe atendigu nin, ĉar alie ni morgaŭ revenos milope.« La sinjoro turniĝis kaj diris al la ĝendarmo: »Forigu ilin! Mi ne plu emas vidi la aĉulojn.« La ĝendarmo alproksimiĝis kun minaca vizaĝo; sed la vagabondoj staris tie kiel muro. Estis bone videble, ke tiamaniere ne estas eble forigi la malsatulojn.

La ĝendarmo ŝajnis esti ne malbona homo, ĉar li subite ekridis, kiam li vidis la ĉemizan flagon. Li turniĝis kaj diris: »Se vi ne volas, mi devas alvenigi helpon.« La estro jam estis enironta la domon, kvazaŭ la afero estas finita por li, kiam subite brusonis detruita fenestro. La vitraĵoj falis sur la straton. Rapidege turniĝis la du oficistoj. »Kiu faris tion?« kriis la estro. »Foriru! Tuj foriru!«

La vagabondoj staris, kvazaŭ nenio okazis. Unu rigardis la alian kaj skuis la kapon.

La estro rapidege iris en la domon, kaj la ĝendarmo tuj sekvis. Apenaŭ ili estis malaperintaj en la domo, kiam krakis dua disrompita fenestro. La loĝantoj de la vilaĝo rapidege fermis siajn pordojn, kaj la vilaĝostrato subite estis tute malplena. Estis kompreneble, ke interne de la domo la estro estis telefonanta al la plej proksima ĝendarmejo por helpo. Estis ankaŭ facile kompreneble, ke la vagabondoj certe estos punataj, se la ĝendarmoj estos alvenintaj. Jam krakis tria fenestro, kaj estis tute neeble, elkoni la farinton.

La situacio pli kaj pli danĝeriĝis, kiam subite okazis io neatendita. El iu domo eliris maljuna vilaĝano kaj rapidis al la vagabondoj. Li rigardis ilin kaj diris ridetante: »Do, vi estas malsataj? Tio ne estas kaŭzo por fari bruon. Tri el vi povas kuniri. En mia domo estas ĵus kuirite. Venu tri!« Li foriris, kaj iom mire sekvis la tri unuaj de la vico.

Ni ankoraŭ ne sciis kion pensi, kiam jam alvenis juna virino: »Mi povas gastigi du. Venu!«

Tiel rapide ni ne povis pensi, kiel ni nun ĉiuj estis invititaj. Mi, unu el la lastaj, sekvis infanon al domo, kiam ankoraŭ venis maljuna patrineto: »Kiu ne estos sata, povos la duan fojon manĝi ĉe mi.« Tiel bone mi delonge ne manĝis, kiel en tiu tago. Kiam la vokitaj ĝendarmoj alvenis, ĉiuj vagabondoj jam estis en la diversaj domoj, — kaj strange: oni ankaŭ ne serĉis nin. Eble la estro intertempe ŝanĝis sian opinion pri sia ordono, ne gastigi la vagulojn.“

La fajro iom post iom estingiĝis dum la rakonto de la vagabondo. Apud si li aŭdis jam la ronkadon de dormanto. „Ĉu mia rakonto estis tiel malinteresa, ke li ekdormis?“ ridaĉis la parolinto. „Sed li pravas. Estas tre varma nokto, oni povas dormi sen malsaniĝi.“

„Do mi deziras al vi bonan nokton!“ diris Mikaelo. „Sed mi volas migradi ankoraŭ pluen. Post kelkaj tagoj mi devas atingi urbon, en kiu estas arestita mia amiko. Oni liberigos lin unu jaron pli frue ol ordonite.“ Li stariĝis kaj malaperis en la noktan arbaron.

XIII.

