* A Distributed Proofreaders Canada eBook *
This eBook is made available at no cost and with very few
restrictions. These restrictions apply only if (1) you make
a change in the eBook (other than alteration for different
display devices), or (2) you are making commercial use of
the eBook. If either of these conditions applies, please
check with an FP administrator before proceeding.
This work is in the Canadian public domain, but may be under
copyright in some countries. If you live outside Canada, check your
country's copyright laws. If the book is under copyright
in your country, do not download or redistribute this file.
Title: Mia spektro
Date of first publication: 1938
Author: Nikolajs Ķurzēns (1910-1959)
Date first posted: June 21, 2018
Date last updated: June 21, 2018
Faded Page eBook #20180636
This eBook was produced by: Andrew Sly
& the online Distributed Proofreaders Canada team at http://www.pgdpcanada.net
N. KURZENS
MIA SPEKTRO
POEMOJ
1931–1935
1938
Eldonis „LITERATURA MONDO“, Budapest
Ĉi tiu libro
estas la sepdekkvara libro,
eldonita de „Literatura Mondo“.
Felelős kiadó: Bleier Vilmos
Készítette a Pestvidéki Nyomda Vácon — (Felelős: Bénik Gyula)
1
NE ĜENU VIN!
Ne ĝenu vin, sed prenu mem la vivon —
jam eble morgaŭ estos ĉio for.
— — — — — — —
Pri l’ vivo vera revas ĉies kor’,
al ĝi sopiras ĉiu floro eta;
per ĉiu kordo, en akordo ĉiu
nin vokas ĝi. Ĉu aŭdas vi? Rapidu,
ĉar velkos floroj, rusta iĝos kord’.
Al bordo mortsilenta portas velo,
jam eble morgaŭ — kiu scias? — fin’ ...
Ne ĝenu vin! Ni mem la vivon prenu!
1933
HODIAŬ
Hodiaŭ min regas ekscito,
hodiaŭ mi estas ne mi;
lavange la sango min pelas,
la sentoj ventege ribelas,
kaj regas min stranga ekscito:
hodiaŭ mi pensas pri vi.
1933
SENTI VIN ...
Forgesi pri la mondo vasta,
atendi vin, nur sole vin!
Al akra ĝu’, al kisebrio
fordoni ĉion por nenio
kaj senti vin, nur sole vin!
Nur sole vin ĝis horo lasta,
ĝis hor’ matena sole vin
karesi, kisi dolĉadore,
en ĝuon ĵeti min dolore
kaj senti vin, vin, sole vin!
1933
ESTAS KORTUŜE ...
Estas iel kortuŝe, aŭdi post longa soleco
ree vortojn de l’ amo, riĉajn je brila ornam’,
aŭdi, kaj senti, ke ili ne sonas pro deco, —
mem ŝiriĝas la flamo al jubila aklam’.
Estas kortuŝe-ekscite senti rigardon knabinan,
kie brilas admiro, kie lamentas sopir’.
Eksoifas la kor’ ĉirkaŭprenon senfinan,
kisojn, kisojn sen spiro, ĝis ekmutas dezir’.
1933
MI FUĜIS FOR
Mi fuĝis for de l’ febra urbobruo,
por savi min de morto kaj pereo.
Silento venis, kaj kun ĝi — enuo,
nur paco — ne.
Kaj nun mi vagas sola, tute sola
en tiu ĉi dezerta mondofino,
kaj mi nek pensi plu, nek voli volas,
nur — vidi vin.
1935
DISIĜO
Ni ne diru: »Ĝis la revido«,
kiam venos la lasta minut’,
la minuto de nia disiĝo,
de l’ disiĝo kaj lasta salut’.
Ne sopiru al rea kunesto,
al iama feliĉa renkont’ —
kion prenis kun si la pasinto,
ja ne povas redoni l’ estont’.
Tenu firme en kor’ la memoron
pri l’ kunesto — en larmoj kaj rid’.
