* A Distributed Proofreaders Canada eBook *
This eBook is made available at no cost and with very few restrictions. These restrictions apply only if (1) you make a change in the eBook (other than alteration for different display devices), or (2) you are making commercial use of the eBook. If either of these conditions applies, please check with an FP administrator before proceeding.
This work is in the Canadian public domain, but may be under copyright in some countries. If you live outside Canada, check your country's copyright laws. If the book is under copyright in your country, do not download or redistribute this file.
Title: Se grenereto...
Date of first publication: 1930
Author: K. R. C. Sturmer (as Kenelm Robinson)
Date first posted: Sep. 11, 2018
Date last updated: Sep. 11, 2018
Faded Page eBook #20180917
This eBook was produced by: Andrew Sly & the online Distributed Proofreaders Canada team at http://www.pgdpcanada.net
LONDONO 1930
PROPRA ELDONO DE LA AŬTORO
ĈEFDEPONEJO: HEROLDO DE ESPERANTO · KÖLN
Ĉiuj rajtoj ĉe la aŭtoro.
Preso: Heroldo de Esperanto, Köln, Germanujo.
AL LA MAJSTRO, ANDRÉ GIDE.
SEN PERMESO, SEN INDECO.
Li estis tiel nomata »paganta gasto«, laŭ la frazo ĉe la anglaj burĝaj familioj, kiuj volas pliigi sian enspezon, akceptante pensionulojn, sen konfeso per humiliga esprimo tia, kia la angla vorto »lodger« (loĝanto).
Ja estas iom humilige, kiam ŝtatoficisto de bona rango devas akcepti fremdulon en la hejmon, tamen, kion fari se la edzino sopiras al aŭtomobilo, du infanoj iras al gimnazio, kaj la domo bezonas konstantan riparadon? Efektive, la rimedo ne estas malbona, la anonco tute digna estas.
Kuraĝinte fari la paŝon, la familio Forest atendis la sekvojn kun preskaŭa ekscitiĝo. Ili kredeble estis inter la unuaj legantoj de la anonco en la »Ĉiutaga Telegrafisto«, kaj la saman vesperon ekkredis sin ankaŭ la lastaj; sed s-ino Forest sagace atentigis, ke eĉ al plej dezirema pagonta gasto povas manki sufiĉa tempo por tuja vojaĝo al antaŭurbo el la civito Londono. Krome, oni eble nun faras kolekton da rekomendoj; dume tiuj de la familio Forest estis jam pretaj. Oni donos unue la nomon de kuzo, pastro en malproksima graflando. Estas vere, ke rekomendoj venantaj de pastroj emas senvaloriĝi sur la rekomenda borso; oni scias, ke al pastro estas malfacile iun ajn rifuzi pri rekomendpeto. Tamen, pastro restas pastro, respektinda homo, kun nomo tuj trovebla en publika registro.
Poste estus eble citi advokaton, al kiu ia familio Forest ŝuldis monon, kiu do restis en tre proksima rilato kun ĝi, kaj certe dirus kuraĝigan vorton al iu, proponanta pligrandigi la enspezon de la domo.
Ekzistis ankaŭ citinda loka dentisto kaj unu instruisto; nu, dentisto estas dentisto, kaj instruistoj estas instruistoj, homoj netolereblaj en la privata vivo, sed kun nomoj facile troveblaj en distrikta registro, kaj kapablaj skribi taŭgajn frazojn.
Entute do, la familio Forest ne timis pri la rekomendoj; problemo multe pli grava estis, kiun prezon postuli? Fine estis konsentite, ke s-ino Forest petu laŭ prijuĝo pri la vizitonto; ŝi ja restas hejme dum la tago, kaj unua ekvidos lin.
Proksiman matenon ŝi unue ekvidis lin tra la fenestro, serĉrigardantan la numeron de la domo. Bone, 88 Acacia Avenue. Li malfermis la ĝardenpordon kaj ekmarŝis al la domo.
Forŝovante la servistinon, ĵetante posten ŝian viŝilon, donante lastan puŝon al kelkaj vagemaj haroj, s-ino Forest rapidis al la pordo, kaj staris post ĝi, ĝis venos la sonorigo; tio estas, ŝi intencis resti ĝis tiu momento, sed pro ekscito preskaŭ tuj malfermis kun atendema esprimo sur la vizaĝo. Ŝi korektis la vizaĝon, rigardis la leterpaperon jam en la mano, kaj aŭdis—„kaj naŭ infanojn, el kiuj nuntempe du estas enlitaj pro morbilo. Mi mem ĉeestis universitaton, sed daŭra malsanetado malhelpis, ke...“ Nur en tiu momento s-ino Forest retrovis sin. Al ŝi li tiel parolas, al vicprezidantino de la Hampstead filio de l’ Nasklimiga Asocio!
„Tio ne malhelpis vin naski naŭ infanojn“, estis la indigna elkrio, „vian leterpaperon reprenu. Propran mi uzos skribante al la ĵurnaloj pri tia afero, ke...“ La kolportisto ne atendis la sekvon; li forrapidis kvazaŭ, laŭ konvencia anonco »Gardu vin kontraŭ la hundo«, estus aperinta efektiva hundo. Dum cetero de l’ tago li malpliigis sian familion ĝis unu (unu tre kara) kaj kun miro rakontis la okazintaĵon nokte al la dommastrino; ĉar li estis fraŭlo.
S-ino Forest estis iom ĝenata de l’ afero, sed iom post iom retrovis la trankvilon, kaj kiam post unu horo eksonis la sonorilo, ŝi sentis sin tute ĉe si.
„Er ... estis anonco pri...“
„Certe“, respondis s-ino Forest, „envenu, mi petas. Ĉion terure malorda vi trovos, tamen, estas mateno, vi komprenas, la servistino ankoraŭ ne havis tempon...“ Ŝi ne aludis al sia laboro zorge malordigi kelkajn kusenojn, ĉifi kiujn estus krime al la edzo aŭ infanoj, nek pri la taŭgaj libroj hazarde ĵetitaj sur la tablon de la salono, versaro de Omar Kajam, »Ĉetabla Babilado«, de Hazlitt, la plej lasta primilita romano el Germanujo; taŭga miksaĵo.
„Kompreneble, vi komprenas, ke estas afero tute nova al ni, tiel akcepti pagantan gaston, tamen, nuntempe, vi komprenas, la vivkostoj estas tiom altaj, du infanojn ĉe gimnazio oni devas eduki...“
„Mi scias, sed vi miskomprenas la celon de mia vizito. Mi volas certigi la sukceson de via anonco, kaj tial venas proponi ĝian tridekoblan enpreson en tiom da Londonaj gazetoj, tagaj, semajnaj, dimanĉaj, kosto nur kvin...“
S-ino Forest ekdubis, ĉu ŝi povus travivi la rezulton de eĉ unu. Plej ŝatinda vizitanto estis ĥina studento, sed ĥino! Provizi manĝon al ĥino, pri tio ŝi eĉ ne povis pensi. Neklaran ideon ŝi posedis, ke kutime hundidojn, kaj birdnestojn ... nu, ŝi estis dirinta al la edzo, ke hindon ŝi ne rifuzos, efektive, ŝi sciis, ke hindajn studentojn oni kutime bonvenigas kiel pagantajn gastojn, sed ĥino, ne, ĝentila ŝi trovis lin, sed li aŭdis kun ioma surprizo, ke jam la anonco iĝis malvalida.
Alia, veninta pro la anonco, estis instruisto ĉe popollernejo, kaj s-ino Forest sciis, ke ankaŭ ŝia edzo estas ĉikaneme estrema; krom tio, la anonco klare diris »Kiu infanojn amas«.
Ŝajnas, efektive, ke solaj »gastoj« restos la familianoj; efektive s-ro Forest, pro ofta foresto ĉe la Konservativa klubo, estis kelkfoje nomata de la edzino »la loĝanto«. Eĉ la infanoj komencis ŝajnigludon, dum kiu la knabo imitas hejmenrevenon al edzino »dommastrino«, demandanta kun afekta zorgemo, „Ĉu li havas plendojn pri la servado de l’ pasinta semajno?“, kaj respondas al la fratineto, „ke la malfrua laborado ĉe la oficejo...“
Tri tagojn poste, tamen, ĝuste kiam oni estis elpensinta planon saldi la hejman konton per aĉeto de motorbiciklo kun flankĉareto, anstataŭ aŭtomobilo, venis elĉiela sendito, en formo de junulo plej ĝentilmiena, kiu postulojn ne faris, nek ŝajnis eĉ aŭskulti, kiam s-ino Forest mencias pagon de tri gineoj ĉiusemajne.
Nur pri la telefono li montris plaĉitan intereson; klarigis, ke li ofte devos uzi. Kompreneble, dolĉe insistis s-ino Forest, li uzos ĝin kiel eble plej multe, certe pli multe ol la familio mem, ĉar efektive ili petis instalon nur por ke s-ro Forest povu telefoni de la oficejo, okaze de malfrua laborado. „Vi scias“, ŝi diris, „kio estas ŝtata ofico.“ „Efektive“, estis la respondo, „mi ja devas: mi estas mem ŝtatoficisto.“
„Bonege, vi certe estos tre simpatia al mia edzo. Ha, jen mia fileto, reveninta el la lernejo! Georgo, salutu sinjoron ...?“
„Tottem.“
„S-ron Tottem.“
„’tagon“, respondis grunte la knabo. „Panjo, tiu bubo Evans ricevis de la patro biciklon, tute novan, kaj vi scias, ke paĉjo promesis al mi antaŭ du monatoj...“
„Jes, jes“, rapidis lia patrino, „nu, tre baldaŭ, sendube.“ Preskaŭ tuj, dank’ al tiu junulo. Sed tion ne vortigis s-ino Forest. La penso rezultigis kiel videblan efikon nur ĉarman ridon, tute sorĉan al tiu, ebligonta al la familio Forest aĉetojn de aŭtomobilo, kaj (por la knabo) biciklo.
Sinjoro Forest devis labori malfrue ĉe la oficejo tiun vesperon. Kia ajn estis la laboro, kiu tiom ofte tenis lin, certe neniam ĝi mildigis lin, kaj preta grumbli pri io li estis ĉiam ĉe reveno. Ĉi tiun fojon li ja havis kaŭzon, trovante en sia preferata brakseĝo fremdan junulon, kiu tute ne ĝenis sin, sed leviĝis por diri „Bonan vesperon“, kaj tuj residante, proponis al s-ro Forest sian tabakujon. „Mi dankas, mi ne fumas“, ĵetis s-ro Forest, kaj etendis la manon al gazeto, sed antaŭ ol la fingroj atingis li devis aŭdi ... „do, ni estas efektive kolegoj. Tre interese. Mi ĉiam asertas, ke ofico sub la ŝtato estas nepre la plej bona rimedo por eviti la laboron. La ĝena afero, tamen, estas, ke oni devas ĉeesti la oficejon. Nur hodiaŭ la estro de mia fako riproĉis al mi, ĉar mi forestis la oficejon en momento, kiam li bezonis min; kiom absurde, kvazaŭ oni devus resti tutan tagon, nur pro ŝanco, ke...“
Sinjoro Forest posedis kelkajn junulojn de tiu speco en la propra oficejo, kaj trovi pluan, venante hejmen post longa labortago ... Tamen, murdo ne okazis, kvankam li estis fortika, kaj la junulo pli svelta, ol larĝa. La murdo fariĝas malaktuala, malmoda, eĉ nekonvena en burĝaj rondoj.
Tamen, al s-ino Forest la nova familiano plaĉis, lia ĝentileco surprize plaĉis ŝin post tiom da jaroj pasigitaj kun la edzo, kaj ŝi facile pardonis fremdajn moretojn; eĉ lia kutimo, inviti al vespermanĝo amikinon (neniam la saman dufoje) estis akompanata per tia ĉarma peto por permeso, ke ŝi neniel povis protesti, kvankam la ideo ke li povus baldaŭ edziĝi malvarmigis ŝin. Ŝi ne volis vidi malaperi la aŭtomobilon, jam oni estis paginta unuan monsumon por ĝi, kaj farinta unuan veturon en ĝi. La aŭtomobilo ŝajne partoprenis ŝiajn sentojn, ĉar dum tiu veturo ĝi tiom ofte haltis, ke estis neeble eĉ suspekti ĝin pri deziro malaperi.
Tottem ĉiam montris fieron pri sia loĝejo, kaj deziron ĉion montri al siaj vizitantoj, la salonon, la studejon, la ĝardenon, eĉ la propran litĉambron.
„Ĉu vi permesas, ke al mia amikino mi montru ankaŭ la propran ĉambron dum kelkaj minutoj?“ „Sed, kompreneble“, respondis s-ino Forest, interŝanĝante rideton kun la amikino. Nu, efektive, en 1929, kio estas tio? tiom pli al moderna virino larĝmensa, vicprezidantino de loka filio de l’ Nask-limiga Asocio? Krom tio, ŝi povis scii, per la leteroj en lia tirkesto, ke li estas junulo tute bonkonduta, kion pruvis ankaŭ la preĝlibro sur la kamenbreto, kvankam li ne ĉeestis preĝejon, kaj eĉ, dummanĝe babilante, konfesis nekredon je religiaj dogmoj.
„Nu, s-ro Tottem, certe ĉiu devas konfesi, ke la dogmoj de la religio ne plu taŭgas en la moderna vivo. (Pli da florbrasiko? Georgo, sonorigu por la servistino, ke ŝi enportu la pudingon.) Mi memoras, ke la predikanto ĉe la Novspirita Templo diras, ke nur la Amo (Mario, malbona knabino, tiel lasi la fabojn elfali el buŝo, ĉu mi ne ĉiam diris, ke vi ne tiom enbuŝigu samtempe?) ... nur la Amo estas necesa por la nova mondo, kiun ni devas krei. Ĉu vi iam interesiĝis pri la Novspiritismo? Tiom helpa, kaj la Teozofismo, ankaŭ, ties kunvenojn mi ofte (jes, pladojn forportu kaj alportu kafon) mi ofte ĉeestis kun s-ro Forest, dum la tempo antaŭ la alveno de la infanoj...“
„Mi konfesas, ke neniam mi multe interesiĝis pri la diversaj religioj; mi estas ano de la Racionalista Eldonista Asocio.“
„Ha“, respondis s-ino Forest, kaŝante sian nekomprenon, „la eldonaj aferoj lasis al vi malmultan tempon por interesiĝi pri la fundamentaj aferoj, kredeble. Georgo, kiom ofte mi devos peti, ke vi ne mordu la ungojn. Ĉu vi ne havas hejmlaboron farendan? Estas finite? Do, vi povos amuzi al s-ro Tottem; montru al li vian kolekton de poŝtmarkoj, aŭ ŝakludu, eĉ vi povus kun la fratineto ludi, sed ne interbatiĝu. La domon mi devos prizorgi, kaj ne havas tempon disponeblan por disigi vin aŭ bandaĝi vundetojn.“
Do, tiun preĝlibron sur la kamentubo ŝi ne bone komprenis. Kaptante fruan okazon rigardi ĝin, ŝi estis forte skuata. Tute ne preĝlibron ŝi enrigardas sed francan vortaron. »Bellows French-English, English-French Dictionary«. Kiom trompa estas la kovrilo, kaj kiom suspektiga estas franca-angla vortaro, krom en manoj de studento aŭ fakulo, kaj kian intereson povas havi s-ro Tottem pri franca lingvo? Ŝia menso tuj saltis al mallumaj konjektoj; ja ĉiu scias, kiaj estas francoj, facilmoraj homoj, kaj franclingvaj aferoj estas tre malbonfamaj. Ŝi estis aŭdinta teruran historion pri familio en apuda strato, kiu akceptis francan instruistinon en la hejmo por perfektigi la infanojn pri la lingvo ... sed ĉiu scias, kiaj estas francaj virinoj, kaj la viroj ankaŭ. Ĉi tiun aferon oni devos esplori.
La ĉambron esplori oni povis nur ĵaŭdon posttagmeze, kiam libertempis la servistino, ĉar ties foresto dum la dimanĉaj vesperoj ne utilis, dum ĉeesto de Tottem. Cetere, la dimanĉo tute ne taŭgus al tia afero.
Komence s-ino Forest trovis nenion novan, krom la libro »En okcidento nenio nova«, kiun ŝi estis leginta, kiel ĉiu sinjorino en la antaŭurbo Hampstead. („Karulino, la plej terura libro! Necesas nepre legi!“) Tamen, subite, en unu el la tirkestoj, montriĝis kartona skatoleto, kaj jam laŭ la eksteraĵo ŝi sciis la enhavon. Ŝia koro tremis. Se ŝi eĉ estus suspektinta, ke li estas tia junulo, neniam li iĝus ano de la familio de sinjoro Forest, ŝtatoficisto de bona rango, kies edzino estras en la loka virina societo, kaj estas vicprezidantino de la loka filio ... sed s-ino Forest estis nelogika, kiel multaj virinoj.
Tamen, tuj forigi lin, ne estis eble. Oni ne povas akcepti iun en la hejmon, trakti lin kiel familianon, prezenti lin al ĉiuj amikoj, kaj tiam subite, sen videbla kaŭzo, malaperigi lin. Necesis por tiu ĉi afero la virina ruzeco.
Tottem eksentis tre baldaŭ, ke lia ĝentileco ne trovas tiom plaĉitan akcepton, kiel antaŭe, ke ĝi ne tuj vekas ĉarman rideton sur la vizaĝo de s-ino Forest. Sinjoro Forest ĉesis kaŝi sian opinion pri la juna generacio de ŝtatoficistoj, kaj unufoje eĉ petis Tottem malokupi lian preferatan seĝon. La infanoj montris sin malpli emaj, dum vespere ili faris sian hejmlaboron, lasi liberan spacon sur la tablo por li. Kiam li hazarde menciis iam, dum vespermanĝo, ke dum venonta vintro li volas studi francan lingvon, s-ino Forest respondis, intenceme, ke homo studema pli bone trovu sin for de infanoj.
Al la kutima demando „Ĉu proksiman mardon povus veni al tagmanĝo lia amikino fraŭlino Blake“, s-ino Forest, kiu estis trovinta ŝin antaŭ du semajnoj „tiom simpatia, tiom ĉarma“, trovis, ke ĝuste tiun nokton estus iom malfacile akcepti ŝin. Finfine, temis pri la telefono. Oni atentigis lin, ke ne estas juste, ke li pagu nur la koston de ĉiu alvoko, unu pencon, sen atento al la ŝtata abono. Se li devus uzi publikan telefonon, la pago estus po du pencoj, kaj li ne rajtas profiti el la abono pagata de s-ro Forest.
Iun tagon s-ro Tottem anoncis al la familio, ke pro diversaj ŝanĝoj en siaj cirkonstancoj, li devos forlasi, kaj la konsterno estis granda. S-ino Forest diris, ke ŝia amo al li estis preskaŭ patrina, tia, ke neniam ŝi povus akcepti en la familion alian pagantan gaston. Efektive, ŝi neniam tion faris.
La aŭtomobilo pli bone veturis reen al la vendisto, ol iam dum ekskursoj. Eble ĝi sciis sin nur parte pagita, kaj havis konsciencon.
„Strange,“ diris unu el la du, post paŭzo, „mi ĵus legis la biografion de Earle Welby pri la poeto Swinburne. Ŝajnas, ke tiu ĉi suferis dum tuta sia vivo pro manio pri la flagelado, kaj ke post lia morto oni trovis inter liaj paperoj multajn poemojn en tiu humoro tute ne preseblajn.“
La du viroj sidis en unu el tiuj restoracioj, posedataj de italoj, kiuj en la Londonaj eksterurboj estas la solaj ejoj por eksterhejma rendevuo post la deka horo de la vespero, kiam laŭleĝe fermiĝas la bierejoj. La babilado estis teminta plejparte pri libroj, kaj estis tia, kia elŝprucas ĉe renkontiĝo inter homoj, kiuj amas la literaturon sed ne unu la alian, kiom ajn longe daŭras la amikeco.
Respondo al la rimarko pri Swinburne ne tuj venis. Golding rigardis la parolinton, kaj atente observis ties esprimon de malŝata scivolemo. Liaj pensoj turniĝis malantaŭen en liajn knabajn tagojn. Bubon dektri-jaran li vidis, dimanĉon posttagmeze pelitan el la domo de dormavidaj gepatroj, vagantan tra la dimanĉe mornaj stratoj de Londono, malsatan je iu intereso en la vivo, senmonan, havanta neniun distron, krom rigardo al la fenestroj de la malmultaj butikoj, dimanĉe malfermaj, precipe tiuj de gazetvendistoj. Ĉe tiuj ĉiam troviĝas en la fenestro ekspozicio de ilustritaj poŝtkartoj, kaj Golding klare memoris la emon de siaj paŝoj celi al tiu distrado, kaj bone memoris, ke lia rigardo restis ĉiam ne sur la kartoj surhavantaj vidaĵojn de la distrikto nek sur tiuj kaŝe erotaj kiuj apudestas la rigidan linion de la angla puritanemo. Estis kun la rigardo direktita al bildoj temantaj pri iu ofta humiligo de etuloj, ke Golding vidis sin kiel knabon premanta la nazon kontraŭ fenestra vitraĵo kun sengantaj manoj en la poŝo por ŝirmi ilin de la haŭt-tranĉa venteto de decembra tago, en la buŝo bombonon lastan el la saketo responda pri la elspezo de du pencoj, du trionoj de la ĉiusemajna poŝmono ricevita de la gepatroj.
Dektri-jara, eble dekkvar. Supozeble ĉio ĉi tio okazis dum la feritempoj, ĉar je tiu aĝo li estis dum naŭ monatoj el la jaro ĉe pensionlernejo en la kamparo. Unika sperto, esti ano de pensionlernejo, sperto kiun neeble estas priparoli kun iu, kiu ĉeestis nur la ordinaran gimnazion, sperto pri vivo en mensa komuneco kun aliaj homoj sen havi tiun barilon ĉirkaŭ la menso, kian ni portas en la plenaĝeco. Golding klare memoris, kiel sola la severa punado ombris lian memoron pri la senzorga feliĉo de tiuj tagoj. Li estis leginta, ke en aliaj landoj, en Francujo, ekzemple, la korpa punado ne ekzistas en la lernejoj, kaj ofte miris, ke la instruistoj povas estri sen tiu rimedo. En Anglujo ĉe la gimnazioj ĝi estas afero malofta, bagatela, sed en la pensionlernejoj, malproksime de plendemaj parencoj ... ŝprucis en la menso de Golding bildoj hontigaj, humiligaj, pro kiuj li povus ruĝiĝi antaŭ la amiko.
Eĉ nun ...
Li konstatis, ke el sesmonata studo de la itala lingvo, restis en la menso preskaŭ nur unu vorto, iun tagon trovita en granda vortaro, la vorto „sculacciare“.
La okulojn sur la edzino de la posedanto, kalkulanta monon ĉe la kaso, insultanta iun el la kelnerinoj pro erareto, li memoris, kiel en diverslingvaj vortaroj li estis serĉinta, kun stranga plezuro ...
Mense li skuis sin, retiris sin al la nuno.
Kaj tiu kontraŭ li, tiu estas instruisto, kaj havas tiun povon super siaj knaboj. Golding imagis la povon, la okazon uzi ĝin, kaj sentis denove la vangojn varmiĝi. Dio, ĉu do li al aliaj homoj malsimilas, kaj, se jes, pro tio devas resti pario? Li ĵetis denove rigardon sur la vizaĝon de sia amiko kaj notis la kondamnemon kaj la nekomprenemon sur ties vizaĝesprimo.
Jen homo, al kiu ĉio nenormala estas nekomprenebla kaj tial kondamninda. Golding sentis ekmalamon kontraŭ li, kontraŭ ĉiuj, kiuj emas juĝi anstataŭ kompreni. Li kapablis bone klarigi la kaŭzon de tiu nenormaliĝo ĉe Swinburne, kiu suferis kiel knabo pro instruistoj emaj al la vergmanio sen konscii tion; sed preferinde estus silenti.
Post gustumo de sia kafo, Golding rigardis en la okulojn de la amiko kaj diris en la tono de iu malmulte interesita pri la temo: „Ĉu, efektive?“
La eminentulo malfermis unu post la alia siajn leterojn. Tio estis afero, kiun neniam li lasis al sia sekretario, afero, kiun li trovis ĉiam plezura. Dekstre, sur la skribtablo, kuŝis la malplenaj kovertoj, zorge distranĉitaj; la eminentulo estis tre ordema, neniam li eĉ komencis legi iun leteron, antaŭ ol teni la koverton kontraŭ la lumo, por vidi ĉu restas en ĝi ankoraŭ io (ĉar iam li estis tiel perdinta poŝtmandaton) kaj distranĉi ĝin. Li tamen ne forĵetis tuj, ĉar ofte estis interese kontroli per rigardo al la poŝtstampo la horon de enpoŝtigo. Tion li jam estis rigardinta, antaŭ ol malfermi la leteron; li ŝatis diveni la sendinton, se ne per la skribaĵo, do per la devenloko. La unua rigardo al la poŝtstampo, do, informis pri la loko, la dua, se necese, pri la horo.
Ekzistas tiaj homoj. Kutime ili troviĝas inter la skolastikuloj kaj bibliotekistoj, kaj kutime estas malriĉaj; tamen, eĉ skolastikulo povas iĝi eminenta, eble riĉa, okaze de trafa edziĝo.
Lia moŝto Sir Lucy Rice estis tiel farinta paŝon antaŭen, kaj nun, kvardek-jara, povis jam ripozi sur sia famo, nur de tempo al tempo eldonante broŝureton pri la aŭtentiko de iu versaro en teatraĵo de Ŝekspir, aŭ pri poemo de Donne. Li ankaŭ fieris pri sia intereso en moderna literaturo, kaj la legantoj de la »Eklezia Revuo« kutimis laŭdi lin pro la larĝeco de menso kiu povis vidi talenton ankaŭ en la hodiaŭa literaturo. Multaj estis la paroĥestroj en la provincoj kiuj vespere, post enlitigo de l’ infanoj, laŭtlegis al la edzino la kritikajn juĝojn de Sir Lucy Rice pri libroj, por legi kiujn ili neniam trovos tempon. Li estis priridata de ĉiu, kiu kapablis aprezi la literaturon aŭ mem verki, sed li havis famon tre disvastigitan inter tiu parto de la popolo, instruita sed ne intelektema, ĉe kiu la ŝato al libroj estas konsiderata kiel konvena afero taŭga al dimanĉaj posttagmezoj kaj al vagonarveturoj, kaj la malŝato kiel signo de krudeco.
Hodiaŭ posttagmeze li ne trovis tre interesa sian leteraron. Unu-du cirkuleroj de diversaj eldonistoj, admirletero pri lia lasta artikolo en la »Protestanta Virino«, kaj letero de la filo, kiu ĉe la universitato estis, en sia literaturema rondo, la ĉefa mokanto kontraŭ la patro.
Restis unu, kiun li malfermis seninterese, kaj komencis legi sen multa atento.
10 Queen Street,
Dover.
17.3.25.Estimata sinjoro,
Vi sendube min ne memoras, sed mi estis prezentata al vi ĉe festeno de la Spencer-societo antaŭ du jaroj de nia komuna amiko sinjoro Matheson. Vi tiam aŭskultis tre ĝentile miajn ideojn pri la formo de la romano, kaj poste diris: „Sed, s-ro Kent, kial vi mem ne provas realigi tian koncepton en konkreta formo; necesas, ke vi batu vin en la verkadon.“
Nu, via rimarko, pri kiu kredeble jam forgesis vi mem, estis al mi la unua instigo, rezulte de kiu romano mia aperos proksiman semajnon ĉe eldonejo Lucas kaj Ko., kaj mi ne povas preterlasi la okazon danki al vi tre kore pro la stimulo, kiun ĝuste en tiu tempo mi bezonis.
Petante pardonon pro tio, ke mi per jena letero ĝenas vin, mi salutas vin, kaj restas altrespekte via,
F. A. Kent.
Sir Lucy Rice relegis la leteron por certiĝi, ke li ne trompiĝis pri ĝia enhavo. Li efektive memoris la skribinton, kvankam ne lian parolon, iun el la menaĝerio de tiu Matheson, ĉefredaktoro de la »Librulo«, kiu ĉiam entuziasmas pri iu eltrovito kun brila estonteco en la literatura mondo. Tiu estas ulo, kiu volas krei per la eltrovado, nekapabla mem verki; nu, recenzojn, jes, kaj paragrafojn. Iam estis aperinta morda paragrafo pri la talento de la altrespektata Sir Lucy Rice, kiun tiu estis forgesinta, t. e. estis forpuŝinta el la konscia menso; ĝi tamen nun efikis post lego de la letero.
Tia impertinenteco! La diablo! La eminentulo estis bone ekipita por meti tian ulon en lian rangon. Li antaŭen etendis la manon al plumo kaj papero, kaj skribis rapide:
Lancaster Gate,
Londono.
19.3.25.Estimata sinjoro,
Mi tre bone memoras vin, kaj la elfluon de vortoj kiun mi haltigis per mia rimarko kaj samtempa formovo ...
—sed li haltis, kaj post momento distranĉis la folion, prenis alian, kaj skribis:
Lancaster Gate,
Londono.
19.3.25.Estimata sinjoro,
Mi dankas al vi pro via letero de 17.3.25. Kvankam mi tute ne povas kredi, ke mi faris rimarkon iel similan al tiu, kiun vi atribuas al mi, tamen mi tre ĝojas aŭdi pri la unua paŝo de iu ajn komencanto en la literatura sfero.
Kun estimo via,
Lucy Rice.
En tiu sama vespero, en la horo, kiam la sekretario de Sir Lucy Rice metis en la poŝton la leteron al s-ro Kent, la ricevonto telefonis al sia amiko kaj protektanto, Matheson, ĉefredaktoro de la »Librulo«. Kent estis prilaboranta novelon detalplenan, kaj volis informiĝi pri iu moreto de la angla burĝa klaso. Pasiginte la plej grandan parton de sia tempo en juda medio kiel privata instruisto, li sciis sin neinformita pri multaj nuancoj de la ordinara angla vivo, kaj ne hezitis turni sin al amikoj dum ellaboro de la ideoj svarmantaj en lia cerbo. Pri la kutimetoj de populara danchalo li nenian koncepton havis, kaj kiam oni estas kvardek-jara estas jam tro malfrue komenci lernadon, tiom pli se oni estas sinretirema kaj ege sinkonscia, kia sendube estis la verkinto de tiu letero al Sir Lucy Rice.
Estis la edzino de s-ro Matheson kiu aŭdis kaj respondis al la telefonvoko. Ŝi rekonis la voĉon, kaj respondis kun ĝentileco kiu surprizis al Kent, kiu kredis sin malmulte amata de ŝi. Ĝis tiam, vere, s-ino Matheson malŝatis lin, sed dum la lastaj kelkaj tagoj la rilato inter ŝi kaj la edzo iĝis tia, ke ŝi eksentis ioman amon al ĉiu, de li malŝatata, kaj, inter ili, al Kent. La afero estis ke Matheson volonte donis helpon kaj konsilon al iu talenta nefamulo, sed malkontentiĝis pri li ĝuste en la momento, kiam tiu ŝajnis sukcesonta. Oni povus kredi, ke nur pro deziro konscii sian superecon li emis helpi, kaj ke li volis repuŝi en momento de sukceso, por povi denove etendi subtenan manon.
La ĝentileco de s-ino Matheson ne daŭris dum ŝi elkriis, mane kovrante la aŭskultilon: „Joĉjo, estas Kent ĉe la telefono, volas fari demandon al vi.“
„Li cindriĝu,“ estis la respondo, farita sen atento al la servistino, „li havas demandaron pretan sur papero: ‚Kian kostumon portus pastredzino dum mateno‘, ‚Kiu enirus unua ĉe publika festeno, la urbestro aŭ parlamenta deputito de la urbo‘, ktp. Diru al li, ke pro malvarmumo mi ne povas eniri la koridoron.“
Tian mesaĝon, iom dolĉigitan, aŭskultis la ricevonto de l’ letero el Lancaster Gate. Li ne estis trompita de ĝi, kaj kvazaŭ aŭdis la originalan tuton. Al maldikhaŭtulo ĝi pli efikis, ol li konfesis aŭ konsciis, kaj kvankam ĉe proksima renkonto Matheson montris sin pli ol ordinare simpatia, li ricevis repuŝon tiom vundan al la sinestimo, ke kiam fine aperis la verko, kiun li estis patruminta, ĝi ricevis recenzon en la gazeto »Librulo« ne tre laŭdan, de iama favorato de Matheson, nun envia al Kent.
La letero de Sir Lucy Rice efikis laŭdezire, kaj Kent tordiĝis de honto, dum li disŝiris ĝin.
Dek jarojn poste, ok jarojn post la sinmortigo de Kent, li estis jam mondfama. Lia sola, sed grandega romano, »La Verda Dianto«, estis legita de ĉiu abonanto de la »Librulo« (la revuo spegulanta ĉiun atentindan tendencon en la moderna angla literaturo, la revuo, kiu presigis la unuajn provojn de tiom da verkistoj, destinitaj teni alte la nunan literaturon), de ĉiu studento ĉe Oxford aŭ Cambridge interesita pri la formo de la romano, kaj de ĉiu recenzisto de la ĉefaj kulturaj revuoj. Ĝi estis tradukita en la plej gravajn eŭropajn lingvojn, kaj aperis felietone en la »Nouvelle Revue Française«, kiu komparis la verkon al tiu de Proust.