De nordo al sudo, de oriento al okcidento, Mikaelo estis migrinta. Kelkfoje li estis laborinta tie kaj tie. Ofte li estus povinta trovi konstantan laboron, sed li estis tro malpacienca. Ĉiam pensante al Petro, li nenie kapablis resti longan tempon. Ĉiam li devis plu migradi, kaj ĉiam li plejeble zorgis reiri al la regiono, en kiu estis arestita la amiko. Foje li jam havis la okazon viziti la malliberulon; sed li agis prudente, eviti tion. Kial turmenti la amikon? Se Petro estus vidinta la amikon, li certe ankaŭ estus sopirinta al la libereco.

Iam la bienposedanto, kun kiu Mikaelo de tempo al tempo korespondis, transsendis al li leteron de Petro. En tiu letero Petro plendis, ke Mikaelo ne iam trovis la okazon skribi al li iom pri sia nuna vivo. Mikaelo ne sciis, kion fari. Se li skribus al li pri sia vivo, li nepre ankaŭ devus mencii la ŝoseon, ĉar ion alian li ne sciis skribi. Do li ankaŭ evitis skribi al la amiko.

Antaŭ kelka tempo la bienposedanto sciigis Mikaelon, ke Petro tiel bone kondutis en la malliberejo, ke oni amnestiis lin, kaj ke li estos unu tutan jaron pli frue libera, ol lia puno devus daŭri.

Mikaelo pro ĝojo ekploris. Nun li plej baldaŭ havos la okazon revidi la amikon! Li rapidis kiel eble plej multe por ĝustatempe atingi la amikon.

Hodiaŭ dum dimanĉomateno, li alvenis en la urbo, kie la amiko estis arestita. Du horojn tro frue li staris antaŭ la malliberejo. Li ne portis dimanĉan vestaĵon. Ne, ĝusta vagabondo atendis la iaman kunulon. Li sciis, ke Petro tre ĝojos vidi lin kiel vagabondon.

Mikaelo fumis unu cigaredon post alia. Li estis treege nervoza. Multajn jarojn li ne plu vidis la amikon, multajn jarojn li tute solece migradis sur la longa vojo. Sed nun ĉio ĉesos. La amiko revenos.

La pordo de l’ arestejo malfermiĝis: Mikaelo ne kuraĝis spiri. En la aperturo videbliĝis Petro. Mikaelo ektremis. Kiel la amiko aspektis: griza estis la hararo, kurba la dorso, kaj la okuloj estis sen brilo!

Kvazaŭ Petro estus sciinta, ke la amiko atendos lin, li rigardis ĉirkaŭen. Nun li ekvidis la iaman kunulon. Momente ĉiu restis sur sia loko. Tiam alrapidis Mikaelo:

„Saluton, Petro!“ li diris simple. „Ne faru tiel malgajan vizaĝon! Nun ja ĉio estas en plej bona ordo. Ĉio estas forgesita. Venu, hodiaŭ estas dimanĉo, kaj la suno eksterordinare brilas por vi. Venu! La longa vojo ankoraŭ ekzistas. Ĝi atendas vin. Ĝi havas tiel multe por rakonti al vi, ke ni devas rapidi por aŭskulti ĉion!“

Petro ridetis tiel malgaje, ke Mikaelo preskaŭ laŭte ekploris.

„La longa vojo ankoraŭ ekzistas,“ ripetis Petro. „Ĉu vi opinias, ke ankoraŭ estos sur ĝi iom da loko por mi?“

„Kia demando!“ ridis Mikaelo. „La tutan vojon mi rezervis por vi!“

„Ho! Mi bezonos nur malgrandan lokon. Ne multe! Nur por mallonge.“

„Vi parolas sensencaĵon,“ riproĉis Mikaelo. „Malgranda loko ne sufiĉos. Ni ambaŭ bezonos la tutan ŝoseon.“

„Se vi opinias,“ respondis Petro, iom pli gaje, „ni ja povas provi.“ —

Kaj kiel antaŭ jaroj, la du amikoj migradis tra la urbo, ĝis kiam ili atingis la ŝoseon. De paŝo al paŝo Petro ĝojiĝis pli kaj pli. La agrabla sunbrilo, la ĉirpado de l’ birdoj, la florantaj floroj ĉe la vojo faris ĉion eblan por ĝojigi ĉies koron.