Lasta kiso, rigardo dankplena
kaj — ne diru: »Ĝis la revid’«.
1932
MI PASOS NUN FOR ...
Dormu, amiko, ripozu de l’ plor’,
dormu, en sonĝ’ la amaron forgesu.
Ĉesu la surda, korŝira dolor’,
ĉesu la larmoj ... sekiĝu kaj ĉesu ...
Dormu ... Ripozu ... Mi pasos nun for,
pasos, fermante la pordon atente.
Jaro post jaro ... Disfluos angor’,
restos — memor’, vin amanta silente.
1935
MEMORTAGO DE LA MORTINTOJ
En mia koro lumas kandeloj,
kviete aromas abia branĉeto;
per pia paŝo pasas silento
tra la animo.
En mia koro silentan tombon
lanuga neĝo kovras karese.
Kviete aromas abia branĉeto,
lumas kandeloj.
1933
2
LIA LO
Lia Lo —
via haŭt’ velura
jen, pergameno nura
por kanti vin.
Triumfa tur’,
de la sopiroj fino —
nur sole via sino,
Lia Lo.
1933
KONFESO
Ĉiam same la ludojn amorajn
ripetadi mi ŝatas sen fin’,
diri vortojn kvazaŭ elkorajn
ĉe l’ orelo de juna knabin’.
Kaj se foje mi kison evitos
kaj ektedos al mi la virin’ —
estu certa: samhore mi glitos
en la mutan mallumon de l’ Fin’.
1933
AL IU
Vi, bela paĝ’ en Libro de l’ Destino,
vin for jam meti ne dezirus mi:
post longe longa vane vaga vojo
sub sun’ senluma, en senĝoja ĝojo
rigard’ ravite nun admiras vin.
Ne timu jam: ne tedos nin enuo,
nek nin atingos sanga tragedi’:
nur por moment’ min lulu via sino,
vi, bela paĝ’ en Libro de l’ Destino,
kaj — mi trankvile foliumos plu.
1933
FORGESI ...
Mi ŝatas aŭdi melodion
de moda tango, levi glason,
tra fum’ saluti la amason
kaj trinki, forgesante ĉion.
Ĉe l’ vango senti ardan spiron
el lipoj, ruĝaj incendie;
rideti lace, apatie,
nek tenton senti, nek deziron.
Forgesi ĉion, tute ĉion —
min mem eĉ, kaj la tempopason;
algapi stulte vinoglason
kaj zumi tangomelodion.
1933
VIRINO
Estas virino,
pro kiu plej multaj forlasas la vojon,
en ruza veneno ekserĉas vivĝojon,
la fortojn disipas,
ĝismorte sin vipas
kaj palas, palas — ĝis falas.
Kaj estas fatale,
ke l’ forto, kiu min morte venenas,
ke la sama forto min tenas en vivo
ĉe l’ lasta deklivo,
ke la sola narkot’, al kiu mi sklavas,
la sola stimulo, kiu min savas
estas virino.
1933
FAJRO KAJ FULGO
Nokt’ ritme vibras. Voke veas tango.
Avide sango tajdas en la kor’.
Prudento mortis. Regas diktator’ —
Senlima, sangsoifa vivdeziro.
Turmenta tento, preme peza spiro —
Al la ĉielo kreskas la pasi’
potenca, nevenkebla, kiel roko —
al morda kiso, al ekstaza kri’! —
Sed — venas la maten’ ... Malseke fulga
tag’ senindulga viŝas ĉion for.
Kaj la ridet’ loganta, la flamanta kor’,
la lipoj kissoifaj — eksilentas.
Ne rok’ aroga la ĉielon fendas —
en marĉon dronas kota montdekliv’.
Cindriĝis fajro, tede gutas pluvo,
kaj ftize griza glitas for la viv’ ...
1932
MI RAPIDAS TRA LA VIVO
Mi rapidas tra la vivo, mi ne haltas dum la iro —
ja nenio plu min tenas, ne katenas min sopiro.