Ne ĉie ĝi trafis laŭdon; la profesoro pri angla literaturo ĉe King’s College nomis ĝin »tiu besteca verko«, kaj la plej disvastigita ĵurnalo en Britujo asertis, ke ĝi estas malmorala verko, malpermesenda de la leĝo. Du episkopoj damnis la verkon en ĝiaj kolonoj (je honorario po kvin gineoj) kaj fama psikologo pruvis, ke la aŭtoro estis sekse senpova, kaj trastriata de masoĥisma komplekso.
En sia esotera rondo Matheson kutimis fanfaroni, ke Kent ĉiam telefonis al li kiam li bezonis informon pri eta punkto, kaj la redaktoro de la »Librulo« akiris multan krediton pro sia protektado al Kent. Kiam oni faris kolekton da memoraĵoj pri Kent, la volumon redaktis kaj la antaŭparolon verkis Matheson, kiu citis kun fiero, ke Kent kutimis telefoni al li, okaze de necerteco pri iu detalo ĉe la moroj de la angla burĝaro.
Ankoraŭ dek jarojn, kaj la verko »La Verda Dianto« estis de ĉiu legita. Ĝia amareco kaj amoraleco estis trafa al la gusto de l’ epoko, kaj ĝia stilo tia, ke kelkajn partojn oni uzis en la kolegioj por ia porinstruista ekzameno.
Post la morto de la altrespektata Sir Lucy Rice oni trovis inter liaj paperoj leteron tre altvaloran, kiu ankoraŭ pli altigis la famon de la literaturisto. La letero estis de Kent, kaj konfesis, ke tiu ricevis sian unuan instigon al verkado de Sir Lucy Rice, kiu ĉe festeno estis renkontinta la aŭtoron, kaj dirinta kuraĝigajn vortojn.
Jen, diris la biografianto de Sir Lucy Rice, la plej bona kaj konvinka el multaj pruvoj, ke li estis ĉiam la amiko kaj amato de la juna generacio verkista. La letero vendiĝis por kvindek monfuntoj.
Ankoraŭ dudek jarojn, kaj oni estis forgesinta pri Kent. La publika gusto estis ŝanĝiĝinta, estis idealema, kaj oni trovis aludon al »La Verda Dianto« nur en esoteraj revuoj, la libron nur sur la breto, neniam legata.
SKIZETO PRI AMIKECO.
Estis post la danco en Westminster, ke ni staris kune en la arkaĵo de la subfervoja stacio, sen parolo, sen deziro disiĝi. Dum iom da tempo ni staradis ankoraŭ, lasante nin trempiĝi en la milda nokta aero. Preterpasis nin homoj ĉiaj, geamantoj, malrapidante sencele tra la arkaĵo kaj reen, geedzoj malpli revemaj, tiom pli kontentaj, senhejmulo senvorte etendanta skatoletojn da alumetoj, altkreska, fortika policano rigardanta lin minaceme, gazetvendisto esperanta vendi la lastajn ekzemplerojn de la vespera ĵurnalo, loĝantoj de la ekster-urboj rapidantaj al la ĉefstacidomo por trafi la malfruajn vagonarojn, kiujn oni aranĝas speciale por la sabata vespero.
„Venu“, mi diris al Joĉjo, tuŝante lian brakon, „ankoraŭ unufoje tra la stacidomo—morgaŭ estos dimanĉo, ĉu ne?“
„Kaj tamen mi volas frue leviĝi,“ li ridetis, tamen ekmoviĝante.
Estas io, pri la ĉirkaŭaĵo de la stacidomo Victoria, al mi escepte alloga. Ĉiam estis tiel, de kiam mi unue venis al Londono, ĉe la komenco de la mondmilito, kiam la butikoj estis etaj, malnovaj, kaj malpuraj. Nun, kiam oni vidas ĉie grandajn, novajn magazenojn, nokte brilantajn je lumreklamoj ĉiukoloraj, nun ankoraŭ la etoso estas al mi alloga, mistera, romantika, simpatia. Ĝenas nur la noveco de la bierejo »Windsor Castle«, el tiaj lokoj mi preferas ĉiam la intimajn, malnovajn, same kiel oni amas pipon vere forĵetendan.
Estis jam post la dek-unua, do neeble eniri la tetrinkejon Lyon’s, (tiun kiu estas rekte kontraŭ la subfervojo, ne tiu apud la muzikhalo; la unua estas multe pli interesa, tie per dupenca taso da teo [laŭ dimanĉa tarifo tripenca] oni povas sidadi kaj observi „la mondon kaj lian edzinon“, laŭ nia frazo) krome mi sentis, ke Joĉjo, same kiel mi, estas en moviĝema humoro, kaj ni direktis niajn paŝojn tra la strato Wilton, preter la itala kafejo kie Joĉjo unuafoje citis al mi el Hohlov:
„Jen ĝi brilas, mia luno...“
Estis en la vespero de tiu tago, ke mi kuniris kun li al lia loĝejo, kaj ke li pruntedonis al mi la volumeton, kaj en tiu vespero, ke li konigis al mi la poemon de Baghy. Kara Joĉjo, kiom mi ŝuldas al li! Li havas nur dudek-kvar jarojn, estas do malpli aĝa ol mi je tuta jaro, sed mi ĉiam lasis lin esti la gvidanto en la ĝardeno de la poezio, al mi li ĉiam konigis siajn eltrovaĵojn.
„Ĉu mi ne pravis?“ li nun diris. Mi komprenis, ke ankaŭ li memoras pri tiu babilado.
„Kiam vi avertis min, ne atendi trovi en la Esperanta poezio la amon, kia oni konceptas ĝin en la angla? Jes, kompreneble. En nia ĝisnuna poezio oni trovas ofte la vorton »amo« sed en efektivo nur la memoron pri ĝi aŭ la korpan pasion. Oni neniam trovas tiun ekstazon, kiun donas »Helen, thy beauty is to me ...« el Poe, aŭ »My dear, your lips, adorable«, el Rupert Brooke. Eble tiu nekorpa ekstazo estas propra al la angla literaturo?“
„Mi ne scias. Tamen, mi ne dubas, ke la angla prudemo, kiun ni tiom ofte malbenas, liveris al ni belaĵojn nekonatajn en landoj, kies ideologioj estas malsamaj. Ekzemple, vi memoras de Joseph Hergesheimer »The Lay Anthony«“, li rave ridetis, „jes, kompreneble, nu, tuta ĝia beleco devenas el kaj dependas je la koncepto, ke Antonio bele agas, restante virga, pro la memoro de sia amatino.“
„Jes, la idealigo de la ĉasteco pro estetika aŭ almenaŭ senreligia motivo, tio naskis multon belan en la angla literaturo, ekzemple de Meredith...“ mi recitis verson el »Modern Love«, kiun li daŭrigis.
Subite mi kaptiĝis de ekscito, pensante al la ĵus legita ekzemplero de »Al Torento«, kuŝanta en la brustpoŝo de mia surtuto. Ĉu tuj, nun, mi konigu ĝin al li? Mi konsideris la aferon, ĉu nun liveri al li la volumon, aŭ ĉu ankoraŭ, almenaŭ ĝis la morgaŭo, egoisme, nejuste, teni al mi tiom da beleco. Mi bildigis al mi lian plezuron, lian entuziasmon, lian dankemon. Granda estis la tento, premi la verkon en liajn manojn, diri: „Jen, Joĉjo, jen la plej alta belo, la plej simpatia kompreno, laŭ niaj vidpunktoj!“; sed ne, ankaŭ por tiu nokto mem, por relego en la propra lito mi volis konservi ĝin. Efektive, mi ne agas nelojale al li, almenaŭ pri tio mi provis konvinki min.
Ni marŝis sen pluaj vortoj en la stacidomon tra la flankenirejo.
Estis preskaŭ senhome. Ni vagis tra la granda korto, preter la atendsalono, kie ni sidis post la lasta danco en Westminster, kiam ni akompanis la fraŭlinojn Brett al ilia vagonaro, la vesperon kiam Joĉjo ŝajnigis ne scii, kio estas kamizolo, kaj Anjo proponis klarigi al li la aferon, por reciproka informo pri tio, ĉu la famo veras, laŭ kiu li ne portas kalsonon, eĉ dum vintro! Preter kajo ok, kie en 1926 ni renkontis la du germanajn samideaninojn vojaĝantajn al Edinburgo, kun kiuj ni pasigis bonegan amuzvesperon en Londono.
Ni rigardis la grandan horloĝon, sub kiu mi renkontis tiom ofte lin kaj aliajn geamikojn.
„Dek antaŭ la noktomezo?“
„Jes, tio lasas al mi tempon—je kvarono post, la lasta foriras.“
„Do, restas tempo por kaftrinko.“
„Jes,“ li ridetis, „ne necesas timi, ke altoficisto de mia firmo vidos min tie!“
Ni ambaŭ ridis. Vere, kiam mi pensas al la lokoj, kiujn ni frekventas! Kiujn nia amikeco beligis. Ni eniris, mendis kafon, rigardis kun amuzo la brunan fluidaĵon kiun oni metis antaŭ nin.
Mi donis al li la sukeron. „Ĉu vi rimarkis tiun fraŭlinon kun kiu Mason dancis unufoje, tiun kiu portis verdan robon?“
Liaj lipoj ekmoviĝis de ekstazeto. „Belegan korpon ŝi havas, jes. Kaj kiel ŝiaj haroj kuŝis sur la nuko...“ Ni sidis silente, bildigante ŝin al ni denove.
„Sed se oni volas paroli pri kruroj...“
„Nu?“ mi diris, trafante liajn okulojn, ridetantajn de ĝojo. En nia rondo, oni ŝercas pri Joĉjo, ke se oni volas havi juĝanton pri kruroj ...
„Ĉu vi ne vidis?“
„Multajn,“ mi ridetis, „sed ... tiu?“
„Portis arĝentan robon, dancis ĉiam kun tiu judo en la bruna vestaro. Dio, kiom belaj ili estis!“
„Sciu, Joĉjo, estas bela trajto ĉe vi, tiel vi povas paroladi pri la belaj kruroj, kiujn vi vidas, sen la plej eta...“
„Karulo, ĉu vi ne scias, ke jen la sola afero, kiu povus instigi min mem verki poemon?!“
„Ke mi estu permesata legi ĝin,“ mi diris.
„Se vi estos bona knabo,“ li amik-incitis.
Tie ni sidadis inter malpuraj laboristoj, aŭskultante senatente ilian obscenan lingvaĵon. Envenis publikulino, mendis kafon kaj sandviĉon, manĝis kvazaŭ malsata. Kredeble ŝi ja estis. Kontraŭ ni taksiveturigisto grunte leviĝis por pago. Mi rigardis la horloĝon.
„Kvin post noktomezo.“
„Bone, ni iru.“
Li serĉis monon en sia veŝtpoŝeto laŭ maniero, kiun mi bone konas, maniero, dum kiu li plej bela aspektas. Mi estis jam paginta, metis la manon sur lian brakon, kune ni eliris.
„Nu, jen denove en la arkaĵo. Vi havas tempon?“
„Ĝuste tri minutojn,“ li respondis.
Ni staris minuton rigardante al la malseka strato, briligata de la reklamlumoj. Mi ŝtelrigardis al li. Tiom bela kaj aminda li aspektis, ke ĉiuj rememoroj pri nia amikeco kunfluis en la menson, pikvibrigante la sangon.
Subita impulso kaptis min. Mi suprenetendis mian vizaĝon al lia, premis liajn lipojn per miaj.
„Do, bonan nokton, Joĉjo, ĝis morgaŭ!“ kaj mi forglitis sur la straton, tra la brilo; preter la alumetvendisto.
Ĉe renkonto proksiman tagon li neniel ŝajnis ofendita. Li estis en tre gaja humoro, estis trovinta ravan poemon de Bridges, kaj vidinta survoje paron da kruroj ... Niaj okuloj ridetante renkontiĝis en amika kompreno.
Mi revenis de mia semajnfino ĉe marbordurbo Bournemouth iom malgaja, efektive, tre malgaja. Ĉiu loko, kie mi ludis kaj promenis dum mia knabeco, ĉiu kampo sur kiu mi kriketludis, ĉiu arbareto en kiu mi vagis, ĉiuj lokoj ŝanĝiĝis, nun oni vidas nur novekonstruitajn domojn de moda marbordurbo. Mi nenion diris al miaj gastigantoj, kiuj entuziasmas pri la progreso de la distrikto, mi aŭskultis kaj revis pri iu posttagmezo kiam kun la frato mi serĉis papiliojn apud la ponto Tuckton. La promontoron Hengistbury, nuntempe golfludejo, ĝin mi ne kuraĝis viziti, preferante konservi sendifekta la mensan bildon de iu turda nesto, kiun mi subite malkaŝis dum grimpado sur arbo. Senmova mi estis restinta, frapita de la bela spektaklo. Kvar bluaj ovoj ripozis en la nesto, brile bluaj ili estis, kun nigraj makuloj, kune ili kuŝis, kaj la tento ekprenis min forrabi unu por mi mem, nur unu, laŭ la honorkonsento de miaj knabaj kamaradoj.
Nur ĵus mi estis komencinta fari kolekton da birdovoj, kaj la tento estis granda. Tamen io retenis min, iu deziro, ne difekti belan bildon. Mi ŝtelis unu lastan rigardon, kaj ankoraŭ unu lastan, kaj forglitis de la arbo, inter la arĝentajn betojn.
En knabaj tagoj mi havis tiun kapablon, mi povis rigardi la belecon kaj tamen lasi ĝin, nenion mi volis avide forpreni, egoisme ŝiri kaj difekti. Ke mi estu restinta tia, kiom malpli da doloro mi estus kaŭzinta al aliaj kaj al mi mem!
La reveno al Londono okupas sufiĉe longan tempon, la distanco estas mejloj cent kaj ok; mi neniam povus forgesi mezuron tiom okupinta mian menson en bubaj tagoj, kiam pri vojaĝo al Londono mi revadis kaj sonĝadis.
La kunvojaĝantoj estis neinteresaj kiel ankaŭ nesimpatiaj. Unu viro peza kaj grasa kaj kun po du ringoj sur ĉiu mano, kies etaj okuloj elrigardis la karnfaldaĵojn kiel du krabokuloj; kun li fraŭlino pudrita, jam sulkhava, sed montranta la signojn de antaŭa ĉarmo, eble lia konkubino. Plue en la kontraŭa angulo virino kvardek-jara konstante manumanta knabon eble sepjaran. „Nu, Johano, kaj ĉu mi ne diris, ke vi ne tiel metu la surtuton sur la ŝranketon, jen tenu vin tiel, kaj ne tiel gratu la tibiojn unu kontraŭ la alia. Kaj vidu, do,“ premante lian kolumon, „jam vi lasis ĝin faldiĝi, ho, kiom vi estas fia, estas kvazaŭ vi intence volas ĉagreni min, kaj la granda sinjoro kontraŭ vi, kion li opinios pri vi? Li eble estas policano, kaj bastonegon vidigos—“
La virino aspektis laca, zorgplena, kaj mi ne povis koleri ŝin. Feliĉe mi estis konservinta la bildkartojn de du skatoletoj de cigaredoj, kaj tiel povis ĝojigi lin.
Kun la patrino mi konversaciis pri la ŝanĝoj rimarkeblaj ĉe Bournemouth kaj ĝia ĉirkaŭaĵo dum la lastaj tridek jaroj. Okazis, ke ŝi estis loĝinta en Southbourne dum tuta tiu tempo, kiel estrino de malgranda pensiono, kaj ĉion kune memoris kun mi. La digon, kiun oni provis konstrui, kaj kiun post ŝtormo oni devis pecon post peco forporti per trenŝipo, eĉ la fonton apud la detruita muro proksimiĝanta al maro, naturan fonton el kiu ĉe ekskursoj oni povis plenigi la kaldroneton por fari teon,—ŝi memoris ŝajne ĉion, kio en la memoro restis al mi kara.
Mi komencis senti ŝin jam pli simpatia al mi, mi verve antaŭenklinis min dum la demandoj kaj rememoroj fluis ĉiam pli amase al la lipoj. Kiam la knabeto ekparolis, mi mense forpuŝis lin kaj ĵetis avidan demandon pri la akvujo sur la erikeja monteto St. Catherine. Kaj la pramo Blackferry, apud kie kun la fratino mi unu varmegan someran tagon kuŝis plenstreĉe sur la herbo, rigardante la blankajn nubojn insulantajn en la bluo, kaj scivolante senzorge pri la vibrado kiun mi klare vidis en la aero.
Mia fratino estis pli aĝa ol mi, kaj ĉion sciis. Ŝi klarigis ke ĉiam en varmega sunbrilo la aero aspektas vibranta—tamen mi jam ne plu aŭskultis ŝin, sed demandis pri la sandviĉoj. Kun ŝinko, ili estis, kaj sekvis ilin persikoj, kiujn unuafoje mi manĝis ...
Mi ĵetis pluan demandon al la virino, dume memorante pri la ŝinkpano, kiun mi sukcese mendis en la kafejo en Frankfurt, je okazo, kiam mi troviĝis for de la amikoj. Mi devis fingromontri sur la karto; ĝi bone gustis kaj la orkestro ludis la valson »Ĉe la bela, blua Danubo« ...
La knabo ĝene interrompis min, petante manĝaĵon de sia patrino. Ŝi devis sin turni por prizorgi lin, kaj mi rezignis dumtempe pri plua demandado.
Tamen la knabo aspektis iom malsata kaj mi ne povis koleri lin.
„Tiu monduma sentenco: »Donu vian konfidon neniam kaj al neniu« estas sendube tre saĝa, kaj mi forte admiras ĝin kiel celon, kvankam mi ne sukcesis tiel teni ĉirkaŭ mi barilon. Tamen, necesas konfesi, ke el ĉiuj miaj konatoj nur du sukcesis pli-malpli bone laŭ ĝi trapasi la vivon, kaj ambaŭ estis homoj, pri kiuj impresiĝema observemulo konstatus, ke regas interne en la animo konstanta doloro.“
Mi restis silenta. Mi kutimas resti silenta, kiam Sanderson tiel parolas, ĉar kvankam ni havas saman aĝon, li estas pli perceptema pri la vivo ol la plejmultaj junuloj, kaj kiam li troviĝas en humoro dum kiu li parole meditas, estas plej bone ne interrompi lin. Ni rigardis dum kelkaj minutoj la fajron en la kameno, kaj mi faris banalan rimarkon pri la eventuala anstataŭigo de tiaj fajroj, allogaj al la ĉirkaŭsidado kaj la pripensemo, per senanimaj, kompetentaj fornoj. Alifoje Sanderson respondus per memoraĵoj pri siaj usonaj travivaĵoj, parolante unue pri la tiea centra hejtado, kaj finante per sprita komentado pri usonaj moroj, aŭ citaĵoj el H. L. Mencken.
Sed tiun fojon lia humoro estis pli egoisma, li pli emis al subjektiva babilado, kiu tiom plaĉas, venante de amato, kiom ĝi tedas kiam la ĝentileco devigas nin aŭskulti homon, kiu ne interesas.
„Efektive,“ li daŭrigis, „mi trovas min iom post iom emigata al teorio, kiun mi esprimis jam en bubaĝo, ke la homojn oni povas dividi en du kategoriojn, nomeblajn mola kaj malmola. Absurde ... ĉiam absurde estas, dividi en kategoriojn, tamen mi lastatempe denove perceptis la fendon. Ni preterlasu la nesenteman homamason, kaj konsideru la kelkajn ulojn, de ni intime konatajn.“
„Oni perceptas, ke troviĝas jen la »malmoluloj«, kiuj trairas la vivon, neniam lasante al si malkaŝi la pasiojn aŭ la emocion, kiuj tenas sin for de la amo (post eble unua malfeliĉa sperto) kaj kaŝas zorge la malamon, kiuj oportune edziĝas kaj profite atentas siajn aferojn, en la libera tempo legante, observante, kaj meditante, posedante multajn konatojn, (kaj de ili tre ŝatataj) sed neniajn amikojn, ĉar por havi amikon necesas esti amiko, kio signifas, ke oni devas malkaŝi sin. Kaj jen tion ne faras la malmoluloj. Ili ne konfidas.“
„El tiaj vi estas unu. Dum la jaroj de nia kunloĝado, mi trovis vin preskaŭ ĉiam sama laŭ surfaca humoro, ĉiam sprita, ĉiam simpatia, aŭskultema, kaj malparolema pri vi mem, dum kontraŭe mi ĉiun emocion montris, ĉu gajan, ĉu malgajan, kelkfoje seniluzian aŭ ironian, kelkfoje sentimentalan kaj reveman.“
„Sendube vi trovis min ofte iritiĝema aŭ teda, sed vi kaŝis viajn sentojn kaj opiniojn, kaj nur laŭ etaj signoj mi povis rekoni vian veran animstaton.
„Lacega, ekzemple, premata de zorgoj kaj laboro, vi emas revi pri ofico aŭ vagado en fremdaj landoj, inklinas paroli pri la allogaĵoj de vivado en Budapest aŭ Oslo kompare kun la konstanta deĵorado en la haladza oficejkvartalo de Londono.“
„La maniero, en kiu vi montras enuiĝon pri la vivo, estas per rikaneta aŭ eteca kritiko, kiam mi entuziasme parolas pri preferata verkisto mia, aŭ pri nova literatura gemo. Mi memoras, kiel, kiam mi parolis al vi varmlaŭde pri novelo de Arnold Bennett, vi respondis koleretige, ke vi volonte ĝin ankaŭ legos, spite ke la aŭtoro edziĝis kun francino.“
„Absurda rimarko, ĉu ne? Pardonu, ke mi ĝin memoras. Mi ankaŭ memoras pri kiam mi hejmen venis kun amiko, kaj ni renkontis vin sur la sojlo de nia apartamento. Post konvena saluto ĉiu silentis, celante ion dirindan elpensi kaj subite vi demandis al mi, kiun libron mi tenas en la mano. Senvorte mi montris al vi la kovrilon, portantan la nomon G. K. Chesterton, kaj via rikana rimarko »Kiam juna ankaŭ mi ŝatis lin« ankoraŭ restas en mia menso, des pli ĉar pikan respondon mi evitis fari nur pro ĉeesto de l’ amiko.“
„Per tiaj etaj signoj, do, per apero de ruĝa makulo sur la dekstra vango dum kolero, nur tiel mi povis diveni, kiam la vivo estis al vi malĝoja, kaj feliĉecon vi montris ĉiam per konfido pri spertoj kaj impresoj en via vivo antaŭ nia renkontiĝo. Tamen, ĉiam ankoraŭ vi estas al mi enigmo, kaj eĉ en la nuna momento mi tute senscia estas pri viaj pensoj kaj opinioj pri multaj aferoj, ekzemple pri mi.“
Sanderson ĉesis paroli post tiu ĉi piketo, farita kun bonhumora grimaceto, kaj restis kuŝsidanta en la brakseĝo, suĉante pipon jam de longe forĵetendan.
Mi rigardadis al li, kaj senrapide mense taksis lin, kiel centfoje antaŭe. Nigra laŭ haŭto kaj hararo, malgranda tamen forta, preskaŭ hebrea laŭ aspekto, li ŝajnis pli ol iam malplaĉa korpe. Liaj okuloj estis tro proksimaj unu al la alia, mankis klareco, kaj kiam li rigardis min, li tro fiksis la miajn, kvazaŭ li volis ĉiam eltrovi ion, aŭ demandi min, „Ĉu vi kredas al mi, ĉu vi travidas mian ŝajnon?“
Estas malsaĝe, esti tiom influiĝema pro korpa aspekto, sed mi ĉiam estis tia kvankam ne pli ol aliaj, mi kredas. Multaj, kiuj konfesus sian atenton pri virina eksteraĵo, estas nekonsciaj pri sia reakcio al la aspekto de amikoj kaj ĉiutagaj kunuloj.
Mense, Sanderson estis al mi, nu—interesa. Pli mi ne postulas pri iu ajn homo. Interesa pro lia karaktero, kiel ankaŭ pro liaj travivaĵoj; efektive, gravas nur la karaktero, malmulte tio, ĉu oni en multaj landoj loĝis, aŭ ĉiam en unu vilaĝeto, ĉu multon oni faris, aŭ pasigis la vivon senokazaĵe. Bone diras Gide, ke interesa estas nur la homa karaktero, post tio,—la interefikado inter karakteroj.
Mian pensadon interrompis Sanderson denove, senaverte. „Bona ekzemplo de la diferenco inter ni. Plu mi ne povas malkaŝi al vi; dum la kunveno lastan semajnon iu petis mian aŭtografaĵon. Nur pensu pri tio! Mi, kiu antaŭ kelkaj jaroj estis en la movado nekonata junulo, nun jam pro mia laboro estas petata por mia aŭtografo! Nu, kiam mi pensas, ke antaŭ nur tri jaroj—sed vi tiam ne konis min...“
Mi aŭskultis lin kun intereso. Efektive, mi estis jam informita pri tio, ke Sanderson estis petita por sia aŭtografo, kaj mi sciis, ke la petinto kredis lin esti mi.
Mi ankaŭ sciis, ke preskaŭ tuj post la peto Sanderson sciiĝis pri tio, ke oni petis lin pro erara kredo, ke li estas mi.
Do, mi aŭskultis lin kun tiom pli granda intereso. Entute, interesa homo, tiu Sanderson.
Vere, tiu Sanderson estas stultulo! En ĉiaj aferoj, do, ankaŭ en la verkado.
Antaŭ kelkaj noktoj li donis al mi noveleton, petante, ke mi legu ĝin kaj esprimu mian opinion. Mi eklegis ĝin malfrue, post lia enlitiĝo. Ĉe la matenmanĝo proksiman matenon mankis tempo por diskuto pri io krom la kriketrezultoj. (Sanderson estas el la provinco Hampshire, kaj ĝojis, ke el ties trupo Mead estis elektita por ludi kontraŭ Aŭstralio.) En la vespero li revenis malfrue, ĵetis sin en brakseĝon, kaj komencis priparoli la literaturon.
„Mi hodiaŭ legis denove el tiu majstroverko, »La falsistoj«, de André Gide. Mirinde, mirinde! Tiu ĉapitro montranta kune la onklon kaj la nevon, kaj kiel ĉiu ameme deziras malkaŝi sin al la alia! La onklo tamen pensas: ‚Mi estas nur maljunulo, mi povas nur tedi al li‘, kaj tial fermas sin, kaj la nevo pensas: ‚Mi estas nur knabo, tia viro tiom matura kaj sperta pri la vivo, li ne volas koni min‘, kaj siavice fermas sin kaj repuŝas la onklon. Do, ĉiu subpremas sian amemon kaj ŝajnigas sin malvarma kaj indiferenta antaŭ la alia. Mirinda estas la pentrado de la mensoj. Kaj tiu sentenco de Pauline: ‚Ha, en la vivo troviĝas neniaj situacioj tiom longdaŭraj, kiom la falsaj!‘—sed vi jam aŭdis min ĝistede laŭdi la verkon, en kiu mi trovas la veran vivon. Almenaŭ,“ li grimacete aldonis, „la vivon tian, kia mi konceptas ĝin.“
Mi rigardis al Sanderson kun iom da intereso. Mem mi ne bone legas francan lingvon, sed mi legis la anglan tradukon de »La falsistoj« kaj trovis ĝin—bona. Kompreneble, al Sanderson ĝi nepre devas esti grandioza. Kiom ofte mi aŭdis lin citi el ĝi sentencojn resumantajn lian ideologion!
Estas ĉe Sanderson, kiel malpli forte ĉe miaj aliaj amikoj. La literaturo al li estas ilo propagandi sin kaj sian ideologion. Jen li trovas iun libron, kiu spegulas lian koncepton pri la vivo, enhavas ĵuselpensitajn ideojn. Do, nenio kontentigas lin, krom ke ĉiu amiko lia devas legi ĝin. Konfesinde, ke neniu el ni plendas. Kiam Sanderson venas dirante entuziasme, preskaŭ ekscitite: „Aŭdu, la plej superecan novelaron de Stamatov mi ĵus legis; ankaŭ vi nepre devas—jen, mi lasos ĝin ĉe vi ĝis mardo“—tiam ni scias, ke Sanderson havas neterecan serĉsenton kiam temas pri libroj. Ni scias ankaŭ, ke la libro estos Sanderson-eca, ke ĝi enhavos lian filozofion, lian koncepton pri la vivo. Jes, ĝi estas »Nuntempaj Rakontoj«—ĉu mi ne antaŭdiris al vi?
Oni devas konsenti al li originalan menson, tial lia influemo ne estas malŝatata en lia rondo; estas tamen amuze, ke li provas pretendi dankon pro sia konigado al ni de siaj eltrovoj. Kompreneble, oni volonte lasas al alia la elektadon de liaj libroj, kiam oni certe scias, ke la elekto estos tiom bona, kiom la propra.
Li daŭrigis: „Hodiaŭ Jackson diris al mi, ke la knaboj de la romano estas tro maturaj, esti naturaj, ke ili ne estas realaj, ne ekzistas ekster la menso de Gide. La malsaĝulo neniam estis en Francujo, nek ekster Anglujo, kaj lia sola kriterio estas la anglaj knaboj, kiujn li instruas. Tiel li juĝas la knabojn el la profesiula klaso en Francujo! Se li estus instruinta en franca liceo...“
Sanderson aeron flaris malestime. Kelkfoje lia aroganteco ĝenas min, kelkfoje mi trovas ĝin nur amuza. Tre esprimplenan vizaĝon li havas, kaj mi ŝatas rigardi la humorojn transpasi ĝin.
Mi sciis, ke lia rigardo baldaŭ trafos la manuskripton de lia novelo kaj kiam tio okazis, estis amuze vidi liajn okulojn eklumiĝi. Li tuj laŭtlegis mian komentaron. „Montras kapablon pentri la karakteron, sed aĉe konstruita. Neinda al vi. Ne publikigu!“
„Nu,“ li incitetis, „mi tre dankas vin pro via legado, kvankam mi ne tute konsentas kun via opinio.“
Mi tiris la ŝultrojn senzorge, kaj nenion diris. Mi forte deziris ĵeti al lia kapo iun pezan objekton, kaj proponis al li turkan cigaredon, unu el la malmultaj restintaj el la kristnaska donaco de mia fratino. „Dankon, sed mi estas en humoro, kiam mi volas la kontentigon, kiun donas pipo, prefere ol la stimulon al la memestimo, por kio oni ekbruligas cigaredon.“
Mi ne havis tempon pensi, ĉu li parolas sentencon stultan aŭ kleran, ĉar li daŭrigis: „Ekzemple, ĉu en landoj kiaj Germanujo aŭ Italujo oni havas tiun specialan porknaban revuaron, kia ekzistas ĉe ni? Mi kredas, ke ne. Oni havas la porinfanajn gazetojn, iom krudajn, kaj de tie oni saltas al la plenaĝulaj gazetoj, sed por inteligentaj knaboj 12–17-jaraj ekzistas nenio; la afero estas, ke knaboj, knaboj laŭ nia kompreno de la vorto, ne ekzistas ekster la anglalingvaj landoj. Oni estas infano, subite oni iĝas eta plenaĝulo, kaj legas plenaĝulajn gazetojn kaj librojn.“
Unusekunde mi kredis, ke Sanderson estis subite freneziĝinta, kaj poste mi konstatis, ke li estis iom reen saltinta en nian konversacion, laŭ kutimo bonekonata ĉe li. Ĉu entute li veron diras, mi tute ne scias, sed mi ja scias, ke nenie en Eŭropo ekzistas porknabaj gazetoj similaj al »The Captain« kaj »The Boy’s Own Paper«, gazetoj celantaj nur knabojn, enhavantaj artikolojn pri sporto kaj romanojn pri lerneja vivo; tio estas, pri pensionlerneja vivo. Sed ĉu ekzistas en multaj aliaj landoj pensionlernejoj? Mi vere ne scias.
Sed Sanderson daŭrigis: „Viaj komentoj efektive ne montras tre bonan raciigon de via malŝato, ĉu?“
Mi ŝajnigis dikhaŭton al la piko, kaj indiferentmiene tiretis la brovojn.
„Tio iom amuzas min, ke ĝuste tiuj el miaj amikoj, kiuj plej ŝatas verkojn malkaŝantajn, ekscitiĝas tuj kiam iu el ilia rondo komencas malkaŝi. Same tiuj, kiuj amas la satiron pri la ismoj de aliaj, tuj proteste elkrias, se la propraj kredoj ricevas ioman ironion.“
„Vi, ekzemple, kiu tiom amas la verkojn de Anatole France, aparte »La insulo de pingvenoj«, vi tuj sentus ĉagrenon, se iu verkemulo komencus satiri tiun movadon, pri kiu vi tiom okupiĝas. Kaj tamen mi dubas, ĉu tiu ismo estas pli rezistkapabla al la satiro, ol la kristanismo, kiu difektiĝas ĉe Anatole France. Vi kredas vin larĝmensa, ĉar vi aprezas la pikon—»La liberpensuloj pensas libere pro tio, ke ili pensas neniel«—sed tio amuzas vin, nur ĉar vi ne havas la aferon ĉe la koro. Aldous Huxley vipas la aristokratan socion, kaj liaj verkoj estas amataj de miaj amikoj, ĉiuj devenintaj el la dekadencaj burĝoj aŭ el la burĝiĝintaj laboristoj. Se dua Aldous Huxley komencus ataki la medion de mia amiko Karolo, ekzemple, ni ne plu aŭdus tiun entuziasme laŭdi lian pikan plumon.“
Sanderson paŭzis, sed ne pro manko de spiro aŭ ideoj, pri tio mi estas certa. Kiom li amas monologi! Tiom pli al aprezema amiko. Kompreneble, la nedubebla lerteco de liaj paroloj estas kreita de liaj aŭskultantoj. Se li loĝus en nesimpatia medio, pli ekzakte en medio eble simpatia sed intelekte nekapabla aprezi lin, li estus neniulo. Fakte, tamen, li havas amikojn, kiuj kreas lin.