En ŝoseofosaĵon la amikoj sidiĝis.

„Mikaelo! Rakontu iom pri tio, kion vi faris dum la tuta tempo!“

Kaj Mikaelo rakontis al la amiko la okazintaĵojn post sia foriro el la bieno. Kiel li estis dungita de la cirko al eksterlando, kaj kiel li tuj revenis, kiam li ricevis de la bienposedanto la informon, ke Petro estas serĉanta lin.

„Kaj kion vi faris dum mia mallibereco?“

„Kion mi faris? La samon kiel antaŭe! Vi ja scias, ke mi ne plu povas ŝanĝi mian vivmanieron. Mi estas devigata esti vagabondo, kaj mi volonte volas resti tia. Jam kelkfoje mi havis la okazon ŝanĝi mian vivon; sed mi tute ne volis. Por kio? Se ja sur la longa vojo mi devas suferi kelkajn ĉagrenojn, aliflanke mi povas travivi belaĵojn, kiujn en civila vivado neniam mi povus havi.“

„Vi parolas prave,“ diris Petro, „sed pripensu! Vi ankaŭ povos travivi ion similan kiel mi. Estu singarda! La longa vojo enhavas multajn danĝeraĵojn.“

Mikaelo rigardis lin medite: „Ĉu vi nun intencas reiri en la civilan vivon? Ĉu vi nun abomenas la longan vojon?“

Petro silentis. Post longa tempo li diris mallaŭte: „Ne, mi ne abomenas la ŝoseon. Eble mi ŝatas ĝin pli multe ol antaŭe. Sed vi ne povas kompari vin kun mi. Vi estas ankoraŭ forta kaj sana; krom tio vi ankaŭ estas juna. Sed mi! Rigardu min precize! Mi jam estas maljuneta. Kaj nun ankoraŭ malsana. Jam antaŭ mia arestiĝo mi malsaniĝis, kaŭze de mia drinkado kaj malbona vivado! Kaj la pasinta aresto faris ĉion eblan, por malsanigi min ankoraŭ pli.“

„Vi ne devas pensi tiel!“ kontraŭis Mikaelo. „Se ni nun ree migrados kune, vi certe resaniĝos. Kaj ankaŭ tiel maljuna vi ankoraŭ ne estas por jam pensi pri morto!“

De proksime ili aŭdis sonorilojn de preĝejo.

„Ĉu vi rememoras,“ diris Petro ridetante, „kiel ofte ni estis kurantaj, kiam ni aŭdis sonorilon de preĝejo?“

„Jes, mi tre bone rememoras. Sed estu trankvila, tio revenos! Se vi denove konatiĝos kun la longa vojo, vi ankaŭ denove alkutimiĝos al ĝi. Jen aŭdu la sonorilon! Ĉu ni provu kuri?“

„Ne, ne, mi estas tro laca, mi ne povas!“

„Certe vi povas, nur provu!“

Mikaelo prenis la amikon je la brakoj, kaj malrapide li komencis kuri. La neatendita okazis. Petro fakte kuris apud la amiko. Malrapide sed konstante ili kuris pluen. Post sufiĉe longa vojo, Petro spiregante haltis. „Tio estis iom tro peniga, sed bona.“

„Kaj por hodiaŭ sufiĉas,“ respondis Mikaelo, ridante. „Morgaŭ ni daŭrigos.“

„Sed kion vi nun intencas fari?“ scivolis Petro.