Sub la flekse ŝova ŝuo de fokstrote pulsa ĝuo
fordegelu miaj tagoj en ebrio kaj delir’.
Haku gaje la minutojn ĝesa ritmo brutambura,
horojn portu for al foroj violona fajfo kura,
en murmuro monotona de la voĉo saksofona
pasu mia viv’ kaj ĉesu — sen postlas’ de ia spur’.
1933
KIAL MI TURNU MIN FOR?
Kial mi turnu min for
kun bigote asketa mieno,
se la Mondo ĝojhenas
kaj prenas
ĉion?
Se la Mondo
kvazaŭ sangavida hieno
akiras, disŝiras, kaj diras sangbuŝe:
nun estas mi sata,
kontenta —
kial mi turnu min for?
1933
ESTI BESTO POR HORO!
Lasu,
ja lasu min foje!
Vi vidas ja:
hodiaŭ
deprenis mi
kaj disŝiris
la blankan, rigidan kolumon de l’ Deco,
kaj la Moralo-kravaton
pendigis ĉe l’ mur’ de l’ Forgeso.
Lasu!
Finfine
ja hom’ nur mi estas,
ja
deziras mi ankaŭ
esti besto por horo
kaj leki sangon!
1933
KIAL NE?!
Kial ne?
Kial ne ĵetiĝi haste
en la kirlon de diboĉo,
kial ne mankapti draste
kaj ne trinki ĝojo-vinon? —
Ja la fino
venos mem.
Venos mem
lasta horo iam gaste,
for nin vokos fata voĉo ...
Fratoj, hej! ne sidu faste!
Verŝu, trinku fajran vinon
ĝis la fino!
Kial ne?!
1933
MI VOLAS VIVI!
Mi volas vivi,
ne senvole dormi;
ne per, sed por mi
estu la viv’.
Se l’ vivoĝojo
ne volas mem veni,
ĝin preni, kuntreni —
ha, kia ĝoj’!
1933
AL LA SORTO
Ne donu al mi duonĝuon
kaj ne igu min vivi duone —
mia kanto jubilu plensone,
estu vivo, ne teda enu’!
Mi ne volas dum viv’ sendecide
duondormi de horo al horo:
Se jam morti, do morti, sen ploro,
sed se vivi, do vivi sen brid’!
1933
PRO KIO?
Pro kio mi estu afabla
kaj kial mi penu rideti,
ĉe l’ koro la manon surmeti
kaj diri, ke ĉio — agrabla?
Se l’ kor’ pro indigno sangbolas,
do kial sen fin’ hipokriti?
Disŝiri la Decon kaj spiti
kaj esti malbona mi volas.
1933
NUR SANGA MORDO
Koron kruele tretu
hufa fero;
ĝin de la Tero
forĵetu.
Revoj nur forton ligas,
ilin for do!
Nur sanga mordo
satigas.
1933
HO!
Estas — ho! — ĝoje forskui la pacon,
ĝoje — batali, ho! — bati!
Klaŭnomaskon deŝiri, ĉiun limon transiri,
bati! Sin mem nur kompati.
Viŝi per pugno for la grimacon
de l’ hipokrito — ho! — spite!
Sur la tronon impeti, ĝin frakase forĵeti,
ĵeti — ho! — sange kaj ride!
1934
NECESAS
Necesas io granda, io tia,
ke ni ne devu pro la vivo honti,
ke ni fiere povu poste montri:
ne estis tamen vana vojo nia.
En ĉarma bel’, en varmo idilia
la Grandon vane volus ni renkonti;
necesas alte super tio monti —
en venta fajf’, en malkvieto kria.
Necesas ĵeti sin al fajr’ infera,
por esti io pli, ol vermo tera,
rampanta al la fin’ kun laca treno.
Necesas plor’ de malespero muta,
necesas hor’, ekstaze fajrosputa,
kaj paradiz’ necesas kaj geheno!
1934
ĈU TIO DO — LA VIVO?
Ne, ne — ankoraŭ io devas veni.