Ĝuste tion li ne scias. Li kredas sin sendepende aŭskultinda. „Finfine“, li daŭrigis, „la afero jenas, ke la religioj kaj la amaferoj de aliaj estas ĉiam iom absurdaj.“
„Nu, pri tiu noveleto, mi decidis sendi ĝin al »La Vivo kaj la Literaturo«. Kredeble oni rifuzos ĝin, tamen tio kostos nenion, la provo. Bedaŭrinde, ke ne estas eble meti konatan nomon suben. Vi kredu, la duono el la romanoj kaj noveloj aperantaj super famaj nomoj estus rifuzitaj, kaj juste rifuzitaj, se la aŭtoroj estus nekonatuloj. Imagu momente la kontraŭan staton. Vi tre alte taksas la indecon de »Tonio Kröger« de Thomas Mann, fakte vi diris, ke vi trovas ĝin tia plagio de via lastatempa idearo, ke vi estonte legos nur la proprajn skribitaĵojn. Jes, jes mi scias, vi ne seriozis, tamen vi ja iom pravis, ĉar tie estas dirita multo pri la artista temperamento, kiun mi estis aŭdinta de vi jam de longe.“
„Imagu, tamen, ke vi estus leginta la verkon en manuskripto, kaj ke mi estus doninta ĝin al vi. Ĉu vi estus tiom alte taksinta ĝin tiam? Kompreneble ne—eĉ tio, ke iu verko estas en presa formo, eĉ tio multe influas la juĝon. Finfine, kio mankas rilate al la tekniko de la novelo? Detaligu, mi petas!“
Nu, mi ne estis leginta pli ol la unuajn kelkajn vortojn—la stultulego, ĉu li havas nenian komprenon, ĉu li estas tiom dikhaŭta?
Mi komencis paroli, pesante la vortojn.
„Nu, ŝajnas al mi, ke entute vi malsukcesis doni al la leganto la celitan impreson, vi—.“
Vere, Sanderson, vi estas stultulo.
„Estas iom amuze al mi,“ diris Sanderson al mi hieraŭ, „ke la alilanduloj kredas nin, britojn, tiom prudaj rilate al ŝercoj pri la seksa flanko de la vivo. Ha, tio memorigas min, hodiaŭ mi aŭdis bonegan limerikon, tute novan—aŭskultu:
Jam vi aŭdis? Nu, nu, estis al mi tute nova, tiu. Ĉu vi aŭdis la historion pri la virino—jes, ankaŭ? Konsiderante, ke vi ne laboras en mia oficejo, vi ŝajnas bone informita.“ Iometete da sarkasmo estis rimarkebla en lia voĉo.
„Serioze, tamen, ĉu ne estas iom absurda la ĝenerala ideo pri ni en aliaj landoj? Ekzemple, en Parizo lastan jaron, mi sidis en kafejo kun gesinjoroj Lamartine kaj hispana amiko de ili, kaj la hispano rakontis historion pri la diraĵo de iu knabino rilate al statuo. Li ne nur petis mian pardonon antaŭe, sed tuj rakontinte historieton efektive tre naivan, li tuj eltroveme rigardis min—nu, mi apenaŭ rezistis la tenton diri tiun, kiun la estro rakontis al mi pri la du soldatoj—ha, vi memoras; kaj li estas kolono de la loka eklezio!
„Nu, certe ekzistas fendego inter ni kaj la francoj aŭ la italoj, sed estas fendego de speco, ne kvanto. Ekzemple, laŭ tio, kion vi tradukis el tiu esperanta verko, jen maldececo tute francspeca. Neniu anglo povus tiel verki, ĝuste en tiu humoro ŝerci; cetere, mi dubas ĉu iu pure angla povas aprezi tiajn aferojn. Mi, jes, ĉar kaj laŭ eduko kaj laŭ sango mi estas iometete franca, ĉu ne, kaj vi, nu, vi legas france, havas francajn amikojn, nu, simile estas ĉe vi. Mi konsentas, ke tiuj poemoj ofendegus ĉiun en mia oficejo, kaj iu franco povus kredi nin prudeguloj, ridinde »ŝokiĝemaj«; sed, nu—nu, se li aŭskultus la historiojn de la ĉefskribisto en mia fako—.“
„Entute, mi dubas, ĉu ekzistas multe de diferenco. En nia lando ekzistas rondoj kaj rondoj, ankoraŭ rondoj interne de tiuj rondoj, kaj en ĉiu la moraro estas malsimila. En kelkaj el ili vi kaj mi devus tre zorge kaŝi niajn gustojn, en aliaj oni primokus nin pro naiveco.“
„Fakte, mi ĝis nun renkontis neniun kiun mi ne povis »ŝoki«, kaj mi same renkontis neniun, kiu ne povis »ŝoki« min. Ĉu mi rakontis al vi pri la verko de Compton Mackenzie? Nu, kiam mi estis proksimume deknaŭ-jara, la estro de mia fako estis tridek-jarulo, edzo, patro, instruitulo, sportamanto, ekleziano, tipa viro de sia klaso, bonulo. Iun tagon li diris al mi tre subite: ‚Ŝajnas al mi, ke Compton Mackenzie ne havas tre puran menson, ĉu?‘“
„Nu, mi estis tiom surprizita, mi ne sciis, kion respondi. Post momento mi diris (mi estis juna, memoru) ne tre konsekvence: ‚Nu, sinjoro, mi tre amas liajn verkojn.‘“
„Nu, mi ĵus rigardis en la libron, kiun vi nun kunportas, »Sylvia Scarlett«, paĝon 80, jen, vidu, la viro diras al virino—„kaj li montris al mi, kie la aktoro Monkley diras al la virino: ‚Nu, vi donas vin al la unua bubaĉo, kiu petas, kaj eĉ kison vi rifuzas al mi.‘“
„Kaj la estro rigardis min scivole. Nu, mi estis tre juna, kaj mi balbutis: ‚Nu, tiel tia homo ja parolus, estas laŭ la vivo—krome, ĉu vi legis de la sama aŭtoro la verkon »Sinister Street«?‘“
„»Sinister Street«?—jes, mi legis, kaj trovis ĝin parado de malpuraĵo.“
Sanderson haltis momenton en sia rakontado. „Nu, tiel paroli pri verko tiom bela, nur ĉar ĝi pentras sen kondamnemo, kun homeco, en kelkaj partoj nur, la medion de la publikulinoj kaj ŝtelistoj. »Sinister Street«, kiun vi komparis kelkrilate kun »La Cikoni-Kalifo«! Tiun ĉi mi ne legis, sed vi diris, ke vi preferus povi verki unu ĉapitron el ĝi, ol verki ĉion vian ĝis nun——“
„Nu, mi estis tre, tre juna, do mi respondis kolerete: ‚Nu, sinjoro, mi trovas la verkon kaj bela kaj rava.‘“
„‚Bone,‘ respondis la estro, ‚do, mi tre kompatas vin, Sanderson. Kaj nun pri tiu letero por Sudafriko——‘“
Sanderson haltis denove, subpremante sian revokitan koleron. Tion almenaŭ mi ŝatas pri li, li ne povas toleri, ke oni rikanu poemon al li bela, romanon kiu pro sia simpatieco ravas lin, operon al li inspiran. Al li la serĉado al beleco estas religio, kaj mi ĉiam respektas la religion, tiom pli kiam ĝi estas mia.
„Ĉu vi kredos min, ke estis en sama semajno, ke li venis al kelkaj al ni, dirante: ‚Diablo, sed ĉe la kriket-festeno hieraŭ vespere mi aŭdis historion bonegan, absolute novan‘—kaj li rakontis al mi kaj al Jones kaj Roberts anekdoton, kiu preskaŭ vomigis min kaj kiu ankoraŭ nun ŝajnas al mi besteca pri maljunulo kaj knabino ĉe festo——.“ Sanderson kraĉis malestime.
Mi kore kunsentis lin, sed la afero estas ja malfacila. „Nu, nu,“ li diris. „Kiom da kapoj, tiom da opinioj. Antaŭ kelkaj tagoj mi ludis kun la filineto de sinjoro Blake, kaj subite li diris: ‚Eble vi nun komprenas, kial mi malaprobas tiun novelaron. Kiam oni havas filinon tian, oni ridetas prefere kun ŝi.‘ Kion respondi? Mi ruĝetis nur. Eble pli bone, ol se mi entreprenus argumenton pri la rilato de la literaturo kaj la vivo, aŭ ion similan; ĉar li denove invitis min por la proksima dimanĉo.“
„Ŝajnas al mi,“ diris Sanderson, „ke la gusto al dubaj historioj similas la gustojn al la tabako kaj al la alkoholo. Ĉiuj estas akiritaj, ne naturaj. Neniu ŝatas sian unuan cigaredon, nek sian unuan alkoholaĵon, nek la unuan firakonton, kiun oni aŭdas, sed finfine—“
„Finfine,“ konsentis Jones, „oni lernas modere servi sin de ĉiuj plezuroj de la vivo, tamen respekti la sintenon de aliaj.“
„La fakto, ke ĉe la oficejo de la Brita Esperantista Asocio oni vendas la verkojn de Schwartz, ke oni vendas verkojn, kiuj estus malpermesataj en nia lando, se verkitaj en angla lingvo, el tio oni povas fari interesajn konkludojn.“
Formetinte la libron, mi metis pli da karbo al la fajro, reordigis la kusenojn al la dorso, kaj pretigis min por aŭskulto helpe de bone plenigita pipo.
„Temas jene,“ daŭrigis Sanderson, „pri tio, ke estonte Esperanto kunportos propran kulturon, kiun devos akcepti aŭ almenaŭ toleri la anoj de diversnaciaj kulturoj kaj ideologioj. Kompreneble, en la nuna momento, la fakto, ke iu anglo lernas nian lingvon, tio en si mem pruvas, ke li ne estas ordinara anglo, ke li pretas akcepti fremdajn ideojn.“
„Jes,“ mi interrompis, „fremdajn ideojn, sed nur sur iu speciala kampo, rilate al la homarismo, ekz. la ideon, ankoraŭ fremda al la plejmulto, ke frateco inter la popoloj estas pli bona ol la nunaj bariloj, aŭ ol la ĵusa kaj estontaj militoj. Tamen tiu anglo konservas ĉiujn antaŭjuĝojn rilate al propraj moroj, speciale rilate al la sekso, kaj estas tiom frapata, kiom ordinara anglo, kiam li trovas sin antaŭ tiu fremda pensmaniero kiu karakterizas la verkojn de Schwartz. Tamen, lernante Esperanton, li proksimigis sin al aliaj popoloj, kaj devus orientiĝi, almenaŭ iomete, al iliaj moroj kaj ideoj. Ke li ne volas fari tion, kvankam li parolas pri internaciismo, pri interŝanĝo de ideoj, ktp., tio estas parodoksa kaj amuza.“
„La afero resumiĝas jene,“ diris Sanderson, „ke angloj, kiuj lernos Esperanton, trovos, ke ili devos akcepti fremdan kulturon, ĉu ili tion volus, ĉu ili ne volus. La afero ne limiĝas je Schwartz. Antaŭ iom da tempo mi diskutis kun tre fama angla esperantisto la taŭgecon moralan de iu novelo, kaj li diris: ‚Miaopinie, la esperantistoj ĝenerale adoptis la britan sintenon.‘ Nu, tio estas kelkrilate tute vera. Legu ekz. la gazetojn »Heroldo« kaj »Esperanto«! Estas vere, ke la lasta presigis vian »La sukceso«, kiu anglalingve estus ŝercaĵo nepublikigebla—“
„—kiun anglalingve mi ne verkus—nur ĉar Esperante mi verkis, mense celante internacian legantaron, nur tial evoluiĝis tia novelo—“
„—tamen,“ daŭrigis Sanderson, „mi kun amuzo konstatas la purecon de iliaj anoncfakoj. Vidu,“ li montris al mi anoncon en iu angla populara bildrevuo, anoncon, kiun oni ĉie legas. „Jen anonco pri libroj de la »Kion devus scii juna edzino« speco, en anglalingva revuo; nu, mi vetas, ke tiun anoncon rifuzus akcepti niaj esperantistaj gazetoj. Kompreneble, ne ĉiam tiel daŭros, kredeble. Kiam estonte nia movado konsistos el malpli da ismuloj, enhavos pli grandan proporcion da normalaj homoj, tiam oni vidos ŝanĝon.“
„Tiu katolika pastro Donne rakontis al mi amuzan historion. Post atako kontraŭ tiuj pseŭdosciencaj sekslibroj, plejparte aĉetataj de homoj, kiuj tute ne serĉas sciencan informon, li rakontis al mi pri junulo kiu aĉetis ekzempleron de »Kion devus scii juna edzino«, kaj trovis nur receptojn pri tortoj kaj kuirado de karotoj, ktp. Li procesis pro pretendita trompo, sed la eldonisto facile senkulpigis sin, dirante, ke ĝuste tian informon bezonas la juna edzino!“
„Estas vere, ke la postmilita angla literaturo estas mirige malkaŝa. Multaj alilanduloj surpriziĝus, se ili konus ĝin. Tamen la anglaj esperantistoj nek konas ĝin, nek aprobus ĝin, en kio ili similas al la ĝenerala angla publiko; ĉar finfine literaturemuloj estas fakuloj—la ‚ĝenerala‘ publiko en Germanujo ne legas el Frank Thiess aŭ el Franz Werfel, nek en Francujo el Valery aŭ Romains.“
„Eĉ ĉe nia postmilita literaturo, kun ĝiaj priskriboj pri seksa vivo normala kaj nenormala, ĝia rompo de ĉiuj konvenciaj katenoj, eĉ tie mi ne renkontis ion similan al iuj paĝoj de »Servokapabla«, temantaj pri la morto de iu homo pro troa diboĉo ĉe sia edzino. En niaj modernaj romanoj tio okazas ĉiam pro troeco ĉe la edzinoj de aliaj!“
„Efektive, oni ne povas fari komparon, ĉar anglo kiu rompas konvenciajn katenojn restas angla en sia reformiĝo, verkos ‚maldece‘ eble, sed angle tiel; neniu anglo verkos Schwartz’e dum ducent jaroj. Se post tiam,—tio montros, ke la angla ideologio malaperis, miksiĝis en internacian ideologion de mondo esperantistigita kaj internaciigita.“
„Mi esperas, ke la angla ideologio restos“, mi diris, „tamen estas iom nelogike, labori por politika internacieco, tamen voli konservi apartajn naciajn ideologiojn—“
„—nu,“ diris Sanderson, „oni nemulte atentis tiun flankon de la internacilingva demando ĝis nun, sed ĝi iĝos tre aktuala en la estonteco.“
„Pri pli etaj aferoj oni rimarkas, kiom da diferenco venas el la lingva afero. Kiom ofte mi legis en la grupo la novelon de Schwartz, »La vunda punkto«, kiom ofte la aŭskultantoj ridis pri la frazoj: ‚Eble vi estas ĉastemulo?‘ kaj ‚ne multe pli granda ol bone nutrita cimo‘. Nu, la unua apenaŭ estas tradukebla en anglan lingvon, kaj la plej proksima traduko perdigas ĉiun humoran nuancon; pri cimoj en angla lingvo neniam oni ŝercas, la ekvivalenta angla vorto kunhavas alian kaj naŭzetan nuancaron-−“
„Eble,“ mi diris, „sed ne ĉiu anglo estas tiom sentema pri vortoj kiom vi.“
„Ne konscie, eble, sed la diferenco restas. Mi aŭdis anglon uzi la vorton »bordelo« kiu ne dirus en propra lingvo »brothel«, krome—“ Sanderson kliniĝis antaŭen, en la maniero kiun mi tiom bone konas, kiun li ĉiam alprenas, kiam li sentas sin absolute prava kaj volas konvinki; li gestetis per la dekstra pugno, „—la angla vorto »brothel« estas nedisigebla de propra idearo, kiun ĝi nepre portas al la menso, aŭ la konscia aŭ la nekonscia, idearo honta kaj fia el pasinta epoko. Sed la vorto »bordelo« estas libera de tiaj nuancoj, almenaŭ nuntempe. Iom post iom, ĝi riĉiĝos, aŭ ni diru pleniĝos, je la nuancoj, kiujn ĝi ricevos de niaj verkistoj, kaj de siaj uzantoj—“
„—uzantoj de—?“ mi interrompis; malice, ĉar Sanderson malamas la interrompojn al siaj monologoj.
„—uzantoj de la vorto—pri samfakaj vortoj estas same vere, tute mankas al la esperantaj terminoj la hontsignifo de la ‚samsignifaj‘ anglaj vortoj. Kompreneble, ekzistas ankaŭ en angla lingvo la slangvortoj, sed tiuj estas taksataj obscenaj kaj neniam estas skribataj, estas parolataj nur en limita medio—“
„Nu, jen vidu, Sanderson,“ mi diris, „mi tamen uzos kelkajn, se vi pli longe parolos. Jam la unua kaj mi devos labori morgaŭ.“
„Bone, bone,“ diris Sanderson, ridetante, „tamen la temo, la problemo de internacia moraro, estas tre interesa.“
„Nu, do,“ mi respondis, „sendu tiufakan tezon al la Internaciaj Moraj Ludoj, kaj dividu kun mi la premion. Almenaŭ al mi estu la dua vico ... se ŝi konsentos.“
„Kion vi opinias pri la plagiado en esperanta literaturo?“ venis la demando de Sanderson, subite, dum ni sidis en kafejo en Soho, la itala kvartalo de Londono. Mi konstatis tuj, ke la demando ne estas sen intencemo, ne estas hazarda; kompreneble, tuj post kiam miaj sentoj diris al mi tion, mia cerbo memorigis min, ke li ĵus legis la esearon de Hazlitt »Ĉetabla babilado«, kaj vidis, ke mi ŝtelis ion el ĝi por mia »La sukceso«. Mi memoras, ke mi komencis skribi la frazon sen la konscio, ke mi ne verkas, nur memoras; tuj konstatis la veron, hezitis, tiris la ŝultrojn, kaj ŝerce diris al mi: ‚Nu, ĉu mi ne donas favoron al verkisto mortinta jam antaŭ jarcento?‘“ Feliĉe por mi, Sanderson preferis mem paroli, ol atendi mian respondon.
„Efektive, oni devas konfesi, ke la ebleco al esperanta verkisto pri plagiado estas iom granda, ĉar la risko estas tute eta; la nura bremso estas la propra konscienco, la artista sento. Ekzemple, pensu pri kiom da trafaj ideoj kaj bonaj sentencoj mi povus ŝteli de Samuel Butler, la intelekta patro de Bernard Shaw. Lia romano »The Way of All Flesh« (La vojo de ĉio mortema) estas la ĉefkolono de la nuntempa angla romanaro, sed ĝi apenaŭ estas konata ekster Britujo. Ankaŭ pri liaj ideoj, kiuj tiom influis la nunan generacion ĉe ni—mi povus uzi ilin, kaj facile gajni famon kiel originala pensulo. (Ĉiuokaze ne estas malfacile en la movado nuntempa). Certe oni ne vidus alilande la trompon, kaj pri la britaj esperantistoj mi ne timus.“
„Kion mi diris pri Butler, estas same vere pri dekoj da verkistoj, kies ideoj kaj diroj ŝajnus tute novaj al la esperantistaro. Pensu pri H. L. Mencken, pri Barbellion, eĉ pri la mondfama Gide. ‚En la psikologio ekzistas nur unikaj homoj‘—kiu rekonus la devenon, se mi ellaborus tiun sentencon? Plua ekzemplo: vi memoras tiun artikolon en iu franclingva revuo, pri la ideologio de Tolstoj, kiun verkis Henry de Montherlant. ‚La idealo estas, ke oni amu, sen esti amata; ĉar kiu amas vin, tiu volas posedi vian animon, kaj tiam vi ne estas libera. Prefere estu malamata, tiam via animo estas libera,‘ ktp. Vere, apenaŭ estas limoj al la plagiemo de originala verkisto en Esperanto.“
„Tamen, mi preferas mem plibonigi diversajn sentencojn.“ Sanderson kontente blovis fumon el la buŝo, silentis momenton; mi sciis, kion atendi.
„Ekzemple, Samuel Butler diris: ‚Ĉiuj saĝaj viroj same opinias pri la virinoj, kaj neniu saĝa viro konfesas tiun opinion.‘ Nu, ĉu ne estas plibonigo, mia—‚Ĉiuj saĝaj homoj same opinias pri ĉio en la vivo, kaj neniu saĝa homo konfesas tiun opinion‘?“
Jes, eble, mi pensis, se oni konas la ideojn de Sanderson, same kiel mi plibonigis: ‚Oni povas koni la virinojn, aŭ ami ilin, meza vojo ne ekzistas‘, kiun Gide citas en »La Falsistoj«.
„Kaj ĉu mi ne helpis al Ŝekspir, dirante: ‚La vivo estas historio rakontata de idioto, kaj kredas ĝin nur frenezulo‘?“ Sanderson ridis, ankaŭ mi. Vere, kiam oni konas lian suban modestecon, lia naiva ŝajnfiero amuzas kaj eĉ plaĉas.
„Ankaŭ pri la vulpo en la fabelo, mi diris, ke vere la besto estis profeto, ĉar certe la vinberoj gustus amaraj, se ĝi povus trafi ilin. Kompreneble, de jarcentoj oni diris en angla lingvo, ke malproksimaj landoj ĉiam verdas, sed oni daŭre citis la fabelon sen konsekvencigi ĝin.“
„Ankaŭ pri individuoj kelkaj sentencoj miaj ne estas maltrafaj.“ Sanderson haltis momenton por bruligi sian pipon, kaj mi rapidis proponi ekiron ... Kiom li ĝojas aŭskulti sin, tiu Sanderson!
Sed ĉiuokaze estas interese pri la ebleco al plagiado en nia originala literaturo.
La 16-an de februaro, 1928. Mi mem ĉiam opiniis mian amikon Henriko esti tre kompetenta, eĉ klera, kiel kritikanto pri literaturaj aferoj.
Vere, ke li malmulte konas la klasikajn verkojn, ĉar li ne finis gimnazion, kaj lia emo al la legado ne aperis ĝis antaŭ kelkaj jaroj; ankaŭ li ofte ne povis aprezi verkojn, de mi tre ŝatatajn, kaj kelkfoje li ne konsentis pri miaj opinioj. Tamen, li multe legis en la moderna literaturo, kaj larĝanime, romanojn, novelojn, poezion, teatraĵojn kaj, ne malpli grave, recenzojn.
Ofte ni interŝanĝis opiniojn kaj ideojn pri libroj legitaj, kvankam tiu afero sola estas malforta ligilo, mi kredas, en la amikeco. Kio multe pli vigligas kaj interesas, tio estas postsekvado al preferataj aŭtoroj en la revuoj kaj gazetoj, al la recenzoj pri iliaj verkoj, kritikoj pri iliaj stiloj, artikoloj de ili verkitaj, kiel ankaŭ la postsekvado al novaĵoj pri la planoj de favorataj eldonistoj, pri libroj aperontaj.
Tiu intereso, simila al la intereso de aliaj viroj pri kurĉevaloj, pri sporto aŭ pri la virinoj, povas inter junuloj rezultigi intiman amikecon, kaj tiel ĝi servis al mi kaj Henriko.
Efektive, pri Henriko multaj plendis ke kritiki li ne kapablas, ke liaj opinioj venas ĉiam nur de aliaj; sed al mi, tia juĝo estis absurda, kiel al Jozefo.
Fakte, Jozefo kutimis eĉ paradi sian amikon. „Kion mi faros hodiaŭ vespere? Je la oka mi renkontos Henrikon. Jes, vi memoras lin. Komizo en kontista firmo. Sed multe leginta, tre klera pri literaturo.“ Kaj ofte liaj frazoj komenciĝis, „Hieraŭ Henriko diris al mi pri la lasta verko de Wells, ke...“ aŭ „Mia amiko Henriko opinias pri tiu poemo, ke...“
Estas bedaŭrinde, ke ne daŭras la amikecoj bazitaj sole sur komuna intelekta gusto. Ĉiam, laŭ mia sperto, venas io, kio ŝancelas la ekvilibron delikatan. Iom da rivaleco, eble; aŭ okazas, ke iu el la du volas de la alia ion pli ol cerba stimulado; kaj la alia deziras nur konatulon, kaj bone konscias, ke oni povas koni la homojn aŭ ami ilin, sed meza vojo ne ekzistas.
La kverelo inter Henriko kaj Jozefo ne estas klarigebla, ĉar kiel kutime la radikoj estas tre longaj kaj tre, tre serpentaj; sed la fino de la afero estis ofenda letero de Henriko al lia amiko, en kiu troviĝis la vortoj; „Kiel amikon mi ne volas iun, kiu interesiĝas nur pri mia cerbo, aŭ iun, kiu ne havas alian kapablon ol sentence kritiki librojn, kaj tial vi nun perdas vian ĉefan aŭskultanton.“
Mi estis la portanto de tiu letero al Jozefo, nekonscia pri ĝia enhavo, kaj mi klare memoras la ekruĝiĝon sur liaj vangoj kiam li pasigis ĝin al mi. Malmulton li diris, sed konante lian fieron, mi povis diveni pri la doloro, kiun li suferis pro pikego, cetere, tute atendita de ĉiu krom li.
Do, tiu interrilato, misnomita amikeco, ĉesis. Tragedio sufiĉe ofta, eĉ banala. Tamen, unu afero multe sorĉas min. Ĉiam nuntempe, kiam mi senpripense aludas al la opinio de mia amiko Henriko en ĉeesto de Jozefo, ĉi tiu kutimas rikani, aŭ eĉ senvorte montras sian kredon, ke la ideoj de Henriko pri literaturo malmulte valoras. Unufoje li malkaŝe esprimis la opinion, ke Henriko ne posedas originalajn ideojn, sed ĉiam eldiras nur tiujn de aliaj.
Tamen, mi ne lasas min ĝeni de tio; mi ne hezitas eĉ paradi Henrikon, dirante, „Nu, pri tiu novelo Henriko diris al mi nur hieraŭ, ke...“
La 6-an de januaro, 1929. Hodiaŭ mi vizitis Jozefon, post longa paŭzo en nia amikeco. En la atmosfero mi povis ion senti ete malamikecan; en niaj paroloj ni emis konkuri unu kontraŭ la alia. Mi parolis pri mia somera libertempo en Hispanujo, bone sciante, ke li ne havis sufiĉan monon por iri alilanden; kaj li tuj demandis kun ŝajnigita amzorgemo, ĉu mi ne trovis tion tre laciga? Li mem, li diris, elektis pasigi sanigan dusemajnon en la kamparo ĉe amiko kiu posedas bonegan libraron ...
Mi interrompis por priskribi la librojn de mia amiko en Córdoba, kaj kaptis la okazon, trudi al Jozefo rimarkon, kiom da literaturemaj amikoj mi nun havas. Surprizegis min sciiĝi, ke Henriko, kiu tiom ofendis min en la lasta printempo per malicaj, ĵaluzaj vortoj pri miaj verketoj, denove amike rilatas kun Jozefo. Mi ne finaŭskultis la frazon, „Lastan semajnon Henriko montris al mi tre interesan libron...“
Mi klare montris per mia mieno, ke mi bone konas Henrikon kiel neklerulon, kiu posedas nenian originalan kritikkapablon, sed eldiras ĉiam nur la opiniojn de aliaj.
La 28-an de aprilo, 1930. Tre malofte mi renkontiĝas nuntempe kun Henriko kaj Jozefo, sed mi sekvas kun intereso iliajn karierojn. Henriko iĝis redaktoro de la literatura revuo »Libroj kaj Legantoj«, kaj mi rimarkas, ke li estas fama pro sia malfavora sinteno kontraŭ Byron kaj ties influo. Kompreneble, al mi lia opinio pri Byron estas konata de post la malpaco inter li kaj Jozefo, kiu estis fervora admiranto de Byron.
Kiel recenzisto de »La Kronikisto« Jozefo ĵus publikigis artikolon, kiu instigis multan komenton, en kiu li atakis la nunan favoron en Britujo al la modernaj germanaj verkistoj, Mann, Frank, Neumann, kaj tiel plu. Kompreneble, li neniam povis pardoni al Henriko, ke tiu instruis al si germanan lingvon kaj parade parolis pri la funda forteco de la moderna germana literaturo, pri ĝia universala bazo, kompare kun la nuntempaj literaturoj angla kaj franca. Henriko diris, ke la tradukoj ne donas eĉ la plej etan komprenon ...
Almenaŭ mi mem ĝojas, ke mi havas okazon varbi publikan entuziasmon por la apenaŭ konata rusa novelisto, Gotsuchakoff, pri kiu miaj amikoj montris sin tiel neaprezemaj.
LA FREMDA KNABO
K. de Kalocsay
Kara J ....
Vi ne legos ĝin, tamen al vi mi volas skribi ĉi tiun leteron, ĉar jam de longe mi amis vin.
Okazis jene. Antaŭ tri jaroj mi estis ĉe via domo, kaj ludis inter vi kaj viaj etaj gefratoj. Mi estis sufiĉe juna, por ke vi lasu min ludi kun vi, kaj sufiĉe aĝa, por ke vi ne atentu min en la interna menso.
Neintence, vi trompis la frateton. (La ludo estis »Snakes and Ladders«, mi klare memoras.) Li ne rimarkis, kaj mi vidis kiom granda al vi estis la tento, teni la poentojn. Tamen la honorsento verikis, kaj vi haltigis lin: „Ne, Toĉjo, nejuste mi gajnis.“ La okazaĵeto restis bela en la memoro, kaj mi tre ĝojis, renkonti vin denove antaŭ kelkaj tagoj. Via patro sciis, ke mi verkas pri pensionlernejo, kaj pensis, ke tio havos intereson al mi, fari al vi demandojn pri via, estrata de religiuloj.
Vi parolis pri la penoj de la instruistoj, doni spiritan edukon al la knaboj, partopreni iliajn ludojn kaj flankokupojn, vi diris, ke korpa punado ne ekzistas, vi ŝajnis miri, je la ideo, ke oni legu aŭ malfermu viajn alhejmajn leterojn. Vi diris, ke vi reiros post la ferio kun ĝojo.
Ankaŭ la knaboj ĝoje revenis de la ferio al la lernejo, kiun mi provis priskribi ĉi tie. (Ĝi estas multe pli tipa de la anglaj pensionlernejoj ol via, kvankam sufiĉe escepta, pro sia malgrandeco kaj la manko de pli aĝaj knaboj.) Tamen mi kredas, ke vi havas pli bonan kaŭzon ĝoji. Mi iom tremis interne, pensante al unu, al mi konata, al kiu la sorto povus esti sendinta vin. Mi legis ĝian anoncon en la ĉisemajna »Ekleziaj Tempoj«. Mi vidis iam tie, kiam instruisto ... sed mi preferas ne pensi al tio. Geary estis sincera homo, tiu estis maniulo, kiu tamen farus bonan impreson ĉe via patro, estis alte respektata de la vilaĝa paroĥestro kaj de la bienulo, estis solida kaj inda ŝtatano. Mi aŭdis lin tordi homan korpon kaj homan animon, sed—jen mia aserto, nur mia, neniula. Estu certa, ke neniam publikiĝas tiaj aferoj, ekzistas konspiro parte konscia parte malkonscia. Nu, neeble, motivigi la tremon, kiu kaptas min, kiam mi legas tiun anoncon, ĉar tion, kion mense mi scias kaj vidas, mi ne povas eksterigi.
Via patro legis poste la unuajn ĉapitrojn de la verketo, kaj diris, ke estas bedaŭrinde, ke tiel mi verkas, kaj ke mia priskribo estas tro unuflanka, ke mi havas falsan koncepton.
Mi respondis, ke mi verkas ne kion mi volas (se jes, aperus dua »Sinister Street«, dua »Faux Monnayeurs«, dua »Cikoni-Kalifo«), sed kion mi povas; ke mi provis priskribi la Kolegion Woodmanton laŭ ĉiuj facetoj de mia koncepto pri la vivo, kunigi kaj interplekti la amon kaj la malamon, la bonkorecon kaj la kruelecon, la revojn kaj la frapojn; kaj ke laŭ mia memoro pri pluraj lernejoj, burĝa infanlernejo, vilaĝa popollernejo, gimnazio, pensionlernejo, laŭ babiladoj kun knabaj amikoj anglaj, francaj kaj germanaj, kaj laŭ romanoj kiaj »The Young Physician« de Francis Brett Young, laŭ ĉiuj spertoj rektaj kaj peraj, la knaboj de mia novelo estas la naturaj produktaĵoj de sia medio kaj siaj cirkonstancoj.
Puf! Bone, ke vi ne devos legi tian longan frazon. Nu, ni kredeble ne renkontiĝos denove. Via patro respektas min ankoraŭ, sed konfesis sincere ofendiĝon, kian sentos, mi timos, multaj aliaj. Estas bedaŭrinde, ĉar mi kredas, ke mia influo sur vin, se ia, ne estus malbona.