„Tio dependas de vi! Ĉu jam hodiaŭ vi volas komenci almozpetadon?“

„Ne, tute ne! Mi promesis al la bienposedanto tuj viziti lin, kiam mi estos libera. Ĉu ni iru nun en tiu direkto?“

Mikaelo konsentis, kaj ili iris al la plej proksima stacidomo, por veturi vagonare al la bieno. Mikaelo kunportis iom da mono; sed tio estis superflua, ĉar Petro dum sia aresto estis perlaborinta iom. —

La geservistoj de la bieno, kiuj ankoraŭ konis la du amikojn, alrapidis, kiam ili aŭdis pri ilia reveno. Kaj la akcepto en la bieno estis tiel kora, ke Petro preskaŭ forgesis, ke la saman tagon li estis veninta el malliberejo.

La bienposedanto preskaŭ petegis, ke la amikoj restu ĉe li. Mikaelo tuj volis konsenti kaj denove akcepti sian ĝardenistan okupon, se ankaŭ Petro konsentus resti.

Sed Petro petis pri iom da tempo por pripensi la tutan aferon. „Vi devas kredi,“ li diris, „ke hodiaŭ mi ankoraŭ ne povas diri ion precizan. Unue mi devas ree alkutimiĝi al tiu libera vivado. Momente mi ankoraŭ sentas min kiel novulo. Sed se vi permesas, mi volonte restos iom da tempo, por — kiel diri? — ripozi.“

La sinjoro, kiu sincere ĝojis pri tio, ke la du amikoj post tiel longa ĉirkaŭvagado fine retrovis unu la alian, konsentis ĉiun proponon. Petro petis la posedanton, doni al ili la saman ĉambron, kiun ili havis dum la iama tempo. Ankaŭ tiu deziro estis tuj plenumata, kaj, post gaja rondo en la salono de la mastro, ili eniris la konatan ĉambron.

Petro sidiĝis al la fenestro kaj rigardis eksteren. Estis senluma nokto malhela. De la arboj oni vidis nur la siluetojn.

„Kvar jarojn mi sidis tiel antaŭ fenestro,“ flustris Petro. „Kvar jarojn! Sed neniu verdaĵo estis videbla. Nur la ĉielon mi povis vidi. Ĉiunokte la samajn stelojn, kaj ĉiunokte la saman parton de la ĉielo. Estis terura tempo.“

Mikaelo interrompis lin. „Sed tio ĉio nun ja estas finita. Ĉi tie vi povas ripozi longtempe. Ĉi tie vi havas multajn verdaĵojn kaj florojn dum somero. Ĉi tie vi povas senti vin kiel hejme. Ĉu ne vere?“

Petro rigardis la amikon surprizite: „Pro kio vi tiel subite ŝanĝis vian opinion? Hodiaŭ matene vi deklamis la belecon de la ŝoseo, kaj nun mi rimarkas, ke vi volas resti ĉi tie!“

„Vi tre eraras!“ kontraŭis Mikaelo. „Mi ne volas resti; sed por vi estus pli bone restadi ĉi tie por ĉiam. Vi ja mem diris, ke vi estas malsana, kaj tial povas esti, ke la migrado estos tro peniga por vi!“

Petro stariĝis: „Tre bone dirite, mia kara, sed ĉu vi kredas, ke mi restos, se mi scios vin sur la ŝoseo? Jes, ĉi tie estas bele, treege bele; sed tio ja ne povas helpi min. Eĉ se mi decidus resti, post iom da tempo mi denove sentus nostalgion al la longa vojo.“

Mikaelo trapaŝis la ĉambron: „Sed mi ja nur pensis, ke vi eble pli volonte restus ĉi tie. Kaj ankaŭ la bienposedanto deziras tion.“

Petro rigardis lin severe: „Mikaelo, diru! Ĉu vi volonte restus ĉi tie? Diru la veron!“

„Se mi volas diri la veron: ne, tute ne! Mia hejmo estas la ŝoseo, mia patrujo la mondo. Nur la longa vojo povas kontentigi kaj gajigi min konstante. Kvankam mi iam sopiros ree al ĉi tie, tamen la longa vojo denove venkos. Mi ne povas forlasi ĝin por ĉiam.“