Ankoraŭ devas fajri vera tago,
ankoraŭ devas nigri vera nokto —
ne povas ja de grizo ĉio pleni.
Ĉu vere nur por nin al tombo treni,
ĉu vere nur por morti ni naskiĝis?
Ĉu tio do — la viv’? Ne, ne! Neeble!
Ankoraŭ devas, devas io veni!
1934
3
MIN LASU FOR!
Min lasu for de l’ urba bru’ detrua,
nerveme eĉ tramdratoj kie tremas,
sub feraj radoj la pavimo ĝemas
kaj akre krias aŭto haste brua.
Min lasu for! Min sonĝo ne karesas
en nokt’ sendorma, nokto grize-ruĝa;
momenton eĉ ne ĉesas bruo muĝa,
torturas min, ripozi ne permesas ...
Sensenca pasis tago, disŝirita,
malpure ruĝa venas la vespero.
Min ĉirkaŭfermas blinda malespero.
Trafulmas cerbon penso nekonita:
— Mi freneziĝos! ... Dio, min kompatu,
min ... lasu ... for!!!
1931
ĈIAM PLU
Blindiga lum’,
mallum’ senmezura;
tago post tag’ rapidkura
inter veoj kaj ĝu’,
ĉiam plu.
Ĉiam plu, sen rigardo returna,
preter urnojn de cindro amita;
ĉiam plu, kun man’ pugnigita,
kun spit’ kaj malŝato
ĝis la lasta, frakasa sortbato —
ĝis mort’.
1933
KIAM ĈESOS ...
Kiam ĉesos la lasta tremeto
de la kordo post lasta akord’,
kiam time formortos la eĥo
sub la kava rigardo de l’ Mort’ —
Tro malfrue jam estos sopiri,
Tro malfruos dolora pripent’;
vanos larmoj ... la tag’ estingiĝos
kaj — peza, korŝira silent’ ...
1933
MORTO DE L’ BATALANTO
Ho, Forto Potenca, ne lasu min fali,
ne lasu min resti sur vojo!
Mi volas batali, mi devas batali,
mi devas! — ho, levu min, Forto!
Surdigas l’ orelojn fantoma rikano,
l’ okuloj sangplenaj blindiĝas ...
Kroĉiĝas al glavo tremante la mano:
Al venko! al venko —! al — — venko — — —
1934
KIOM LONGE?
Kiom longe senĉese, ripete voki
kaj atendi, vane atendi je eĥa respond’?
En amaso de homoj — de vivaj homoj — esti kaj loki
kaj — soli ... meze de l’ mond’.
Kion helpas, ke ie oni min scias,
kion signifas, ke ie oni pensas pri mi?
Ĉi tie, ĉi tie mi sola malesperas kaj krias
kaj scias — vana la kri’.
1934
EH!
Tedegis silento kaj krio,
tedegis infero kaj Dio —
eh! turni dorson al ĉio
kaj iri! —
1934
NEŬRASTENIO
... Kaj vane mi spite kunpremas la dentojn,
kaj vane mi penas subpremi la sentojn —
en brust’ io krevas, leviĝas tumulte,
kaj devas mi, kvazaŭ infano senpova,
ĵetiĝi en liton kaj ŝtopi orelojn
kaj plori, plori singulte ...
1933
POR KIO LABORO?
El varmo, el hejmo mi ĉiam denove
min pelas al cel’ senkompate;
de l’ belo surtera amar’ malespera
forpuŝas, forpelas min bate.
Sed ĉiam denove refalas la manoj,
denove la povo eksvenas:
por kio laboro, ja por kio eĉ gloro,
se l’ kor’, se la koro malplenas?
1934
ĈE L’ CELO
Ho, kial, kial mi invadi devis
vian sanktejon kun impeto kruda ...
Ja kio nun? plu nur ripeto nuda,
enua fluo, ne kapabla levi ...
Kaj tordas min, mordadas min sen ĉeso
kruela pens’, amara kaj dolora:
ja ankaŭ vi fariĝos foje fora,
ja ankaŭ vin finfine mi forgesos ...