Mi esperas, ke vi trairos la vivon, prenante nur la poentojn, kiujn vi honeste gajnos. Mi sentas min certa, ke jes.
Tre sincere via
K. R.
Tiuj etaj pensionlernejoj ‚por sinjoridoj‘ kiuj svarmas sur la montetoj de la provinco Surrey ne multa ŝanĝiĝis dum la milito. Ĉiam ili reklamis pri ‚preparo por la pli altaj lernejoj‘, ‚pri malavara nutrado‘ kaj pri ‚krompago por lavado, por greka lingvo kaj por librotenado‘. Kutime la posedanto-instruisto estis ekster la militdeĵora aĝo, kaj se lia helpanto devis foriri armeon, nu, facile estis akiri instruistinon el la vilaĝo, cetere je pli malalta salajro.
La posedanto de Woodmanton Kolegio preskaŭ ne rimarkis la militon, krom per la manko de terpomoj (pro kio oni devis tagon post tagon manĝi svedajn napojn kun la viando), la malofteco de viando (kio donis bonan pretekston provizi viandon nur tri tagojn en semajno, granda ŝparaĵo) kaj la deviga servo en la ‚speciala policanaro‘, kio signifis nur paradon dufoje en la semajno, kaj foje kelkhora observado por germanaj aeroplanoj, en preĝeja turo tute ne malkomforta.
Tre plaĉis al li la demando de Martin ĉe la matenmanĝo proksiman matenon. „Ho, sinjoro,“ kun afekta admiro, „ĉu vi vere vidis aeroplanon? Kiom danĝere, se bombo falus rekte sur la turon!“ Turnante sin por ordoni enporton de plua pano, li ne aŭdis la flankflustron al apuda knabo: „Nur pensi pri Oĉjo Geary forkuranta de bombeksplodo!“, kvankam li ofte aŭdis pli, ol liaj knaboj kredis. El ili Martin estis la plej aĝa, dekkvar-jara, kaj lia favorato, malofte vergita, ofte indulgita. El la dekduo da pensionantoj li estis la elstaranto, ĉu en la leciono, ĉu sur la kriketkampo, kaj kvankam Geary havis egale grandan amon al ĉiuj knaboj, li ne povis ne favoreti al Martin, eĉ se nur per dua porcio da pudingo. Li ĉiam povis kontentigi sian konsciencon, pensante, ke la gepatroj de Martin pagas po tridek monfuntoj jare senrabate, dum la aliaj lernantoj estis akiritaj aŭ per lerneja agento, al kiu oni devas pagi daŭran procentaĵon, aŭ per reklamo, en Londona gazeto, laŭ speciale malalta, ‚pormilita‘ prezo.
Ekster sia domo, sia ĝardeno kaj siaj knaboj Geary preskaŭ ne havis intereson en la vivo. De tempo al tempo li pensis al siaj tagoj ĉe Oxford, al la esperoj, kiujn li portis en la vivon kune kun sia diplomo, esperoj, forvelkintaj kiel la haroj; neniam li pensis al la etapoj de sia malsukceso, sed eĉ gratulis sin, ke kvindek-jara li trovis sin kun kapitalo sufiĉa al aĉeto de Woodmansterne Kolegio kaj ĝia ‚bonfamo‘, konsistanta el deko da pensionantoj kaj sama nombro da knaboj el la vilaĝo, kies gepatroj, oficistoj en Londono, malestimis la popollernejon.
Simpation kun neniu alia homo li havis. Al la dommastrino en la vespero, post enlitiĝo de la pensionantoj, li foje esprimis sin en fortaj vortoj pri la absurda inerteco de la registaro rilate la militon, aŭ al iu patro, demandanta pri la progreso de sia filo, malkaŝis sian plezuron pri la angla bombatako kontraŭ Mannheim. Unufoje, akompanante siajn knabojn al futballudo kontraŭ privata lernejo en Purley, li lernis el babilado kun la posedanto, ke tiu ludas ŝakon, kaj tuj invitis lin por iu vespero.
La sinteno de la dommastrino, kiu ne estis kutiminta al vizitantoj dum la vespero, kaj ne ŝatis la laboron pri sandviĉoj, kiel ankaŭ la sciiĝo, ke la kolego havas nenian diplomon, kaj starigis sian lernejon, post deĵoro tridek-jara kiel oficiro en la Hinda armeo, nur kiel komercan aferon, ambaŭ faktoroj kuniĝis por ĉesigi la rilaton.
Geary returnis sin al siaj knaboj, al siaj libroj, kaj al sia ĉiusemajna ekskurso Londonon, kie li solece ĝuis iun teatraĵon, turmentata dume je la penso pri la petolaĵoj farataj de la knaboj, kaj la sekvendaj punoj.
Siavice la knaboj antaŭrigardis ĝoje al liaj ekskursoj. „Geary iros Londonon morgaŭ; bonega okazo doni al Benton sian porcion, ĉu ne?“ Benton, graseta, bonvolema, nevigla knabo, kun ŝajnigita rideto timtreme rigardis la parolinton, kiu estis Martin, kompreneble. Ĉiam tiaj paroloj venis de Martin, akompanataj de ekscita frotado de la manoj, ekbrulo de la brunaj okuloj kaj rideto antaŭdiranta grandan plezuron. Li ne estis la plej forta el la knaboj, kvankam la plej aĝa, jam dekkvar-jara. Li tamen regis en tiu mondo, formita spirite el la animoj de dekduo da knabaj animoj, konsistanta laŭ materia vidpunkto el unu domo okĉambra, ĝardeno, kaj sportkampo en la vilaĝo, apud la fervojo. (Nu, la kampo ne apartenis al la lernejo, sed oni uzis ĝin, kaj la posedanto ne plendis. Tamen unu belan tagon oni trovis tie domaron ekkonstruatan, kaj devis trovi alian kampon, konkuri kun la bovinoj por okuprajto.)
En la dormejo li regis kiel tirano super ĉiu. Esceptata eble estu Philpot. Philpot estis same malnova ĉe la lernejo kiel Martin, kaj la ĝenerala opinio estis, ke li estis tuj montrinta al Martin lian lokon. Kia ajn la vero, jen la fakto, ke Martin ĉiam tenis al Philpot respekton, kaj kiam la pugnobatita Claran Unu tra siaj larmoj elkriis: „Vi besteca porko, kial vi ne batas samaĝulon, kia estas Philpot?“, la respondo: „Ĉar ne stultulo li estas, kia vi!“ estis nekonvinka, eĉ al knabo naiva.
Claran ‚Unu‘ (estis tri fratoj, kaj oni ne uzas antaŭnomojn) estis dektri-jara knabo, el la mezlanda urbo Birmingham. Li diris, ke liaj gepatroj elektis tiun lernejon, ĉar en la sudo la homoj estas delikataj, kaj ili volas, ke la filoj profitu la influon. Sed Claran Du estis iam malkaŝinta la aferon al la dommastrino, kiu siavice mokimitis lian raŭkan voĉeton al Deligny. „Mia paĉjo diris, ke pli malkaran lernejon estus neeble trovi en tuta Anglujo.“
Oni certe rimarkis, ke ili ne ricevis multan poŝmonon. Claran Tri dum unu tuta trimestro havis nur tiom da pencoj, kiom li havis jarojn, naŭ. Je la alia ekstremo troviĝis Martin, kiu neniam revenis de la libertempo kun malpli ol tri ŝilingoj, kaj devis nur skribi al sia patrino por ricevi pluan provizon. La rekordo estis al Turner, kiu je sia ekalveno posedis duŝilingan moneron. Dum la unuaj tagoj li estis la celo de ĉies okuloj kaj envio, sed laŭ lia ŝparemo oni baldaŭ konstatis, ke la monsumo devos sufiĉi al li dum la tuta trimestro. En la fina semajno li estis primokata de ĉiu. Alvenis pakaĵo por la fratoj Claran, konsistanta el kukoj hejmebakitaj, kaj Martin deĵoris ĉe la malfermo. Oni kalkulis. Troviĝis ses kuketoj kun konfitaĵo, du tortoj, kaj skatoleto da ĉokoladoj. Martin tre juste disdonis la donacojn de ges-roj Claran, nur plendis Claran Tri, ke Turner ricevis porcion, Turner, kiu ne ricevis pakaĵon dum ses semajnoj, kaj bombonojn ne aĉetis dum monato.
„Vi ŝtopu la buŝon,“ diris Martin, „naŭ-jarulo ne parolu.“ „Sed ja la pakaĵo estas de miaj gepatroj.“ „Vidu vi, Claran Tri, se mi plu aŭdos grumbladon de vi, Turner ricevos vian porcion ankaŭ. Tio ne estas lia kulpo, se li havas malriĉajn gepatrojn; cetere, li gajnis la venkpoenton dum la ludo kontraŭ Kolegio Woodbridge; cetere, mi batos vin, se vi ne ĉesos ĝemetaĉi tiel.“
Turner nenion diris, nur maĉis. Li ne sciis, kial li ne skribis hejmen por plua mono; liaj gefratoj havis sufiĉan renton, sed neniam komprenon pri knabaj bezonoj, estante jam maljunetaj. Ĉe tiu lernejo ‚por sinjoridoj‘ li estis verdire la sola knabo el sinjora familio. Philpot estis filo de triaklasa aktorino kaj—kiu scias? La fratoj Claran havis komercistan familion; Benton, ankaŭ lia patro komercis je silkoj el Oriento.
Benton, oni efektive ne taksis lin pensionanto, ĉar lia hejmo estis apude, en Wallington, kaj li iris tien ĉiu-vendrede ĝis la lundo.
La instruisto estis ĵus stariginta la kutimon, forlasi la sabatan instruadon, por ke oni faru ‚militlaboron‘. Tio signifis, ke la knaboj devis prilabori parcelon en apuda kampo, aŭ sarki la ĝardenvojojn. Ambaŭ taskojn la knaboj malamis. Nu, la alvoko de la registaro, ke ĉiu civitano laŭeble prilaboru parcelon por plimultigi la manĝaĵprovizon kaj tiel faru sian eblon kontraŭ la germanoj, tio ne interesis la knabojn kiuj neniam legis ĵurnalojn, kaj sciis pri la milito nur tiom, kiom Geary kutimis legi el la »Daily Mail« dum matenmanĝo, precipe pri germanaj hontfaroj. Kelkfoje ili mokkantis pri la germana imperiestro kaj lia filo, kiel en pactempo knaboj mokkantas pri kandidatoj ĉe baloto por la parlamento.
Tial dum la laborado la knaboj enviis al Benton. Al la tagknaboj ne, kvankam iliaj gepatroj priridus la ideon pri laborigo, spite la mesaĝon de Geary, ke ili aranĝu pri tio. La tagknaboj jam havas ĉian feliĉaĵon, ili povas ĝissate manĝi je ĉiu manĝo, ili povas resti eksterlite dimanĉe post la oka laŭ kaprico aŭ bonvolo de la gepatroj, ili povas eviti preĝejon—sed rilate al Benton, estas nejuste, ke li evitu tiel la sarkadon.
Iun lundon dum aŭtuna trimestro regis ĝojo inter la pensionantoj. Benton revenis hontmiene, kun letero liverota al Geary. Ŝajnis, ke liaj gepatroj estis eltrovintaj lian ruzon pri horo de reiro al la lernejo. Li devus esti tie jam je la naŭa, anstataŭ preteksti forpermeson ĝis la dekunua. Oni petis, ke Geary bonvolu prizorgi ...
Proksiman matenon, antaŭ la vestiĝhoro, Geary bonvolis ...
La aliaj knaboj avide, ĝojekscite aŭskultis kaj nombris la batojn, kaj disputis pri la nombro. Tamen, ili ne estis malbonkoraj, kaj kiam, anstataŭ montri la vundojn, Benton larme enrampis denove sian liton, ili babiladis nur pri tio, kiu el ili plej bone povas pasigi la pilkon dum flanka kurado; ankaŭ pri tio, kion oni manĝos je tagmanĝo.
Tamen, Benton ne estis malbonkora knabo, nek mokulo kaj li baldaŭ konsentis, ke oni inspektu la vundojn; eĉ protestis, kiam oni sugestis, ke oni estis vidinta pli malhelajn striojn. Post lerta aranĝo de du speguloj li kredis sin kompetenta juĝi tiom bone, kiom la aliaj.
La matenmanĝo ne diferencis multe de ĉiuj aliaj, krom, ke Geary pasigis la pladon de buterpano al sia maldekstrulo. La unua knabo, Philpot, prenis la krustan pecon, laŭ sia rajto, sed la lasta knabo tiuflanka, anstataŭ preni la plej malgrandan pecon (ĉar li estis Claran Tri), prenis la plej grandan, kiu apartenis laŭ rajto, la rajto de la fortulo, al Martin. Tiu ruĝiĝinte flustris al Deligny, sia apudsidanto: „La etulaĉo—li atendu.“
Kiel adjektivon li uzis unu el tiuj nepresataj seksvortoj kiuj nekomprenataj loĝas sur la knaba lango; kiel plorigilon li poste uzis nur la pugnigitan manon, tamen sufiĉan.
La tago, malbone komenciĝinte, daŭris tiel. Tiel pluvegis, ke la futballudo montriĝis neebla, kaj la posttagmeza ferio trovis ĉiujn knabojn en la klasĉambro, liberaj fari kion ajn, sed ne bruon. Philpot legis porknaban gazeton, Deligny aranĝis en albumon aron da noveakiritaj poŝtmarkoj, Turner ploremis pri latina traduko, farota antaŭ vespero kontraŭ batminaco. Martin estis en venena humoro, nun forprenante la poŝtmarkojn de Deligny, kvietema, pensema knabo, nun ŝovante la libron de la leganta Claran Unu sur la plankon. Laciĝinte pri tiaj petolaĵoj, li sidiĝis kolereme, kaj eklegis »Buffalo Bill« gazeton.
Dum kelkaj minutoj aŭdiĝis nenia bruo. Turner komencis aspekti pli feliĉa, finonte sian taskon, kaj unufoje elkriis, „Ĉu ne bona pudingo ĉe tagmanĝo?“ sed neniu respondis. Li daŭrigis labori, nun je puntasko donita pro interŝanĝo de leteretoj dum klastempo; li estis skribanta la dekkvinan fojon: „Mi devas ne skribi leteretojn dum la leciono“, kiam li aŭdis Martin elkrii: „Turner, ĉu vi ne diris, ke vi scias pri la deveno de beboj?“
Estis vere, ke post reveno el la lasta ferio Turner estis tiel subiĝinta al la deziro fanfaroni antaŭ la aliaj knaboj. Vagante en Londono, kun menso plena je tiuj knabaj revoj, kiujn neniam konas plenaĝulo, li estis trarigardinta keston da brokaj libroj en la strato dediĉita al tiu komerco, Charing Cross. Li serĉis katalogon de poŝtmarkoj, sed ne trovis. Ŝekspir, romanoj de la lasta jarcento, preĝlibroj, politika broŝuro kunmiksiĝis. Li disŝovis seninterese, kiam subite unu titolo fiksis lian rigardon.
„Kion devus scii juna knabo“. Turner havis sintenon al la seksaferoj sufiĉe normalan je aĝo dekkvar, kio signifas, ke li trovis ĝin malpli interesa ol la koston de bombonoj, la poŝtmarkojn, kaj la futbalon. La dormĉambrajn diskutojn li partoprenis kun taŭga seriozeco kaj la kutimaj malmulta scio kaj multa teoriado. Li estis iom envia al Deligny, kiu diris, ke lia patrino estis promesinta ĉion diri al li tuj post lia dekkvara naskiĝtago.
Turner tralegetis la libron, sed havis hontsenton, ke la ĉirkaŭstarantoj scias, kion li legas. Unufoje li kredis rimarki la riproĉan rigardon de la butikposedanto, remetis kun ŝajnigita senĝeno la libron, kaj forvagis—por reveni poste, kaj relegi. Krom la kuraĝo, mankis al li ankaŭ la mono por aĉeto.
La verko estis de la kutima speco, celanta uzon ĉe gepatroj konsciaj pri ia devo rilate al tiufaka instruo al filoj, sed mankantaj necesan kuraĝon mem tuŝi la temon. Lia patrino estis avertinta lin pri danĝeroj en la vivo, kiujn ŝi ne detaligis, kaj estis ĵuriginta lin, ke neniam li aŭskultos malpurajn anekdotojn aŭ kuŝos sur sia dorso. Li estis iom mistifikita de la lasta konsilo, same kiel de la Sepa Ordono, kiun la pastro ĉiudimanĉe balbutis, sed li ne ĝenis sin pri la mistero. Multe pli ĉagrena estis lia malsukceso en la ludo kontraŭ la Kolegio Addiscombe, kiam li fuŝis la pilkon ricevitan ĝuste antaŭ la celreto. Dum la reveno la aliaj estis lasintaj lin sola, eĉ Deligny, lia amiko, estis rikaninta pri li al Martin. Reatinginte la lernejon, la knaboj grupiĝis en la klasĉambro, por atendi la temanĝon. Turner staris, mizera, apud la pordfenestro, rigardante en la ĝardenon, poste iris al sia skribtablo, apud kiu staris Martin, Claran Unu kaj Philpot. Ili ĉiuj ekformoviĝis, kio tiris el Turner lian lastan atuton. Premata uzi ĝin por regajni ilian amikecon, li elkriis subite, „Hola, vi uloj, mi faris eltrovon dum la ferio, pri la deveno de beboj. Vere, mi ne ŝajnigas...“
Lia artifiko trafis nur silenton, kaj li malespere prenis detektivan gazeton, kaj penis forgesi la aliajn; afero nefacila en malgranda ĉambro.
La reamikiĝo okazis silente en la kuna ĝojo pri la afero Benton, kaj kun surprizo Turner aŭdis la demandon de Martin nun pri la deveno de beboj. Al neniu li konfesus, ke interne de si li taksis la temon sekreto preskaŭ sankteta, sed la verkisto de »Kion devus scii juna knabo« estis per sia senafekta religiemo tuŝinta lian emocion, kaj Martin ricevis repuŝan respondon.
Repuŝon tiu ne emis akcepti. „Mensogulo, vi ja diris, la vesperon post la ludo kontraŭ Addiscombe, ke vi scias. Philpot aŭdis vin, Benton, Deligny, ĉiuj, ĉu ne, vi uloj? Jen vi aŭskultas, Turner, ĉiuj aŭdis, ne utilas nei vian diron. Nu, vi diru, aŭ suferu. Ĉu ne, vi ĉiuj?“ Triumfe li grimacis. Turner ne respondis, ŝajnigis laboregi pri sia punlaboro.
Martin faris kelkajn paŝojn antaŭen, kaj taŭzis lian paperon je bulo. Turner frapis al Martin, kiu evite flankenturnis sin, samtempe traffrapante per la maldekstra pugno.
Turner stariĝis, forviŝis la polvon de si, kaj sidiĝis. Li ne estis malpli forta ol Martin, sed timis lin, kiel ĉiuj aliaj, pro la sama kaŭzo pro kiu ĉevalo timas viron multe pli malgrandan ol ĝi estas, aŭ tuta familio sklaviĝas al korpe eta virino. Martin tamen eraris, kredante sin plene venkinta. „Nu, ĉu nun vi diros al ni kiel via patrino produktis vin, malpurulo?“ „Ne,“ gruntis Turner.
„Philpot, kaptu lian maldekstran brakon, ni montros, kiel oni traktas tian ulon!“
Philpot ne emis. Li iom amis Turner, kaj nur la antaŭan nokton estis konfidencinta al li pri sia hejmo, temo pri kiu oni kutimis paroli nur supraĵe aŭ fanfarone. Martin li ne timis multe, sed sufiĉe por ne kontraŭstari lin en afero, kia la jena. Li do ŝajnigis indiferentecon, ete malamante sin pro sia perfido al Turner. La aliaj knaboj simile sintenis; ili ne volis persekuti Turner, sed ne volis kontraŭstari Martin.
„Do, vi timas lin, ĉu?“ rikanis tiu, „kaj Turner, vi iĝis tre purema, ĉu ne? Ĉu efektive lia patrino diris, ke li nenion diru pri tia bela afero al la aliaj pekaj knaboj? Kiel bele, kaj kiom supera al aliaj pekuletoj vi nepre sentas vin! Ĉu lia patrino tiel instruis lin, kiel bele...“ sed la sarkasmo de Martin ne efikis. Turner restis obstine muta.
Martin ĵuris venĝon interne de si. Li ne estis pli kruela, ol la plejmultaj knaboj, sed multe pli klera, pli inteligenta, kaj pli subtila, kaj tial senkonscie pli premata de la monotona vivo de la lernejo, pli avida al ekscito. Akirinte tiranan povon super la aliaj, li alternis inter la emoj al dorlota amemo kaj sadisma suferigo laŭ maniero natura al sia rolo.
Dum iom da tempo li silentis, poste li ridetis al si, kaj ĉirkaŭen rigardis. La fratoj Claran kune legis leteron el la hejmo, Benton prilaboris ŝtonĵetilon, faritan per du pecoj da elastaĵo, Philpot kaj Deligny ludis ŝakon, ludon instruitan de Geary sub kondiĉo, ke oni ne ludu dimanĉe, dum la sankta tago. (La regulo ne montris religiemon ĉe Geary, pli ol la ĉiama dankpreĝo antaŭ ĉiu manĝo; ĝi estis konvenaĵo.)
Martin scivolis, kiel altiri la atenton de Claran Tri, kiam la atento de ĉiuj altiriĝis al afero iom neordinara. Iu sonorigas ĉe la doma ĉefpordo, kaj la dommastrino surprizite aliras.
Ĉiuj knaboj kuris al la pordo de la ĉambro por aŭskulti. Oni delegis al Martin, kompreneble, la privilegion ete malfermi la pordon, por rigardi trans la halon. Estis preferinde delegi, ol cedi. Ĉiuj staris kun haltigita spiro, rigardante al Martin. Li raportis, kun stranga konfuzo, ke li nenion vidis, sed kredis aŭdi virinan voĉon. Ĉiuj aliaj residiĝis krom Turner, kiu iom restis por teni sin aparte de la aliaj.
Li malfermis la buŝon, ĉar li estis leginta en iu skolta libro, ke tiel oni pli facile aŭdas, kaj mense sekvis la paŝadon de la dommastrino sur la ŝtuparo. Atinginte la kabineton de Geary, ŝi frapis kaj atendis.
Nelonge tamen. La pordo malfermiĝis, kaj la voĉo de Geary demandis. Turner iom pli malfermis la pordon, ŝtelpaŝis al la malsupro de la ŝtuparo, kaj streĉe aŭskultis.
„Estas s-ino Burgstein,“ diris la dommastrino, „mi kondukis ŝin en la saloneton.“
„Bone, s-ino Jones, mi dankas. Mi iros tuj.“ La dommastrino turnis sin, kaj Turner ankaŭ sammomente, piedpinte kuris reen en la klasĉambron. „Hola, kiu estas? La pastredzino? Ŝi ja minacis plendi kontraŭ ni al Geary pro mia neatento dum la biblia kurso dimanĉon.“
„Ne timu, Deligny, ne ŝi. Cetere, ŝi minacis skribi, sed ne veni mem. Ĉu ne estis bone, kiam ŝi diris al mi: ‚Ĉu poŝtukon vi havas tie, Turner?‘ kaj mi respondis: ‚Ne, sinjorino, iom el la kuniklo, manĝita tagmeze‘! Kiel ŝi amas min, ĉu ne?“
Turner babiladis tiel, sentante sin feliĉa, ke la novaĵo estis deturninta ĉies menson for de la malpaco kun Martin, kiu estis nun staranta apud la pordfenestro, elrigardante kvazaŭ li antaŭe ne estus vidinta la ĝardenon kaj la postajn kampojn.
La knaboj forgesis plu demandi Turner pri la vizitanto, enprofundiĝinta en la malnovan temon, la supozon, ke iu bonvola homo decidos viziti la domon, kunportante keston da manĝaĵoj. Oni vigle diskutis pri la preferinda speco. Claran Unu elektis unu grandegan kukon, sed Deligny forte, ŝirvoĉe kontraŭstaris lin per sia prefero al diversigita enhavo. Li detale priskribis kiun specon de ĉokolado li preferas, kaj nomis ĝuste la butikon en sia hejmurbo, kie ĝi estis aĉetebla. Li rakontis pri okazo, kiam lia patro aĉetis al li tutan skatoleton ...
La diskuto iĝis pli ĝenerala, elektiĝis glicirinaĵoj, tortoj, kaj oni estis preskaŭ atinginta konsenton pri la elekto. Turner estis teninta sin aparta, kvankam li ŝajnigis aŭskulti. Li estis pripensinta sian sorton, en la okazo ke la pastredzino ja plendos al Geary.
La edzino de kampara praoĥestro estas multtaska virino, sed el ĉiuj laboroj s-ino Winton plej malŝatis la biblian kurson de la dimanĉa posttagmezo. Ĝi estis vizitata preskaŭ ekskluzive de la knaboj el Kolegio Woodmanton, kiuj, ĉar ‚sinjoridoj‘, ne povis viziti la ĝeneralan dimanĉlernejon en la vilaĝo, kaj ĝi ĝenis al ŝi pli, ol la merkreda Patrinara kunveno en la preĝejhalo. Ja estas penige, devi amuzi al laboristedzinoj krudmanieraj (unufoje, dum ŝi legis al ili el romano de Galsworthy, tiu ino Tomson malkaŝe tiris gazetaĉon el la poŝo kaj eklegis por si) sed fari biblian studon al aro da tiaj knaboj, raŭkvoĉaj, malĝentilaj, mokemaj, maltrankvilaj, ĉiam petolantaj—estis nur tiam, ke s-ino Winton koleriĝis, koleriĝis akravoĉe sed surface, laŭ la kutimo de grasaj virinoj.
Ŝi ne povis scii, kia enuo kaj kunpremado kaŭzis, ke la knaboj, kelkhore ekster la lernejo, perdis la ekvilibron kaj forgesis, ke ili troviĝas en la domo de Dio, petolis, impertinentis, bruetis, dum la leciono faris el siaj poŝtukoj ‚kuniklojn‘, kaŭzis al ŝi kapdoloron kaj ĉagrenon. Ŝi estis tamen vidinta ilin kolekti inter si kelkajn moneretojn por doni al almozulo, ŝi trovis ilin beletaspektaj en iliaj mallongaj pantalonetoj, ŝtrumpetoj, kaj brulkoloraj ĉapoj, ŝi amis la rektajn rigardojn, kiuj akompanis iliajn mensogojn, ŝi sopiris mem posedi filojn. Nu, restas tempo. Iun tagon ŝi vidis, ke Claran Tri estis vundinta sian genuon, kaj iris alporti pelvon kaj akvon.
La knabeto atendis ŝin moviĝeme, dum la aliaj ĉirkaŭstaris kaj faris komentojn kaj maldecajn sugestojn pri maltrinko kaj mallakso, rilate s-inon Winton. Turner diris, ke se Claran starus tiel, kaj ... revenis s-ino Winton. Por apliki la viŝilon ŝi prenis la femuron de la knabeto sur sian brakon, kaj petis lin, meti sian manon sur ŝin. Ŝi sentis la delikatan malfortecon de lia korpo sur sia, la varmon de lia karno kontraŭ si, ŝi avidis kapti lin en la brakoj kaj premi lin al sia sino, avidis dorloti la karuleton.
Ŝi premsekigis la tuketon, fiksis bandaĝeton, kaj gajmiene diris, „Jen, tio taŭgos ĝis vi atingos la hejmon—tio estas la lern—nu, jes la hejmon.“ „Jes, sinjorino, kaj mi multe dankas,“ diris Claran Tri, kaj forrapidis por elkrii al la aliaj knaboj, ke „Maljunulino Winton ja mallerte bandaĝas, kaj ŝajne portas falsajn harojn“. En la koro li estis iom admirinta ŝian hararon dum ŝi kliniĝis super lian genuon. Sed Turner ne vidis lian koron, kaj, ĉar li iom admiris s-inon Winton, li zorgis, ke okaze de la proksima ĝenerala turmento al Claran Tri, liaj fingroj trovis kiel eble plej senteman parton de ties karno.
Pri tiu ĉi demando, ĉu s-ino Winton plendos al Geary li nun cerbumadis, dum lia vizaĝo montris intereson pri la revdiskuto de la manĝemuloj. Unufoje li interrompis, por nei la diraĉon de Rodan, ke la merkredon de la lasta semajno ĉiu ricevis duan porcion da pudingo. Li bone memoris, kiel Geary estis dirinta: „Ŝajne por vi ne troviĝas,“ kaj kiel li penis rideti, kaj reteni la larmojn.
Geary havis filozofan sintenon pri la afero. Li sciis, ke liaj knaboj estas sufiĉe bone nutrataj, kaj ke se ili neniam sentis sin sataj, nu, bone, tio estas laŭ la konsilo de la plej eminentaj kuracistoj nuntempe. Certe en neniu alia lernejo oni provizas buterpanon je la oka horo vespere al la pli aĝaj knaboj. Geary ĉiam ŝajnigis ne vidi la konkuron inter Martin, Philpot, Deligny kaj Turner por akiri la plej grandajn pecojn, tuj post lia dumelira „Bonan Nokton“. Unufoje li estis aŭdinta ion fali, kaj turnis sin. Li vidis, ke Deligny kaj Turner estis tiom subite ekprenintaj la krustan pecon (ne la plej grandan, la du plej grandaj apartenis laŭ rajto al Martin kaj Philpot), ke ili faligis ĝin sur la plankon. Punate, dum unu semajno Deligny kaj Turner devis vidi Martin kaj Philpot manĝantaj, je la oka vespere, tuj antaŭ la enlitiĝo.
Turner memoris la tagon, kiam li devis rigardi la aliajn manĝi duan porcion da pudingo, ĉar tiu tago estis la lasta, kiam al li kaj Deligny mankis la vespera buterpano. Li provis forgesi kaj pri tio, kaj pri la ebla perfido de s-ino Winton. Li provis mense kapti iun impreson de antaŭ kelkaj minutoj, kaj fine fiksis la aferon de la vizitantino.
Li estis certa, ke li aŭdis la dommastrinon eldiri fremdan nomon, Burgstein, aŭ ion similan. Burgstein, certe ne angla nomo. Li senzorge konsideris la aferon, kaj subite rigidiĝis, aŭdante la alpaŝon de Geary. „Zorgu, uloj!“ li kriflustris, kaj ĉiu subite silentis kaj ŝajnigis senviglan mienon. La pordo malfermiĝis, kaj Geary envenis. „Martin, via patrino venis viziti vin. Iru lavi vin, kaj venu supren al mia kabineto. Zorgu, ke viaj oreloj estu puraj, kaj metu puran kolumon“.
Martin eliris, sekvate de Geary. La knaboj iom scivole rigardis unu la alian. „Strange,“ diris Claran Unu, „ke li ne diris al ni, ke estas lia patrino, kiun li vidis, ĉar sendube li rekonis ŝin. Nu, ne gravas tio, kondiĉe, ke ŝi restu al temanĝo. Geary nepre provizos kukon, se jes, kaj kredeble ankaŭ fragan konfitaĵon.“ La ideo, ke oni havos temanĝon malsimilan al la ĉiutaga, kiu konsistas el buterpano kaj pruna konfitaĵo, tio kaŭzis viglan diskuton. Subite Benton kriis: „Turner, vi eliris vidi ŝin, ĉu ne? Kiel ŝi aspektas? Malbelega ino, mi vetas.“
Turner tamen vere respondis, ke li neniun vidis, kaj oni daŭrigis teorii pri la aspekta de s-ino Martin, kaj la ebleco, ke ŝi restos por temanĝo.
Sed ŝi ne restis. Post duonhoro Martin revenis en la klasĉambron, kaj oni aŭskultis la adiaŭon al lia patrino de Geary kaj la brufermon de la pordo. Oni ne kuraĝis fari al Martin la demandaron, kutiman post la malofta vizito de iu parenco, sed Martin tuj komencis paroli.
„Bonegulino, mia patrino, ŝi donis al mi du ŝilingojn, kaj Geary permesas al mi, iri en la vilaĝon por elspezi iom. Turner, ĉu vi venos kun mi? Geary diris, ke mi povas havi akompananton. Ja bone, ĉu ne?“
Li rigardis al Turner scivoleme. Emociita de sia bonsorto, li tre esperis, ke tiu akceptos la pacproponon. Turner saltis al ĝi. Li estis avida al la amo de Martin, kiun li sekrete admiris, kaj kiun li provis en multaj aferoj imiti. En la lecionoj li ĉiam proksimumis lin laŭ poentoj, sed multe malsuperis lin en la sporto. Li estis foje revinta, ke li povas tiel dribli la pilkon al la celreto, ĉirkaŭate de kontraŭaj ludantoj, sed en la praktiko neniam sukcesis. Li kapablis bone piedfrapi, sed tiumaniere teni kaj gvidi la pilkon, evitante tiel lerte la kontraŭulojn—estis bele, al li ŝajne neeble.
Survoje al la vilaĝo Martin montris faceton de si, antaŭe nekonata al Turner. Li vigle kaj simpatie parolis pri sia patrino, kiun li tiom amas, li parolis pri la vivo ĉe Kolegio Woodmanton.