Petro malfermis la fenestron kaj sidiĝis sur la fenestrobenkon. „Pensu, Mikaelo! Kvar jarojn mi atendis mian liberiĝon. Kvar jarojn mi havis nur unu sopiron: iam revidi la ŝoseon. Nur tion mi esperis: iam refoje migradi sur la longa vojo. Tiu espero venkis mian malsanon. Tiu espero estis la sola penso, kiun mi la tutan tempon havis. Kaj nun mi havas la okazon plenumi mian plej ardan deziron, ĉu vi do kredas, ke mi intencas resti ĉi tie? Mi estas sufiĉe malsana por morti baldaŭ; sed la mallongan tempon, kiun mi eble ankoraŭ vivos, mi volas uzi. Neniu povos teni min. La longa vojo estas mia sorto. Sur ĝi mi vivis, kaj sur ĝi mi volas morti. Iam mi pensis esti venkinta la longan vojon; sed tio estis eraro. Neniam mi povos venki ĝin. Ĉiam mi restos vagabondo. Malgrava — mia deveno; malgrava — mia arto kaj scio. Nur simpla migranto, simpla vagabondo mi estos.“

Mikaelo premis la manon de la amiko: „Tio estis la plej ĝusta vorto, kiun mi aŭdis de vi. Baldaŭ ni migros denove sur la longa vojo. Baldaŭ ni denove estos vagabondoj, kaj estus damninde, se ni duope ne venkus ĉiujn malhelpaĵojn!“ —

Tiun nokton la du amikoj ne multe dormis. Ili rakontis pri kunaj travivaĵoj pasintaj, kaj preskaŭ ĉiu frazo komenciĝis per la vortoj: „Ĉu vi ankoraŭ memoras...?“

Ili promesis al la dommastro resti ankoraŭ kelkajn tagojn. Sed ili ne diris, ke ili denove intencas vagabondi. Mikaelo mensogis, ke ie li havas parencojn, kiujn ili intencas viziti. Ili ne volis malĝojigi la sinjoron, kiu tiel bone estis zorginta pri ambaŭ, kvazaŭ ili estus liaj propraj filoj.

Jam kelkajn tagojn ili estis kiel gastoj en la bieno, kiam iutage Heleno, la filino de l’ posedanto, vizitis sian patron. Jam kelkajn jarojn antaŭe ŝi estis edziniĝinta je riĉa komercisto. Tiu vizito vekis multajn rememorojn ĉe la amikoj. Ili ambaŭ ne malkaŝis ion de siaj sekretoj. Unu silentis al la alia pri la refoje revenanta amo. Neniu povis rimarki tion; sed kiam la amikoj tiun vesperon estis en sia dormoĉambro, ili rigardis sin reciproke.

„Petro!“ interrompis Mikaelo la silenton. „Ĉu ne estus baldaŭ tempo por foriri? Kion vi pensas pri tio?“

„Mi pensas, ke morgaŭ!“ estis la sola respondo, kaj ili enlitiĝis silente, kaj diris eĉ ne unu pluan vorton.

Tio estis la lasta nokto en la bieno por la amikoj. La sekvintan matenon jam frue ili forlasis la domon. Neniu kontraŭdiro kapablis reteni ilin. Post mallonga adiaŭo kaj malmultaj vortoj ili foriris, kaj la posedanto pensis: „Tio estis la lasta fojo, ke mi vidis ilin.“ Kaj per tiu penso la sinjoro pruviĝis profeto.

XIV.

Du migrantoj sur la ŝoseo. Unu apud la alia. La grandulo kantas gajan kanton. Kaj la alia batas per bastono la takton sur la tero.