1934
JA KIO PLU?
Por pajla gaj’ mi l’ vivoĝojon vendis,
en polva kaĝo lasis la junaĝon;
nun turnas mi la lastan vivopaĝon
kaj plu nenion havas por atendi.
Ja kio plu? Sufoka abomeno
al si, pro si, pro sia vivo bruta,
memor’ amara, murde persekuta,
kaj antaŭ mi — malpleno, nur malpleno ...
1935
KIEN?
Senti: sensave krutiĝas deklivo
de l’ vivo al nokto abisma;
senti: pereas la senco de l’ vivo
kaj scii: ĝin savi — sensence ...
Iri? — Ja kien? Sed resti — terure ...
terure — kun koro duopi ...
Jen — egale! — min ĵeti forkure,
nur ne pensi, pro Dio, ne pensi! ...
1935
4
IOM DA RIPOZO ...
Larme ĉarma vagas melodio
tra l’ krepuska diafan’ vespera.
Kvazaŭ vokas io min mistera,
logas io for min de la tero,
for de l’ efemero vokas io.
Mortis vortoj, mutas dolorkrio,
en silento plu ne veas koro.
Kvietpaŝe pasas hor’ post horo.
Nur ĉe l’ horizonto sangkolora
flagras ie fora incendio.
1932
KIAL MI NE POVAS ESTI GAJA?
Flame lazuras la ĉiel’ aŭtuna,
ardas fajroruĝe kaj flave la arbaro;
alten, pli alten nin vokas la montaro —
al la ĉielo serena, gaje suna.
Spite al aŭtuno petolas ĝojo maja,
ĝuu printempon! — rideto logas ĉarma.
Kave resonas en la kor’ malvarma:
kial, ho kial mi ne estas gaja?
1932
LACA PENSO
Mi estas laca. Nur kun peno treni
mi povas min antaŭen; kun malbeno
pri la obtuza muĝo de l’ amaso.
Ĝi min ĉirkaŭas, kvazaŭ flava gaso,
envolvas ĉion, igas koron sveni.
Mi estas laca. Serĉas vane mano
la anson de l’ savanta pord’. Rikane
algapas min la blanka lum’ elektra.
En ĝi ne gajas koloraro spektra,
ĝi — tipa, abomena amasano.
Forpuŝi volus mi la polvan grizon
de l’ urbo, animforton sufokanta,
ĵetiĝi beste al l’ amaso vanta,
ĝin sange bati, mordi, tigre ŝiri! —
sed — ja ne eblas plu, — mi estas laca ...
1932
AŬTUNA ELEGIO
Hieraŭ pluvis, kaj hodiaŭ pluvas
kaj morgaŭ same, lace glitos gutoj;
kaj same, lace iros la minutoj
de mia viv’, sencela kaj enua.
Ja ĉiu tag’ forlavas rabe ion!
ja ĉiu nokto portas ion for!
ja de l’ pasinto restas nur memor’!
ja por l’ estonto havas mi nenion!
Ne fendas plu ĉielon fulma glavo,
ne tremas tondre plu la firmamento.
Ĉe la anguloj ploras ftiza vento,
kaj pluvas, pluvas, pluvas — tag’ post tago.
Kaj ĉiu tag’ forlavas rabe ion,
kaj ĉiu nokto portas ion for;
kaj de l’ pasinto restas nur memor’
kaj por l’ estonto — havas mi nenion ...
1933
MAJO!
Ĉu vere verdas ree la bulvardo,
ĉu vere venis la printemp’ denove?
Sen kred’, sen viglo, lace kaj senpove
kaj kvazaŭ time palpas la rigardo:
Ĉu ver’? Ĉu vere verdas la bulvardo?
1935
PRETERIRAS ...
Jes, tiel estas. Venas. Preteriras
feliĉo nia. Eĉ ne rimarkita.