„Finfine, la vivo tie ĉi ne estas malbona, oni konas belajn horojn. Neniam post manĝo ni sentas nin sataj, tamen, necesas memori, ke niaj gepatroj ne pagas multe. Kaj la vergadoj—nu, ili nepre necesas, ĉu ne, por ke ni lernu bonkonduti. Krome, ni ne restos ĉi tie eterne. Mi intencas iĝi komercisto, akiri multan monon, kaj vojaĝi al aliaj landoj. Mia patrino diris al mi, ke Francujo estas aminda kaj belega lando; ŝi rakontas, ke en Parizo...“
Li estis vervigita de sia feliĉeco, kaj insistis aĉeti tiajn bombonojn, speciale ŝatatajn de Turner kaj la aliaj knaboj, prefere ol la mentgustumaj sukeraĵoj, kiujn li ĉiam aĉetis por si, tial ke li preferis bombonon, kiu longe daŭras en la buŝo, al tiuj, eble pli bongustaj, kiuj rapide formaĉiĝas.
Tiun nokton regis gajeco en la dormĉambro. Ekzistis severa malpermeso kontraŭ babilado inter la knaboj post enlitiĝo, precipe pro timo, ke en tiaj cirkonstancoj la konversacio havus dubindajn temojn. Tamen la amo de Geary al knaboj kelkfoje konkeris la severecon, kaj tiun nokton la knaboj konsciis, ke ili ne devas flustre paroli unu al la alia.
La tuta etoso ŝajnis malsimila pro la bona humoro de Martin, kaj oni libere parolis pri siaj hejmoj, siaj ambicioj kaj siaj doloroj. Eĉ la eta Claran Tri estis bonvoleme aŭskultata kiam li kvikis pri tio, kion li aĉetus, se nekonata riĉulo sendus al li tutan ŝilingon. Martin sin sentis neordinare feliĉa. Lia patrino estis dirinta al li, ke li ne devos resti ĉe la lernejo dum la paska libertempo, ĉar aferoj boniĝis, kaj ŝi povos akcepti lin en la hejmo. Ŝi diris, ke lia patro ne troviĝos, sed kiam li demandis ŝin pri kial tiu estis nereveninta de sia vojaĝo, komencita tuj post la milito, ŝi eviteme respondis, kaj Martin ne plu penis eltrovi la aferon.
Li neniam estis multe aminta sian patron, kaj estis tute kontenta, ke li povos denove troviĝi en sia hejmo, libera dumtage vagi en Londono. Dum la semajnoj de la tri pasintaj libertempoj li devis resti ĉe la lernejo, sola krom je unu dekjara knabeto, poste forlasinta la Kolegion Woodmanton, kaj je tiuj el la tagknaboj, kiuj foje volis ekskurseti aŭ ludi kun li. Kelkfoje iu tagknabo, Porter, dektri-jara filo de bankisto, estis invitinta Martin al sia hejmo, kaj neniam konsciinta, kiom li feliĉigis solecan knabon.
Neniam, ĉar Martin tiom enviis lin pro lia feliĉeco en tia komforta medio, pro la amema atmosfero kreata de liaj gepatroj, ke li estis baldaŭ poste kaptita de malameto kontraŭ li. Li kiom eble plej frue dum la trimestro pugnobatis lin pro senbaza preteksto, ĝis lia plorego plene kontentigis la malsuperecan senton de lia turmentanto.
Sed hodiaŭ nokte li estis tiom gaja en sia feliĉeco, ke ankaŭ al la tagknabo Porter li montrus sin amikema. Krom bombonoj, li kaj Turner estis ankaŭ aĉetintaj grandan panon (kiun Turner devis kaŝi sub sia jako—supozu, ke oni vidus knabon el Kolegio Woodmanton portanta grandan panon, supozu, ke Geary vidus!), kaj la knaboj avidege ŝiris el ĝi la molan internaĵon, kaj kontente manĝis. La tutan kruston oni allasis al Claran Tri, kiu dankeme akceptis. Li ankaŭ ŝparis iom por la morgaŭo, sed kaŝis la pecon en sia litkuseno, ĉar li sciis, kio okazos, se liaj fratoj aŭ la aliaj eltrovos ĝian ekziston.
Se li estus pensinta, ke la dommastrino trovos la pecon dum ordigo de la lito, li ne estus fidinta, ke ŝi ne malkaŝos la aferon al Geary. Tamen, kvankam la dommastrino ja trovis ĝin, ŝi nenion diris al Geary, ĉar ŝi kompatis al iu ajn naŭjarulo tiel forigita de la hejmo, kaj ne povis pardoni al Geary, ke li foje batis lin pro nelerno de la leciono.
Ŝi ne sciis, ke Geary ĉiam tre juste taksis la kapablon de ĉiu knabo, antaŭ ol doni al li taskon, sekvotan de puno, se ne lernotan. Eĉ se ŝi scius, tio kredeble ne malhelpus, ke ŝi verŝu al li sian nekontentigitan patrinan amon.
Oni nomis ŝin ‚sinjorino‘ Jones nur pro kutimo—ŝi neniam estis patrino, nek eĉ edzino.
La proksiman tagon ĉe la meztagmanĝo Geary anoncis, ke proksiman dimanĉon oni vizitos ne la lokan preĝejon, sed tiun de Old Coulsdon, for je tri mejloj, sur la monteto. Martin flustris kiel komenton al Deligny vorton kun pli da rilato al intima parto de la vira korpo, ol la preĝeja vizito. Deligny montris konsenton, nur por plaĉi al Martin; li mem ne multe ĝenis sin pri la afero, akceptante ĝin kiel li akceptis ĉiujn decidojn, kiel sorton destinitan de la dioj. Benton apenaŭ aŭskultis, ĉar li sciis, ke la proksima dimanĉo trovos lin malfrue dormanta kaj ĝissate manĝanta en sia hejmo ĉe Wallington. Philpot nenion diris, laŭkutime, sed fiksis sian rigardon sur la porciojn da pudingo, kiujn Geary estis preparanta. Li ŝajnigis per la esprimo de sia vizaĝo viglan intereson pri la vortoj de la instruisto, pri alvenonta nova pensionanto, kaj kalkulis, pri la porcio, kiun li mem ricevos, kaj la ebleco, pasigi ĝin al iu el la junaj knaboj, se ĝi estos malgranda, esperante pri sekvo de pli granda. La ruzo estis pli ol unufoje sukcesinta, kvankam je unu okazo Geary estis vidinta la aferon, kaj deviginta lin repreni la malgrandan porcion. Tamen, li poste kaŝis sian humiliĝon al la aliaj knaboj, dirante, ke finfine la kuna konfitaĵo estis multa.
Turner ankaŭ observis la porciojn, kalkulis, ke lia estos ŝajne kontentiga, kaj poste pensis pri la vizito al la preĝejo de Old Coulsdon. Li ne estis malkontenta. Okaze de bona vetero la marŝado estis ofte tre plaĉa. La knaboj estis permesataj marŝi libere, anstataŭ en regula ordo, kiel ĉe kelkaj lernejoj. Kelkfoje li ŝatis marŝi aparte; la sonorilaro de la preĝejo sonanta trans la montetoj, la nudaj arboj kontraŭ la horizonto, la mordo al la haŭto de la freŝa vintra aero, ĉio kune plaĉe impresis lin kiam li estis sola. Estis ankoraŭ pli bele en somero, kiam oni povis ĉasi post papilioj, eĉ serĉi birdnestojn, se oni zorgis, ne tro longe postresti la instruiston. Tiam, kiam ĉio verdis kaj kantis, la klara sonado de la sonoriloj vekis en li strangan emocion, kaj li eĉ trovis simpatia la diservon, ĝuis la himnojn kaj la parolon de la predikisto, kiun striis la sunlumo trapenetranta tra la koloritaj fenestroj ĉirkaŭ la altaro. La zumado de l’ pastra voĉo sonis kvazaŭ malproksime, vekante en li revojn fremdajn kaj ekstazajn, memorigante al li, ke liaj praavoj tiel zumis kiel paroĥestroj de tiaj belaj vilaĝoj.
Tiuokaze dum la hejmenmarŝo li estis neordinare vigla, trovis plezuron en la ĉiama diskuto pri metodoj, kapti la pilkon kaj meti ĝin tra la celfostoj, sentis sin amema al ĉiu knabo, eĉ al Martin, eĉ al la instruisto, antaŭrigardis ĝueme al la tagmanĝo, kiu dimanĉe estis preskaŭ satiga.
Dum vintro, okaze de vizito al malproksima preĝejo, la reveno malofte estis ĝuinda. Dum la diservo oni iĝis rigida pro la malvarmo, ĉiu vorto de la predikaĵo ŝajnis kvinminuta; se la tago estis pluvema, la piedoj ofte estis malsekaj krom malvarmaj.
Tamen Turner ŝatis la marŝon, ĉu li apudrestis Geary, kies paroladon li ŝatis (tute nekonscia, ke ĝi estas la plej valora ero en la edukado de la Kolegio Woodmanton, la parolado de homo kulturita kaj sperta pri la vivo), ĉu li marŝis kun alia knabo, ĉu li solece observis kaj revis, la okulojn sur la figuron altan kaj superantan de Geary antaŭeniranta per longaj paŝoj trans kampon kaj vojeton.
Kelkfoje, kiam li estis populara kun la aliaj knaboj, li sopiris esti sola por revi kaj ĝui la aeron, la vidon de alta pinarbo kontraŭ la ĉielo sur malproksima monteto, la kanton de la alaŭdo en la bluo aŭ la blindigan tavolon de neĝo sur iu deklivo. Kaj tamen en la momentoj, kiam pro malpaco li trovis sin sola, trovis ke eĉ Deligny pro timo de la aliaj ne volas alparoli lin, tiam li sentis avidon esti kun la aliaj, meze de la aliaj, partopreni ilian diskuton pri malfacila punkto en la kriketludo aŭ ilian disputadon pri ĉu Londono estas pli granda ol Nov-Jorko. Li sentis en si ian dupersonecon, li sentis, ke li estis devigata loĝi ĉiam en du mondoj, la mondo de la gaja babilado kaj la eteca amado kaj kverelado, kaj la alia mondo de reva soleco kaj pensoj jen ekstazaj, jen ombraj.
Al la aliaj knaboj li neniel ŝajnis stranga. Li babiladis kiel ili, ludis kiel ili, legis la samajn por- kaj priknabajn gazetojn, same avidis al manĝado kaj same ŝercis pri la maltrinkado kaj la mallaksado. Jen li montris sin disputema, jen li amemis, jen oni pugnobatis lin, jen oni dividis kun li siajn bombonojn.
Jen ne surprize. Neniu el ili komprenis la solecegon de Geary, la tragediecon de lia vivo. Ili ne komprenis, ke mem ili estis kompatindaj etuloj, ke iu estis verkanta libron pri tio, ke en Anglujo neniu povas kuraci homajn korpojn, neposedante almenaŭ diplomojn, sed ke iu ajn povas ricevi por prizorgo homajn animojn, se li metas tabulon kaj anoncojn: „Kolegio ..., por knaboj. Bonega instruado, malavara manĝigo, saniga ĉirkaŭaĵo.“
Ili tute ne konis profundajn aferojn. Ili estis normalaj knaboj, kaj trovis en la vivo tiom da feliĉeco, kiom iu ajn el ni.
Dumvoje al la preĝejo Old Coulsdon Geary disdonis por la kolekto.
Estis kutimo de Geary, doni al ĉiu knabo po unu penco por la monkolekto, kaj kutimo de la knaboj, aranĝi inter si ke nur tiuj apudaj al Geary metu siajn pencojn en la saketon. La aliaj metis la fingropintojn tiel, ke neniu povus suspekti diferencon. Kelkaj estis eĉ spertaj, tiel ke ili povis fari brueton similan al la tinto de monero, kiam ĝi falas sur aliajn, kvankam ili ne riskis fari kiam apud Geary. Do, la kapablo ne multe valoris, ĉar ĉe malproksimuloj li ne atendus aŭdi la tinton.
Tiun dimanĉon Turner trovis sin en benko malproksime de Geary, kaj sciis, ke li havas devon, konservi sian moneron por posta kuna elspezo.
La predikisto, blankbarba maljunulo, elektis tekston, laŭ kiu li pruvis, ke estas la deziro de Dio, ke neniu el la junuloj manku partopreni la militon.
La vortoj de la pastro iom stumblis, mankis al li fluparolo. Li ne estis la paroĥestro de Old Coulsdon, sed venis deĵori por li el proksima vilaĝo. El ĉiuj, kiuj aŭskultis lian predikon, nur unu estis kritikema, tiu estis Turner, kiu posedis menson iom maturan kaj konsekvencan, kaj kiu demandis sin, kial pastro maljuna tiel predikas al aŭdantaro plejparte virina.
Baldaŭ li ĉesis atenti la predikaĵon, kaj ĉirkaŭrigardis. La preĝejo estis interesa kaj antikva konstruaĵo, enhavanta plakojn kaj memoraĵojn pri vilaĝanoj mortintaj jam de jarcentoj. La benkoj havis altajn dorsapogilojn, tiel ke oni vidis de la ĉeestantoj nur la kapojn, kaj dum preĝado ne povis juĝi, ĉu ili vere restas sur la genuoj aŭ simple klinas sin antaŭen. Geary neniam surgenuiĝis, nur apogis la kubuton sur la breton antaŭ si, kaj sur la manon restigis sian kapon; la knaboj devis ĉiam terenmeti la genuojn, kaj multe disputis inter si por havigi genukusenojn, iom avare provizatajn.
Turner penis rekoni la diversajn kapojn, sed nur kelkajn li trovis familiaraj. Li vidis la bienposedanton kaj ties edzinon, kaj memoris la klaĉon, kiun li aŭdis pri li de Geary, ke li malpacas kun sia paroĥestro. Turner scivolis pri siaj praavoj, ĉu ankaŭ ili siatempe kiel paroĥestroj malpacis kun siaj bienposedantoj. Li pensis kun plezuro al sia estonteco en sama rolo, kiun oni jam destinis al li. Estis aranĝite, ke li iru al Oxford, al la sama kolegio, kiun ĉeestis lia avo. Li devos multe studi, por gajni stipendion, ĉar la familio estis malriĉiĝinta, sed se li gajnos, kaj se li poste estos akceptata de la episkopo, nu, oni havas influpovon, kaj Lordo Berton ne forgesos sian devon, kaj certe provizos bonan oficon.[1]
Geary estis klariginta al Turner, ke la pastraj oficoj tre varias ĉe la angla ŝtateklezio. La paroĥoj estis aranĝitaj en tempo, antaŭ la industria epoko, kaj la aranĝoj de ŝtateklezio ne rapide ŝanĝiĝas. En kelkaj paroĥoj la laboro estas tiom malmulta, kiom la paroĥanoj, en aliaj la pastro, kun nur unu helpanto, devas prizorgi grandan paroĥanaron da laboristoj, kaj ricevi salajron apenaŭ sufiĉan al deca sinvesto, tute ne al subteno de familio.
La afero ŝajnis iom stranga al Turner, sed ne ĝenis lin. Li atendis ricevi oficon, en kiu li havos tempon studi, edzi, patri, iom farmi, kaj al malmulta kaj respektema paroĥanaro esti anima gvidanto. Li komencis bildigi al si la vilaĝon. Li vidis malnovan, komfortan pastran domon, lageton kun unu-du cignoj, bienposedanton kun ĝustaj gustoj, kun kiu li povus diskuti la literaturon kaj la politikon, kun kiu li ĉasus kaj kies edzino amike rilatus kun la propra.
Lia menso revenis al la nuno, kaj li pensis al la katolika pastro, kiu estis preterpasinta ilin dum la marŝo al Old Coulsdon. Lia preĝejo, kiu estis treege eta, kaj nur ĵus stariĝis, estis nova kaj malbela. Turner memoris, ke Rodan, kiu estis romkatoliko, estis iel klariginta, ke la preĝejo en kiu li nun sidas estis konstruita en epoko, kiam protestantoj ne ekzistis, kaj iam apartenos denove al la vera eklezio. Li ne interesiĝis pri tio. Li sciis, ke en kelkaj vilaĝoj troviĝas katolikoj, same kiel reformekleziuloj, sed al li gravis nur la eklezio ŝtata, en kies tradicio li estis edukita. Ĉe Woodmanton Kolegio oni estis neinformita pri katolikoj, kaj la alveno de Rodan estis iom ĝeninta al Geary, kiu simple ordonis ke li devas iri al la katolika preĝejo, doninte al li moneron. Rodan akceptis, aĉetis per ĝi bombonojn, kaj revenis je ĝusta horo. Demandite pri liaj spertoj en la konfesejo, li akiris grandan favoron ĉe la knaboj per spicaj malkaŝaĵoj, ĝis iun tagon Geary hazarde konatiĝis kun la katolika pastro, pro akcidenteto en la vojeto.
Geary sentis sin iom stranga, alparolante katolikan pastron, sed memoris konvenan temon, sian lernanton. La presbitero konfesis al plena nescio pri li, kaj Rodan trafis pakaĵon, laŭ la knaba frazo.
Turner penis memori nun, ĉu Rodan estis elkriinta aŭ ne. La knaboj, kiuj punate ne elkriis, ĉiam gajnis la respekton de ĉiu, speciale de Geary, sed kompreneble multo dependis je la vergilo.
Turner flustris al la apuda Deligny: „Rodan, vi memoras lian vergadon pro manko ĉe preĝejo—ĉu li ricevis la lastan vergilon, aŭ la malnovan, la fendiĝintan?“
„Pantoflon,“ respondis Deligny. „Ŝ-ŝ!“ La pastro jam finvortumis, la ĥoristaro leviĝis por la lasta himno, kaj ĉie aŭdiĝis tintado de moneroj. Oni pretiĝis por la monkolekto.
La himno estis: „Ni dankas por satigo,“ kaj Turner vigle partoprenis. La arion li tre amis. Lia menso vagis al la demando pri la vergilo uzita ĉe Rodan, poste al la venonta tagmanĝo. Eble la pudingo estos kun konfitaĵo. Se jes, sendube Martin havos la plej grandan porcion, afero, pri kiu oni estis malpace argumentinta en la dormĉambro hieraŭ. Martin estis riproĉinta, ke tiel oni plendas nun ĉar lia mono tute elspeziĝis ...
Deligny enmanigis la saketon al Turner. Tiu tiris sian manon el la poŝo, englitigis la moneron, kaj kun teruro en la animo konstatis sian krimon.
La hejmenmarŝo estis escepte mizera. Blovis trans Allfarthing Downs aŭtuna vento jam malvarmeta, ekpluvetis, kaj nubiĝis supre, kiel malsupre en la animo de Turner.
Tuj ekster la preĝejo kaj la aŭdebleco de Geary, la insultado de Martin komenciĝis. „Vi bastardo, vi nazmukulo, intence vi faris. Vi sciis tute bone, ke ni dependis je tiu penco por la posttagmezo, kaj nun ni devos rezigni pri la ĉokolada pipo. Vi sanga malsaĝulo, eniru la heĝon.“ Kaj li ŝultroŝovis lin heĝen, kaj antaŭen kuris al la aliaj. „Intence li faris, kompreneble, la...“ La adjektivoj fluis, la lipoj kolere kurbiĝis, dum li klopodis konvinki la aliajn. Philpot diris, ke temas pri stultulo, Benton timis defendi Turner, ĝenerale oni emis akcepti senplende la sorton. Nur la fratoj Claran Unu kaj Du emis ĝemeti pri la perdo rilate al la ĉokolada pipo.
Turner marŝis sola, malgaje rigardante al Martin kaj rimarkante lian ekscititan mienon. Li sciis ekzakte, pri kio li provas konvinki la aliajn, sciis ĝuste liajn vortojn. Konstatante, ke neniu emas marŝi kun li, li lokigis sin apud Geary, kaj penis forgesi pri la afero dummomente. Geary trankvilmiene donis sian opinion pri la fremda pastro. Li esprimis sian bedaŭron, ke troviĝas tiom da pastroj nekapablaj flue prediki, kaj diris, ke almenaŭ en tio pli bone faras la reformekleziuloj, postulante ioman ekzercon kaj kapablon ĉe siaj pastroj, antaŭ ol enoficigi ilin. Li demandis, ĉu Turner vidis la pastran stolon, laŭ kies koloro oni rekonas, ĉe kiu universitato la posedanto studis, kaj ricevante nean respondon, diris, ke la ĵus predikinta pastro estis de universitato Oxford. „Mi vidis la stolon esti ruĝa. Se vi iros al Oxford, ankaŭ vi portos, kiam pastro. Se al Cambridge, blankan vi portos. Mia frato, paroĥestro en la Nordo...“
Tiel li daŭre parolis. Li diskutis kun Turner la multan konstruadon de novaj domoj ĉi tie en la valo, signon de la etendiĝo de Londono. Al oficistoj kun bonaj salajroj deksep-mejla vagonarvojaĝo ne estas grava afero. Kaj per sia parolo li forgesigis Turner ĝis alveno al la lernejo pri lia ĉagreno. Pri plenaĝaj aferoj li ĉiam parolis al la knaboj kiel al plenaĝuloj. Por aŭskulti lin kaj lian konversacion mankis efektivaj plenaĝuloj, kiuj ne estus tolerintaj lian supereman manieron.
Alproksimiĝante la vilaĝon, parolante kun Geary, Turner vidis iometan viglecon en la babilado de la aliaj, kaj scivolis, kiun oni elektos por paroli al Geary.
Post kelkaj minutoj Philpot venis al Geary, kaj demandis: „Mi petas, sinjoro, ĉu mi povas aĉeti bombonojn?“
„Ke vi povas, Philpot, tiom mi ne dubas,“ respondis Geary. „Ĉu mi darfas, sinjoro?“ korektis sin Philpot. La knaboj kutimis al tiaj lingvaj korektoj de la instruisto.
„Sed de kie vi ricevis la monon? Antaŭlastan sabaton via patrino sendis al vi sespencojn, sed tiujn vi certe jam elspezis, ĉar merkredon vi aĉetis tiun serion de francaj poŝtmarkoj, kiun vi montris ĉe la temanĝo.“
„Ĝi kostis nur du pencojn, sinjoro, kaj hieraŭ mi elspezis—“ Geary saltis avide al sia ŝanco. Ĝis iu grado li supozis siajn knabojn siaj malamikoj, supozis ke ili uzos ĉiujn eblajn ruzojn, kaj amis kontraŭbatali kaj malkaŝi ilin. Estis ludo, unu el la plezuroj de lia vivo.
„Sed vi diris, ke la poŝtmarkoj kostis kvar pencojn.“ Philpot fivortis interne, kaj kun serena vizaĝo kaj rekta rigardo respondis: „Ne, sinjoro, pardonu min, du pencojn, mi diris.“
„Ne estu impertinenta, mi tute klare memoras.“ Li ekscitiĝis pro sia feliĉo. „Turner, vi aŭdis, ĉu ne? Kiom li diris?“
Geary sentis la saman plezuron, kiel la kato, kiu ludas kun manĝota muso. Li sciis bone, ke Turner estos devigata subteni Philpot, laŭ la severa leĝo de la interknaba lojaleco, kaj li estus ege malŝatinta lin, okaze de perfido. Li tamen volis turmenti lin al mensogo.
Turner tute klare memoris, ke Philpot estis dirinta kvar, kaj sentis tujan lukton inter si. Ne pri perfido al Philpot, tiu ideo ne venis en la kapon, sed pri ĉu pretendi, ke li ne aŭskultis, kiam la kosto de la poŝtmarkoj estis diskutata. Li decidis riski. „Mi ne memoras, sinjoro.“
Geary koleriĝis pro la malsukceso instigi lin al plena mensogo, pro kio li ne intencis puni lin; li ne pensis al tio, ke nur timo pri puno instigis la duonmensogon. „Absurde, Turner, mi apenaŭ povas kredi vin. Estis dum temanĝo, merkredon, vi devis aŭdi, krom se viaj oreloj estis malpuraj. Ĉiuokaze, vi skribos centfoje: ‚Mi devas zorge purigi la orelojn, por ke mi aŭskultu.‘ Kaj vi, Philpot, kiom vi havas da mono?“
„Du pencojn, sinjoro.“
„Transdonu al mi! Iel fie vi havigis. Krome, vi scias, ke mi ne aprobas, ke vi dimanĉe aĉetu bombonojn. La dimanĉo estas donita al ni por aliaj celoj.“
Lia kolero ne estis malpliigata, pro subaŭskulto al la krioj de kelkaj vilaĝaj knaboj. La Kolegio Woodmanton ne estis amata de la vilaĝaj knaboj, al kiuj ĝi simbolis la paradon de homoj tro arogantaj akcepti la senpagan ŝtatinstruon.
La literoj K. W. sur la ĉapoj de la kolegiaj knaboj incitis ilin al maldeca versaĵeto, elkriata laŭokaze; kompreneble, la kolegianoj povis respondi en sama humoro (akuzante la vilaĝajn knabojn pri manko de pureco en kelkaj aferoj tre intimaj), sed ne tiam, kiam ili marŝis kun Geary. Tiam la avantaĝoj estis tute al la vilaĝanoj, kiuj sciis profiti ilin.
Geary nenion plu diris al Turner kaj Philpot, sola paŝis antaŭen, ŝajnigante ne aŭdi la sugeston de iu vilaĝano, ke lian rapidemon kaŭzis afero iom prema.
Philpot reiris al la aliaj, kaj Turner izole marŝadis. Baldaŭ oni estis preterlasinta la vilaĝon, atingis la grandajn domojn, inter ili la modernan konstruaĵon, la Kolegion Woodmanton.
Pro la pluveto la knaboj trovis sin denove en la klasĉambro. Martin bolis pro kolerego. „Putriĝu vi, Turner, vi ekskrementa favulo. Nepre vi kaŭzis tion, ke Geary rifuzis nin. Ni bone rimarkis vin dum la hejmenmarŝo, kiel vi klaĉis, flate babilaĉis al li. Mi ne dubas, ke vi serĉis favoron ĉe li, kalumniante nin.“
Martin tute ne kredis sian akuzon, kiu tamen kaŭzis akran doloron al Turner, kiu estis escepte sentema pri honoraferoj.
„Mi ne,“ li indignis.
„Vi ja.“
„Mi ne.“
„Vi ŝlima mensoganto. Pri kio do vi babilaĉis?“
„Pri, nu—pri la predikinto, kaj pri la multa konstruado de burĝaj domoj, tiel ke estonte mankos kampoj por niaj ludoj...“
„Jes, estas verŝajne, ĉu ne, ke la konversacio tiel temis. Kaj se jes, kial vi tiajn plenaĝulajn aferojn diskutu kun Geary, krom por serĉi favoron ĉe li?“
Turner tiom pli sentis la rimarkon nejusta, ke Martin ofte ĉe la manĝoj kaj dum promenoj diskutadis kun Geary temojn ĉiuspecajn, kaj ĉar li inteligente interesis sin pri ili, kaj ĉar li amis paradi antaŭ la aliaj. Li nenion diris, eltiris paperon el sia skribtablo, kaj komencis skribi: ‚Mi devas zorge purigi la orelojn, por ke mi aŭskultu.‘
„Mi devas zorge purigi la postaĵon, por ke mi malmanĝu,“ mokis Martin. „Imagu, ke dektri-jara knabo devas tiel skribi pri la neceseco, purigi la orelojn.“
„Sed oni devigis min, pretendi ke mi ne aŭdis Philpot, kiam li informis Geary kiun prezon li pagis por tiuj poŝtmarkoj.“
La argumento estis interrompata de Geary, kiu anoncis, ke la tagmanĝo pretas. La knaboj paŝis unuope trans la halon en la manĝsalonon. Tuj ekster la klasĉambro, oni flaris porkaĵon. Martin flustris al Philpot: „Tiu Turner diris, ke informis lin onjo Jones, ke ŝafidaĵo estos. Ĉiama mensogulo.“
Estis severe malpermesate, demandi informon de la dommastrino, pri kia estos venonta manĝo; Turner estis riskinta la aferon, por akiri favoron ĉe la aliaj, por ŝajnigi sin kuraĝa; la dommastrino estis en malbona humoro, kaj trompis lin. Dum la tuta manĝo Martin flustris al Deligny pri la kondutaĉo de Turner. Li samtempe konversaciis kun Geary pri la falo de la araba urbo Kut el britaj en turkajn manojn, kaj pri la rezultoj de la sabataj futballudoj ĉe la profesiaj kluboj: li estis atinginta grandan lertecon en la arto, tiel duoble paroladi ĉetable, kaj sciis ĝuste ĝis kiu grado li darfis kvazaŭ plenaĝulo eldiri opiniojn al Geary. Ĝis sufiĉe alta grado, ĉar li ĉiam konservis ian knaban senzorgecon, kiu kaŭzis ke Geary, kiu ordinare forte opiniis, ke „knaboj devus resti knaboj“, permesis al li esprimi opiniojn pri aferoj tute maturaj.
Hodiaŭ Geary havis alian aferon en la menso. Estis la kutimo, ke dimanĉon posttagmeze, antaŭ la biblia klaso, ĉiu knabo skribu la ĉiusemajnan leteron al la gepatroj. Poste Geary kolektis, legis, kaj afrankis. La aranĝo certigis, ke la gepatroj ne aŭdu plendojn, nek vidu erarojn en la ortografio. Kvankam la knaboj ofte parolis pri la intenco, skribi dum la semajno plendan leteron hejmen, kaj enpoŝtigi, la ideo nur unufoje efektiviĝis; la okazoj por enpoŝtigo estis sufiĉe oftaj, sed pli oftaj la okazoj (kaj pli urĝa la bezono) aĉeti bombonojn. Ĉe normalaj knaboj la emo plendi malpli longe daŭras ol aliaj inklinoj.
Geary anoncis, ke la kvalito de la leteroj dum la lasta tempo estis tute nekontentiga. Li detaligis diversajn erarojn gramatikajn, kaj plendis pri la skribaĵo mem. „Ĉi tiun semajnon mi tre severe kontrolos la leterojn,“ li anoncis, kaj retiris sin supren al sia kabineto. Pretiginte glason da viskio kaj cigaron, siajn ĉiudimanĉajn luksaĵojn, li prenis ekzempleron de porknaba revuo, »La Kapitano«, kaj eklegis.
Sube la knaboj vagis reen en la klasĉambron. Dum mallonga tempo oni diskutis la ĵusan manĝon, poste turnis sin al la alhejmaj leteroj. Silento regis. Martin estis libera, ĉar lia patrino estis mem vizitinta lin dum la semajno. Claran Du skribis al sia frato ĉe la fronto, sed Claran Tri liberis. Martin ĉirkaŭrigardis, ekscitavida pro enuo, rimarkis Turner, kaj ridetis.
„Jen, Claran Tri, mi volas vin. Amuzaĵon mi elpensis.“ Claran Tri flatite alproksimiĝis. „Vidu,“ daŭrigis Martin, „tiu Turner estas porko, ĉu ne? Pro li ni ne havis sufiĉan monon por aĉeti ĉokoladan pipon; intence, pro spitemo, li metis sian pencon en la saketon, kaj poste influis, ke Geary malpermesis nin aĉeti bombonojn. Aŭskultu, li indas, ke vi pisu sur lin. Ĉu ne? Jen li ricevus taŭgan rekompencon. Se vi iros kaj staros sur tiu tablo apud li, vi ĝustadistance superstaros lin. Ĉu ne bonege? Tiel vi estos venĝata, ankaŭ ni ĉiuj. Aŭdu, mi donos al vi mian poŝtranĉilon, ne la novan, sed la antaŭan, tre bonan, duklingan. Kaj kune mi donos al vi...“
Lia flustrado estis aŭdebla al ĉiu, aŭskultata nete de Turner. Unue li ne kredis Martin serioza, nur malamis lin pro lia sugesto, sed li baldaŭ konstatis, ke Martin estis kaptita plene de la malico.
La rifuzemo de Claran tre intensigas la petadon.
Miksiĝis en ĝin la mokado. „Vi do timas, timuleto vi estas, kvankam mi subtenas vin. Estu certa, Turner ne batos vin, pri tio mi zorgos. Iru, faru, amuze estos ... Vin mi batos, se vi ne faros...“ La voĉtono de Martin alprenis minacemon.
Claran Tri rigardis scivole al la fratoj, kiuj ŝajnigis ne aŭdi, kiel ankaŭ la aliaj. Li sentis nedecidemon, kvankam li ne kredis, ke Turner batos lin, se ... Li sciis, ke la protekto de Martin sufiĉos.
Martin prenis manieron »unu-ulo-al-alia«n. „Nu, ĉu ne bone, sur tiun stultan Turner...“
Turner konstatis sin esti ne tre malseka. Finfine, pro ekscitiĝo kaj tremridego Claran Tri estis malbone trafinta. Martin estis haltiginta lin tuj ĉe ekago, kaptite de timo pro vido al efektivigo. Li prenis libron kaj rigardis ĝin kun enpensiĝinta maniero, turnante sin unufoje por admoni Claran Tri. „Atentu, Claran Tri, se Geary vidos, vi ne diru, ke mi instigis vin. Vi bone scias, ke vi propravole faris, kaj...“ Geary malfermis la pordon, superpendis ilin.
La laŭtaj voĉoj kaj la ridegado altvoĉa de la eta Claran estis atingintaj al la supra ĉambro. Li estis forpreninta la ŝuojn, kaj rampinta malsupren.