„Nu, Petro, kiel plaĉas al vi la migrado?“

„Tre bone. Mi sentas min tiel ĝoja, ke plej volonte mi dancus, anstataŭ tiel malrapide iri.“

„Kaj via stomako? Ĉu ĝi estas en ordo, aŭ ĉu ĝi postulas ion?“

„Se mi volas diri la veron,“ respondis Petro, „mi iom malsatas.“

„Tio estas signo, ke vi estas sana,“ diris Mikaelo. „Jen estas bela dometo. Mi eniros, kaj mi garantias, ke mi ricevos ion!“

„Mi garantias, ke vi ricevos nenion!“

„Sensencaĵo! Kial do vi opinias tion?“

„Tre simple, ĉar mi eniros ĝin.“

„Ĉu vere jam je la unua tago vi volas almozpeti?“

„Kial ne? Ĉu mi estas ĝusta vagabondo, aŭ ne? Kion povas vi, tion mi jam longe kapablas. Malbaru la vojon, mi agos!“

Ridetante, Petro iris al la domo kaj malaperis en ĝi. La paketo, kun kiu li post iom da tempo revenis, enhavis kelkajn buterpanojn.

„Mi gratulas,“ diris Mikaelo. „Vi estas vera artisto. Mian riverencon!“

Ili sidiĝis sur limŝtonon apud la fosaĵo kaj manĝis avide.

„Ĉu vi scias restadejon por la venonta nokto?“ demandis Petro.

„Iun precizan mi ne konas. Do ni devos iri ĉiam laŭlonge de la ĉielo.“

Ili marŝis pluen. Kiam ili eniris vilaĝon, ĝendarmo staris antaŭ ili. „Kien?“ li kartavis.

Mikaelo rigardis lin malestime. „Kara sinjoro ĝendarmo! Ne insultu, ni estas honestaj malriĉaj migrantoj. Ni nur serĉas ripozejon por la nokto.“

„Ĉi tie vi ne povos trovi tian. Marŝu al la proksima urbo! Tie estas la urba noktrestejo.“

Mikaelo dankis al la malafabla ĝendarmo, kaj kiam ili iris pluen, li diris: „Tiun noktrestejon mi konas. Ĝi estas malpura kaj treege malbona. Mi preferas serĉi alian. Sed ĉar ni estas en la proksimeco de urbo, ni nur malfacile trovos noktrestejon. Kion fari?“

„Mi havas ideon,“ diris Petro. „Ni ankoraŭ ja posedas iom da mono. Ni veturu al pli bona regiono, kie ni povos trovi ankaŭ pli bonan noktrestejon.“

Mikaelo konsentis, kaj ili iris al la stacidomo. Ili prenis malmultekostajn biletojn kaj veturis vagonare mallongan distancon en alia direkto. Kiam en malgranda urbeto ili forlasis la vagonaron, jam vesperiĝis.

La amikoj konvinkiĝis, ke ili ambaŭ ankoraŭ neniam estis en tiu urbeto. Ili iris al la urbestrejo kaj petis noktrestejon. Nun ili spertis ion, kion ili ankoraŭ neniam spertis dum sia tuta vagabondado. Skribisto en la ejo diris al ili, ke ĉi tie ne estas eble ricevi ion senkoste. La amikoj rigardis unu la alian.

„Sed kion ni nun faru?“ demandis Petro. „Ni ja ne havas monon.“

La skribisto rigardis ilin ridetante: „Ĉu vi ne estas vagabondoj? Ĉu vi ne scias, kion vagabondoj faras, kiam ili ne havas monon?“

„Certe tion ni scias.“

„Do faru same! En la urbeto troviĝas sufiĉe da domoj, — kaj neniu ĝendarmo.“

Petro kaj Mikaelo eliris el la ejo. Ekstere ili rigardis sin reciproke. „Ĉu vi nun scias, kion fari?“ demandis Mikaelo.

„Ho, jes! Nun mi scias. Mi prenos la dekstran flankon, kaj vi la maldekstran!“ Tiel rapidege la amikoj ankoraŭ ne estis almozpetintaj kiel nun. De domo al domo ili preskaŭ kuregis, kaj ili sukcesis neatendite bone.