Rekonsciiĝo. Nur amaso splita,
kaj: »iam estis ...« ni rezigne diras.
Jes, tiel estas. Ha! Sed poste miras,
jen stulte miras oni pri la stato.
Kulpulon oni serĉas. Diras: fato!
Sed — vane ja. La vivo preteriras.
1933
SAME ESTOS ĈIO ...
Morgaŭ oni same levos sin,
same oni diros: »Bonan tagon«;
same Suno portos sian flagon
por transdoni ĝin al taga fin’.
Same estos ĉio. Eĉ la kor’ —
hor’ post horo — same, ritme iros.
Nur profunde en la brusto diros
voĉo larma: tago ... pasis ... for ...
1933
5
TIAJ NI ESTAS ...
Plezure estas dum la jun’
en rev’ triumfojn festi.
Sed brulas la tagmeza sun’,
la freŝa verdo iĝas brun’
kaj ... kial vane resti?
Jam ĉia belo tuŝis min
do — kion plu deziri?
Post mi jam estas la kulmin’
de l’ viv’, la ĝojo-ilumin’,
nun povas mi foriri.
1935
FORPASU EN LA ĜUSTA HORO!
Ĝojon portas nur la foj’ unua,
ĉio plua —
sole ombro plu.
Ĉiu grando fine iĝas eto,
en ripeto
ne troveblas ĝu’.
Tial vivu, dum la viv’ vin tentas,
dum kontentas
vi kaj via kor’;
Sed la finon — tedan finon — lasu,
kaj forpasu
en la ĝusta hor’!
1935
TEMPO PASAS
Dum juno ĉiu vojo nin invitas
kaj ĉiu foro ŝajnas sin proponi;
Sur pint’ plej alta ni aspiras troni,
eĉ pens’ pri cedo morde nin incitas.
Sed tempo pasas. Jaroj preterglitas.
La spitan »ni« flankŝovas grasa »oni«.
Ni lernas kompromisi kaj duoni,
pruntitajn pensojn servoprete citas.
Kaj iam nur, sub sprono alkohola
sin ŝiras el la cerb’ ĥaose bola
kaj provas kapon levi pens’ aŭdaca.
Sed vane ĝi alarmon gongi provas:
la korp’ inerta sin jam plu ne movas —
ĝi estas laca, peze, morte laca ...
1935
LA VIVO ESTAS NURA BUNTA FESTO ...
La vivo estas nura bunta festo
por tiu, kies konscienco blindas,
kiu l’ okulojn rozvuale vindas,
kaj ĉion prenas kun facila gesto.
Li ne rimarkas signojn de tempesto,
ne scias, ke la paradiz’ pasintas.
Al lia aŭdo flata gajo tintas,
kaj li dormiĝas, kvazaŭ sata besto.
Sed kiu ĉion, ĉion vidi devas,
al la ĉiel’ minace pugnojn levas
en sia senkonsola malespero
kaj preĝas, kaj petegas kun pasio,
ke prenu lin la ĉiopova Io
for de la Ter’, nur for, nur for de l’ Tero!
1935
NESENDITA LETERO
Malforta estas mi kaj kompatinda,
mi — eta homo sub la Granda Glav’ —
ludilo nur de l’ dezirego blinda,
de l’ sango sklav’.
Sed foje ĉesos la ebri’ pasia,
kvietos lace l’ sentouragan’;
mi klinos min por lipotuŝo pia
al via man’.
Kaj estos mia viv’ kaliko plena,
matura por la lasta, granda mes’,
dum vi rigardos min kun pac’ serena
kaj diros: jes.
1934
ĈU?
Nokto se ne venus post la tago,
ĉu sopirus ni al la maten’?
Se ne tremus pro venteg’ la mastoj,
helpon se ne vokus ruĝa flago,
ĉu ni kore ĝojus pri haven’?
1932
6
MI DEVAS ATENDI
Ne venis ankoraŭ la horo por forĝi,
ankoraŭ ne iĝis blankarda la fero;
ne estas matura la granda afero —
mi devas atendi.