Unu rigardo al la malsekaĵo sur la planko, dua sur la knabojn: li ĉion divenis. Martin sidis en sinteno, evidente alprenita antaŭ duonsekundo, alprenita kun lerteco akirita post longjara sperto pri surprizeniroj de la instruisto. Claran Tri estis ruĝetvanga; li estis ruĝiĝema, pro kiu trajto kompatata de la aliaj knaboj. La vizaĝo de Turner en si mem rakontis historion. Geary sciis, ke Martin estas tiranemulo, kaj estimis lin iom pro tio.
Li komencis la demandadon.
„Kio estas la malsekaĵo?“
Neniu respondis.
„Vi aŭdas min,—kio estas?“
Ankoraŭ neniu respondis. Jen oni ludas laŭ la reguloj. Geary komencis senti sin hejme.
„Nun, ne plu da obstino. Martin, vi estas la plej aĝa, klarigu la malsekaĵon!“
„Nu, sinjoro, vere mi ne scias. Ĵus mi rimarkis la aferon.“
„Ne parolu absurde. Kvazaŭ mi kredus, ke vi povus ignori la estiĝon de malsekaĵo tiom granda.“
„Nu, sinjoro, vere, mi estis studanta la tekston el »Hamleto«, kiun vi donis al ni por morgaŭ, kiam mi vidis Claran Tri staranta apud la tablo, kaj subite rimarkis malsekaĵon sur la planko...“
„Ha, Claran Tri, mi ja divenis, ke vi rilatas al la afero.“ Claran Tri ekĝemetis pro la perfido de Martin kaj pro la venonta puno.
„Mi petas, sinjoro, sed Martin ja diris al mi, ke mi ... ke mi...“ Li komencis plori. Geary sentis, ke ia afero estas sur la bona vojo. „Li diris al vi kion? Ne ploretaĉu, respondu min, kion Martin diris al vi?“
„Ke mi ... (singulte) urinu sur Turner...“
„Ho, vi mensogulo, Claran Tri. Ho sinjoro, mi ne, mi diris, ke se li havas tian emon, li iru al la ĝusta loko...“
„Sufiĉon. Philpot, Deligny, Benton, kio okazis? mi demandas informon. Philpot, respondu.“
„Mi nenion vidis, sinjoro, mi okupiĝis je mia letero.“
„Deligny?“
„Ankaŭ mi nenion vidis, sinjoro, mi skribis mian leteron.“ Tiel daŭris. Ĉiu esperis, ke alia malkaŝos Martin, ĉiu timis mem fari. Turner, kiu de post la komenco de la afero estis sopirinta al la alveno de Geary, malamante Martin, malamante sin pro sia timemo, nun sopiris kredi, ke kiam venos lia vico, li kuraĝos diri la veron. Li ne sukcesis trompi sin, kaj plu malestimegis sin pro sia timemo.
„Turner?“
„Mi nenion rimarkis, sinjoro.“
„Ĉu vi serioze provas kredigi min, ke vi nek aŭdis nek vidis ion?“
„Nenion, sinjoro.“
Geary eksentis sin kontenta. Ĉio estis irinta la ĝustan vojon. La mensogado de la knaboj estis laŭ la plej bona knaba honortradicio. Necesis konservi la dignecon, iel punante Claran Tri; li pensis al la plejeble malsevera.
„Claran Tri, vi iros tuj liten; tio instruos vin ne malpuri. Vi aliaj malbonkondutis, ne malhelpante lin. Nu, mi venis averti, ke baldaŭ estos la tria. Alprenu viajn Bibliojn, kaj ekiru. Poste vi darfos promeni dum duonhoro, ĝis la temanĝo. Prenu la direkton al Wallington, kaj ne tenu la manojn en la poŝojn.“
Li kolektis la leterojn, ĉu finitajn aŭ ne, kaj elpaŝis, kun firma pezeco, kunkondukante Claran Tri.
Dum momento neniu parolis. Murmuris Claran Unu: „Vi estas aĉulo, Martin, tiel...“ Martin senhezite paŝis al li, frapis lian buŝon.
Claran Unu metis la manon al siaj kontuzitaj lipoj, ion plu murmuris, kaj forturnis sin. Philpot sintenis, ke la afero ne tuŝas lin, ekfajfis mallaŭte. La aliaj interŝanĝis rigardojn, kiam Martin turnis la dorson.
Ĉiu malpezanime prenis sian Biblion, kaj oni kune ekiris.
Ĉe la tagmanĝo, la saman tagon, la edzino de la paroĥestro estis parolinta pri la biblia klaso al la edzo.
„Mi ne povas kompreni, kial tiuj knaboj tiel malĝentile sintenas dum la klaso, kvazaŭ oni neniam instruas al ili kiel konduti sin. Sinjoridoj!—kaj tamen tiel ili agas. Vere, mi foje sentas, ke mi ne povos daŭrigi la aferon.“
La paroĥestro ne estis en tre simpatia humoro. La helppastro ĵus sendis leteron, ke pro malvarmumo li devas resti en la lito, kio signifis, ke la paroĥestro devos prediki ankaŭ ĉe la vespera diservo. Li estis tute senprepara, kaj nun estis traserĉanta sian Biblion por taŭga teksto. „Sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto,“—ne, jam tro ofte uzita ... la voĉo de l’ edzino atingis lin kvazaŭ plendema krieto.
„Nu, nu, mia kara, estos necese plendi al la instruisto se la knaboj tiel daŭras. La kuiristino ne bone sukcesis pri la kotletoj, ĉu, kara? Estis same hieraŭ. Efektive, kiam en ĉi tiuj malfacilaj tagoj oni fine sukcesas akiri iom da viando, almenaŭ oni sciu trakti ĝin.“ Li returnis sin al la serĉo por teksto, el kiu fari predikon edifan al la paroĥanoj.
La knaboj trovis la pordon de la preĝejĉambro malferma, envagis, kaj sidiĝis apenaŭ kun parolo unu al la alia. Martin aspektis kolera, ĉiu rimarkis tion, kaj silentis, krom Claran Tri, kiu malsaĝege kaj aŭdeble demandis al Benton, kion oni aĉetos per la restantaj pencoj. Martin aŭdis, turnis sin. „Benton, vi aŭskultu klaĉon pri mi, kaj mi genufrapos vian postaĵon tiel, ke...“
„Mi ne aŭskultas klaĉon pri vi aŭ pri iu alia, vi iru...“ Li detaligis la konsilon, sed laŭte diris eĉ ne unu vorton. Philpot rigardis denove al la preĝo, kiun la knaboj estis ricevintaj je la antaŭa dimanĉo por parkera lernado.
Envenis la paroĥestredzino. Ĉiu knabo leviĝis, diris: „Bonan tagon, s-ino Winton!“ kaj Martin, subite iĝanta mildmiena, demandis pri la gorĝo de la paroĥestro lastatempe malsaneta. Li klarigis, ke dum la ĵusa mateno la kolegianoj vizitis la preĝejon ĉe Old Coulsdon, sed esperis havi permeson iri al la loka preĝejo tiun vesperon. Li tute sincere parolis; ĉiuj knaboj preferis iri al la diservo, ol sidi en la klasĉambro sub ordono ne fari bruon, nur legi. Ekzistis neniaj interesaj libroj, kaj la gazetoj ne sufiĉis. Oni kutimis komune aĉeti du-tri, kaj transdoni unu al alia, sed jen ne sufiĉe. La ŝako estis nepermesata dimanĉe; turmenti Claran Tri, eĉ pri tio oni laciĝas; finfine, iri al la preĝejo, tio estas almenaŭ elira afero. Kelkafoje Geary invitis ilin pasigi la vesperon en la manĝsalono, dum li supre sidis en sia kabineto: ne tre ofte, tamen, kaj eĉ tiam oni nenion novan povis fari.
Sinjorino Winton sidigis la knabojn ronde ĉirkaŭ si, kaj antaŭ ol komenci la lecionon parolis pri ŝia nova ideo, alporti ĉiusemajne skatoleton, en kiun la knaboj povus de tempo al tempo meti pencon, tiel ke post kvaronjaro oni havus belan sumon por transdono al la Asocio por la Propagando de la Biblio en Fremdaj Landoj. Ŝi iom nervoze rigardis la knabojn, por vidi ĉu ili mokemas. Neniu havis la plej etan emon moki, kvankam ili grumblis poste. Nur iomete, tamen.
Sinjorino Winton tiam turnis sin al la leciono, al la parabolo pri la figarbo. Ŝi ege esperis, ke la knaboj bonkondutos, ke ŝi ne devos plendi al Geary, ĉar ŝi divenis, ke el tio sekvus ia puno.
Turner estis en petolema humoro nun. Li ĵus estis malestimeginta sin pro sia nerezisto al la humiligo de Martin, malaminta sin pro la manko de kuraĝo, kaŭzinta, ke li ne informis Geary pri la vero, kaj li nun volis montri sin bravulo antaŭ la aliaj. Dum la paroĥestredzino faris demandon al Claran Du, li faris el sia poŝtuko ‚kuniklon‘ neordinare densan, kiun li fiere montris al la aliaj, kaj ĵetis al Deligny. Tiu siavice pasigis ĝin al Benton, kiu reĵetis al Turner. Ĉiu gajiĝis pro la petolado de Turner, eĉ Martin ridemiĝis.
Sinjorino Winton ŝajnigis ignori ĉion, sed Turner vidis ŝiajn lipojn kunpremiĝi. Li provis furzeti, sukcesis, kaj ĉiuj knaboj eksplodis de premrido.
La paroĥestredzino ruĝetiĝis, kaj fermis sian Biblion. „Turner, mi plendis al vi semajnon post semajno pri via konduto en la klaso, ŝajne sen efiko ia ajn. Mi antaŭavertis vin senĉese, ke venos tago kiam mi ne plu povos toleri vian malĝentilecon. Mi ne akuzas, ke vi estas la sola, tute ne; tamen, lastan semajnon mi avertis vin ĉiujn, ke mi hejmensendos tiun, kiu proksimfoje fipetolos. Nun, vi ĉiuj silentu, dum mi skribos letereton, kiun vi, Turner, liveros tuj al sinjoro Geary.“
Ŝi eliris al alia ĉambro uzata por subskribo de la edziĝregistro, kaj prenis plumon kaj paperon.
Dume la knaboj denove ridis kaj flustris unu al alia. Martin diris al Turner, ke li estas bravulo; Benton konsilis, ke li ne liveru la leteron, Claran Unu eldiris supozojn pri la sinteno de Geary. „Mi vetas, ke li uzos la marŝbastonon. Zorge ŝtopu la pantalonon per kuseno, Turner!“ Turner ridetis. Martin sugestis por sama celo uzon de libro, eble de la Testamento mem. Philpot opiniis, ke Geary prokrastos ĝis la mateno, tiel ke tiaj rimedoj ne utilos. Ĉiuj esprimis kompaton al Turner, ke li estis la malbonsortulo. Ne mokeme, sed kun la senzorgeco kun kiu oni kutime kompatas la doloron de aliaj, kiam ĝi ne rekte tuŝas nin.
Sinjoro Winton revenis.
„Jen, Turner, vi iros tuj liveri ĉi tiun leteron, en kiu mi petas, ke li ne plu sendu vin al la kurso, ĝis vi scios bonkonduti.“
Turner rigardis al ŝi, por eltrovi eĉ la plej etan indulgemon sur ŝia vizaĝo. Kvazaŭ dum unu sekundo li konsciis ĉion, kio sekvos al li el la letereto, kaj li sopiris pledi por unu plua ŝanco. Sed la vizaĝo de sinjorino Winton donis al li nenian esperon, kaj li bravmiene prenis la leteron, kaj eliris el la preĝejo.
„Nu,“ diris la paroĥestrino, „ni turnos nin denove al Sankta Luko, ĉapitro dek tri, verso sep.“
En sia koro ŝi esperis, ke Turner ne estos severe punata.
Tuj ekster la pordo, Turner sentis etan deziron, ekvomi. Li penis regi sin, trovis sin tremetanta, kaj komencis marŝi rapide al la lernejo. Li cerbumis pri la ebleco detrui la letereton, resti ĝis la kutima tempo vaganta, kaj reeniri kun la aliaj knaboj. Neeble. La paroĥestredzino preskaŭ certe renkontos Geary pli-malpli baldaŭ, kaj nepre demandos aŭ iel aludos pri la afero, kaj tiam ... li ne pensis al tia afero.
Li komencis mense preĝi, rapide: „Ho Dio, ne lasu, ke Geary batu min, ne lasu, ke Geary batu min, ne lasu, aranĝu, ke li traktu la aferon bagatelaĵo, ne lasu, ke...“ Li scivolis pri Dio, ĉu li vere estas kapabla helpi en tiaj aferoj. Se en antikvaj tempoj li povis interveni en homajn aferojn, kial ne ankaŭ nun, por malhelpi ke li, Turner, ne estu batata? Eble se li nun promesus, ne plu eviti dum diservo la monkolekton, ne plu fivorti, ne plu aĉeti bombonojn je dimanĉo ... li komencis preĝi denove: „Ho Dio, mi promesas, se vi aranĝos eviti al mi la batadon, ke mi ne plu aĉetos je dimanĉo, ke mi ne plu diros—“ li citis diversajn vortojn, kies signifon li ne sciis, sed kiujn li sciis fiaj.
Subite li trovis sin antaŭ la lernejo. Ĝi estis bela kaj moderna konstruaĵo, sed al Turner ĝi ŝajnis minacanta ombro superpendanta lian animon.
Vere, Geary ne tre amis Turner. Tiu ŝajnis al la instruisto fanfaronema kaj aroganta, ŝajnis posedi la maturecon de Martin sen ties knabeca modesteco, ofte eldiris opiniojn aŭ aludis aferojn al knaboj netaŭgajn. Geary estis edukita en malnova skolo de la ‚knaboj estu knabecaj, dikhaŭtaj kaj fortbrakaj‘ speco, kaj ne komprenis tion pri knaboj (nek pri plenaĝuloj), ke la arogantemo plej ofte ŝirmas mankon de memfido kaj timemon.
Li legis la leteron de sinjorino Winton kaj koleriĝis. „Ĝis li scios bonkonduti.“ Tiel skribas la paroĥestredzino, la plej influhava sinjorino en la vilaĝo, kiu povas per klaĉo forrabi de li ĉiun tagknabon senescepte. Ĝuste ĉar la gepatroj de la tagknaboj volas, ke ili lernu bonkonduti, ĝuste pro tio ili iras al kolegio Woodmanton anstataŭ al la vilaĝlernejo. Kaj jen la vivrimedoj de Geary riskas suferi pro la konduto de knabo el Londono, kies gepatroj pagas finfine nur po naŭ ŝilingoj ĉiusemajne.
Nu, tiu Turner petis humiliĝon; li ricevu.
„Sinjorino Winton skribas, ke vi malbonkondutis en la klaso hodiaŭ. Kiel tio okazis?“
„Nu, sinjoro,“ li komencis balbuti, „mi ... mi estis farinta kuniklon el mia poŝtuko, kaj ... kaj...“
„Nu, kaj ...?“
„Jen ĉio, sinjoro.“
„Ne parolu tiom absurde. Kion vi faris per la—per la poŝtuko?“
„Nenion, sinjoro, nu, tio estas...“
„Sufiĉon. Venu supren kun mi.“
Turner sekvis Geary sur la ŝtuparo supren al lia kabineto. Li trovis sin rimarkanta detalojn pri la murpapero, neniam antaŭe rimarkitajn. Li rigardis la ŝuojn de la instruisto, kiom ili aspektas eluzitaj! Li trovis sin nombranta la ŝtupojn, dek, dek unu, strange, ke unuafoje li nombras ilin ...
Veninte en la kabineton: „Nun, Turner, necesas instrui vin bonkonduti, kaj la ilon vi povas mem elekti.“
Turner rapidege mense kalkulis, ne unuafoje, kaj venis al sama konkludo. Efektive, regis inter la knaboj ĝenerala konsento, ke pantoflo tro pike doloras.
„Harbroson, mi petas, sinjoro.“
„Bone, transdonu al mi tiun sur la breto, poste malligu la ŝelkon.“ Geary elrigardis el la fenestro. Tiu pomarbo baldaŭ postulos ĉirkaŭtranĉon. Sed per kio? Eble li povos pruntepreni taŭgan tondilon de la helppastro, loĝanta apude ...
Li turnis sin, vidis ke Turner estas preta, sidiĝis en brakseĝon, kaj venigis Turner al si.
Turner dubis, ĉu li povos multe pli longe elteni sen elkrio, kvankam li sciis ke pro elkrio ia ajn Geary plilongigus la aferon. Siavice Geary sentis sin devigata konfesi al si, ke tiu Turner ne estas molulo—eĉ Martin estus jam eliriginta krion. Nu, tamen, temas pri la propraj vivrimedoj, kaj Turner ja petis humiliĝon.
„Nu, tio sufiĉu hodiaŭ, eble matene ankoraŭ...“ kaj antaŭ ol liberigi lin el lia pozicio li ripetigis al li la frazon: „Mi dankas al vi, sinjoro Geary, pro via batado per la malantaŭo de harbroso, kaj mi promesas, ke mi estonte kondutos senriproĉe ĉe la biblia kurso.“
La minaco pri plua porcio je la morgaŭo igis lin silentema kiam la knaboj demandis pri lia sorto, kaj dum la tuta vespero li sidis senparola. Ĉe la temanĝo Geary estis doninta al li duoblan porcion da konfitaĵo, senklarige. Estis tiel, ke Geary montris sian admiron pri lia neelkrio. Vere, tiu Turner ne estas molulo, li pensis al si.
Enlitiĝonte, Turner laŭkutime surgenuiĝis por preĝi, sed ne petis helpon pri la afero pezanta sur lia menso. Tio montriĝis senutila. Li ne aŭskultis la flustran babiladon de la aliaj, sed turnis sin, kaj larmeme ekdormis.
Proksiman matenon, kiam li laŭvice malsupreniris al la banĉambro, li sentis ankoraŭ unufoje etan deziron ekvomi dum li lavis sin. Resuprenirante preter la dormĉambro de Geary li sentis falon de la koro, atendis la vokon: „Turner, venu enen.“ Sed Geary kredis, ke la antaŭtimo de la hieraŭa vespero estis sufiĉinta por dumtempa humiligo, kaj ne vokis.
Reatinginte la dormĉambron, Turner sentis grandan ĝojon en la koro. Li komencis gaje paroli al la aliaj, kaj donis al ili la detalojn, kiujn ili emis demandi la antaŭan tagon. Post komuna inspekto, oni konsentis, ke Turner estis ricevinta porcion neordinare grandan ja maljustan. Martin asertis, ke saman kvanton estis ricevinta li, Philpot kaj Benton en la antaŭlasta trimestro, kiam ili ĉiuj malfruis post vizito al la kinejo en Croydon. Iu esprimis dubon, Martin kolere asertis sian pravecon, argumentante oni kune malsupreniris al la matenmanĝo.
Geary malice demandis al Turner, pri lia sidkapablo, kaj aŭdante ridon pro sia demando de Claran Tri, ordonis tiun iri stari en la angulo de la ĉambro, kaj donis lian porcion da avenkaĉo al Turner. Unuafoje dum sia restado ĉe la Kolegio Woodmanton Turner sentis sin sata post manĝo.
Estis dum la klastempo tiun matenon, ke la telegramo venis por Martin. Geary estis klariganta simplan ekvacion al la pli aĝaj knaboj, dum la etaj laboris super parkerlernado de poema strofo. Kiel ajn la instruado ĉe la Kolegio estis neortodoksa laŭ la principoj de la pedagogio, ĝi estis efektive tre bona. La instruisto apenaŭ estis aŭdinta pri Pestalozzi, sed li sciis klarigi kaj instrui, konis bone la knaban intelekton, kaj trafe juĝis la kapablon de ĉiu. El tio, kaj el la fakto, ke pro malmultnombreco la knaboj ricevis kvazaŭ individuan instruadon, la gepatroj neniam devis plendi pri la progreso de siaj filoj.
Geary permesis, ke Martin mem malfermu, kaj montris sinceran kompaton pri ĝia enhavo. Ĝi informis pri malsano de la patrino, kaj petis tujan veturon al Londono de la filo.
„Vi povos trafi la 11.17, se vi rapidos. Turner akompanos vin, se tio plaĉos al vi. Vi kompreneble transdonos al via patrino mian tre sinceran kondolencon, kaj mian deziron pri ŝia baldaŭa resaniĝo.“
Martin pakis rapide malgrandan valizon, ricevis duŝilingan moneron de Geary por la veturkosto, kaj ekiris kune kun Turner. Turner estis feliĉa pro la mensa vervigo de tia ekskurso je tia horo, kaj tre amike kaj simpatie parolis al Martin. Tiu estis en bonkora humoro, ne ĉar li estis indiferenta pri la patrina sano, sed ĉar ankaŭ li sentis malpeziĝon de la animo je la perspektivo de neatendita liberigo el la lernejo.
„Nu, jen, Turner, vi faros al mi servon, ĉu ne, aĉetante por mi la bileton. Mi plu ne povas ŝajnigi min dekdu-jara, sed vi, jes, kaj ĉe la alia fino oni ne atentos min.“
Turner plenumis la servon, kvankam li sentis, ke la komizo iom suspekteme rigardas lin. Atendante por la vagonaro, li rigardis al Martin, kaj sentis, ke tiu estas iu alia ol la Martin, kiu tiom turmentas lin ĉe la Kolegio, ke tiu subite iĝis ordinara knabo, kun ordinara timemo kaj ordinara talento.
„Do, se mi ne estos reveninta tiam, vi devos estri la trupon kontraŭ Kolegio Thornton Heath proksiman sabaton. Faru vian plej bonan, zorgu, ke tiu Benton bone servu la forŭardojn, li tro emas teni al si la pilkon. Kaj pugnobatu Claran Du, se li fuŝos antaŭ la golokrado.“ Li parolis supereme, kiel iu, kiu scias, ke oni sentos lian mankon. La vagonaro alvenis, kaj li akiris malplenan kupeon. Li klinis sin el la fenestro, kaj kvazaŭ li ĵus estis elpensinta tion, premŝovis pencon en la manon de Turner.
„Jen, aĉetu ion, glicirizaĵon, tofeon, laŭ via volo!“
Turner apenaŭ havis tempon danki, tiom subite la vagonaro formoviĝis, sed li tre firme premis la manon de Martin.
Svinginte la manon ĝis kompleta malapero de la vagonaro, li vagis el la stacidomo, kaj komencis ĝui sian liberecon. Estis malofta afero, esti libera en la vilaĝo je tiu horo, kaj Geary certe ne postulos tute akuratan revenon. Li vagis tra la ĉefstrato, scivolante pri la elspezo de la penco, kaj pri ĉu li devus dividi la bombonojn kun la aliaj knaboj. Tio certe estis lia devo, laŭ la neskribita honorleĝo, sed kiu povus scii, ke li ricevis la pencon? Ne estis verŝajne, ke Martin parolos pri tio ĉe reveno, kaj la tento estis iom forta. Li mense kalkulis kiom li povos aĉeti per ĝi. Li decidis aĉeti kaj tuj manĝi glicirizon, poste hontis pri sia perfido al la aliaj. Li staris ŝanceliĝe, fine mendis trinkaĵon, kubutrenversis kaj fendis la glason, kaj promesis al la servistino, pagi por ĝi kiel eble plej frue. Ŝi fidis lian vorton, ĉar lia vizaĝo plaĉis al ŝi, ankaŭ ĉar li portis la Kolegian ĉapon.
Dum la sekvanta semajno Turner estis daŭre feliĉa, spite la ŝarĝon de la ŝuldo pro frakaso al la glaso. La etoso de la lernejo tute ŝanĝiĝis pro la foresto de Martin, la knaboj senescepte amike rilatiĝis inter si. Al Turner ŝajnis, ke eĉ Geary pli bonvole sintenis.
Turner sentis pli grandan estimon al si, ol iam antaŭe. Pro la foresto de Martin li trovis sin la plej lerta en la lecionoj, kaj konsciis, ke pro sia estreco de la futbaltrupo li posedas la respekton kaj la admiron de la aliaj knaboj, la amon eĉ.
En tiun amon li trempis sin, kaj estis plej feliĉa en la dormejo, post estingo de la lumo, akceptante la konfidojn de la aliaj, donante al ili konsilon, amike admonante ilin. Pro sia feliĉeco li trovis denove fidon al Dio, kaj dankis Lin de tempo al tempo dum la tagoj per etaj rapidaj preĝoj, kiel ankaŭ dum la pli longa preĝado antaŭ la enlitiĝo.
La vespera preĝado estis moro de la knaboj neniel devigata al ili, komplete sincera. Ekzistis nenia formalaĵo. Post surmeto de la dormvestaro, tuj antaŭ sia enlitiĝo, ĉiu knabo senĝene surgenuiĝis, kaj ĉiuj aliaj senĝene haltigis aŭ mallaŭtigis la parolon; ankaŭ la petoladon, la turmentadon, laŭ la cirkonstancoj. Ĉu Martin, ĉu Claran Tri, ĉiu knabo respektis tiun moreton, kaj Deligny, kiu estis pli ol ordinare religiema, kaj emis longigi la preĝadon, neniam ricevis la plej etan mokon. Kompaton li ricevis pro la matena afero; kiu estis, ke pro promeso farita antaŭ sia alveno al la lernejo, li ĉiumatene legis kelkajn versojn el la Biblio antaŭ ol malsupreniri al la matenmanĝo. Tiel li konstante malfruis kaj trovis nur la malgrandajn panpecojn, kaj ĉiuj knaboj konsentis, ke li indas kompaton. Neniu pensis pri mokemo, nek pri la ideo, lasi al li pli grandajn.
Nur Geary malaprobis la kutimon de Deligny; al la instruisto tia sendeviga legado de la Biblio ne ŝajnis tute ‚knabeca‘ kaj kiam Deligny foriris al alia lernejo, Geary malkaŝis sian opinion, ke Deligny estas ‚molulo‘.
Dum la vendredo post foriro de Martin, Geary definitive anoncis la aranĝon por la morgaŭo. La ludo estos kontraŭ la kvara trupo de la gimnazio de Thornton, ĉe kiu Geary estis parttempa instruisto. Pro la urĝa manko de instruistoj, deĵorantaj en la armeo, la distrikta militlaborkomisiono estis dekretinta, ke Geary iom instruu en lernejo, kie liaj servoj estas urĝe bezonataj. Li ne tute ŝatis tion, denove estri kvardekon da nekonataj knaboj, sed konsentis al la neeviteblo, kaj dungis por la propra lernejo sinjorinon el la vilaĝo, iom spertan pri infaninstruo. Li mem sugestis ĉe la gimnazio, ke estus eble aranĝi ludon inter la du lernejoj avertante pri la juneco de la propraj knaboj; tre volonte oni formis trupon samaĝan, kvaran dekunuon.
Estis aranĝite, ke la knaboj marŝu al Purley, tra la Modela Vilaĝo, hartondiĝu en Purley, kaj trafu la tramon kiu iras de tie tra la urbo Crandon al Thornton. Geary mem biciklos, kaj renkontos ilin ĉe la ludkampo.
En la dormejo tiun nokton regis multa ekscito, ĉar unuafoje oni ludos kontraŭ granda gimnazio, kaj eĉ se estas nur la kvara trupo, tamen, estas de gimnazio Thornton. Oni diskutis la kapablon de ĉiu ludonto, kaj konsentis nur pri tio, ke la tagknaboj montriĝos la malfortaj eroj de la trupo.
La mankon de Martin ĉiu bedaŭris, ĉar neniu pretendis, ke lian egalulon oni havas; kiel mezforŭardo Martin komplete superis, kaj estris la trupon kun eksterordinara kapablo. Li tamen emis tro konservi la pilkon, tro unuope brili, kaj oni atendis pli interesan ludon pro lia foresto.
Tiun nokton Turner preĝis mallonge sed pli fervore ol iam. „Ho Dio, lasu, ke ni venku morgaŭ, lasu ke mi trafu golon morgaŭ, lasu, ke la alitrupanoj estu ne pli grandaj ol ni, lasu ... lasu...“ Li pensis, ke Dio nepre plenumos lian peton, kaj finiĝis; „Mi dankas vin jam nun, Dio, ke vi lasis nin venki; mi dankas, ke vi lasis...“
Li leviĝis, kaj kriis al Claran Unu; „Claran, zorgu morgaŭ, ke vi forte piedumu, ne fuŝu, kiel kontraŭ Addiscombe. Vi malgajnis al ni golon dum la lasta minuto.“
„Nu, kion vi atendu? Vi scias, ke mi lamis pro la malpurulo alitrupa, la mukulo, li faŭlis[2] min konstante.“
„Jes,“ rikanis Turner, „ni konas vin, Claran Unu, ĉiam laŭ vi la faŭlado kaŭzas vin ludaĉi, aŭ se ne la faŭlado nepre najleto en la boto, aŭ eble vi estis trafita de la pilko sur la globojn, aŭ ia ferakonto simila—neniam vi malbone ludas, ho ne!“
„Nu, do, kaj kio pri vi, ŝajnigis vin lama lastan semajnon kontraŭ Woodmansterne—“
„Kaj vere,“ indigne kriis Turner, „kakaĵo, mi—“ La intenco de Turner ne evidentiĝis, ĉar Geary suprenkriis: „Nu, vi knaboj, horo por silento venis. Ne postulu duan averton! Bonan nokton, ĉiu.“
„Bonan nokton, sinjoro!“ „Bonan nokton, sinjoro!“ ĉiu kriis. „Iru pisi en la kuirejon!“ flustris Claran Du, por ŝajnigi sin bravulo. Oni flustradis, sed baldaŭ montriĝis ĝenerala emo dormi, kaj Turner trovis sin silente revanta pri la morgaŭa ludo. Precipe li esperis, ke la alitrupanoj ne estos tro multe pli grandaj, kaj ke li mem trafos golon.
Li komencis preĝi denove, sed subite pensis, ke eble Dio estos ofendata, se li preĝos en la lito. Li pripensis la aferon; li memoris, ke la patrino estis dirinta al li, ke Dio tute ne ĝenas sin pri tio, tute ne postulas specialan riton, pozicion malkomfortan dum la malvarma vetero, deziras nur la sincerecon. Li sentis sin pli trankvila en la menso, kaj iom plu preĝis.
Li iom scivolis, kion opinias pri la afero la aliaj knaboj, metis la kapon ekster la litdrapojn, kaj ĉirkaŭrigardis.
La litoj estis en vico, tute proksimaj unu al la alia, tiel ke oni povis tuŝi la proksiman, kuŝante en la propra. La lunlumo venis tra la fenestro ĉe unu fino, striante la litojn de Deligny kaj Cauty. Turner sentis juketon, iri rigardi tra la fenestro; li rampis silente el la lito, al la lumo, kaj longe rigardadis el la fenestro. La nokto estis bela, kaj li povis vidi klare la grandajn domojn, la preĝejon, kaj preter ili la monteton survoje al Woodmansterne. Li scivolis, ĉu proksiman dimanĉon oni eble iros al la tiea preĝejo. La preĝejo de Woodmansterne estis al li tre simpatia, ĝia etoso donis animan komforton, kian li ricevis nek en la nova loka preĝejo, nek en tiu de Old Coulsdon. Ĝiaj plakoj, ĝiaj fenestroj, ĝiaj antikvaj benkoj, la voĉo de la paroĥestro, la eta tombejo, ĉio kune liveris ian estetikan kontentigon, formis taŭgan kompletigon al la promeno trans la kampojn, preter la eta bosko da pinarboj sur la monto, tra la ligna ŝtuparbarilo ... Turner forte esperis, ke oni vizitos la preĝejon de Woodmansterne proksiman dimanĉon.
Li serĉrigardis la ĉielon, pensante pri ebla ĉeesto de germanaj aeroplanoj. Li estis spertinta, hejme en Londono, dum la ferioj, pli ol unu atakon de la germanoj, kaj ne multe timis ilin. Liaj gepatroj je la unua sperto kuris al la subteraj ĉambroj kune kun aliaj loĝantoj de la domo, sed poste s-ino Turner deklaris, ke ŝi ne plu ĝenos sin. Ŝi estis filozofema en tiu, kiel en aliaj aferoj de la vivo, kaj diris, ke se bombo trafos la domon, oni nepre mortos, ĉu en subtera ĉambro aŭ en supra. La edzo kaj la filo konsentis, kaj dum postaj atakoj Turner trovis sin en la lito, aŭskultanta kun pli da intereso ol da timemo al la zumado de la germanaj aeroplanoj kaj la iom terura eksplodo kaj frakasado de la bomboj. Tute same li kutimis aŭskulti dum infanetaj tagoj al la tondro, kun ioma timo, kun multa scivolo kaj intereso.
Post iu atako li proksiman matenon frue eliris, por serĉi pecetojn de la bomboj, sed li ĉiam tro malfruis. Se ili estus oraj moneroj, tiuj pecetoj ne estus pli avide kolektitaj, kiel memoraĵoj, de tiuj homoj, kiujn ili povus vundi.
Ĉi tie en la Kolegio Woodmanton ĉiuj knaboj bedaŭris, ke la distrikto ne interesis la germanojn, tiel ke oni neniam ricevis atakon nek havis okazon kolekti bombpecetojn, kaj nun, starante tiel antaŭ la fenestro, Turner sentis ioman malkontenton pro la scio, ke li povus rigardi la ĉielon ĝis mateniĝo, sen vidi germanan aeroplanon, nek aŭdi la sorĉan zumadon kaj la ekscittimigan eksplodon.