Ĉiutage alia urbo aŭ alia vilaĝo, ĉiam pluen la migrado. Tagon post tago, semajnon post semajno, monaton post monato. Somero pasis, komenciĝis aŭtuno, kaj jam anoncis sin la vintro. La suno ne estis plu sufiĉe varma por ĉiuj homoj. Tiam kaj tiam jam neĝetis, kaj ankaŭ jam blovadis malvarmaj ventoj. Multaj vagabondoj jam estis reirintaj hejmen, kie ili havis gepatrojn aŭ aliajn parencojn. Nur kelkaj ankoraŭ devigitaj vagabondoj estis migrantaj. Inter ili niaj amikoj. Precize kiel antaŭ jaroj ili duope tramigris la ŝoseon.

Mikaelo estis ankoraŭ la sama, kia li estis antaŭe. Lia korpo estis tro fortika por rapide malsaniĝi. Sed tute alie aspektis Petro. Nun oni povis ekkoni, ke lia korpo vere estas malsana. Li treege frostosentis ĉiutage. Mikaelo jam ofte estis demandinta lin, ĉu ne pli bone estus reiri al la bieno, kie oni certe bone flegus lin. Sed Petro petis ne iri tien.

„Kara Mikaelo!“ li diris: „Kion mi faru tie? Vi povas kredi, ke mi estas pli volonte ĉi tie sur la ŝoseo, kvankam estas iom malvarme. Sed mi ne timas. Iam denove komenciĝos somero, kaj ni havos novan sunbrilon. Mi tiel longan tempon deziris reveni sur la longan vojon, ke mi ankaŭ volas resti sur ĝi.“

Dumtage la amikoj ne povis longe migradi, ĉar Petro tro rapide laciĝis. Li ankaŭ ne plu bone kapablis almozpeti. La korpo ne plu obeis. Mikaelo devis havigi preskaŭ ĉiujn manĝaĵojn por ambaŭ, kio cetere ne estis tro peniga por li. De tago al tago Petro pli kaj pli malsaniĝis. Terura tuso kaptis lin, sed li malpermesis konstante, ke Mikaelo konduku lin en malsanulejon. „Tio certe ne estas tre grava,“ li diris. „Tion nur kaŭzas la vetero. Kiam fariĝos printempo, mi certe ree saniĝos.“ Tion li diris preskaŭ ĉiutage, kaj Mikaelo, kiu ne multe scipovis pri sanstatoj, kredis tion.

Sed iutage, kiam Mikaelo estis almozpetinta, kaj Petro atendis lin je la komenciĝo de la vilaĝo, atendis la revenintan vagabondon malgaja vidaĵo: Petro kuŝis sur la tero, kaj sango elfluis el lia buŝo. Terura tuso turmentis lin.

„Kio estas, Petro?“

„Nenio grava! Tio pasos.“

Sed restis ne sola tiu pulmatako. La amikoj migradis unu apud la alia, kiam Petro subite renversiĝis. Li tusegis, kaj la tuta korpo tremis pro malsano. Senfine fluetis la sango el la buŝo, kaj la malsanulo svenis.

Sur siaj brakoj Mikaelo portis la amikon al malsanulejo. Longan vojon li devis iri; sed li ne rimarkis tion. Se li estus devigita, li portus la amikon ĝis la fino de l’ mondo.

La kuracistoj esploris la malsanulon, dum Mikaelo devis atendi en alia ĉambro. Fine la kuracisto venis al li. Li havis malgajan mienon, kiam li diris: „Povas esti, ke li ankoraŭ restos vivanta kelkan tempon. Sed mi nur povas garantii ankoraŭ por du aŭ tri tagoj. Jam de longa tempo, li estas ftiza. Antaŭ tri aŭ kvar jaroj oni eble estus povinta sanigi lin, sed nun estas tro malfrue.“

Mikaelo rigardis la kuraciston per rigidaj okuloj. Li nur estis kompreninta: ankoraŭ du aŭ tri tagojn.