Atendi senvorte, perforte min bridi,
mokridon toleri, obstini, esperi,
senglore postresti,
ĉion prokrasti,
fasti dum jaroj, por festi!
1933
TAMEN
Konstruis mi, kaj estas nun ruino,
esperis mi — kaj restis cindro nur ...
Ĉu do rezigni jam pri venka fino,
reveni lace laŭ l’ irita spur’?
Ne, ne! Aŭdaco tajdas al la koro,
en man’ minace brilas murda ŝtal’:
ja ĉiu nokt’ pensigas pri aŭroro,
ja ĉiu fal’ instigas al batal’!
1934
NUN FOJE!
Nun foje mi estas ĝoja,
nun foje mi povas ridegi;
ne estas facile min regi
nun foje:
el svarmo etkora kaj boja,
el varmo sufoke mucida
mi pasis per paŝo decida
laŭvoje!
1934
ĈU ESTAS INDE?
Ĉu estas inde — fuĝi timigite
dum bleka bruo de frakasa fero,
ŝteliĝi for, flankumi for evite
de l’ vivover’?
Ja kion helpas plendo kaj lamento,
ja kion — plor’, sopiro kaj suspiro?
Ne kaŝu vin! Ekpaŝu kontraŭ vento
kaj estu vir’!
1934
ANKORAŬ NIA ĜI!
Al kio ni plezure povas fronti,
se nia vivo plu ne havas celon,
se l’ grizan, plumbepezan vivnivelon
ne igas vigla dezirvento ondi?
Plej akran pinton tempo igas rondi,
plej brilan klingon tegas rustoŝelo;
griziĝas juno, malbeliĝas belo,
kaj plu nur morto emas nin renkonti.
Sed dum ne dronis ni en jaroŝlimo,
dum ni ne venis al la lasta limo —
ankoraŭ daŭras, daŭras ofensivo:
ankoraŭ ĝojas ni, se ĝojo venas,
ribele luktas, se nin fat’ katenas,
ankoraŭ nia ĝi — la varma vivo!
1935
EK!
Se pereon jam kreas
timfuĝo
en ruĝo
de l’ nokto ĉefronte —
ne senhelpe jelpi,
ne larmi:
sin armi
kaj paŝi renkonte!
1935
PRETU AL NOVA LABORO!
Kredo
nin levas altfluge,
juge
katenas nin sedo.
Far’, kiun dubo venenas,
svenas
en timo kaj trem’.
Koro,
ne morton profetu —
pretu
al nova laboro.
Helpo se falas subglave,
brave
pluiru ni mem!
1935
NE SUFIĈAS NUR VIVI!
Halti sur vojo al alto
signifas — regliti.
Eviti l’ destinon de l’ kreo —
malinda pere’.
Ni do plenu dum iro kaj veno
de l’ firma kompreno:
ne sufiĉas nur vivi kaj vivi —
aktivi necesas!
1935
LA NOVA TAGO
Ne spiru: »ho!«, ne diru: »se ...«,
ne serĉu savon el pere’
en nuboj de l’ imago.
Vin levu kun decida vol’:
ĉi hor’ ne estas por parol’, —
nur agon sekvas pago.
Ne la suspiroj de l’ sopir’ —
nur rekta kaj decida ir’
nin savos de la plago.
Ne el miela amokver’ —
el dura fer’, el firma ter’
sin levos Nova Tago.
1935
7
NOKTA PENSO
Ĉu havas plu sencon komenco,
se finon ne eblas atingi,
se sinki meze de l’ vojo
nin igas la morna Potenco?
Ja kion signifas: post fino
de l’ festo ankoraŭ plu gasti?
Tosti kun glaso malplena
kaj laŭdi la guston de l’ vino ...
1935
ENHAVO
Noto de transskribanto:
La titoloj de la poemoj ne ĉiam kongruas kun tiuj en la tabelo
de enhavo.
[The end of Mia spektro by Nikolajs Ķurzēns]