Dum iom da tempo li restis, rigardante al la serĉlumoj kiuj konstante balais la ĉielon el la serĉlumejo Purley, poste li reiris al sia lito.
Li kuŝis sen deziro dormi, iom enua, kiam subite li konstatis, ke Claran Unu, en la proksima lito, maldormas. (En ĉi tiu trimestro Turner lokiĝis inter Philpot kaj Claran Unu; antaŭe li estis apud Deligny, sed trovis sian lokon ŝanĝata senklarige, eble ĉar Geary sciis ke li ŝatas Deligny, kaj timis troan babiladon.) Li flustris: „Claran, ĉu vi maldormas?“
„Jes, kio estas?“
„Nu, nenio, mi nur scivolis.“
„Scivolis, nu pri kio?“
„Nu, pri—kaj nu, kio estas al vi, kial vi koleremas?“
„Mi ne koleremas. Dormi mi volas.“
Turner ne respondis, sed penis diveni la kaŭzon de lia malbonhumoro. Baldaŭ li flustris denove:
„Claran, ĉu pri miaj ĵusaj vortoj vi ofendiĝas, pri via ludado?“
„Ne.“
Laŭ la tono de la voĉo Turner sciis, ke „Jes“ estus ĝusta respondo. Li streĉis sin el la liton kaj serĉis per sia la manon de Claran.
„Claran, pardonu min, mi vere ne volis sugesti—vi scias, ke mi multe deziras venkon morgaŭ—nur pro tio mi tiel parolis—mi scias efektive, ke vi ja suferis pro najleto—same kiel mi vere lametis dum la ludo kontraŭ Kolegio Woodmansterne—vere, Claran, vere, mi ne volis sugesti ke—“
Claran sentis sin moligata, sed iom rezistis.
„Jes, estas facile nun repreni la vortojn, ĉu ne, kaj morgaŭ vi eble ripetos ilin. Nur ĉar Martin forestas, vi volas superumi—“
Turner sentis la trafecon de la piko tiom, ke li tuj provis rebati ĝin.
„Tute ne, sed nur mi volegas, ke ni venku morgaŭ. Diru, Claran, honorvere, vi pardonas min, ĉu ne, diru, ke jes.“
„Kompreneble, jes, oĉjulo, tamen vi scias, ke sur la globetojn ...“
„Kompreneble, estas diabla afero, kaj la pilko estis tiom malmola en tiu ludo, ĉu ne, tamen ... tio pasis. Morgaŭ, morgaŭ...“
„Ni devos ludi kiel diabloj,“ konsentis Claran.
„Ke la sorto favoru nin,“ konsentis Turner; tiam rememorante pri sia antaŭa scivolemo, li aldonis, iom timeme:
„Diru, Claran—“
„Kion?“
„Nu, kiam vi preĝas, ĉu—“ Li iom hezitis.
„Jes, nu, ĉu mi—?“
„Nu,“ verŝis Turner, „ĉu vi foje petas helpon pri bagatelaj aferoj, ekzemple, ke la parencoj sendu al vi pakaĵon de bombonoj, ke vi sukcesu pri iu leciono, ke vi bone ludu en futbalo, ĉu—ĉu, Claran?“
„Kompreneble, stultulo,“ diris Claran Unu, amike.
Turner silentis dum kelkaj minutoj, pro surprizo. Kiel kutime ĉe lia tipo, li taksis sin konstante strangulo kaj surpriziĝis trovi ke aliaj tutsimile pensas kaj agas.
„Nu, ekzemple, hodiaŭ nokte, ĉu vi preĝis, ke morgaŭ vi bone ludu kontraŭ—“
„Jes, speciale, ke mi ne suferu pro najleto, nek pro—“
„Claran.“
„Nu?“
„Mi iom ŝatas vin.“
„Mi vin.“
Turner sentis sin tro feliĉa, tuj respondi. Poste:
„Claran, ĉu vi ne ĝojas, ke Martin forestas?“
„Ja, iom.“ En knaba lingvaĵo, ‚iom‘ signifas ‚multe‘.
„Ĉu vi ne ĝojus, se li revenus neniam?“
„Jes, ja.“
Silento regis dum iom da tempo. Poste denove flustris Turner:
„Claran, mi kredas, ke mia patrino estas la plej bona kaj plej aminda sinjorino en la mondo. Ĉu vi kredas tion pri via?“
„Kompreneble, stultulo. Ĉu ne tion kredas ĉiu inda knabo?“[3]
Turner pripensis la aferon iomete.
„Do, bonan nokton, Claran.“
„Bonan nokton.“
„Claran—mi iom ŝatas vin.“ („I rather like you.“)
„Stultulo, ankaŭ mi vin.“
La proksiman tagon oni tagmanĝis frue, kaj ekmarŝis laŭ la strato Woodcote kaj tra la Modela Vilaĝo, konsistanta el imitaĵo de malnovtempa vilaĝo, kun burĝaj domoj konstruitaj ĉirkaŭ verdherba laŭnego enhavanta lageton kaj ludbalancilon. Oni haltis aĉeti bombonojn, iom ludi sur la balancilo, poste oni ekmarŝis denove. Estis bela aŭtuna tago, kaj la vilaĝo plaĉa kaj paca aspektis en sia verda senhomeco. Dum duonminuto Turner sentis deziron, ne plu iri, resti tie, revi dum babilado kun la aliaj; poste li pensis al la ludo, kaj liaj piedoj jukis pro deziro frapi la pilkon.
Alveninte en Purley, ĉiuj iris al la hartondejo, laŭkutime kunigita kun tabakejo. Okazis iom da disputo pri la vico laŭ kiu oni ricevu tondiĝon, poste la knaboj kontente sidis sur la remburita benko kaj babilante aŭ legante atendis.
Turner ĉirkaŭrigardis al la reklamoj de kinoj kaj teatroj, rigardis la lertajn manojn de la tondisto, observis la hartranĉaĵojn de Philpot fali teren. Subite li ekrimarkis la telefonon, kaj la apudpendantan registron.
Li memoris pri la intenco, kiun li pripensis en la nokto post la vizito de tiu s-ino Burgstein, kiu poste montriĝis la patrino de Martin. Li sciis, ke en la hejmo de Martin ekzistas telefono, ĉar Martin ofte fanfaronis pri tio, kaj li estis elpensinta la ideon, rigardi la nomon Burgstein en publika registro, por certiĝi, ĉu tiun nomon li aŭdis. Li konis la adreson en Londono de Martin, kaj sciis ke en eksterurbo, kia estas Purley, oni uzas la Tutlondonan telefonregistron.
Pro la bonkora ago de Martin en la stacidomo, kiel ankaŭ pro sia feliĉeco en la pasinta semajno, li estis forgesinta sian planon, kiu nun revenis al la memoro je vido al la telefonregistro en la hartondejo.
Li petis permeson, enrigardi ĝin, kaj trafoliumis ĝin rapide. Barton, Bensusan, Binfield, Bolan, Burton, ne, tro antaŭen, Burfield, jen, Burg-, Bürgstein. La supersigno forigis ĉiun dubon en la menso de Turner ke la nomo estas germana. Li serĉis avide la adreson, jes, 17 Cromwell Square, Londono.
Turner sentis eksciton en la koro. Kiel ĉiuj normalaj knaboj, li havis grandan emon al la eltrovado, al la malkaŝado, emon pliigitan pro multa legado de detektivromanoj, kaj li sentis ke jen li estas farinta grandan malkaŝaĵon. Dum knabo post knabo ricevis la hartondadon li cerbumadis, kiel uzi sian eltrovon.
Povus ekzisti nenia dubo. Martin estas germano. Spite la mankon de kontraŭgermanismo ĉe la knaboj ĝenerale, Turner tuj eĉ senpense konsciis, ke en la manoj de kapablulo la informo povus uziĝi kun multa potenco. Ankoraŭ pripensante la aferon, li memoris, ke Philpot, tiu, kiun sola Martin iom timis, estas la plej malnova knabo ĉe la lernejo, escepte de Martin. Turner ekpripensis la aferon, sed venis lia vico por tondiĝo, kaj tuj poste la knaboj kune eliris la butikon, al la tramhaltejo, kie ili laŭaranĝe renkontis la tagknabojn. En la tramo Turner miksiĝis en disputon pri la ĝusta posedrajto de kompleta serio da cigaredkartoj[4], apartenanta, se oni kredus ambaŭ historiojn, kaj al Rodan kaj al Claran Du.
Oni petis juĝon de Philpot, la plej malnova knabo, sed kiam li decidis favore al Claran Du, protesto venis tuj de Rodan, ke Turner, ĉar estro de la futbaltrupo, estas la ĝusta juĝanto. La du pli aĝaj knaboj rigardis unu la alian en la okulojn dum momento.
Turner komprenis, ke reciproke je nuna cedo al la supereco de Philpot, li povas ricevi ties subtenon en estonta konflikto kun la aliaj. Li piedfrapis Rodan sur la tibian oston kun lerteco, kiu rezultigis kontentigajn elkrion kaj ĝemetadon, kaj turnis sin al Philpot por diskutado pri la baldaŭa ludo. Malhelpis lin iu pastro, rimarkinta dekduon da knaboj portantaj sub la surtutoj futbalajn trikotjakojn kaj pantalonetojn, ĉepiede futbalbotojn.
„Al futballudo, ĉu? Ha, mi envias vin. Kontraŭ kiu?“
„Kontraŭ Thornton, sinjoro,“ kriis kelkaj samtempe.
„Ha, jes, kaj kiu estas via estro?“
Oni montris al Turner, kiu sentis ioman fieron, sed sentis devon klarigi, ke li nur anstataŭas. La pastro, bonkora bonhumorulo, daŭre faris demandojn, kaj ricevis respondojn de ĉiam pluraj knaboj samtempe. Ili ĝojis en la intereso montrata de plenaĝulo, kaj parolis tute libere pri la lernejo kaj la instruisto, pri la kolektado de cigaredkartoj kaj la lecionoj.
La pastro, antaŭ ol lasi la tramon, esprimis deziron, ke ili venku en la ludo, premis en la manon de Turner iun metalaĵeton, kaj diris ion pri „du-tri bombonoj al la trupo“. Neniam li konstatis, kiom da plezuro lia modesta ŝilingo donis al aro da knaboj. La surprizo estis grandega, kiel la ĝojo. Oni konsentis, ke la pastro eble havas vizaĝon napsimilan, sed estas nepra bonulo; verdikto, kies voĉtono estis tia, ke ĝi formis la plej sinceran laŭdon, iam diritan pri ĝia celato.
En gaja humoro oni konsentis uzi ĝin por ĝenerala festeto en la dormĉambro dum tiu sama nokto, kaj nenion diri al Geary pri la riĉaĵo. Efektive, Geary sciiĝis pri ĝi kelkajn monatojn poste, ĉar la pastro venis prediki ĉe la loka preĝejo, rimarkis ekster la preĝejo la knabojn kaj iliajn ĉapojn, kaj alparolis lin; lia laŭdo pri la knaboj plaĉis al la instruisto tiom, ke li ne pensis koleriĝi, kiam la pastro diris: „Cetere, mi esperas ke ili ne malsanigis sin per la monereto.“
Alveninte al la ludkampo de Thornton, la knaboj serĉis la kontraŭan trupon, metis la surtutojn en la kabanon, kaj poste vagis sur la kampon, serĉobservante la staturojn de la alitrupanoj.
„Sange altaj, tiuj aĉuloj.“
„Rigardu la estron, tian grandulon oni devus ne allasi.“
„Ankaŭ la kradiston, vidu liajn genuojn!“
Turner haltigis la komentojn. „Ŝtopiĝu, ĉiam alitrupanoj aspektas granduloj, estas ruzo de l’ imago. Zorgu, ke la piedoj ĝuste celu, jen via tasko, kaj Deligny, bone donu la pilkon, ne tenu kiel kontraŭ Woodmansterne.“
„Jes, avo,“ oni mokis, sed vere ĉiu estis avida al propra lertludo, volis distingi sin antaŭ la aliaj kaj antaŭ Geary, kiu nun aperis, puŝante sian biciklon antaŭ si sur la kampon. Turner rimarkis la malestimon sur la vizaĝoj de la alitrupanoj. Unu el ili sin turnis al Turner.
„Stulta ulo, via instruisto, ĉu ne? Li venas al ni pri matematiko trifoje en al semajno. Kial oni ne aĉetigas al li konvenan ĉapelon?“
„Li gajnis sian bluon[5] ĉe Oxford,“ respondis Turner, iom indignite de la voĉtono.
„Ha, vere? En kiu fako? La rampa, kredeble?“
„Ne, la futbala, por futbalo Rugby, kaj mi diru vin—“ En tiu momento oni forvokis la knabon, kaj tiel evitigis al li multan informon pri lia karaktero kaj moroj, kiun Turner intencis diri al li.
Geary, kiu estis agonta kiel decidanto, nun alproksimiĝis. „Nu, pretiĝu, kaj memoru mian konsilon, donu la pilkon, ne longe tenu ĝin. Turner, memoru, ke vi respondecas hodiaŭ.“
Turner tute bone konsciis tion. Li sentis en si sufiĉan memfidon, kiu ne formortis dum la daŭro de la ludo. Dum ties unua duono la trupo Woodmanton kontraŭis la venton, kaj devis precipe defendi. Turner mem ludis je la dekstro kiel eksterhafo, kaj per la eluziĝo de sia spiro tuj konstatis, ke li devos penadi. Precipe li atentis la alitrupanon kontraŭ si, ruĝharan fortikulon, tiun, kiu estis rikaninta al li pri Geary. Pro sia nefortikeco Turner devis kiom eble eviti la ŝultroŝovojn, kaj uzi sian rapidkuron kaj sian facilmovemon. Li trovis sin rimarkanta kun atento la fivortojn de la alitrupanoj. Kelkaj vortoj estis tiuj, pro kies uzo oni hontus ĉe Kolegio Woodmanton, aŭ almenaŭ riskus esti pugnobatata de la aliaj knaboj. Kontraŭe, ili ŝajne ne sciis multajn terminojn kiujn Turner kutimis uzi ĉe Woodmanton kaj en antaŭaj lernejoj. Estas strange, li sentis, ke lia menso funkcias sendepende de liaj kruroj kaj de la cerboparto, kiu atentas la ludon kaj konsilas kunludantojn. Li trovis sin observanta la vizaĝojn de la Thornton-knaboj, revanta pri ili, scivolanta pri iliaj ideoj kaj emocioj. Ankaŭ li trovis, ke li bedaŭras la foreston de Martin, tion pri kio li estis antaŭe ĝojinta.
Esti estro de la trupo, el tio li ne trovis la atenditan plezuron; eĉ konsciante, ke li estis ludanta sufiĉe bone, pli bone ol iam, eĉ tiam li sentis, ke io mankas, ke la admiro de la aliaj knaboj estas senvalora, eĉ enuas.
Dum la intertempo Geary diris laŭdajn vortojn.
„Gratulon, Turner, mi tute ne sciis, ke vi povas tiel ludi. Mi bedaŭras, ke Martin ne povas vidi vin.“
Tre subite Turner konstatis. Jen kio mankas, la aprezo de Martin. Se Turner estus tiel ludinta, Martin estus eble laŭdinta lin, se la humoro estus tia, sed pli kredeble estus koleriĝinta pro envio.
„Ho, jes, vi alte taksas vin nun, ĉu ne, ĉar la sorto hodiaŭ favoris vin. Eble vi bonvolos doni al mi lecionojn?—vi kaka idioto, mi ŝtopos vian buŝon per la pugno, se vi plu longe ĝenos miajn okulojn...“ Ŝajnis al Turner strange, ke li devas esti malfeliĉa kiel subulo, kaj tamen poste malkontenti kiel superulo.
La aliaj esprimis sian admiron. „Estis bonege, kiel vi konstante prenis la pilkon for de l’ kontraŭa alia estro,“ diris Deligny. „Forgesu pri pasinto,“ estis la abrupta respondo, „zorgu, ke ni faru golon en la dua duono.“ De kia valoro estas la admiro de iu Deligny? Nenia. Restis Geary, kaj efektive lia laŭdo estis plaĉa al Turner, kiu sciis lin bona juĝanto. Li petis lian konsilon pri taktiko por la dua duono, kaj sentis sin pli kontenta, dum oni marŝis denove sur la kampon. Li proksimigis sin al Claran Unu.
„Claran, ĉu vi aŭdis, ke ili uzas la vorton, nu, komenciĝas per F.“
„Jes; precipe tiu defendanto uzas. Ankaŭ mi aŭdis la estron diri ĝin dufoje.“
„Tre fia vorto, ĉu ne?“
„Nu, jes. Ĉe mia antaŭa lernejo oni forsendis por ĉiam unu knabon, ĉar li uzis ĝin al la instruisto...“
Claran Unu rakontis la tutan historion de la afero. Li estis tipo sufiĉe ofta, kaj ŝatis rakonti maloftaĵojn, respektive terurajn historiojn, sen atento al ilia vereco.
„Kion signifas?“ demandis Turner. Claran tute ne sciis, nek povis scii, ĉar li ne havis pli da kompreno pri koito, ol pri la vortoj, taksataj obscenaj, per kiuj centmiloj da proletaj kaj aliaj homoj nomas ĝin. Li eldiris iun teorion rilate al virina urinado, kiun Turner volonte akceptis, kaj pripensis en la momento de la ekludo (kick-off). Tuj poste li provis forigi ĉiujn eksterajn pensojn, kaj dediĉi sin al la ludo, Fojon post fojo li trafe donis la pilkon, kelkfoje oni bone servis sin per ĝi, sed kvankam nun la trupo Woodmanton estis la atakanta, la trupo Thornton la defendanta, tamen Woodmanton restis preskaŭ konstante iom for de la celata krado.
Turner fine pensis, ke li rajtos iom sola provi, kaj komencis malpli ofte doni la pilkon. Li aŭdis la admonojn kriatajn de Geary, kiu tute nerajte kaj senpartie konsilis la anojn de ambaŭ trupoj, li aŭdis la preskaŭ riproĉajn „Donu, donu!“ de Claran Unu, li sentis, ke la spiro eluziĝas, la kruroj malfortiĝas. Li ne sciis, kiom da tempo la ludo daŭros ankoraŭ, sed ne povas esti longe. Kaj neniu trupo estis golinta, kvankam la estro de Thornton, eta bela knabo kun tre rapidaj kruroj, estis trafinta la kradon dufoje dum la unua duono.
Turner komencis peti la pilkon de la aliaj, precipe de Rodan, kaj doni ĝin al neniu krom Philpot, kiu estis la plej verŝajna golonto; la alitrupanoj tion rimarkis, kaj Turner aŭdis la instrukciojn de la kontraŭa estro, atenti tiujn du. Fine, en momento kiam li sentis, ke la fajfilo nepre devus soni, li ricevis la pilkon en malplena kampo.
Li komencis kuri antaŭen, kaj sentis la spirojn batantaj la bruston kaj la alproksimiĝon de la kontraŭuloj. Li vidis Rodan proksima al si, kaj forgestis lin. Leviĝis antaŭ li la knabo kiu kontraŭis lin dum la tuta ludo, tiu kiu parolis malestime pri Geary, kaj Turner sen rigardo vidis lin meti la ŝultron por ŝovi. Li ĵetis sin kontraŭ li en la konscio, ke li trafos lin en bona momento, kaj ricevis novan inspiron el lia falo. Aperis aliaj antaŭ li, kaj li komencis dribli la pilkon, perdis ĝin, ricevis denove de Philpot, tiris ĝin preter la unuan defendanton, perdis ĝin al la dua. Li sentis la larmojn ŝpruci al la okuloj, vidis, ke Claran Unu havas, kriis: „Paf’, Paf’!“ Estis tro malfrue, Claran Unu estis ĉirkaŭata de kontraŭuloj. Oni vidis miksaĵon da korpoj kaj koloroj, el kiu Philpot aperis, pilkon ĉe piedoj, kvar jardojn de la krado, libera.
„Paf’, Paf’!“
Turner sentis, ke en la krion lia lasta spiro uziĝis, vidis Philpot ekvilibri sin, kaj tuj poste la goliston ĵeti sin al la pilko, kiu liajn fingrojn bruligis, enpafate en la reton.
La ludo daŭris ankoraŭ nur kelkajn minutojn, dum kiuj Woodmanton mortigis la pilkon el la kampon kiel eble plej ofte. Venis la fajfo, la tri huraoj de Thornton por Woodmanton, kaj la tri huraoj de Woodmanton por Thornton. Jam alproksimiĝis la krepusko, kaj la knaboj rapidis preni la surtutojn, kaj ekiri,—la knaboj de Thornton al siaj hejmoj, la knaboj de Woodmanton al la lernejo. Geary vigle diskutis la ludon kun siaj knaboj.
„Tre interesa ludo. Precipe laŭdindas Turner, Philpot kaj Claran Unu. Tiu lasta driblo via estis bonega, Turner, certe ĝi ebligis la golon, kiu apartenas al vi tiom, kiom al Philpot.“ Turner neis, Philpot asertis, ke jes, marŝante oni disputis. Atinginte la ĉefstraton, Geary haltis.
„Nu, mi iras Londonon dum kelkaj horoj, revenos nur malfrue. Diru al s-ino Jones, ke ŝi ne atendu min, ŝi enlitiĝu, ŝlosilon mi havas. Philpot, jen la biciklo, veturigu ĝin reen, mi petas, kaj estu singarda pri la omnibusoj. Vi aliaj trafu la tramon. Krom eble vi, Turner, kaj vi, Claran. Ĉu vi ŝatus viziti kinon en Crandon?“
„Ho, sinjoro, ja, dankegon!“ Ili sciis, ke Geary proponas pagi ilin, ne unuafoje.
„Bone, konduku la aliajn al la tramo, poste elektu kinon laŭvole. Jen ŝilingo, tio pagos por vi du ĉe la kino, kaj por kelkaj bombonoj por ĉiuj. Iru reen tuj poste, estu ĉe Woodmanton ne pli malfrue ol la oka! Adiaŭ.“
La knaboj rigardis la altan figuron de Geary paŝanta al la stacidomo, poste vagis survoje al Woodmanton.
Philpot malaperis sur la biciklo. „Rapidu, vi etuloj, kinon ni volas iri,“ kriis Turner kaj Claran Unu kune.
„Feliĉaj diabloj!“ enviis Claran Unu. Deligny nenion diris; li estis dekdu-jara, kaj ne ŝatis esti taksata inter la etuloj, nek esti reironta al la klasĉambro de Kolegio Woodmanton. Li prenis de Turner kaj Claran iliajn futbalbotojn kaj subite sentis sin tre mizera; kelkaj kontuzoj ricevitaj dum la ludo komencis dolori, kaj la ricevota porcio da bombonoj tute ne interesis lin, post kiam li aŭdis Turner kaj Claran Unu anonci ke ili prenos nun sian parton de la pastra ŝilingo, anstataŭ aliĝi al komuna festo en la dormĉambro. Deligny ne aspektis pli feliĉa, ol li sentis, kaj Turner, lia amiko, iom mokis lin antaŭ la aliaj. La rido estis ĝenerala.
Ĝuste en tiu momento la patrino de Deligny estis diranta al sia edzo, dum la hinda servisto faris teon, ke ŝi volonte restus senfine en Hindujo, tiom plaĉas la vivo tiea.
„Nur pri Georgo mi ne estas tute trankvila. La lernejo ŝajnis sufiĉe bona, sed ĝia malkareco igas min suspektema. Mi esperas, ke la fratino vizitos lin, laŭ promeso; kaj ke li bone rilatas kun la aliaj knaboj. Knaboj povas esti tiel kruelaj, kaj li ne estas forta.“
„Puf, ne ĝenu vin, li ne trafos malbonon. La medio edukos lin. Ni enviu lin pri lia klimato.“ Kaj la patro de Deligny ankoraŭ denove viŝis la ŝviton for de sia frunto, dum la hindo servis teon al la impostisto lastatempe veninta al Darlelli.
S-ino Deligny estis pensinta pri la korpa krueleco de knaboj; sed ankaŭ knaboj kruelas en tute plenaĝa maniero, per facilanimeco, per forgesemo, per intenca enviigo.
Crandon estas tre malnova urbo, kiu iam kuŝis dek mejlojn for de Londono, sed kiu nun estas kvazaŭ nur unu el ties antaŭurboj; ĉar Londono mem tiom etendiĝis dum la lastaj jaroj, ke ĉirkaŭaj urboj englutiĝis, kaj ĉirkaŭajn vilaĝojn oni apenaŭ rekonas pro la apudkreskintaj aroj da novaj domoj.
Al la knaboj de Kolegio Woodmanton la urbo Crandon estis iu Meka, enhavante almenaŭ tri grandajn kinojn, mirigajn butikojn, kaj pensigante ĉiam pri diversaj sabataj vesperoj pasigitaj tie post iu ludo, aŭ pri ekskursetoj tien permesataj je feritagoj. Kutime la knaboj prokrastis la reiron ĝis la lasta momento, kaj tial posedis tian scion pri vojoj plej rektaj, tempoŝparaj, kia povus surprizi multajn enloĝantojn de la urbo.
Post la iom komplika dispartigo de la monsumoj, Turner kaj Claran Unu rigardis la neordan areton da knaboj malaperi en direkton de Woodmanton, kaj turnis sin unu al alia.
„Nu,“ diris Claran, „mi konas la plej rektan vojon, tra strato Foxglove, ĉu vi ne memoras, tiun vojon ni prenis post la sportfesto ĉe Beddington, kiam vi, mi kaj Martin estis gajninta sep kokosojn entute, kaj disputis tiom pri kiu portu la sepan.“
„Iom,—“
„Kaj estis jam la sepa duono, kaj Geary estis minacinta batadon okaze de malfruo je la naŭa—“
„Sed malgraŭ ke ni ja malfruis, pro malfrueco de l’ tramo, li nenion diris. Metis multan buteron sur la panon tiun nokton, ĉu ne?“
„Jes, kaj—“
„Kaj?“ diris Turner, ŝajnigante ne konscii, pri kio Claran pensas.
„Nu, kaj ... lia spiro—“
„Jes, ankaŭ mi flaris.“
Ambaŭ knaboj parolis serioze, preskaŭ solene. Kvankam neniu komprenis la tragediecon en la vivo de l’ instruisto, ambaŭ venis el hejmoj, kie oni parolis pri viskio kiel pri ilo de la diablo, kaj pro lojaleco al li ne volis eĉ vortumi la radikon ‚visk‘ aŭ ‚ebri‘. Tiu neordinara dikeco de la butertavolo sur kelkaj panpecoj estis la unua, kiel ankaŭ la lasta, signo pri la fakto, ke Geary, kiom ajn malofte, tamen foje, ‚drinkis‘. La famiĝo, eĉ la flustro, de la vorto ‚drinkas‘ pri li, estus ruiniginta lin en la vilaĝo. Turner kaj Claran ne emis eĉ flustreti la vorton.
Turner deflankigis la pensojn.
„Ĉu via patro trinkas bieron?“
„Nu, jes, mi vidis lin, je dimanĉa tagmanĝo kelkfoje.“
„Ĉu mem vi gustumis?“
„Iam lastan someron li etendis al mi glason, diris: ‚Jen, guteton provu, alkutimiĝu!‘ kaj mi faris. Je mia grimaco li ridis, diris al panjo: ‚Jen, tio fortimigos lin je ĝi ĝis plenaĝo, ĉu ne?‘ Ĉu via patro trinkas alkoholon?“
„Foje vinon, tre malofte.“
„Kia li estas?“
„Nu, li estas tre klera sinjoro, verkas bibliografiojn, tradukas—“
„Bibliografio—kio estas?“
„Nomaro pri—nu, li prilaboras latinajn kaj grekajn librojn, ĉiajn stultaĵojn. Vere, mi ne multe amas lin. Tamen li ne estas malbonulo, nur li—“
„Ĉu li batas vin?“
„Ne, neniam, nu, eble manfrapis, kiam tre eta, sed ... kaj via?“
„Terure. Li prenas bastonon el la butiko, kutime, aŭ uzas ledan rimenon. Iam, al mia frato...“
Claran rakontis timigajn historiojn, tute kalumniajn, pri sia patro, kiu efektive estis viro tre milda, kaj preferis lasi ĉian punadon al la patrino. Turner ensorbis ĉiujn detalojn, kaj iom bedaŭris, ke per sia konfeso li estis foriginta ĉian eblecon rivali al Claran. Li ŝanĝis la temon, parolis pri la fratoj de Claran.
„Vere, lasu min diri, ke Arturo estas ... vermo.“
„Nu, jes, sed, fakto estas, ke li similas mian plenaĝan fratinon—ŝi estas etanima ulino. Iam, ŝi ricevis—kiam ŝi estis juna, tio estis,—dek ŝilingojn, kaj...“
„Tamen, mia patrino diris al mi, ke infanoj ne heredas trajtojn de gefratoj; kaj ke filoj plej ofte similas la pat—“. Li estis dironta ‚patrinon‘, sed subite konstatis, ke li iras ofendi Claran. Tiu ŝajne ne aŭskultis pri la teorioj de sinjorino Turner, kaj lia aŭdanto gratulis sin, ke li ne vundis la amikon.
Tiel la du knaboj diskutadis temojn ĉiajn. Turner tiris el Claran ĉiun detalon pri lia hejma vivo, ĝis grado ke li sentis sin plene trempita en la etoso de la granda industria urbo Walsall. Tion li ŝatis, li sentis, ke pere de tiu apud li lia animo ricevas novan sperton kaj perspektivon. Li demandis nomojn, de stratoj, de homoj, detalojn pri urbaj moretoj, pri vortoj uzataj de la knaboj, kaj kune metis ĉion en la menso, tiel ke ili formis klaran bildon. Li metis la brakon ĉirkaŭ la ŝultron de Claran, kiu responde metis sian ĉirkaŭ lian talion, kaj tiel ili marŝis en la urbon Crandon, dum la krepusko kovris la domojn kaj elstarigis la lumojn de la stratlanternoj. Dum longa tempo ili haltis ekster la lumradianta fenestro de iu bombonejo, ŝajnigante kvereli pri la elekto, fine aĉetis, kaj direktis sin al la kino Orfeo, preferata de la knaboj.
La filmoj estis de la »Buffalo Bill« speco, kaj Turner kaj Claran pasigis du feliĉajn horojn, aplaŭdis kiam la heroo venkis, siblis aŭ kriaĉis je supereco de friponoj. Al Turner la muziko ŝajnis esti elĉiela. Krom ĉe la preĝejo, la knaboj neniam havis okazon aŭskulti muzikon, kaj Turner sorbis ĉiun noton kiel soifanto en dezerto la finetrovitan akvon. Li sidis kun la brako ĉirkaŭ Claran, sentante ke ekstera mondo ne ekzistas, nur la figuroj kaj la medio sur la ekrano.
Claran Unu unua konstatis la realon.
„Diru, ĉu ni ne demandu la horon?“
„Bone, kiun demandi?“
„Jen, tiun antaŭ ni.“
„Bone, demandu lin.“
„Ne, vi faru.“
„Vi, mi lastan fojon faris.“
„Ne,—nu, ni ne plu prokrastu...“
La sinjoro kiu abrupte kaj afable respondis al la demando de unu el duo da etaj knaboj portantaj brilkolorajn kolegiĉapojn, ne sciis, kiom da diskuto kaj timemo antaŭiris la alparolon. Ankaŭ li ne kredus, se iu dirus. Ankaŭ li ne havus intereson, kredeble. La vivo estas mallonga, oni ne havas tempon interesiĝi pri pli ol unu-du homaj animoj kaj kredeble li estis jam edzo kaj patro.
La knaboj luktis vojon tra la sidantoj kaj la pordo al la strato, kaj komencis kuri, ĉar la viro estis dirinta kvarono post la sepa. La horloĝo de la urbdomo baldaŭ informis ilin, ke ĝuste la sepa horo estas, kaj ili spiregante malrapidis.
„Ĉu ne bonege?“ diris Turner.
„Ja“, elokventis Claran.
La knaboj marŝis sen plua parolo preter la butikoj al la tramo. Estis mallume, kaj la fenestroj brile allogis, invitis al rigardema paŝado, sed la knaboj forigis la pensojn pri tio, pro komuna sento de la malvarmeta venteto suprenlevis la kolumojn de la surtutoj, kaj fiksis la okulojn preter la lanternfostoj, vice malgrandiĝantaj en la nigro, al la tramhaltejo apud la bierejo »Ruĝa Cervo«. Ankoraŭ sur la supro de la tramo la knaboj ne multe parolis, sed sidis preme unu kontraŭ la alia, pensante al la aventuroj de tago vere ruĝlitera, kiu ne venos denove dum longa tempo. La malvarma aero pikis la vangojn, kaj el la ĉielo ekgutis. Turner sentis sin feliĉa, tiel, ke li volis, ke la mondo haltigu sian iradon, ke nenio plu okazu, ke ĉio restu en la nuna stato, ke la veturado ne ĉesu, sed daŭru eterne. Precipe lian feliĉecon kaŭzis la nove trovita intimeco kun Claran. Ĝis nun tiu ne estis granda amiko lia, Turner estis supozinta lin sensenta kaj nesimpatia. Nun li trovis, ke Claran same sentas kiel li pri la gravaj aferoj de la vivo, ke la herooj kaj friponoj de la gazetoj same realas al li, ke ankaŭ li ŝatus esti Nipper aŭ Tom Merry[6], ke li ŝatus venĝi sin je Martin, ke li revas pri la tagoj, kiam li estos plenaĝulo, kaj povos agi laŭvole, sen ke iu malhelpu lin, ke li pensas pri ĉio tute same, kiel Turner.