La kuracisto petis lin, nun ne iri al la malsanulo, ĝis la sekvonta tago. Kiel infano la forta, sana vagabondo forlasis la ejon. Per ŝanceliĝantaj paŝoj li moviĝis antaŭen. Li ne sciis iri kien. Nur ien. La tutan tagon li ĉirkaŭvagadis, pensante pri nenio.

Kiel malkuraĝa infano li revenis je la sekvinta tago en la malsanulejon. Oni kondukis lin al la amiko. La malsanulo ekkonis lin tuj.

„Nu,“ diris Petro, „nun ankaŭ min kaptis la sorto. Sed ni ne rajtas plendi. Estis tre bele migri kun vi sur la ŝoseo. Sed ne ĉiam oni rajtas partopreni belaĵojn. Mi ne emas vivi plu. Mi antaŭvidis mian morton jam delonge. Sed mia lasta deziro ankoraŭfoje plenumiĝis. Mi lastfoje vidis la longan vojon. Restu tia, kia vi estas, Mikaelo, amiko, kaj ne plendu! Baldaŭ vi trovos novan amikon.“

Lacege la malsanulo eksilentis. La kuracisto petis Mikaelon foriri, por ke la paciento povu dormi. Mikaelo leviĝis, li premis la manon de Petro kaj rimarkis la malfortan kontraŭpremon. —

Kiam Mikaelo en la sekvinta tago revenis, oni sciigis lin, ke la amiko estas mortinta.

Mikaelo ne ploris. Kial li ploru? Li ja ne sciis, kio okazis. Li nur sciis, ke la amiko neniam revenos. Li ne kapablis plori. Fakte ne! Lia menso estis tro afliktita. La cerbo momente ne plenumis sian taskon.

Kelkajn tagojn poste oni enterigis la vagabondon. En simpla kesto oni portis lin al la vilaĝa tombejo. Nur unu homo sekvis lian ĉerkon. Vagabondo donis al vagabondo la lastan akompanon.

En la malmolan teron malvarman oni metis la ĉerkon. Sen pastro, sen preĝo oni enterigis la ripozeman migranton. Sed tiajn homojn neniu povas kondamni; li tre bone dormas ankaŭ sen pastro kaj sen lasta preĝo.

Mikaelo elpoŝigis plenan manon da tero kaj ĵetis ĝin en la kavon. „Jen prenu, Petro!“ li diris. „Estas la lasta, kion mi povas doni al vi, — estas lasta peco de la longa vojo! Vi ja ŝatis ĝin. Mi kunportis ĝin. Ĝis revido, kara amiko! Kiam vi vidos la aliajn vagabondojn en la ĉielo, salutu ilin de mi! Iam venos ankaŭ mi!“


Sur la ŝoseo paŝadas soleca migranto. Paŝon post paŝo li iras antaŭen. En la mano li portas bastonon, kiun li de tempo al tempo batas sur la teron. Mikaelo, ĵus reveninte de la enterigo, ankoraŭ ne tute rekonsciiĝis. „La longa vojo trovis novan viktimon,“ li murmuris. Por iuj ĝi finiĝas, por aliaj ĝi denove komenciĝas. Ĉiama vojo. Vojo eterna. Kaj subite li vekiĝis. Li prenis la bastonon kaj batis ĝin kontraŭ arbon. „Damnita vojo!“ li kriadis. „Damnita vojo, kiam vi kaptos min?“ Kun ŝaŭmantaj lipoj li batis kontraŭ la arbon. Ĵus preteriris vilaĝano, kiu lin moke rigardis: „Ĉu vi freneziĝis?“

„Ne,“ kriadis Mikaelo, „ankoraŭ ne, sed baldaŭ!“ — — —

Noto de transskribinto:

Mi registris malmultajn ŝanĝojn kontraŭ la originalo per html-aj komentoj.

[The end of La longa vojo by Richard Meye]