Ĉe Purley la tramlinio finiĝas, kaj ili malvarmiĝe disiĝis, malsupren stumblopaŝis la ŝtuparon de la tramo, kaj ekmarŝis laŭ la familiara ĉefstrato Brighton, jen preter grandaj domoj kies lumaj fenestroj helis en la nigro, jen preter arbustheĝoj kaj kampoj plenaj je eblaj danĝeroj. Troviĝis malmultaj homoj, preterpafis ilin kelkaj aŭtomobiloj, kiuj per sia paso ŝajnis pliigi la postan mallumon kaj mornecon.
Ili marŝis dum longa tempo sen parolo. Turner ree pripensis la aferon de la nomo Bürgstein.
„Claran, diru—“
„Nu?“
„Ĉu ne estus bele, se ni traktus Martin same kiel ni traktis tiun vilaĝan knabon, kiun ni kaptis en la bosko apud la stacidomo Stoats Nest. Ke mi havu unuan baton!“
„Jes,“ diris Claran indigne, „kaj ĉu vi memoras, post kiam ĉiu estis batinta, li tiom kriis, kaj plorminacis informi sian patron, kaj Martin timiĝis, kaj devigis nin liberigi lin, kaj diris, ke se la afero malkaŝiĝos, li diros al Geary, ke mian bastonon oni uzis—kvazaŭ Geary estus atentinta pri kies estis la bastono—“
„Li estus pensinta nur pri mem uzota!“
„Kompreneble!“
La ŝerco forigis la malbonhumoron, kaj en tiu momento oni preterpasis la domon de iu el la tagknaboj, kies gepatroj estis invitintaj la pensionantojn al festo dum la venonta semajno.
„Kiam mi iris kun Martin al la stacidomo, li multe bedaŭris, ke pro la patrina malsano li maltrafos la feston ĉe Brook.“
„Iom aĉa sorto,“[7] konsentis Claran.
Subite Martin aperis en iliaj mensoj laŭ alia vidpunkto. Li maltrafos la feston ĉe Brook. Ŝajnis hieraŭa, lia aserto en la dormejo, ke li ricevis konfidencon de Brook mem, ke estos gelatenoj, kaj ke lia fratino estis faranta multe da kokosa konfitaĵo por la evento. Eĉ kompatante, tamen, Claran kaj Turner ĝojis pro sia triumfo.
„Jen pri tio ni antaŭeniris lin, ja, ĉu ne?“
„Ja,“ diris Turner. „Sed, nu, kio pri la horo? Ni rapidu. Iom kuru?“
Kapjesis Claran, kaj flankon ĉe flanko ili kuris, trankvile, malrapide, ritme, ĉiam ankoraŭ preter lumfenestraj domoj kaj kampoj, paralele kun la fervojo, sur kiu blekanta trajno foje preterblekis, fajfante, fajrante, malaperante en la mallumon kiel raketa orvosto. Baldaŭ oni vidis la monteton kaj ĝian lumetaron elfenestran, kaj la knaboj ĉesis kuri, pretiĝis, spiregante, al supreniro. Ili marŝis malfacile, pro la deklivo, kaj ne havis spiron por parolo. Turner sentis ioman ĉagrenon, ke jen post kelkaj minutoj oni estos denove en la lernejo, inter la aliaj knaboj, kaj ke la ekskurseto kun Claran finiĝos iom banale, en spiregoj kaj sindemando pri eventuala malfruo. Li volis, ke ili povu gliti en la antaŭan mondon, gliti sen skuo, tiel ke la nova ligilo estu nerompata.
Li vidis jam la lignobarilon ĉirkaŭ la kolegia ĝardeno, konstatis ke la fino ekvenis, kaj provis pensi pri vortoj por esprimi kion li volis diri. Subite li aŭdis de Claran:
„... vetas, ke mi unua atingos!“—kaj vidis lin ekkuregi al la flanka pordo de la lernejo. Li ne provis konkuri, sed marŝis malgaje, sentante, ke ĉia plezuro de l’ ĵusa tago estis forrabita. Post kelkaj minutoj li venis al la pordo, metis la manon sur la anson, kaj sentis Claran salti sur lian dorson. Li sin turnis, pugnotrafis lin sur la ŝultron, kaj ili iom luktis surtere. Post momento Claran kriis: „Pacon!“, montrante la kutiman signon, unu fingron transmetitan sur alian.
„Vi donos al mi tiun poŝtmarkon, la germanan surpresatan por la invadita Belgujo?“
„Ne.“ Plua pugnobato, sufiĉe amika, kaj sekvis: „Mi donos tiun ĥinan, tiun ruĝan, kiun mi interŝanĝis kun—“. Turner tordis lian dekstran brakon, kaj kontentiĝis per: „Bone, besto, mi donos, nur liberigu...“ Ili forbatis de si la plej grandan parton de la polvo, rigardis al la ĉielo, al la sola stelo, malfermis la pordon, kaj eniris la domon. Jam transirante la halon oni sentis ion neordinaran en la atmosfero. Turner flustris al Claran:
„Vidu, lumon sub la pordo de l’ manĝsalono!“
En la klasĉambro estis eta gaslumo, neniu knabo. „Jam enlite,“ diris Turner, alude al la aliaj knaboj, kaj iris al sia skribtablo, por trovi sian skoltmapon de l’ ĉielo. Li kredis, ke Claran malpravas, ke la stelo ne estas Venuso, sed volis esti certa pri sia triumfo. Subite li aŭdis la pordon de l’ manĝsalono malfermiĝi, aŭdis virinajn voĉojn, paŝojn, vidis la pordon de l’ klasĉambro malfermiĝi, kaj antaŭ li staras la dommastrino. Ŝia sulkita vizaĝo aspektis pli ol iam simpatia, kaj Turner eksentis, ke tio rilatas lin.
„Turner, via fratino—jen troviĝas—pretiĝu al doloriga novaĵo—jen, iru al ŝi!“
Turner lasis sin konduki trans la halon al la manĝsalono, sentis la pordon fermiĝi antaŭ si, kaj rigardis al sia fratino. „Hola, Da,“ li diris, uzante la familian amnomon.
Lia fratino estis dudek-jara, pala fraŭlino, kun blondaj haroj kaj okuloj senesprimaj. Ŝia esprimo troviĝis en la lipoj, kiuj nun estis kunpremataj kun intencemo.
„Klaŭdo, la patro estas mortigita pro akcidento.“ Turner ekpensis al la mondo ekster Woodmanton. Lia patro ludis malmultan rolon en lia vivo, krom kiel iu, pro kies studado oni devis konstante ne fari bruon, kiu kiam renkontebla povis doni informon pri iu ajn punkto tuŝanta lingvojn latinan, grekan kaj francan, kaj, dum kamparaj promenoj, pri la nomoj de ĉiuj floroj kaj birdoj. Li malofte troviĝis hejme kaj, kiam hejme, malofte aperis ĉe la manĝoj; kiam li aperis, li kutime kunportis iun leksikonon kaj monotonan admonadon pri la neceseco, maĉi ĉion kiom eble plej ofte. Li kutimis citi la mortintan ĉefministron, Gladstone, kiu konsilis ĉion maĉi dudekokfoje.
Turner memoris neniun fortan baton ricevitan de li, nek iun varman kison. Tamen, la novaĵo pri lia morto igis lin singulti; li sentis, ke jen ia rompo, li memoris, ke ĉe la porinfana diservo antaŭ kelkaj semajnoj la pastro estis predikinta pri gepatroj. „Viaj gepatroj estas al vi plej karaj, pli karaj ol viaj instruistoj, pli karaj ol viaj kamaradoj; zorgu, ke neniam vi kaŭzu ĉagrenon al ili!“—Turner ĝojis, ke certe neniam li ĉagrenis sian patron. Li pensis al sia patrino, kaj ekploretis.
Tra siaj larmoj li aŭdis la vortojn de la fratino.
„—kaj nun ni estas senmonaj, ni havas nenion propran, mi devos iri labori, ankaŭ vi. Estas nenio, bagatela afero, kiam oni pensas al niaj bravaj knaboj batalantaj ĉe la fronto, inter ili viaj du fratoj. Ni devos ĉiuj labori por ekstermi la germanan rason, tio estis la idealo de la patro, nur hieraŭ li diris al mi, ke li esperas ĝisvivi la tempon, kiam...“ Dora daŭre citis vortojn kiujn ŝi elpensis kaj sincere kredis por la okazo.
Ŝi estis atendinta dum longa tempo ĉi tiun okazon, iun ajn dramecon en sia iom ebena vivo, kaj ŝi intencis kiom eble servi sin per ĝi. Fininte sian riproĉadon kontraŭ la germana raso, senkonscian plagion de la »Daily Mail«, ŝi proponis al la frato, surgenuiĝi. Iel neklare Turner sentis, ke io falsas en la emocio de la fratino, ke ia plezuro kuŝas malantaŭ ŝia doloro, sed li ne kapablis analizi la aferon, nek volis. Ŝi ludis nenian rolon en lia interna vivo, estis nur unu el la plenaĝuloj, kiujn li devas obei, kiuj kapablas lin dolorigi aŭ plezurigi. Dum ŝi preĝis al Dio por la animo de la patro kaj la plisuferigado al germanaj kaptitoj (kiun lastan la registaro daŭre rifuzis, spite la insistan petadon de Lordo Northcliffe), Turner rigardis ŝin el inter la fingroj. Ankaŭ ŝi kovras la vizaĝon per la fingroj. Li rimarkis, ke finante per peto por daŭra benado de la familio Turner, de la reĝo, kaj de la registaro, ŝi krucsignis.
Li ne povis ne demandi ŝin.
„Da, kial vi krucsignas vin? Ĉu vi iĝis romkatolika?“
„Ne, sed ĉiu bona ekleziano—“
„Panjo neniam faras, kaj Geary diris, ke tio estas tre alteklezia, preskaŭ roma—“[8]
Tio memorigis la fratinon, ke Geary forestas, tiel iom difektante la dramecon de ŝia vizito. Ŝi ne povis taksi la dommastrinon inda aŭskultanto, kaj ne kontentiĝis per la frato, kiu efektive ŝajnis ne sufiĉe impresita.
Ŝi provis novan taktikon.
„Nu, vi devos forlasi por ĉiam la lernejon, kie vi estis tiom feliĉa, viajn kamaradojn adiaŭi tuj, sen espero, ke vi iam revidos ilin. Nun por vi venos la reala vivo, anstataŭ la senzorgaj tagoj kaj la ĉiama feliĉeco, ĝis nun via porcio.“
„Sed—“
Turner estis sedonta, ke li nepre devos reveni por vidi Geary kaj la aliajn, ke Londono estas for je nur dek sep mejloj, eĉ omnibuse oni povas veturi; tamen li preferis rezigni, kiel ĉiam, kiam la fratino estas en tia humoro.
Li supreniris al la dormejo, kie ĉiu jam sciis pri la novaĵo.
„Aĉan sorton, Turner!“ venis sincere kaj kompate el ĉiu. Post la emociemo multvorta de la fratino la mallonga kondolenco de la knaboj trafis; Turner komencis plori.
La provoj de la aliaj refeliĉigi lin ne sukcesis, eĉ kiam Deligny donacis al li sian amatan enciklopedion Pears, kiun Turner estis enviinta dum longa tempo, kiun Deligny rifuzis konstante interŝanĝi, eĉ tiam li ne konsoliĝis. Li subite sentis, ke lia tuta vivo ĝis tiam estis vana; ke li estis atentinta aferojn negravajn. Ekzemple, pri Martin. Li scivolis, ĉu li vere aŭdis la nomon Bürgstein. Se jes, kiel grave? Kredeble oni povas esti germano, kaj tamen indi. Bedaŭrinde, ke Martin estas for, neeble paroli al li. Kaj Geary. Turner en tiu momento tre volis vidi Geary, senti la fortecon, kiun donis lia alta, superpendanta figuro.
Survoje al la stacidomo Turner trovis jam ioman trankvilon. La daŭra parolado de lia fratino (kiu bezonis nur kelkfojan interrompon per „Jes“ aŭ „Ne“) donis al li okazon konsideri multajn aferojn. Almenaŭ li ĝojis, ne plu devi uzi la lernejan necesejon, kiu dum vintro estis glaciige malvarma, kaj havis rompitan sidtabulon. Li komencis mense kalkuli, kiam ĝi rompiĝis. Kredeble estis en la aŭtuna trimestro de la lasta jaro. Jes, nepre estis, ĉar en tiu trimestro venis tiu knabeto Dawson, kiu restis ĉe la lernejo nur kelkajn semajnojn. Geary estis laŭtleginta la leteron de la patrino, ĉe matenmanĝo. „Mi intencas sendi Rudolfon al lernejo, kie li trovos bonajn kamaradojn, kaj havos okazon sportludi.“ Eĉ nun Turner volis rideti je la memoro; en la tempo mem la knaboj kaj Geary estis ĉiuj ridintaj ĝis eksplodo, je la ideo, pri sportludanta Dawson.
Dawson estis unu el tiuj knaboj, kiuj ŝajnas naskitaj por provizi distron al kunlernejanoj. Tiom ofte, kiom la knaboj de Kolegio Woodmanton sentis enuon, oni turnis sin al Dawson. Oni batis lin, oni premis en li pinglojn, oni priridis lin. Dum promenoj kelkaj antaŭrestis Geary, kaj tordis liajn brakojn laŭ teorioj viditaj en artikoloj pri la japana luktado. La apero de larmoj sur lia iom nebela vizaĝo estis la nepra instigo al ĝenerala ridado. Nur larme Dawson estis metinta poŝtkarton al sia patrino en leterkeston. Ĉar kiam mem feliĉaj, la knaboj tre bone traktis lin, kaj li estis tre gaja.
Ankaŭ li estis sperta pri poŝtmarkoj, estis leginta librojn pri la filatelio, povis rekoni falsajn markojn.
Subite, dum, starante sur la kajo, oni vidis la lumon de l’ alproksimiĝanta trajno, Turner memoris. Li estis forgesinta akiri de Claran tiun poŝtmarkon, la germanan surpresitan por la invadita Belgujo.
Kvazaŭ de malproksime li aŭdis la zumadon de la fratina voĉo. Ŝi estis klariganta (post detaligo pri hontfaroj de la germanoj en Belgujo, fortranĉo de brakoj, eĉ ...), ke la milito estis fakte rimedo de Dio, forigi la germanan rason; kaj, ke ŝi devos tute nigre vestiĝi por la funebro ...
En tiu tago la germana armeo okupis la norditalan urbon Udine, post nekalkulebla sangado kaj agonio ambaŭflanke.
(Daŭrigota en pluraj volumoj, el kiuj dudek ok jam verkitaj.)
„Nu,“ diris Sanderson, „via priskribo ŝajnas al mi trafa kaj laŭviva, kvankam eble iom supraĵa kaj enhavanta kelkajn teknikajn mankojn. Ekzemple, vi ne bone analizis la kialon, pro kiu Martin povis tiom tirani super la aliaj, el kiuj iu ajn duo povus facile superi lin.“
„Superi lin laŭ korpa forteco, jes,“ mi diris, „sed la forteco de Martin estis morala. Li estis ne nur treege kuraĝa, sed sciis dividi la knabojn unu kontraŭ la alia, sciis uzi la surpriztaktikon, sciis ... tamen, mi konfesas la mankojn de mia proveto. Alia ekzemplo, la propra profito estis motivo nekonsciata de Geary, kiam li humiligis Turner tiamaniere; li sincere kredis, ke li agas tiel, por fari al Turner bonon—sed tion mi ne klarigis. Tamen, se vi konsentas, ke entute la bildo estas laŭ la vivo, jen la plej grava afero.“
„Mi,“ diris Sanderson emfaze, „jes, tion diras mi, sed tion neos multaj, ĉar ne tiel konceptas siajn filojn la gepatroj ĝenerale, kaj gepatroj, same kiel instruistoj, estas ĉiam certaj, ke ili konas intime la mensojn de siaj knaboj.“
„Nu,“ mi diris, „mi ofte renkontas knabojn, kaj amike rilatas kun ili, sed plenaĝulo, mi neniam pretendas, ke mi povas profunde koni ilin. Mi pretendas profunde koni nur la knabojn, kiujn mi konis kiam mi mem estis tia. Kompreneble, multaj, al kiuj la bildo ne plaĉas, diros, ke tiuj estis knaboj escepte malbonaj. Tamen, kvankam mi montris, aŭ provis montri, ke la kunpremado kaj enuado kaŭzis la malbonkonduton ĉe la biblia klaso, mi scias, ke tiu knabaro estis tiom aminda, kaj multe pli purmensa, ol la plejmulto.“
„Nu, jes“, ridetis Sanderson, „la purmenseco varias de lernejo al lernejo, kaj de knabo al knabo. Mi memoras, ke kiam mia familio loĝis dum unu jaro en vilaĝo en la Hardy-regiono, en Dorset, mi ĉeestis la vilaĝan lernejon, gean. La knaboj estis plej obscenaj laŭ la vortoj, kaj en la menso puraj kiel beboj. Iun tagon venis viziti min knabo de mia aĝo, dekunu-jara, kiu estis kunlernejano mia en privata burĝlernejo en Bournemouth. Ni iom vagis, kaj en duonhoro li elbuŝigis pli da malpuraĵo, ol mi aŭdis dum tuta jaro de la krudaj vilaĝanoj. Proponis, ke mi montru al li la anuson, por unu penco! Efektive, li estis en sia animo ŝlimulo, kaj certe kreskus ŝlime, kaj hodiaŭ ŝlimas ankoraŭ, se li vivas. En tiu fako, la medio ne multe influas; purmenseco malmulte dependas de la medio. Nek de la scio,“ li aldonis, „ekzemple, kiam mi havis dek kvin jarojn, mi laboris en malgranda metiejo, kie oni diskutis nur la virinan korpon, kaj ne laŭ la plej bela maniero, estu certa, kaj tamen—“
Mi timis, ke li tute forgesos pri mia novelo, kaj rapidis retiri lin. „Do, konsiderante ĉion, la Kolegio Woodmanton sufiĉe bone reprezentas sian specon?“
„Ĝi memorigas min pri tiu, kiun mi mem ĉeestis, tamen estis diferenco. Ĉe mia, kiu troviĝis en la kamparo malproksime de Londono, la nutrado estis pli malavara, tial tiu flanko de la vivo malpli okupis niajn mensojn; sed ekzistis alia komplikaĵo, la posedanto estis edzo, kaj patro de deksep-jara filino. Imagu la aferon! Imagu la klaĉadon, la denuncadon! La filino instruis al la pli junaj knaboj, la edzino regis sian edzon, sian filinon kaj la knabojn. Ve al la knabo, kiun ŝi malamus! La edzo estis eksoficiro, kaj uzis kiel vergilon pecon de hipopotama felo, sekigita; imagu ĝin, sur la neŝirmitan karnon!“
Li tremetis, ridetante, kaj kunsente ankaŭ mi ridetis.
„Finfine,“ li daŭrigis, „mi ne plendu, nur unufoje mi ricevis, kaj tiam mi bone meritis, mi estis metinta pinglon sur la instruistan seĝon. Mi bone fartis en medio, en kiu mi estis simpatia, mi estis laŭ la tradicio de la brita knabo, mi ‚knabis‘, malestimis intelektan superecon, kaj tiel plu. Sed ĉe la alia ekstremo troviĝis knabo kiun mi siatempe turmentis tiom, kiom la aliaj, sed kiun mi nun ege kompatas. Li estis dektri-jara, tre inteligenta, sufiĉe fortika, sed iom ‚malfacila‘ kaj la lernejo speciale reklamis pri kompetenteco rilate al ‚malfacilaj‘ knaboj. Li estis tute mallerta en la sporto, kaj emis masturbi, kion sciis la instruisto kaj ĉiuj knaboj.
„Nu, jen afero, en la vireca medio de armea eksoficiro kaj dekduo da normalaj britaj knaboj, unu-du el ili deksep-jaraj!“
Sanderson silentis dum minuto, kaj seriozmiene daŭrigis: „Mi certigas vin, tiu knabo, kiu devus ricevi fakan kuracadon, vivis kiel peka animo en infero inter diabloj. La edzino verŝis sur lin ĉiun koleron (ŝi estis je aĝo kvardek kvin, vi komprenas), kaj instigis la edzon, konstante vergi lin, kvankam tiu ne bezonis instigon. Mi vidis la instruiston senvestigi lin, klinigi lin, kaj—ne, nepriskribeble, ĉar ankaŭ li kutimis mense torturi lin: ‚Nu, Rudolfo, ĉu sufiĉon vi ricevis, eble iom pli vi ŝatus havi?‘,—kaj la ĉirkaŭstarantoj ridadis. Inter ili mi. Kaj tamen ni estis knaboj bonkoraj, inter ni ni agis laŭ althonora kvankam neskribita regularo; sed tiu knabo estis pro siaj nenormalaĵoj ‚ekster ni‘, li estis kvazaŭ malkonfesinta sian rajton al nia leĝaro, kaj ni ĉiuj kunagis por mizerigi lin. Mi povas nun aŭskulti liajn plorkriojn, kaj niajn ridojn.“
Sanderson kunpremis la lipojn, taŭzis la brovojn pro abomeno. Estus interese scii, pro kiaj psikologiaj kaŭzoj li iĝis mense tiom kompatema al knabo, kiun li siatempe helpis torturi.
„Kia li estas nun, post kelkjara anima tordiĝo tia, mi eĉ ne povas diveni. Jes, mi povas,“ li aldonis furioze, „li iĝis geniulo en iu fako, li—“
„Tamen,“ mi interrompis, ĉar mi jam konas la teoriojn de Sanderson pri la formiĝo de la genio, „tiu knabo ankaŭ havis feliĉajn momentojn, ĉar, laŭ la homa naturo, vi kelkfoje lasis lin trankvila, eĉ ameme traktis lin, kaj kiam li reiris hejmen por la ferio, li respondis al la gepatra demando, ke li estas tre feliĉa ĉe la lernejo.“
„Kompreneble. En la feliĉeco de la hejmatingo li estis jam forgesinta pri la ombra flanko de la pasinteco. La homoj estas tiaj, ankaŭ la knaboj. Krome, eĉ se li volus konfidi al la gepatroj—nu, ekzistas belaj esceptoj, sed la gepatroj ĝenerale...“
Mi citis el Oscar Wilde. „La infanoj komence amas siajn gepatrojn, kiam ili iĝas maturaj, ili juĝas ilin, kelkfoje ili pardonas ilin.“
„Almenaŭ,“ diris Sanderson, „vi estas la unua, laŭ mia memoro, kiu kondukis en la literaturon pensionlernejon de tiu tipo laŭ reala sinteno. Kaj en la lingvo Esperanto via novelo supozeble estas interesa eksperimento, pro la provo uzi knaban lingvaĵon.“
„Ĝuste pro tiuj du kialoj,“ mi respondis, „mia modesta novelo eble estos publikigata. Ĉar jen pensu al kelkaj ordinaraj knabaj esprimoj, en la ĉiutaga lingvo, kaj al la malfacileco, reprodukti ilin en lingvo neekzistinta antaŭ kvindek jaroj! Mia agadmaniero estis jena, mi mense bildigis al mi la knabojn, paroligis ilin Esperante, kaj aŭskultis ilin. Ĉu en la estonteco knaboj tiel parolos en nia lingvo—“
„Sed se Esperanto restos nur helplingvo, knaboj neniam tiel uzos ĝin.“
Mi tiretis la ŝultrojn. „Nu, mi uzis Esperanton en momentoj tre intimaj, efektive la plej intimaj de la vivo, mi uzis ĝin en multaj lokoj, en Parizaj bordeloj, en germanaj samseksemulaj kluboj, sur hungaraj montoj, en belgaj urbdomoj; mi skribis en taglibro aferojn, kiujn mi ne vortumis en iu alia lingvo, kaj simile povus diri multaj aliaj. Helpa aŭ ne, mi sentas ke iam...“
„Nu,“ interrompis Sanderson, „ĉiuokaze vi prezentos al la alilanda leganto faceton de nia lando, kiun li ne trovos en la angla literaturo, laŭ tiom, kiom mi legis el tiu. Se li volas bildon pri unu el la grandaj aristokrataj pensionlernejoj, kie kelkcent knaboj de dekdu ĝis dek ok jaroj estas kune premataj, kie la pli aĝaj knaboj havas punrajton super la junaj, kie ekzistas seksaj problemoj, li legu de Francis Brett Young »The Young Physician«, de Alec Waugh »The Loom of Youth«, de Arnold Lunn »The Harrovians«, aŭ la ĵus eldonitan »Out of Step« de Derek Walker Smith, (Gollancz, 7/5 ŝilingoj), kaj similajn; se li volas bildon de la geaj pensionlernejoj, starigitaj en la lasta generacio—ĉu ekzistas? Mi kredas, ke ne. Tiaj lernejoj kredeble estas interesaj eksperimentoj.“
„Mi renkontis antaŭ nelonge dekkvin-jaran knabinon, kiu ĉeestas gean pensionlernejon,“ mi diris, „ŝajne la vivo tie estas gaja. Oni kune ludas, havas amaferojn, kaj tiel plu. La etoso ne povas ne esti pli pura, ol tiu de la ordinara granda pensionlernejo.“
„Do,“ diris Sanderson, „finfine vi publikigos la novelon?“
„Kial ne?“ mi respondis, „mi konstatis, ke mi ne sukcesis en multaj rilatoj, tamen ĉu estus eble al internacia legantaro klarigi la medion en kiu viro kia Geary edukiĝis, la medion kiu kaŭzis, ke li sentis sin embarasata antaŭ katolika pastro, ĉu eble klarigi la interfrotadon de la diversaj religiaj sektoj en angla vilaĝo al iu, kiu ne vivis en angla vilaĝo, ĉu...“
„Jen,“ diris Sanderson, „la ĉefa problemo de la verkisto en Esperanto kiu volas prezenti la realan vivon, ke li rajtas supozi nur tiom malmulte da scio ĉe siaj legantoj, ĉar li verkas por legantaro tutmonda. Iu Galsworthy aŭ iu Mann verkas por samlingvanoj, li rajtas supozi iun jaman komprenon ĉe siaj legantoj kaj laŭe verkas, kaj se tiuj, kiuj legas en traduko, ion ne komprenas aŭ iun aludon miskomprenas—jen bedaŭrindaĵo, nenio plu. Kontraŭe, vi, anglo kiu verkas por anoj de ĉiu lando, vi havas la devon direkti la menson al esperantistoj en lando kiel eble plej malproksima—“
„Ĝuste tion mi faris“, mi rapidis, „mi mense bildigis al mi amikon en Budapest.“
„—kaj anstataŭ skribi, ‚Miss Flanagan, get me a »Tit-Bits« and fetch Mrs. MacGregor’s books from Mudie’s‘ vi devos skribi ‚la servantino, kiu estis irlanddevena katolikino, estis petata aĉeti popularan ĵurnalon, kaj akiri por sia skota mastrino librojn el la fama bibliotekmagazeno Mudie‘, kaj eĉ tiam vi estus dirinta nur parton, ĉar al ĉiu brita leganto la nomoj »Tit-Bits« kaj »Mudie’s« komprenigas aferojn, por klarigi kiujn al internacia legantaro necesus longa traktato.“
„Vi tuŝis la kernon de la problemo,“ mi diris. „Mi trovis, ke tiel mi devas fiksi la menson sur alilandan legantaron, kaj tio efektive tute ŝanĝis mian verkmanieron. Jen alia interesa problemo: se Conrad estus elektinta verki en franca lingvo (kio preskaŭ okazis), li eble estus verkinta librojn tre malsimilajn al la anglalingvaj, kiuj efektive aperis.“
Surprizis min dekdu batoj de la horloĝsonorilo.
„Nu, nu, jam alvenis la noktomezo, kio pri enlitiĝo? Ni estas junaj, restas al ni tempo por konsideri multajn problemojn, verki multajn novelojn.“
„Kompreneble,“ diris Sanderson, senatente, „Turner estis nenormala knabo, kaj tia suferas ie ajn. En orfejo, ekzemple, spite inspektadon, nu, ĉu la mondo iam scias, kio okazas? Thomas Burke, la verkinto, kiun mi unufoje renkontis ĉe festeno, diris al mi, ke—“
Mi provis malpezigi la babiladon. „Do,“ mi diris „iam vi verku romanon, »La Ideoj de Orfo«!“
Li ridis. „Ne antaŭ ol mi finos mian majstroverkon: »Dua provo al Marista Terminaro«.“
„Tio“, mi finis, ŝajnigante kondamneman mienon, „estas nepre maldeca verko, kaj ne eldoniĝos.“
Ni ambaŭ ridis.
Angla leganto kiu estis knabo inter knaboj en la epoko de la rakonto, kiu ankaŭ posedas memoron kaj detalan kaj honestan, tiu rekonos la ĝustecon de la priskribo, kaj la malfacilaĵojn rilate al knaba parolo en nia lingvo. Efektive, la lingvaĵo de la angla knabo varias laŭ la socia klaso kaj laŭ la lernejo, kaj estas nereproduktebla en alia lingvo.
„Bags first bath“ (Mi pretendas rajton al unua bano), „You beastly rotter“ (vi aĉa kanajlo), „Let’s rag old Jones“ (Ni provokincitu stultulon Jones), tiaj frazoj ĉion diras al anglalingvulo, nenion en traduka formo. Ĉe Kolegio Woodmanton en tiu tempo „mono“ estis nomata „chink“, kiu vorto estas hodiaŭ aŭdebla en iu aristokrata knabinlernejo en suda Londono; eble ankaŭ multloke, eble ne.
Kiam la fratino de Turner diris: „adiaŭu viajn kamaradojn“, li suferetis, kiel ankaŭ Dawson pro la vorto „kamarado“ en la patrina letero; estu komprenate, ke la uzita vorto („chums“) estis iu, uzata de plenaĝuloj, naŭzeta al knaboj pro sia sentimentaleco.
La gazetoj, legitaj de la knaboj ĉe Kolegio Woodmanton, estis la »Magnet«, la »Gem«, »Sexton Blake« kaj »Nelson Lee«; Geary legis »The Captain«, gazeton tro karan por liaj knaboj, celanta knabojn de pli grandaj kaj pli aristokrataj lernejoj.
Estas eble kredi, ke se en alilando oni legus krom la verkojn de Galsworthy kelkajn el la supre nomitaj gazetoj (kiujn legas ne nur knaboj sed ankaŭ multege da junuloj kaj plenaĝuloj proletaj) oni havus pli ĝustan perspektivon de la angla menso. Ekzemple, »The Jester« estas havebla en la plej multaj gazetvendejoj por unu penco, sed ĝi estas nekonata ekster la klaso muta kaj neinstruita, en kies vivo ĝi ludas tian grandan rolon.
Persuadez-vous qu’en psychologie, il n’y a que des cas particuliers.
André Gide,
en la „Nouvelle Revue Française“, Sept. 28.
Por funde kompreni la homojn, oni devas scii la detalojn; kaj neniam oni scias sufiĉe da detaloj.
La Rochefoucauld.
La malfacilaĵo pri honesta aŭtobiografio estas, ke oni havas la rajton malkaŝi pri si, sed ne pri aliaj; la rajton priskribi la humiligojn al si, sed ne tiujn, kiujn aliaj suferis; la rajton konfesi pri la kruelaĵoj kaj bestaĵoj, la malicaĵoj kaj malhonestaĵoj, kiujn oni mem faris, sed ne pri tiuj, kiujn oni vidis aliajn fari.
Bernardin Creuzé.
FABELO.
En kafejo apud la rivero de belega kaj impona eŭropa ĉefurbo sidis kelkaj homoj el pluraj nacioj. Ili parolis internacian lingvon, en kiu ili babiladis dum unu horo pri diversnaciaj matenmanĝoj. Poste, en siaj hejmlandoj, ili faris publikajn paroladojn pri la alta valoro de Esperanto por la homa interkompreniĝado.
Piednotoj
[1] Pro antikva aranĝo, la rajto pri disdono de pastraj oficoj en la ŝtateklezio ofte apartenas al laikuloj.
[2] Faŭli = kontraŭregule kaj maljuste agi dum futbalo. Plej ofte faligi iun per fiuzo de piedo.
[3] „Of course, you silly ass. Doesn’t every decent chap think that about his mother?“ ‚Stultulo‘ estas uzata tute amike, en ĉi tiu okazo.
[4] En skatoletoj da anglaj cigaredoj oni kutime donas kartojn bildajn kaj informajn ekz, pri ‚La Steloj‘ aŭ ‚Flagoj de la Nacioj‘. Tiujn vigle petas kaj kolektas la knaboj.
[5] T. e. li ludis en la ĉeftrupo dum sia studenta tempo ĉe universitato Oxford.
[6] Karakteroj en la romanetoj de la porknabaj gazetoj, legataj de la knaboj.
[7] „Rotten bad luck“.
[8] La angla eklezio enhavas plurajn tendencojn, kaj se la patrino de T. estis ‚malalta‘ (preferis diservon senritan, preĝejon senornaman), ŝi sendube aludis la kontraŭan partion, ĝiajn preĝejojn kaj diservojn, per malestima voĉtono. Do, ‚alteklezia, preskaŭ roma‘, estis al Turner egala al ‚suspektinda, fia‘.
[The end of Se grenereto... by K. R. C. Sturmer (as Kenelm Robinson)]